La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 9 – POIROT PROPONAS DU SOLVOJN

La pasaĝeroj venis amase en la manĝ-vagonon, kaj sidiĝis ĉirkaŭ la tabloj. Ili ĉiuj portis pli malpli la saman esprimon, atendan kaj antaŭtiman. La svedino ankoraŭ ploris kaj S-ino Hubbard konsolis ŝin.

“Vi devas trankviliĝi, mia karulino. Ĉio estos baldaŭ kontentiga. Vi devas ne perdi la sinregadon. Eĉ se unu el ni estas aĉa murdisto, ni bone scias, ke ne estas vi. Estus freneze, eĉ pensi tiel. Sidu ĉi tie kaj mi restos apud vi; kaj ne plu ĝenu vin.”

Ŝia voĉo forvelkis kiam Poirot ekstaris. La Wagon Lit konduktoro estis apud la pordo.

“Vi permesos, ke mi restu ĉi tie, sinjoro?”

“Certe, Michel.”

Poirot tusetis.

“Sinjorinoj kaj sinjoroj, mi parolos angle, ĉar mi opinias, ke vi ĉiuj iom scias tiun lingvon. Ni estas ĉi tie por esplori pri la morto de Samuel Edward Ratchett – alie Cassetti. Estas du eblaj solvoj de la krimo. Mi metos ambaŭ antaŭ vi, kaj mi petos al S-ro Bouce kaj D-ro Constantine, ke ili decidu kio estas la ĝusta solvo.

“Vi ĉiuj scias la faktojn en la afero. Oni trovis S-ron Ratchett mortpikitan hodiaŭ matene. Estas sciate, ke li vivis je 12.37 hieraŭ nokte, kiam li parolis al la Wagon Lit konduktoro tra la pordo. Difektita poŝhorloĝo troviĝis en la poŝo de lia piĵamo, kaj ĝi ĉesis funkcii je kvarono post la unua. D-ro Constantine, kiu ekzamenis la kadavron, opinias ke la motto okazis inter noktomezo kaj la dua matene. Duonhoron post noktomezo, kiel vi ĉiuj scias, la trajno neĝblokiĝis. Post tiu horo estis neeble ke iu forlasu la trajnon.

“La atesto de S-ro Hardman, kiu estas membro de konata Detektiva Agentejo en New York “ (kelkaj personoj turnis la kapojn por rigardi S-ron Hardman) “montras, ke neniu povis preterpasi lian kupeon (N-ro 16 ĉe la malproksima fino) sen esti vidata de li. Tial ni devis konkludi, ke la murdinto troviĝas inter la personoj en unu aparta vagono – la Istanbul-Calais vagono. Tio, mi diras, estis nia teorio.”

“Kio?” ekkriis S-ro Bouc, surprizita.

“Sed mi sugestas al vi alternativan teorion. Ĝi estas tre simpla. S-ro Ratchett havis malamikon, kiun li timis. Li donis al S-ro Hardman priskribon de tiu malamiko, kaj diris al li, ke la provo kredeble estos farata dum la dua nokto post Istanbul.

“Nu, mi sugestas al vi, gesinjotoj, ke S-ro Ratchett sciis multe pli ol li diris. La malamiko, kiel S-ro Ratchett atendis, eniris la trajnon en Beograd, aŭ eble en Vincovci, per la pordo lasita malfermita de Kolonelo Arbuthnot kaj S-ro MacQueen, kiuj ĵus malsupreninis al la kajo. Li portis, super siaj ordinaraj vestaĵoj, Wagon Lit uniformon, kaj li havis ŝlosilon, kiu ebligis ke li eniru la kupeon de S-ro Ratchett malgraŭ la ŝlosita pordo. S-ro Ratchett estis sub la influo de dormigaĵo. Tiu viro mortpikis lin, terure kruele, kaj eliris per la pordo kondukanta al la kupeo de S-ino Hubbard – – – ”

“Estas vere,” diris S-ino Hubbard, kapjesante.

