|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA FRATOJ LEONKOROAŭtoro: Astrid Lindgren |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
”Ankaŭ la horo de Tengo certe iam venos,” diris Jonatano.
Ni kuŝis en la herbo ĉe la rivero, kaj estis tia mateno, kiam oni tute ne povas kredi, ke Tengo ekzistas aŭ io alia malbona en la mondo. La naturo estis tute serena kaj paca. La akvo iom murmuretis ĉirkaŭ la ŝtonoj sub la ponto. Nur tion oni aŭdis. Estis mirinda sento, kuŝi surdorse kaj vidi nenion ol la blankajn nubetojn sur la ĉielo. Oni povis kuŝi tiel kaj bonsenti kaj kanti al si mem kaj esti senzorga.
Kaj ĝuste nun Jonatano komencis paroli pri Tengo! Mi tute ne ŝatis memori lin, sed tamen mi diris:
”Kion signifas tio? Ke la horo de Tengo venos?”
”Ke fine okazos al li same kiel okazas al ĉiuj tiranoj,” diris Jonatano. ”Ke li estos mortpremita kiel pediko kaj forigita por ĉiam.”
”Mi esperas, ke tio baldaŭ okazos,” mi diris.
Jonatano murmuris kvazaŭ por si mem.
”Sed li estas forta, tiu Tengo. Kaj li havas Katlan.”
Denove li ripetis tiun teruran nomon. Mi volis demandi lin pri tio, sed mi ne faris. PIi bone nenion scii pri Katla dum tia belega mateno.
Sed poste Jonatano diris ion, kio estis eĉ pIi terura ol ĉio alia.
”Biskoto, vi restos sola en la Rajdisto-bieno dum iom da tempo, ĉar mi devos iri al la Dornrozo-valo.”
Kiel li kapablis diri ion tiel teruran? Kiel li povis kredi, ke mi restus en la Rajdisto-bieno eĉ unu minuton sen li? Eĉ se li pensus ĵeti sin rekte en la faŭkon de Tengo, mi restos kun li.
Tion mi diris al li.
Tiam li rigardis min per stranga mieno kaj diris:
”Biskoto, mi havas nur unu fraton, kiun mi deziras protekti kontraŭ ĉiu malbono. Kiel vi povas postuli, ke vi iru kun mi, kiam mi bezonos ĉiun mian forton por io alia? lo, kio vere estas danĝera.”
Tio, kion li diris ne silentigis min. Mi estis malgaja kaj kolera, la furiozo eĉ bolis en mi, kaj mi kriis al li:
”Kaj vi, kiel vi povas postuli, ke mi restu sola en la Rajdisto-bieno kaj atendu vin, kaj eble vi neniam revenos?”
Subite mi memoris kiel estis dum tiu tempo, kiam Jonatano estis mortinta kaj for de mi, kaj kiam mi kuŝis sur la kuireja sofo kaj ne certe sciis, ĉu mi revidos lin. Pensi pri tio estis kvazaŭ rigardi malsupren en nigran truon.
Kaj nun li denove volis forlasi min, simple malaperi inter danĝeroj, pri kiuj mi nenion sciis. Kaj se li ne revenus, ne estus savo tiun ĉi fojon. Tiam mi restus sola por ĉiam.
Mi sentis kiel mi pIi kaj pIi koleris, kaj mi kriis eĉ pIi laŭte kaj ĵetis al li tiom da malicaĵoj, kiom mi kapablis elpensi.
Estis malfacile por li trankviligi min, almenaŭ iom trankviligi, sed kompreneble ĉio estis laŭ lia volo finfine. Mi ja sciis, ke li ĉion komprenas pli bone ol mi.
”Mia kara stultulo, tutcerte mi revenos,” li diris. Tio okazis vespere, kiam ni sidis ĉe la fajro en nia kuirejo kaj varmigis nin. Tiun vesperon antaŭ ol li foriris.
Mi jam ne plu koleris, nur malĝojis, kaj tion Jonatano rimarkis.
