La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FRATOJ LEONKORO

Aŭtoro: Astrid Lindgren

©2026 Geo

La Enhavo

15

La tago de la batalo fine venis, la tago, kiun ĉiuj atendis.

Stormis super la Dornrozo-valo tiun tagon, tiel forte, ke arboj kliniĝis kaj rompiĝis. Sed certe ne estis tia ŝtormo, pri kiu Orvaro parolis, kiam li diris:

”La ŝtormo de la libereco venos, kaj ĝi rompos la premantojn same kiel arboj rompiĝas kaj falas. Ĝi tondrados antaŭen kaj forpelos nian sklavecon kaj fine liberigos nin! ”

Tiel li parolis en la kuirejo de Matiaso. Tien homoj sekrete venis por aŭskulti kaj vidi lin, jes lin kaj Jonatanon ili volis vidi.

”Vi du, vi estas nia konsolo kaj nia espero, vi estas ĉio, kion ni havas,” ili diris. Kaj ili kaŝe venis al la Matias-bieno vespere, kvankam ili sciis, kiel danĝere estas.

”Ĉar ili volas aŭdi pri la ŝtormo de la libereco same kiel infanoj volas aŭdi fabelojn,” diris Matiaso.

La tago de la batalo estis la sola afero, pri kio ili pensis kaj al kio ili sopiris. Kaj tio estis tre komprenebla. Post la fuĝo de Orvaro, Tengo agis pli kruele ol antaŭe. Ĉiun tagon li trovis novan manieron suferigi kaj puni la Dornrozo-valon, kaj pro tio oni malamis lin eĉ pli forte ol antaŭe kaj forĝis pli kaj pli da armiloj en la valo.

Kaj de la Ĉerizo-valo venis por helpi pli kaj pli da batalantoj por libereco. Sofia kaj Huberto starigis milito-tendaron en la plej profundaj kaŝejoj de la arbaro tie, kie loĝis Elfrida.

Kelkfoje dum la noktoj Sofia rampis tra la subtera irejo, kaj en la kuirejo de Matiaso ili elpensis siajn planojn por la batalo, ŝi kaj Orvaro kaj Jonatano.

Mi kuŝis tie kaj aŭskultis ilin. Mi havis mian dormlokon sur la kuireja sofo nun, ĉar devis esti loko por Orvaro en la kaŝejo, kaj ĉiun fojon, kiam Sofia venis, ŝi diris:

”Jen mia savanto! Mi esperas, ke mi ne forgesis danki vin, Karlo?”

Kaj tiam Orvaro ĉiufoje diris, ke mi estas la heroo de la Dornrozo-valo, sed mi pensis pri Joso en la malhela akvo kaj nur sentis min malgaja.

Sofia ankaŭ aranĝis, ke ni havu panon en la Dornrozo-valo.

Oni transportis ĝin trans la montaron per ŝarĝtransportiloj de la Ĉerizo-valo kaj ŝovis ĝin kontrabande tra la subtera irejo.

Matiaso ĉirkaŭiris kun dorsosako kaj kaŝe disdonis ĝin.

Antaŭe mi ne sciis, ke homoj povas fariĝi tiel feliĉaj pro nur iom da pano. Nun mi tion vidis, ĉar mi iris kun Matiaso dum liaj vagadoj por disdoni la panon. Kaj mi vidis, kiel la homoj en la valo suferas kaj aŭdis ilin paroli pri la tago de la batalo, kiun ili tiel multe sopiras.

Mi mem timis tiun tagon, sed finfine ankaŭ mi preskaŭ sopiris ĝin. Ĉar estis neelteneble daŭre atendi. Kaj ankaŭ danĝere, diris Jonatano.

”Oni ne povas teni sekrete tiel multon tiom longe,” li diris al Orvaro. ”Nia revo de libereco povus facile frakasiĝi.”

Li certe pravis. Nur necesis, ke iu tengano trovu la subteran irejon aŭ ke okazu novaj domesploradoj, tiel ke Jonatano kaj Orvaro estus trovitaj en la kaŝejo. Mi timtremis eĉ je la penso pri tio.