“Trapasante, li ekmetis la ponardon uzitan en la spongo-saketon de S-ino Hubbard. Nesciante tion, li perdis butonon de sia uniformo. Poste li ŝteliris el la kupeo, kaj laŭlonge de la koridoro. Li rapide ŝovis la uniformon en kofron en malplena kupeo, kaj kelkajn minutojn poste, vestite per ordinaraj vestaĵoj, li forlasis la trajnon tuj antaŭ ĝia ekveturo. Li eliris per la sama vojo – la pordo apud la manĝ-vagono.”

Ĉiu spasmospiris.

“Kio pri tiu poŝhorloĝo?” demandis S-ro Hardman.

“Jen la klatigo de la tuta afero. S -ro Rafchett forgesis malanfaŭenŝovi la montrilojn unu horon kiel li devus fari en Tzaribrod. Lia poŝhorloĝo ankoraŭ montris la horon laŭ Orient-Eŭropa Tempo, kiu estas unu horo pli frue ol Mez-Eŭropa Tempo. Estis kvatonhoro post la dekdua kiam S-ro Ratchett estis mortpikita – ne kvarono post la unua.”

“Sed tio klarigo estas absurda,” kriis S-ro Bouc. “Kio pri la voĉo en la kupeo je dudek tri minutoj antaŭ la unua? Ĝi estis la voĉo aŭ de Ratchett – aŭ de lia murdinto.”

“Ne necese. Povus esti – nu – la voĉo de tria persono. Iu, kiu enitis por paroli al Ratchett kaj trovis lin senviva. Li funkciis la sonorilon por alvoki la konduktoron; tiam, li ektimiĝis – li timis, ke oni akuzus lin pri la krimo, kaj li parolis, ŝajnigante ke li estas Ratchett.”

“Tio estas ebla,” konsentis S-ro Bouc nevolonte. Poirot rigardis S-inon Hubbard.

“Jes, sinjorino, vi intencis diri – – – ?”

“Nu, mi ne scias precize kion mi intencis diri. Ĉu vi opinias, ke mi ankaŭ forgesis aliigi la montrilojn de mia poŝhorloĝo?”

“Ne, sinjorino. Mi opinias, ke vi aŭdis la viron trairi la kupeon – sed senkonscie; poste vi havis inkubon pri viro en via kupeo, kaj sonorigis por alvoki la konduktoron.”

“Nu, mi supozas, ke tio estas ebla,” konsentis S-ino Hubbard. Princino Dragomiroff rekte rigardis Poirot. “Kiel vi klarigas la ateston de mia servistino, sinjoro?”

“Tute simple, sinjorino. Via servistino rekonis kiel vian la poŝtukon, kiun mi montris al ŝi. Ŝi iom mallerte provis protekti vin. Ŝi vidis la viron – sed pli frue – kiam la trajno estis en la stacidomo Vincovci. Ŝi ŝajnigis, ke ŝi vidis lin je pli malfrua horo por doni al vi tute bonan alibion.”

La princino klinis la kapon. “Vi pensis pri ĉio, sinjoro. Mi admiras vin.”

Estis silento. Tiam ĉiu saltetis kiam D-ro Constantine subite frapis la tablon per sia pugno.

“Sed ne,” li diris. “Ne, ne, kaj denove ne! Tiu estas klarigo, kiu tute ne sufiĉas. Ĝi ne taŭgas pro dekduo da punktetoj. La krimo ne okazis tiel – S-ro Poirot devas tute bone scii tion.”

Poirot turnis al li strangan ekrigardon.

“Mi vidas,” li diris, “ke mi devos doni al vi la duan solvon. Sed ne tro abrupte forlasu ĉi tiun. Povas esti, ke poste vi akceptos ĝin.”

Li returnis sin por fronti la aliajn.

“Estas alia ebla solvo de la krimo. Jen kiel mi eltrovis ĝin.