Li estis al mi tre amoplena. Li donis al mi novbakitan panon kun butero kaj mielo kaj rakontis fabelojn kaj anekdotojn, sed mi ne havis forton aŭskulti. Mi meditis pri la rakonto pri Tengo. Mi kredis, ke ĝi eble estas la plej kruela el ĉiuj fabeloj. Mi demandis Jonatanon, kial li devas entrepreni ion, kio estas tiel danĝera. Li same bone povus sidi hejme ĉe la fajro en la Rajdisto-bieno kaj ĝui la trankvilon. Sed tiam Jonatano diris, ke ekzistas taskoj plenumendaj, eĉ kiam ili estas danĝeraj.
”Kial,” mi scivolis.
”Alie oni ne meritus la nomon homo, oni estus nur mizera fiulo,” diris Jonatano.
Li rakontis al mi, kion li planis. Li intencis provi savi Orvaron el la Katla-kaverno. Orvaro estas eĉ pli grava ol Sofia, diris Jonatano, ĉar sen Orvaro certe la verdaj valoj de Nangijala ne plu ekzistos.
Estis nun malfrue. La fajro estingiĝis sur la fajrejo, noktiĝis.
Tagiĝis. Mi staris ĉe la barilo kaj rigardis, kiel Jonatano forrajdas kaj malaperas en la nebulo. Jes, estis nebule en la tuta Ĉerizo-valo tiun ĉi matenon. Kaj kredu min, estis kvazaŭ la koro krevis, dum mi staris tie kaj rigardis, kiel la nebulo lin prenis, kiel li malklariĝis kaj malaperis. Kaj mi staris sola. Tio estis neeltenebla. Mi preskaŭ freneziĝis pro malgajo, kaj mi kuris al la stalo, ellasis Fjalaron kaj ĵetis min sur la selon kaj postrajdis Jonatanon. Mi devis lin vidi ankoraŭfoje, antaŭ ol mi perdos lin, eble por ĉiam.
Unue li rajdos al Tulipo-bieno por ricevi ordonojn de Sofia, tion mi sciis, kaj tien mi rajdis. Kiel frenezulo mi rajdis, kaj mi atingis lin ekzakte antaŭ la bieno. Nun mi preskaŭ hontis kaj volis min kaŝi, sed li jam vidis kaj aŭdis min.
”Kion vi volas?” li demandis.
Jes, kion mi volis verdire?
”Ĉu estas certe, ke vi revenos,” mi murmuris. Tio estis la sola, kion mi kapablis elpensi por diri.
Tiam li rajdis proksimen al mi, kaj niaj ĉevaloj staris flanko ĉe flanko. Jonatano forviŝis per sia montrofingro ion de mia vango; povis esti larmoj. Jes, tion li faris kaj diris:
”Ne ploru, Biskoto! Ni revidos unu la alian – tutcerte! Kaj se ne eblos ĉi tie, okazos en Nangilima.”
”Nangilima,” mi diris. ”Kio do estas tio?”
”Pri tio mi rakontos alian fojon,” diris Jonatano.
Mi ne komprenas, kiamaniere mi eltenis tiun tempon, kiam mi estis sola en la Rajdisto-bieno, kaj kiel mi sukcesis pasigi la tagojn. Kompreneble mi prizorgis miajn bestojn. Preskaŭ ĉiam mi estis en la stalo ĉe Fjalaro. Kaj horojn mi sidis kaj parolis kun miaj kunikloj. Mi iom fiŝkaptis kaj banis min kaj celpafis per mia pafarko, sed ĉio ŝajnis al mi sensignifa, ĉar Jonatano ne estis kun mi. De tempo al tempo Sofia portis al mi manĝaĵon, kaj ni parolis pri Jonatano. Mi ĉiam esperis, ke ŝi diros, ke nun li baldaŭ revenos hejmen, sed tion ŝi ne diris.
Mi ankaŭ volis demandi ŝin, kial ŝi mem ne iris por savi Orvaron, anstataŭ sendi Jonatanon. Sed kial mi demandu? Mi ja sciis la respondon.
Ĉar Tengo malamegis Sofian.
”Sofia en la Ĉerizo-valo kaj Orvaro en la Dornrozo-valo ja estas liaj plej fortaj malamikoj, kaj vi povas esti certa, ke li bone konscias tion ,” estis dirinta Jonatano, kiam li klarigis al mi la aferon.