Sed la tenganoj evidente estis kaj blindaj kaj surdaj, alie ili certe rimarkus ion. Se ili aŭskultus nur iomete, ili certe povus aŭdi, kiel tiu ŝtormo de libereco ekmuĝis – tiu ŝtormo, kiu baldaŭ skuos la tutan Dornrozo-valon. Sed ili nenion rimarkis.

La nokton antaŭ la tago de la batalo mi kuŝis sur mia sofo kaj ne povis dormi. Pro la muĝo de la ŝtormo ekstere kaj pro la maltrankvilo en mi. Morgaŭ je tagiĝo komenciĝos la batalo.

Tion ili nun decidis. Orvaro kaj Jonatano kaj Matiaso sidis ĉe la tablo kaj parolis pri tio, kaj mi kuŝis suI la sofo kaj aŭskultis.

Plej ofte oni aŭdis Orvaron. Li parolis kaj parolis, kaj liaj okuloj ardis. Li sopiris la matenon pli ol iu alia sopiris.

Mi komprenis el iliaj vortoj, ke la batalo okazos jene: Unue la pordegogardistoj ĉe la Granda Pordego kaj ĉe la Rivera Pordego estu venkitaj, tiel ke oni povos malfermi la pordegojn por Sofia kaj Huberto, kiuj tiam enrajdos kun siaj batalantoj – Sofia tra la Granda Pordego kaj Huberto tra la Rivera Pordego.

”Kaj poste ni kune venkos aŭ mortos,” diris Orvaro.

Ĉio devos rapide okazi, li diris. La valo devos esti liberigita de ĉiuj tenganoj, kaj la pordegoj devos esti ŝlositaj, antaŭ ol Tengo venos kun Katla. Ĉar kontraŭ Katla ne efikas armiloj.

Ŝi povas esti venkita nur per mortmalsatigo.

”Nek lancoj, nek sagoj, nek glavoj venkos ŝin ,” li diris. ”Kaj unu sola tuŝeto de ŝia fajro sufiĉas por paralizi aŭ mortigi.”

”Sed se Katla estas ĉe Tengo tie en la montoj, ĉu helpos liberigi la Dornrozo-valon?” mi demandis. ”Kun ŝi li ja denove povos subigi nin same kiel la unuan fojon.”

”Li donis al ni muron por protekti nin, ne forgesu tion,” diris Orvaro. ”Kaj pordegojn, kiujn oni povos fermi kontraŭ monstroj! Tiel bonkora li estas!”

”Kaj cetere, mi ne plu bezonas timi Tengon,” diris Orvaro.

Jam la saman vesperon li kaj Jonatano kaj Sofia kaj kelkaj aliaj enpenetros en la fortikaĵon de Tengo. Ili subigos lian gardistaron kaj pereigos lin tie, antaŭ ol li sciiĝos pri la ribelado en la valo. Kaj poste Katla restos katenita en sia kavo, ĝis ŝi tiel malfortiĝos kaj malsatiĝos, ke oni kapablos ŝin mortigi.

”Ne ekzistas iu alia maniero forigi la monstron,” diris Orvaro.

Poste li denove klarigis, kiel rapide oni devos forigi ĉiujn tenganojn kaj tiam diris Jonatano:

”Forigi? Vi intencas diri mortigi?”

”Jes, kion alian mi intencu?” demandis Orvaro.

”Sed mi ne kapablas mortigi iun ajn,” diris Jonatano, ”tion vi scias, Orvaro!”

”Eĉ ne, se temas pri via vivo?” demandis Orvaro.

”Ne, eĉ ne tiam,” respondis Jonatano.

Orvaro ne povis kompreni tion, kaj ankaŭ Matiaso apenaŭ komprenis.

”Se ĉiu estus kiel vi,” diris Orvaro, ”tiam la malbono regus eterne!”

Sed tiam mi diris, ke, se ĉiu estus kiel Jonatano, tiam ne ekzistus malbono. Poste mi ne plu parolis dum la tuta vespero.

Nur kiam Matiaso venis kaj metis ĉirkaŭ mi la kovrilon, mi flustris al li:

”Mi timas, Matiaso!”

Kaj Matiaso karesis min kaj diris:

”Ankaŭ mi!”

Jonatano tamen devis promesi al Orvaro, ke li ĉirkaŭrajdos en la bataltumulto sur sia ĉevalo, por doni al aliaj homoj kura ĝon fari tion, kion li mem ne povis aŭ ne volis fari.