“Kiam mi estis aŭdinta la tutan atestaron, mi fermis la okulojn kaj komencis pensi. Kelkaj punktoj ŝajnis al mi atentindaj. Mi menciis tiujn punktojn al miaj du kolegoj. Pri kelkaj mi jam parolis – ekzemple, grasmakulo en pasporto. Mi priparolos la aliajn. La unua kaj plej grava estas rimarko dirita al mi de S-ro Bouc en la manĝ-vagono dum la tagmanĝo en la unua tago post la elveturo el Istanbul – ke la ĉeestantaro estis interesa ĉar tiel diversa – el ĉiuj klasoj kaj nacioj.

“Mi konsentis kun li, kaj pripensante la punkton, mi provis imagi ĉu tia personaro povus kolektiĝi sub aliaj kondiĉoj. La respondo, kiun mi faris al mi, estis – nur en Usono. En tiu lando povus esti domanaro el tiaj diversaj nacianoj – itala ŝoforo, angla guvernistino, sveda vartistino, franca servistino, kaj tiel plu. Tio kondukis min al mia plano ‘diveni’ – tio estas, doni al ĉiu persono rolon en la tragedio Armstrong, kiel reĝisoro donas rolojn en teatraĵo. Tio donis al mi tre interesan kaj kontentigan rezultaton.

“Mi ankaŭ ekzamenis en mia menso la ateston de ĉiu aparta persono kun strangaj rezultatoj. Konsideru unue la ateston de S-ro MacQueen. Mia unua intervjuo kun li estis tute kontentiga, sed en la dua li faris iom strangan rimarkon. Mi estas dirinta al li pri la trovo de noto en kiu estis menciita la afero Armstrong. Li diris, ‘Sed certe – – – ’ kaj tiam paŭzis kaj daŭrigis – ‘Mi volas diri – ĉu tio ne estis tre senzorga de la maljunulo?’

“Nu, mi povis senti, ke tio ne estis kion li komencis diri. Supozu, ke tio, kion li intencis diri estis ‘Sed certe tio estis bruligita!’ Tiuokaze, MacQueen sciis pri la noto kaj ĝia detruo – alivorte, li estis aŭ la murdinto aŭ kunkrimulo de la murdinto.

“Poste la servisto. Li diris, ke lia mastro kutime prenis dormigaĵon kiam li veturis per trajno. Tio povus esti vera, sed ĉu Ratchett estus trinkinta ĝin hieraŭ nokte? La revolvero sub lia kapkuseno pruvis, ke ne. Ratchett intencis esti atentega hieraŭ nokte. Oni devis esti doninta la narkotaĵon al li sen lia scio. Kiu povis fari tion? Videble, aŭ MacQueen aŭ la servisto.

“Nun ni venas al la atesto de S-ro Hardman. Mi kredis ĉion, kion li diris al mi pri sia identeco, sed kiam li parolis pri la metodoj kiujn li uzis por protekti S-ron Ratchett, lia rakonto estis absurda. La sola maniero laŭ kiu li povis efike protekti Ratchett estis pasigi la nokton en lia kupeo, aŭ en iu loko de kiu li povus vidi la pordon. La sola afero klare videbla el lia atesto estis, ke neniu el alia parto de la trajno povis murdi Ratchett. Ĝi indikis, ke la kulpulo devas esti en la Istanbul-Calais vagono. Tio ŝajnis al mi iom stranga kaj neklarigebla fakto, kaj mi lasis ĝin por posta pripensado.

“Kredeble vi ĉiuj jam aŭdis pri la vortoj, kiujn mi hazarde aŭdis inter F-ino Debenham kaj Kolonelo Arbuthnot. La interesa punkto al mi estis la fakto, ke Kolonelo Arbuthnot nomis ŝin Mary, kaj videble intime konis ŝin. Sed ŝajniĝis, ke la kolonelo renkontis ŝin nur kelkajn tagojn antaŭe – kaj mi konas tiajn anglojn kia la kolonelo. Eĉ se li estus enamiĝinta al la frauxlino je la unua vido, li estus montrinta tion malrapide kaj dece – ne tre rapide. Tial mi konkludis, ke Kolonelo Arbuthnot kaj F-ino Debenham efektive bone konis unu la alian, kaj ke pro ia kialo ili ŝajnigis esti nekonatoj. Alia malgranda punkto estis la facila rekono de F-ino Debenham de la esprimo ‘longa distanco’ por telefona komunikado, malgraŭ ŝia aserto, ke ŝi neniam estis en Usono.