”Orvaron li jam enkarcerigis en la Katla-kavernon, kaj plej volonte li enĵetus ankaŭ Sofian por malsatmortigi ŝin. Li, la fiulo, promesis dek-kvin blankajn ĉevalojn kiel rekompenson al tiu, kiu liveros Sofian vivantan aŭ mortintan al li.”
Tion Jonatano rakontis al mi. Tial mi bone komprenis, kial Sofia devis resti for de la Dornrozo-valo. Jonatano devis iri tien anstataŭ ŝi. Tengo sciis nenion pri li. Almenaŭ tion ili esperis. Sed tamen iu persono komprenis, ke Jonatano ne estas nur ĝardenservisto. Tiu, kiu estis ĉe ni dum la nokto.
Tiu, kiun mi vidis apud la ŝranko. Kontraŭ li Sofia ne povis esti sufiĉe singarda.
”Tiu viro scias tro multe,” ŝi diris. Kaj ŝi deziris, ke mi tuj sendu al ŝi mesaĝon, se iu ankoraŭfoje venus kaj spionus ĉirkaŭ la Rajdisto-bieno. Mi atentigis, ke tute ne utilis traserĉi la ŝrankon, ĉar ni translokigis la sekretajn paperojn al nova kaŝejo.
Nun ili estas en avenujo en la selejo. Ni metis ilin en grandan flartabakujon, kiu estas kaŝita sub la aveno.
Sofia iris kun mi en la selejon kaj elfosis la ujon kaj enmetis novan mesaĝon.
Ĝi estas bona kaŝejo, ŝi opiniis, kaj tion ankaŭ mi pensis.
”Eltenu, se vi kapablas,” diris Sofia, kiam ŝi foriris. ”Mi scias, ke estas malfacile, sed vi devas elteni! ”
Kaj vere estis malfacile, precipe dum la vesperoj kaj noktoj.
Mi sonĝis terurigajn sonĝojn pri Jonatano, kaj timis pri li ĉiumomente, eĉ kiam mi ne dormis.
Iun vesperon mi rajdis al la Oro Koko. Mi ne eltenis sidi hejme en la Rajdisto-bieno. Estis tiel silente tie, ke miaj pensoj kvazaŭ aŭdeblis. Kaj ne estis gajaj pensoj.
Vi povas esti certa, ke ĉiuj fikse rigardis min, kiam mi enpaŝis la gastejon sen Jonatano.
”Kio okazis?” demandis Joso. ”Nur la duonon de la Fratoj Leonkoro mi vidas. Kie estas Jonatano?”
Nun mi troviĝis en tikla situacio. Mi memoris, pri kio Sofia kaj Jonatano atentigis. Kio ajn okazos, al neniu mi rakontu, kion Jonatano faras aŭ kien li iras. Ne al iu vivanta estaĵo! Do mi ŝajnigis, ke mi ne aŭdis la demandon de Joso. Sed Huberto sidis tie ĉe sia tablo, kaj ankaŭ li estis scivolema.
”Jes, kie estas Jonatano?” li demandis. ”Ĉu eble Sofia maldungis sian ĝardenserviston?”
”Jonatano ĉasas,” mi diris. ”Li estas en la montaro ĉasante lupojn”.
Ion mi ja devis diri, kaj mi mem opiniis, ke mi trovis bonan respondon, ĉar Jonatano iam rakontis, ke lupoj abundas kelkloke inter la montoj.
Sofia ne estis en la gastejo tiun vesperon, sed cetere preskaŭ la tuta vilaĝanaro estis tie kiel kutime, kaj ili kantis siajn kantojn kaj amuziĝis kiel kutime. Sed mi ne kunkantis. Al mi ne estis kiel kutime. Sen Jonatano mi ne sentis min bone, kaj mi ne restis tre longe.
”Ne aspektu tiel malgaja, Karlo Leonkoro,” diris Joso, kiam mi foriris.
”Certe Jonatano baldaŭ finos ĉasi, kaj tiam li revenos hejmen.”