”La homoj en la Dornrozo-valo devos vidi vin,” diris Orvaro.

”Ili devos vid nin ambaŭ.”

Tiam Jonatano diris:

”Nu, se mi devos, mi faros.”

Sed mi vidis en la brilo de la sola kandeleto, kiu lumis tie en la kuirejo, kiel pala li estas.

Ni devis lasi Grimon kaj Fjalaron en la arbaro ĉe Elfrida, kiam ni revenis de la Katla-kaverno. Sed estis decidite, ke Sofia kondukos ilin kun si, kiam ŝi rajdos tra la granda pordego en la tago de la batalo.

Tio, kion mi faros, ankaŭ estis decidita. Mi faros nenion, nur atendos, ĝis ĉio estos farita. Tion Jonatano diris. Mi sidos tute sola hejme en la kuirejo kaj atendos.

Neniu multe dormis tiun nokton. Kaj venis la mateno.

Jes, venis la mateno kaj la tago de la batalo, ho, kiel doloris mia koro tiun tagon! Mi vidis pIi ol sufiĉe da sango kaj aŭdis la kriojn, ĉar oni batalis sur la deklivo malsupre de la Matias-bieno. Tie mi vidis Jonatanon ĉirkaŭrajdi, la ŝtormo forte flirtigis liajn harojn, kaj ĉirkaŭ li estis nur bataltumulto kaj hakantaj glavoj kaj siblantaj lancoj kaj flugantaj sagoj kaj krioj kaj krioj. Kaj mi diris al Fjalaro, se Jonatano mortus, tiam ankaŭ mi volos morti.

img-26

Jes, mi havis Fjalaron ĉe mi en la kuirejo. Mi ne informis iun pri tio, sed mi devis havi lin ĉe mi. Sola mi ne povis esti, tio ne eblis. Ankaŭ Fjalaro rigardis tra la fenestro al tio, kio okazis sur la deklivo ekstere. Iam li henis. Mi ne scias, ĉu li volis eksteren al Grimo, aŭ ĉu li timis, kiel mi.

Mi timis … timis, timis!

Mi vidis Vederon fali sub la lanco de Sofia kaj Kaderon morti per la glavo de Orvaro. Ankaŭ Dodiko kaj pluraj aliaj falis dekstre kaj maldekstre. Kaj Jonatano rajdis tie meze en la batalo, ĉiam la ŝtormo flirtigis liajn harojn, kaj lia vizaĝo pIi kaj pIi paliĝis, kaj pIi kaj pIi mi sentis angoron.

Kaj venis la fino!

Multaj krioj aŭdiĝis en la Dornrozo-valo tiun tagon, sed aŭdiĝis unu, kiu ne similis al iu alia.

Meze dum la batalo sonegis batalkorno tra la ŝtormo, kaj aŭdiĝis la krio: ”Katla venas!”

Kaj poste venis la krio. La malsatkrio de Katla, kiun ĉiuj tiel bone konis. Glavoj kaj lancoj kaj sagoj teren falis. La batalantoj ne plu kapablis batali, ĉar ili sciis, ke ne plu estos savo.

Nur la muĝo de la ŝtormo kaj la batalkorno de Tengo kaj la krioj de Katla nun aŭdiĝis en la valo, kaj la fajro de Katla elŝprucis kaj mortigis ĉiujn, al kiuj Tengo fingromontris. Li montris kaj montris, kaj lia kruela vizaĝo estis malhela pro diableco, kaj nun venis la fino por la Dornrozo-valo. Tion mi sciis!

Mi ne volis vidi tion, mi ne volis vidi … ne vidi ion ajn. Nur Jonatanon! Mi devis scii, kie li estas. Kaj mi vidis lin tuj ekster la Matias-bieno. Tie li sidis sur Grimo, li estis pala kaj tute senmova, kaj la ŝtormo kirlis en liaj haroj.

”Jonatano” mi kriis, ”Jonatano, ĉu vi aŭdas min?”

Sed li ne aŭdis min. Mi vidis lin sproni sian ĉevalon, kaj flugi malsupren laŭ la deklivo, sagorapide, pli rapide neniu rajdis en la ĉielo aŭ sur la tero, tion mi scias. Li flugis kontraŭ Tengo … kaj li flugis preter li … kaj poste reaŭdiĝis la batalkorno.