“Ni konsideru alian atestanton. S-ino Hubbard diris al ni, ke kuŝante en la lito ŝi ne povis vidi ĉu la interkupea pordo estis ŝlosita aŭ ne, kaj tial petis, ke F-ino Ohlsson rigardu por ŝi. Nu, kvankam ŝia aserto estus tute vera se ŝi okupas kupeojn n-rojn 2, 4, 12, aŭ iu para numero – kie la riglilo estas tuj sub la turnilo de la pordo – en la neparaj numeroj, kia kupeo n-ro 3, la riglilo estas super la turnilo, kaj tial ne povis esti kaŝita de la spongo-saketo. Mi devis konkludi, ke S-ino Hubbard elpensis okazaĵon, kiu ne okazis.

“Kaj nun mi diru unu du vortojn pri horoj. Al mi, la vere interesa punkto pri la difektita poŝhorloĝo estis la loko en kiu ĝi troviĝis – en la piĵama poŝo deRatchett, strange malkomforta kaj neverŝajna loko por poŝhorloĝo, precipe ĉar estas loko por poŝhorloĝo apud la kapo de la lito. Mi konkludis, ke la poŝhorloĝo estis intence metita en la poŝo, kaj falsigita. La krimo, do, ne okazis je kvarono post la unua.

“Ĉu ĝi okazis pli frue? Por esti preciza, je dudek tri minutoj antaŭ la unua? Mia amiko, S-ro Bouc, diris, ke punkto favore al tiu estis la laŭta krio kiu vekis min. Sed se Ratchett prenis narkotaĵon, li ne povis elkrii. Se li kapablus elkrii, li ankaŭ kapablus barakti por sin defendi, kaj ne estis postsignoj de tia baraktado.

“Mi memoris, ke MacQueen altiris mian atenton, ne unufoje sed dufoje (kaj la duan fojon laŭ tro evidenta maniero) al la fakto, ke Ratchett tute ne povis paroli france. Mi konkludis, ke la tuta afero je dudek tri minutoj antaŭ la unua estis komedio ludita por mi. Neniu necese estus trompita de la poŝhorloĝa afero – ĝi estas ofta rimedo en detektivaj romanoj. Ili supozis, ke mi ne estus trompita, kaj ke, gratulante min pro mia propra lerteco, mi poste supozos, ke ĉar Ratchett ne povis paroli france, la voĉo kiun mi aŭdis je dudek tri minutoj antaŭ la unua ne povis estis lia, kaj ke Ratchett devis esti jam senviva. Sed mi estas certa, ke je dudek tri minutoj antaŭ la unua Ratchett ankoraŭ kuŝis en narkotita dormo.

“Sed la rimedo sukcesis. Mi malfermis la pordon kaj elrigardis. Mi eĉ aŭdis la francan frazon. Se mi estus tiel nekredeble stulta kiel ne kompreni la signifon de tiu frazo, oni devus altiri mian atenton al ĝi. Se necese MacQueen povus malkaŝe diri, ‘Pardonu al mi, S-ro Poirot, tiu ne povas esti S-ro Ratchett, kiu parolas, ĉar li ne parolas france.’

“Nu, je kioma horo la krimo vere okazis? Kaj kiu murdis lin?

“Laŭ mia opinio, kaj ĝi estas nur opinio, Ratchett estis murdita je horo ĉirkaŭ la dua, la plej lasta horo ebla, laŭ la kuracisto.”

“Rilate al kiu murdis lin....”