Ho, kiel mi ŝatis lin pro tiuj vortoj. Poste li frapetis mian vangon kaj donis al mi kelkajn bongustajn keksojn por kunporti hejmen.
”Tiujn vi povos manĝeti, dum vi sidos hejme kaj atendos Jonatanon,” li diris. Li estis bonkora, la Ora Koko. Pro tio mi sentis min iom malpli soleca.
Mi rajdis hejmen kun miaj keksoj kaj sidis antaŭ la fajro kaj manĝis ilin. Nun la tagoj estis varmaj, preskaŭ someraj. Tamen mi devis hejti nian grandan kamenon, ĉar la varmo de la suno ankoraŭ ne trapenetris la dikajn murojn de nia domo.
Estis al mi malvarme, kiam mi enlitiĝis sur mian dormobenkon, sed mi baldaŭ endormiĝis. Kaj mi sonĝis pri Jonatano.
La sonĝo estis tiel teruriga, ke ĝi vekis min.
”Jes, Jonatano,” mi kriis. ”Mi venos,” mi kriis kaj eksaltis de la lito. En la malhelo ĉirkaŭanta min ŝajnis eĥiĝi sovaĝaj krioj, la krioj de Jonatano! Li vokis min en la sonĝo, li bezonis helpon!
Tion mi sciis. Mi ankoraŭ aŭdis lin, kaj mi volis elkuri en la malhelan nokton por atingi lin, kie ajn li estus. Sed mi konstatis, kiel neebla tio estas. Kion mi kapablis fari? Neniu estis tiel senpova kiel mi! Mi nur povis eniri mian liton denove, kaj tie mi kuŝis tremante kaj sentis min konfuzita kaj eta kaj timema kaj sola – la plej sola en la mondo.
Kaj ne tre multe helpis, ke la mateno venis kaj hela, klara tago. Kompreneble nun estis pIi malfacile memori precize, kiel teruriga estis mia sonĝo, sed ke Jonatano kriis por helpo, tion mi certe ne povis forgesi. Mia frato estis vokinta min. Ĉu ne estus mia devo ekiri por atingi lin?
Dum horoj mi sidis ĉe miaj kunikloj kaj cerbumadis kion mi faru. Mi povis paroli kun neniu, de neniu mi povis peti konsilon. Mi mem devis decidi. Al Sofia mi ne povis iri, ŝi malhelpus min. Tutcerte ŝi ne konsentus, ke mi iru. Tiel malsaĝa ŝi ne estis. Ĉar ĉu ne estis frenezaĵo tio, kion mi volis fari? Kaj ankaŭ danĝera? La plej danĝera el ĉio, kion oni povus fari. Kaj mi tute ne estis sufiĉe kuraĝa.
Mi ne scias, kiom longe mi sidis kliniĝante kontraŭ la staImuro.
Mi elŝiris ĉiujn herbo-tigojn ĉirkaŭ mi, sed tion mi rimarkis nur poste, ne dum mi sidadis suferante. La horoj pasis, eble mi ankoraŭ estus sidanta tie, se mi ne estus memorinta la vortojn de Jonatano – kelkfoje oni devas fari tion, kio estas danĝera, alie oni ne estas homo, sed nur mizera fiulo.
Tiam mi decidis. Mi frapegis per la pugno kontraŭ la kaĝo de la kunikloj tiel, ke ili eksaltis, kaj mi laŭte diris, por ke la diraĵo estu vera:
”Mi faros tion! Mi faros tion! Mi ne estas mizera fiulo.”
Ho, mi sentis min bone post tiu decido.
”Mi certas, ke mi pravas,” mi diris al la kunikloj, ĉar ne troviĝis iu alia, kun kiu mi povis paroli.
La kunikloj – nu – ili devos esti sovaĝaj ekde nun. Mi prenis ilin el la kaĝo kaj portis ilin al la barilpordo kaj montris al ili la verdan, mirindan Ĉerizo-valon.
”La tuta valo estas plenplena de herbo,” mi diris, ”kaj tie vi trovos amason da aliaj kunikloj, kun kiuj vi povos kunvivi. Mi pensas, ke por vi estos pIi agrabla tia vivo ol se vi estas en la kaĝo, sed estu singardaj kontraŭ vulpoj kaj kontraŭ Huberto!”