Sed nun estis Jonatano, kiu blovis en ĝin. Li estis forŝirinta ĝin el la mano de Tengo, kaj li blovis en ĝin tiel, ke ĝi vaste sonegis.

Por ke Katla sciu, ke ŝi havis novan estron nun.

Poste tute silentiĝis. Eĉ la ŝtormo kvietiĝis. Ĉiuj silentis kaj atendis. Tengo sidis, freneza pro timego, sur sia ĉevalo kaj atendis. Katla ankaŭ atendis. Ankoraŭfoje Jonatano blovis en la kornon.

Tiam Katla kriis kaj furioze turnis sin kontraŭ tiu, kiun ŝi antaŭe absolute obeis.

”La momento de Tengo certe iam venos,” Jonatano iam diris, tion mi memoris.

Tiu momento nun venis.

Tiel finiĝis la tago de la batalo en la Dornrozo-valo. Multaj oferis siajn vivojn por la libereco. Jes, ilia valo nun estis libera.

Sed tiuj, kiuj kuŝis mortintaj, ne sciis pri tio.

Matiaso mortis, mi ne plu havis avon. Huberto mortis, li estis la unua, kiu mortfalis. Li eĉ ne trapasis la Riveran Pordegon, ĉar tie li renkontis Tengon kaj liajn soldatojn. Sed antaŭ ĉio li renkontis Katlan. Ĝuste tiun tagon Tengo venis kun Katla, por puni la Dornrozo-valon pro la fuĝo de Orvaro.

Tengo ne sciis, ke estas la tago de la batalo. Sed kiam li konstatis tion, li certe ĝojis, ke Katla estas kun li.

Sed li estis mortigita nun, Tengo, same mortigita kiel la aliaj.

”Nia turmentanto ne plu ekzistas” diris Orvaro. ”Niaj infanoj vivos en libereco kaj estos feliĉaj. Baldaŭ la Dornrozovalo estos sama kiel ĝi estis antaŭe.”

Sed mi pensis, ke kiel antaŭe, neniam estos la Dornrozovalo.

Ne por mi. Ne sen Matiaso.

Orvaro ricevis vundon per glavo en la dorso, sed estis kvazaŭ li ne sentis ĝin aŭ ne atentis pri ĝi. Liaj okuloj ankoraŭ ardis, kiam li parolis al la homoj en la valo.

”Ni denove estos feliĉaj,” li diris fojon post fojo.

Multaj ploris en la Dornrozo-valo tiun tagon. Sed ne Orvaro.

Sofia vivis, ŝi eĉ ne estis vundita. Kaj nun ŝi reiros hejmen al la Ĉerizo-valo, ŝi kaj ŝiaj batalantoj, tiuj kiuj ankoraŭ vivis.

Ŝi venis al la Matias-bieno, por adiaŭi nin.

”Tie ĉi loĝis Matiaso,” ŝi diris kaj ploris. Poste ŝi ĉirkaŭbrakis Jonatanon. ”Baldaŭ venu hejmen al la Rajdisto-bieno,” ŝi diris. ”Mi pensos pri vi ĉiun momenton, ĝis mi revidos vin.”

Kaj poste ŝi rigardis min.

”Vi, Karlo, ĉu vi akompanos min?”

”Ne,” mi diris, ”ne, mi akompanos Jonatanon.”

Mi tre timis, ke Jonatano forsendos min kun Sofia, sed tion li ne faris.

”Mi deziras, ke Karlo restu kun mi,” li diris.

Sur la deklivo malsupre de la Matias-bieno kuŝis Katla, kiel granda, terura bulego, silenta kaj sata de sango. De tempo al tempo ŝi rigardis Jonatanon, kiel hundo rigardas por ekscii kion volas ĝia mastro. Ŝi nun ne tuŝis iun, sed tiom longe kiel ŝi kuŝis tie, la timego daŭre kovris la valon. Neniu kuraĝis esti gaja. La Dornrozo-valo nek povas ĝojkrii pro sia libereco nek funebri siajn mortintojn, dum Katla troviĝas tie ĉi, diris Orvaro.

Kaj unu sola persono ekzistis, kiu povis rekonduki ŝin al ŝia kavo. Estis Jonatano.