Li paŭzis kaj rigardis la aŭdantaron. Li ne povis plendi pri manko de atento. Ĉiu okulo rigardis lin. Pro la senmoveco oni preskaŭ povus aŭdi la falon de pinglo. Li daŭrigis malrapide:

“Precipe mi rimarkis la eksterordinaran malfacilecon pruvi ion kontraŭ iu aparta persono en la trajno, kaj la iom strangan koincidon, ke la atesto por pruvi alibion ĉiam estis donita de neatendita persono. Ekzemple S-ro MacQueen kaj Kolonelo Arbuthnot donis la alibion ĉiu por la alia – du personoj inter kiuj oni preskaŭ ne povis atendi antaŭan konecon. La afero estis simila pri la angla servisto kaj la italo, pri la svedino kaj la angla fraŭlino. Mi diris al mi ‘Tio estas eksterordinara – ili ne povas ĉiuj esti implikataj!’

“Tiumomente, gesinjoroj, mi vidis la lumon. Ili estis ĉiuj implikataj. Ne estis nur neverŝajne, sed ne eble, ke tiom da personoj, kiuj rilatis al la afero Armstrong, hazarde veturis en la sama trajno. Devis esti ne hazardo sed intenco. Mi memoris rimarkon de Kolonelo Arbuthnot pri juĝo per juĝantaro. Juĝantaro konsistas el dek du personoj (en Anglujo – trad.) – estis dek du pasaĝeroj – Ratchett estis pikita dek du fojojn. Tio, kio ĝenis min la tutan tempon – la eksterordinara amaso veturanta en la Istanbul-Calais vagono dum kvieta periodo de la jaro – estis klarigata.

“Ratchett ne estis punita en Usono. Estis nenia dubo pri lia kulpeco. Mi imagis mem-elektitan juĝantaron dekdu-personan, kiu kondamnis lin al morto, sed kiu devis pro la cirkonstancoj ankaŭ esti la ekzekutistaro. Tuj, pro tiu supozo, la tuta afero bele ordiĝis.

“Mi vidis ĝin kiel perfektan tuton, en kiu ĉiu ludis sian donitan rolon. Ĝi estis tiel aranĝita, ke se oni suspektus apartan personon, la atesto de unu aŭ pli el la aliaj senkulpigus tiun, kaj malfaciligus la solvon. La atesto de Hardman estis necesa en la okazo, ke eksterulo suspektiĝus kaj ne povus montri alibion. Ne estis danĝero por la pasaĝeroj en la Istanbul vagono. Ĉiu detaleto de ilia atestaro estis elpensita. La afero estis lerte elpensita enigmo, tiel aranĝita ke ĉiu eltrovaĵo plimalfaciligis la solvon de la tuto. Kiel mia amiko S-ro Bouc diris, la problemo ŝajnis esti fantazie neebla! Jen precize la impreso intencita.

“Ĉu ĉi tiu solvo klarigis ĉion? Jes. La karaktero de la vundoj – ĉiu farita de aparta persono. La strangaj minacaj leteroj – strangaj ĉar ili estis malveraj, skribitaj nur por elmontro kiel atestaĵo. (Sendube ekzistis veraj leteroj, kiuj avertis Ratchett pri lia sorto, sed kiujn MacQueen detruis kaj anstataŭis per la aliaj.) La rakonto de Hardman pri lia dungado de Ratchett – tute mensoga, kompreneble – la priskribo de la imagita ‘malgranda, malhela viro kun virina voĉo,’ konvena priskribo, ĉar ĝi ne kulpigus la verajn Wagon Lit konduktorojn, kaj taŭgus egale bone por viro aŭ virino.

“La ideo mortpiki lin estas unuavide stranga, sed post pripensado evidentiĝas ke nenio tiel bone taŭgus. Ponardo estas murdilo, kiun ĉiu povas uzi – forta aŭ malforta – kaj ĝia uzado faras nenian bruon. Mi havas la impreson, kvankam eble mi estas malprava, ke ĉiu vice eniris la mallumigitan kupeon de Ratchett – tra tiu de S-ino Hubbard – kaj frapis lin. Ili mem neniam scius kiun baton efektive mortigis lin.