Ili ĉiuj tri ŝajnis iomete surprizitaj kaj iom ĉirkaŭsaltadis, kvazaŭ ili volis demandi, ĉu tio estas vera? Sed poste ili ekkuregis kaj subite malaperis fulmrapide inter la verdaj montetoj.
Kaj mi urĝe preparis min. Mi kunmetis ĉion, kion mi intencis kunporti. Lanokovrilon por min ĉirkaŭvolvi, kiam mi dormos.
Silikŝtonon por fari fajron. Sakon da aveno por Fjalaro.
Kaj provizon de manĝaĵo por mi mem. Mi havis nenion por manĝi krom pano, sed estis la plej bongusta pano – la rondformaj panoj de Sofia. Je sia vizito ŝi donis al mi amason da ili, kaj mi plenigis mian dorsosakon. Tio sufiĉos longe, mi pensis, kaj kiam tio finiĝos, mi certe devos manĝi herbon, same kiel la kunikloj.
Sofia promesis veni kun supo venontan tagon, sed tiam mi jam longe estos for. Kompatinda Sofia, ŝi mem devos manĝi sian supon! Sed almenaŭ mi volis informi ŝin, kien mi iris.
Tion ŝi devos scii, sed nur tiam, kiam estos tro malfrue – tro malfrue por malhelpi min.
Mi prenis pecon da karbo el la forno kaj skribis per grandaj nigraj literoj sur la kuirejan muron:
”Iu vokis min en mia sonĝo, kaj mi serĉos lin fore en la malproksimo malantaŭ la montoj.”
Laŭ tia stranga maniero mi skribis, ĉar mi pensis, se iu alia ol Sofia venos al la Rajdisto-bieno, iu, kiu venos por spioni, tiu ne komprenos la signifon de la skribaĵo. Li eble pensos, ke mi provis verki poemon aŭ ion similan. Sed Sofia tuj kaptos la signifon: ”Mi forestas kaj serĉas Jonatanon!”
Mi ĝojis kaj sentis min nekutime kuraĝa kaj forta. Mi kantis al mi mem:
”Iu vokis min en mia sonĝo, kaj mi serĉas lin fore en la malproksimo malantaŭ la mo-o-o-o-ntoj,” ho, kiel bone tio sonis! Ĉion ĉi mi ja rakontos al Jonatano, kiam mi renkontos lin. Tiel mi pensis.
Se mi renkontos lin, mi poste pensis. Sed se ne …
Abrupte mi perdis mian kuraĝon. Mi fariĝis eta mizera fiulo denove. Timema mizerulo tia, kia mi ĉiam estis. Kaj laŭkutime mi tiam sopiris al Fjalaro. Tuj mi devis iri al li. Li estis la sola, kiu iom helpis min, kiam mi estis malgaja kaj timema.
Kiel ofte mi staris apud li en la stalfako, kiam mi ne plu havis la forton resti sola! Kiel ofte jam estis konsolo, rigardi en liajn saĝajn okulojn kaj senti lian varmecon kaj la molecon de lia nazo. Sen Fjalaro mi ne povus travivi la foreston de Jonatano.
Mi kuris al la stalo.
Fjalaro ne estis sola en sia fako. Huberto staris tie. Jes, Huberto staris tie kaj karesis mian ĉevalon kaj ridaĉis, kiam li vidis min. Mia koro ekbategis.
Li estas la perfidulo, mi pensis. Mi pensis, ke mi de longe sentas tion, sed nun mi estis certa. Huberto estas la perfidulo, pro kiu alia kaŭzo li venis al la Rajdisto-bieno kaj spionis?
”Tiu viro scias tro multe,” Sofia diris, kaj Huberto estis tiu viro. Tion mi nun komprenis.
Sed kion li vere sciis? Ĉu li ĉion sciis? Ĉu li ankaŭ sciis, kion ni kaŝis en la avenkesto? Mi provis ne montri mian timon.
”Kion vi faras ĉi tie?” mi diris tiel kuraĝe, kiel mi kapablis.
”Kion vi faras ĉe Fjalaro?”