”Ĉu vi helpos al la Dornrozo-valo lastan fojon?” demandis Orvaro. ”Se vi kondukos ŝin tien kaj katenos ŝin, mi faros la ceteron, kiam la tempo venos.”

”Jes,” diris Jonatano, ”unu lastan fojon mi helpos al vi, Orvaro.”

Kiamaniere oni devus rajdi laŭlonge de rivero, tion mi bone scias. Oni rajdas malrapide kaj rigardas la riveron flui malsupre kaj la akvon ŝanĝbrili kaj la branĉojn de la salikoj danci en la vento. Sed oni ne rajdu kun drako tuj malantaŭ si.

Sed tion ni faris. Kaj ni aŭdis la pezajn paŝojn de ŝiaj piedegoj malantaŭ ni. Bump, bump, bump, bump sonis tiel timige dum ŝi iris, ke Grimo kaj Fjalaro preskaŭ freneziĝis. Ni apenaŭ povis ilin bridi. De tempo al tempo Jonatano blovis en la kornon. Ankaŭ tio estis terura sono, kaj Katla certe ne ŝatis tion. Sed ŝi devis obei, kiam ŝi aŭdis gin. Tio estis la sola, kio konsolis min dum nia rajdado.

Ni diris eĉ ne unu vorton unu al la alia, Jonatano kaj mi, ni nur rajdis tiel rapide kiel ni kapablis. Antaŭ ol venis la nokto kaj la malhelo, Jonatano devis kateni Katlan en ŝian kavon, kie ŝi mortos. Poste ni neniam plu vidos ŝin, kaj ni forgesos, ke ekzistas lando kiel Karmanjaka. La Montoj de la Praaj Montoj povos stari tie eterne, sed ni neniam plu rajdos tiun vojon, tion Jonatano promesis al mi.

Kvietiĝis dum la vespero, neniu ŝtormo, sed kvieta, varma vespero. Kaj estis tiel bele, baldaŭ la suno subiris. Ĝuste en tia vespero oni devus rajdi laŭlonge de riveroj sen timi, mi pensis.

Sed mi ne montris tion al Jonatano, ke mi timas.

Fine ni estis ĉe la Karma-falo.

”Karmanjaka, vi vidas nin nun la lastan fojon,” diris Jonatano, kiam ni rajdis trans la ponton. Kaj poste li blovis en la kornon.

Katla vidis sian rokon sur la alia flanko de la rivero. Ŝajnis, ke ŝi volas iri tien, ĉar aŭdiĝis fervora siblo el ŝi. Rekte ĉe la tarsoj de Grimo ŝi siblis. Pli bone, se ŝi ne estus farinta tion.

Ĉar tiam jeno okazis: Grimo flankensaltis tute timigita kaj puŝiĝis kontraŭ la pontoapogilo. Kaj mi ekkriis, ĉar mi pensis, ke Jonatano kap-antaŭen falus en la Karma-falon. Tion li ne faris. Sed la korno flugis el lia mano kaj malaperis profunde en la muĝantan akvon.

La kruelaj okuloj de Katla ĉion vidis, kaj nun ŝi sciis, ke ŝi ne plu havas mastron. Tiam ŝi kriegis, kaj fajro elfluis el ŝiaj naztruoj.

Ho, kiel ni rajdis por savi niajn kompatindajn vivojn! Kiel ni rajdis! Kiel ni rajdis! Trans la ponton kaj poste laŭ la pado supren al la fortikaĵo de Tengo kun Katla siblanta malantaŭ ni.

Tiu pado zigzagis supren tra la Montoj de la Praaj Montoj.

Kaj eĉ ne en sonĝo io povis esti tiel terura, kiel fuĝi tie de roko al roko kun Katla malantaŭ si. Ni havis ŝin tiel proksime ĉe la piedoj, ke ŝia fajro preskaŭ lekis nin. Elĵetiĝis flamo terure proksime al Jonatano. Dum terura momento mi pensis, ke li estis bruligita, sed li kriis:

”Ne haltu! Rajdu! Rajdu!”