“La lasta letero, kredeble trovita de Ratchett sur lia kapkuseno, estis bruligita. Sen postsigno kiu indikus la aferon Armstrong, estus nenia kaŭzo suspekti pasaĝeron en la trajno. Oni decidus, ke la murdo estis farita de eksterulo, kaj la ‘malgranda, malhela viro kun virina voĉo’ efektive estus vidita de unu aŭ pli el la pasaĝeroj forlasanta la trajnon en Brod.

“Mi ne scias precize kio okazis, kiam la konspirantoj eltrovis, ke ilia parto de la plano estis neebla pro la akcidenta haltigo de la trajno. Mi imagas, ke okazis rapida diskutado, kaj ke ili decidis tamen fari la aferon. Estis vere, ke nun oni suspektus la pasaĝerojn, sed oni jam antaŭvidis tiun eblecon, kaj pretigis sin kontraŭ ĝi. Ili decidis eĉ pli konfuzi la aferon. Du tiel nomitaj ‘postsignoj’ estis faligitaj en la kupeo de la murdito – unu kiu ŝajnkulpigis Kolonelon Arbuthnot (kiu havis la plej bonan alibion kaj kies kunligo kun la familio Armstrong estis kredeble plej malfacile pruvebla). La dua, la poŝtuko, ŝajnkulpigis Princinon Dragomiroff, kiu pro ŝia socia rango, ŝia malforteco, kaj la alibio donita de la servistino kaj la konduktoro, estis en situacio preskaŭ neatakebla. Por eĉ pli konfuzi la solvon, oni enkondukis imagitan virinon kun skarlata kimono. Denove mi devas atesti pri la ekzisto de tiu virino. Estis forta frapo kontraŭ mia pordo. Mi ellitiĝis kaj elrigardis – kaj vidas ŝin malaperanta. Elektita personaro – la konduktoro, F-ino Debenham kaj MacQueen ankaŭ vidis ŝin. Miaopinie, estis iu humorplena, kiu metis la skarlatan kimonon en mian kofron dum mi intervjuis personojn en la manĝ-vagono. De kie la vestaĵo unue venis, mi ne scias. Mi opinias, ke ĝi apartenas al Grafino Andrenyi, ĉar ŝia pakaĵo enhavis nur silkan negliĝon tiel malsimpla kiel esti pli simila al te-robo ol tualet-robo.

“Kiam MacQueen unue sciiĝis, ke la letero tiel zorge bruligita ne estis tute detruita, kaj ke la vorto Armstrong ankoraŭ restis, li devis esti doninta tuj la sciigon al la aliaj. Tiumomente la situacio de Grafino Andrenyi iĝis iom danĝera, kaj ŝia edzo tuj aliigis ŝian pasporton. Tiu estis la dua malbonŝancaĵo.

“Ili interkonsentis nei ian rilaton al la familio Armstrong. Ili sciis, ke mi ne havis tujan rimedon por eltrovi la veron, kaj ili ne kredis, ke mi esploros la aferon krom se mi suspektos apartan personon.

“Estis unu alia punkto pripensinda. Se oni akceptas, ke mia teorio estas ĝusta, kaj mi kredas, ke ĝi devas esti ĝusta, videble la konduktoro ankaŭ devis scii pri la komploto. Sed se jes, estas dek tri personoj, kaj ne dek du. Anstataŭ la kutima formulo ‘El tiom da personoj unu estas kulpa,’ mia problemo estis, ke el dek tri personoj nur unu estis senkulpa. Kiu estis tiu persono?

“Mi faris tre strangan konkludon. Mi konkludis, ke tiu, kiu ne partoprenis la krimon estis tiu, kiun oni opinius la plej verŝajna fari tion. Mi parolas pri Grafino Andrenyi. Mi estis konvinkita de la seriozeco de ŝia edzo kiam li ĵuris laŭ sia honorvorto, ke lia edzino ne forlasis la kupeon tiunokte. Mi decidis, ke Grafo Andrenyi anstataŭis ŝin.