”Nenion,” diris Huberto. ”Mi estis survoje al vi, sed mi aŭdis vian ĉevalon heni, kaj mi ŝatas ĉevalojn. Li estas bela, via Fjalaro!”
Min vi ne povas trompi, mi pensis, kaj mi demandis:
”Kion vi volas de mi?”
”Doni al vi tion ĉi,” diris Huberto kaj donis al mi ion envolvita en blankan tukon. ”Vi aspektis tiel malgaja kaj malsata hieraŭ vespere, kaj mi supozis, ke eble mankis al vi manĝaĵo en la Rajdisto-bieno, dum Jonatano estas for por ĉasi.”
Nun mi ne sciis kion diri aŭ fari. Mi murmure dankis. Sed mi ne povis akcepti manĝaĵon de perfidulo! Aŭ, ĉu tamen?
Mi mallerte disvolvis la tukon kaj elprenis grandan pecon da ŝafviando, tian sekigitan, fumaĵitan, kiu tiel bone gustas.
Ĝi bonodoris. Mi emis tuj ekmanĝi ĝin. Sed anstataŭ tio mi prefere devis forigi Huberton, lin kun lia ŝafaĵo.
Tamen mi tion ne faris. Estis afero de Sofia okupiĝi pri perfiduloj.
Mi devis ŝajnigi, ke mi nenion scias kaj nenion komprenas.
Krome mi tre ŝatis havi la ŝafaĵon. Neniu provianto pIi bone taŭgus ol ĝuste tio.
Huberto restis apud Fjalaro.
”Vi vere estas bela ĉevalo,” li diris. ”Preskaŭ tiel bela, kiel mia Blenda”.
”Blenda estas blanka,” mi diris. ”Ĉu vi ŝatas blankajn ĉevalojn?”
”Jes, mi aparte ŝatas blankajn ĉevalojn,” diris Huberto.
Tiam vi certe ŝatus havi dek-kvin, mi pensis, sed mi ne diris tion. En tiu momento Huberto diris ion teruran.
”Ĉu ni ne donu al Fjalaro iom da aveno? Ankaŭ li havu ion bongustan.”
Mi ne povis malhelpi lin. Li eniris la selejon, kaj mi postkuris.
Mi volis krii: ”Ĉesu!” sed mi ne kapablis eligi eĉ unu vorton.
Huberto levis la kovrilon de la avenujo kaj prenis la ĉerpilon, kiu kuŝis plej supre. Mi fermis la okulojn. Ĉar mi ne volis vidi lin trovi la flartabakujon. Sed subite mi aŭdis, ke li ekblasfemis, kaj tiam mi malfermis la okulojn kaj vidis rateton salti de la rando de la kesto. Huberto provis piedbati ĝin, sed ĝi forkuris sur la stalplanko kaj malaperis en sekretan truon.
”Ĝi mordis mian dikfingron, la bestaĉo,” diris Huberto. Li staris kaj rigardis sian dikfingron. Kaj mi kaptis la okazon.
Rapidege mi plenigis la ĉerpilon per aveno kaj poste mi batfermis la kesto-kovrilon antaŭ la nazo de Huberto.
”Nun certe Fjalaro ĝojos,” mi diris. ”Kutime li ne ricevas avenon je tiu ĉi horo.”
Sed vi certe ne ĝojas, mi pensis, dum Huberto rapide adiaŭis kaj pezpiede eliris tra la stalpordo.
Ĉi-foje li ne metis la manojn sur la sekretajn mesaĝojn. Sed necesis trovi novan kaŝejon. Mi longe cerbumis, kaj fine mi enfosis la skatoleton en la terpomo-kelon ĉe la pordo maldekstre.
Kaj poste mi skribis novan enigmon al Sofia sur la kuirejan muron:
”Ruĝa barbo ŝatas havi blankajn ĉevalojn kaj scias tro multe. Atentu!”
PIi multe mi ne povis fari por Sofia.
Je la sunleviĝo venontmatene, antaŭ ol iu en la Ĉerizo-valo vekiĝis, mi forlasis la Rajdisto-bienon kaj rajdis supren al la montoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.