Kompatindaj Grimo kaj Fjalaro, Katla ekscitis ilin tiel, ke ili preskaŭ kreviĝis por eskapi de ŝi. Supren laŭ la pado tra ĉiuj kurbiĝoj ili kuregis tiel, ke la ŝaŭmo ŝprucis ĉirkaŭ ili, pli kaj pli rapide, ĝis iliaj fortoj komencis elĉerpiĝi. Sed tiam Katla iom postrestis kaj ŝi kriis furioze pro tio. Ŝi estis sur sia propra tereno nun, kaj tie neniu eskapu. Sia bump, bump, bump aŭdiĝis pli kaj pli rapide, kaj mi sciis, ke ŝi fine venkos. Pro sia obstina krueleco.

Longe, longe ni tiel rajdis, kaj ni ne plu esperis je iu savo.

Ni venis supren en la montaron nun. Ankoraŭ ni estis iom antaŭ Katla, kaj ni vidis ŝin rekte sub ni sur la mallarĝa rokobreto super la Karma-falo. Kaj tie ŝi momente restis. Ĉar tio estis ŝia roko. Estis tie, kie ŝi kutime staris kaj fiksrigardis en la profundecon. Kaj tion ŝi faris ankaŭ nun. Kvazaŭ kontraŭvole ŝi haltis kaj rigardadis malsupren en la falon. Fajro kaj fumo elĵetiĝis el ŝiaj naztruoj, kaj ŝi malpacience stamfis tien kaj reen. Sed subite ŝi memoris nin, kaj rigardaĉis supren al ni per ardantaj okuloj.

Vi kruela bestaĉo, mi pensis, vi kruela, kruela, kial vi ne restas sur via roko?

Sed mi sciis, ke ŝi venos. Ŝi venos …

Ni atingis la grandan rokon, kie ni vidis ŝian teruran kapon la unuan fojon, kiam ni venis al Karmanjaka. Kaj nun niaj ĉevaloj subite ne plu havis fortojn. Estas timige malagrable, kiam ĉevalo kolapsas. Sed tio nun okazis. Grimo kaj Fjalaro simple kolapsis sur la pado. Kaj se ni antaŭe ankoraŭ esperis miraklon por savi nin, nun nenio restis krom malespero.

Ni estis perditaj, tion mi sciis. Kaj ankaŭ Katla sciis tion.

Diabla triumfo montriĝis en ŝiaj okuloj! Ŝi staris senmove sur sia roko kaj rigardaĉis supren al ni. Ŝajnis al mi, ke ŝi mokridis.

Ŝi ne plu rapidis. Estis kvazaŭ ŝi pensis: Mi venos, kiam mi venos. Sed vi povos kalkuli je mi!

Jonatano rigardis min tiel bonkore, kiel li kutimis.

”Pardonu al mi Biskoto, ke mi faligis la kornon,” li diris.

”Sed vere ne estis mia kulpo.”

Mi volis diri al Jonatano, ke mi neniam, neniam, neniam havis ion ajn por pardoni al li, sed mi estis muta pro timo.

Katla ankoraŭ restis staranta malsupre. Fajro kaj fumo venis en blovetoj el ŝiaj naztruoj kaj ŝiaj piedoj denove ekstamfis.

Ni staris protektitaj malantaŭ la granda roko, por ke ŝiaj fajroĵetoj ne atingu nin. Mi alkroĉigis min al Jonatano, ho, kiel forte mi alkroĉigis min, kaj li rigardis min kun larmoj en la okuloj.

Sed subite li furiozis. Li klinis sin antaŭen kaj kriis al Katla tie malsupre:

”Vi ne tuŝu Biskoton! Aŭskultu tion, vi monstro, vi ne tuŝu Biskoton, ĉar … ” Li ĉirkaŭprenis la rokon kvazaŭ li estus giganto, kiu kapablis timigi ŝin. Sed li ne estis giganto, kaj li ne povis timigi Katlan. Sed la roko kuŝis malfirme sur la rando de la krutaĵo.

”Nek lancoj nek sagoj nek glavoj venkos Katlan ,” Orvaro diris. Li ankaŭ estus povinta diri, ke eĉ roko ne tion faras, kiel ajn granda ĝi estas.

Katla ne estis mortigita per la roko, kiun Jonatano rulis sur ŝin. Sed ĝi rekte trafis ŝin. Kaj kun krio, kiu povus faligi montojn, ŝi falis malantaŭen en la Karma-falon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.