“Se jes, Pierre Michel estis unu el la dekdu. Sed kiel oni povus klarigi lian kunkulpecon. Li estis bona viro, kiu jam laboris dum multaj jaroj por la Kompanio – tute ne tia viro, kian oni povus subaĉeti por krimhelpi. Do Pierre Michel devis rilati al la afero Armstrong. Tiu ne ŝajnis esti ebla. Tiam mi memoris ke la mortinta infanzorgistino estis franca. Ni supozu, ke la kompatinda fraŭlino estis la filino de Pierre Michel. Tio klarigus ĉion – ĝi ankaŭ klarigus la elekton de la krimloko. Ĉu estis aliaj kies rolo en la dramo ne estis evidentaj? Mi konkludis, ke Kolonelo Arbuthnot estis amiko de Armstrong. Kredeble ili kune partoprenis la militon. Mi povis diveni la okupon de la servistino, Hildegarde Schmidt, en la domanaro Armstrong. Eble mi estas manĝama, sed mi povas intuicie rekoni bonan kuiristinon. Mi provis per ruzo eltrovi tion, kaj mi sukcesis. Mi diris, ke mi scias ke ŝi estas bona kuiristino. Ŝi respondis, ‘Jes, ja, ĉiuj miaj mastrinoj tion diris.’ Sed se vi estas dungita kiel servistino por virino, viaj mastrinoj malofte scias ĉu vi estas bona kuiristino.

“Poste estis Hardman. Ŝajne li certe ne apartenis al la domanaro Armstrong. Mi povis imagi nur, ke eble li amis la francan fraŭlinon. Mi parolis al li pri la ĉarmo de eksterlandaj virinoj, kaj denove mi vidis la atenditan reagon. Larmoj venis en liajn okulojn, sed li ŝajnigis ke tio ŝuldiĝis al la rebrilo de la neĝo.

“Restas S-ino Hubbard. Mi devas diri, ke S-ino Hubbard ludis la plej gravan rolon en la dramo. Estante en la kupeo kun pordo malfermanta al tiu de Ratchett, ŝi estus pli suspektinda ol iu alia. Pro la cirkonstancoj, ŝi ne povus havi alibion. Por ludi ŝian rolon – tiu de tute natura, iom ridinda usona patrino – artistino estis necesa. Sed estis artistino en la familio Armstrong – la patrino de S-ino Armstrong – Linda Arden, la aktorino....”

Li ĉesis. Tiam, per mallaŭta, riĉa, reva voĉo, tute malsimila al tiu uzita dum la tuta vojaĝo, S-ino Hubbard diris:

“Mi ĉiam ŝatis ludi la komediajn rolojn.”

Ŝi daŭrigis reve: “Tiu erareto pri la spongo-saketo estis iom stulta. Tio montras, ke oni devas ĉiam bone provludi. Ni provis ĝin dum la vojaĝo el Parizo – mi supoizas ke tiutempe mi estis en parnumera loko.”

Ŝi iomete ŝanĝis sian pozicion kaj rekte rigardis Poirot.

“Vi scias ĉion pri ĝi, S-ro Poirot. Vi estas mirinde lerta viro. Sed eĉ vi ne tute povas imagi kiel estis en tiu terura tago en New York. Mi estis freneza pro malĝojo – tia ankaŭ estis la servistaro – kaj Kolonelo Arbuthnot ankaŭ ĉeestis. Li estis la plej bona amiko de John Armstrong.”

“Li savis mian vivon dum la milito,” diris Arbuthnot.

“Ni decidis en tiu momento – eble ni estis frenezaj – ke la mortpuno, kiun Cassetti sukcesis eviti, devas trafi lin. Estis dek du el ni – aŭ pli bone dek unu, ĉar la patro de Susanne estis en Francujo. Unue ni intencis loti inter ni por eltrovi kiu faru ĝin, sed fine ni decidis pri la nuna metodo. La ŝoforo, Antonio, proponis ĝin. Mary poste prizorgis la detalojn kun Hector MacQueen. Li ĉiam amegis Sonia – mian filinon – kaj estis li, kiu klarigis kiel la mono de Cassetti helpis al li eviti la punon.

“Ni bezonis longan tempon por perfektigi nian planon. Ni bezonis unue trovi Ratchett. Hardman fine sukcesis. Tiam ni provis aranĝi, ke li dungu Masterman kaj Hector – aŭ almenaŭ unu el ili. Nu, ni aranĝis tion. Poste, ni priparolis la aferon kun la patro de Susanne. Kolonelo Arbuthnot tre deziris, ke estu dek du el ni; li ŝajnis pensi, ke tiu pli laŭleĝigis la aranĝon. Li ne multe ŝatis la ideon pri la mortpikado, sed li konsentis ke tiu solvus multajn malfacilaĵojn. La patro de Susanne konsentis. Susanne estis lia sola filino. De Hector, ni sciis, ke iam Ratchett revenos el la Oriento per la Orienta Ekspreso.

Ĉar Pierre Michel deĵoras en tiu trajno, jen okazo ne maltrafota. Krome, tiumaniere ni ne riskus kulpigi eksterulojn.

“La edzo de mia filino sciis pri la afero, kompreneble, kaj li insistis veni kun ŝi. Hector tiel aranĝis la aferon, ke Ratchett elektis por veturi tagon en kiu Michel deĵoras. Ni intencis rezervi ĉiun kupeon en la Istanbul-Calais vagono, sed malfeliĉe estis unu kupeo, kiun ni ne sukcesis rezervi. Ĝi estis rezervita antaŭ longa tempo por direktoro de la Kompanio. S-ro Harris, kompreneble, estis mito. Sed certe estus ĝene havi fremdan personon en la kupeo de Hector. Kaj tiam, lastmomente, vi venis....”

Ŝi ĉesis paroli.

“Nu,” ŝi diris, “vi nun scias ĉion, S-ro Poirot. Kion vi intencas fari pri ĝi? Se oni devas malkaŝi ĉion, ĉu vi ne povas kulpigi min kaj nur min? Volonte mi estus pikinta tiun viron dek du fojojn. Ne estis nur, ke li respondecis pri la morto de mia filino kaj ŝia infano, kaj tiu de alia infano kiu povus esti nun viva kaj feliĉa. Estis pli ol tio. Estis aliaj infanoj ŝtelitaj antaŭ ol Daisy – povus esti aliaj estonte. La popolo jam kondamnis lin; ni nur plenumis la juĝon. Sed ne estas necese, ke ĉi tiuj aliaj ankaŭ suferu. Ĉi tiuj bonaj fidelaj amikoj – kaj kompatinda Michel – kaj Mary kaj Kolonelo Arbuthnot – ili amas unu la alian.”

Ŝia voĉo estis mirinda en tiu homplena loko – tiu malalta, emocia, korŝira voĉo, kiu vibrigis ofte aŭdantaron en New York. Poirot rigardis sian amikon.

“Vi estas direktoro de la Kompanio, S-ro Bouc,” li diris. “Kion vi opinias?”

S-ro Bouc tusetis. “Laŭ mia opinio, S-ro Poirot,” li diris, “la unua teorio kiun vi proponis estis ĝusta – tute certe. Mi proponas, ke ni donu tiun solvon al la jugoslavaj policanoj, kiam ili alvenos. Ĉu vi konsentas, Doktoro?”

“Certe mi konsentas,” diris D-ro Constantine. “Rilate al la medicina atesto, mi pensas ke mi faris unu du sugestojn, kiuj estis fantaziaj.”

“Do,” diris Poirot, “metinte mian solvon antaŭ vi, mi havas la honoron forlasi la aferon....”


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.