La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 15 – LA ATESTO DE LA PAKAĴOJ DE LA PASAĜEROJ

Parolinte kelkajn ĝentilajn malsinceraĵojn, kaj dirinte al S-ino Hubbard, ke li mendos kafon por ŝi, Poirot kun liaj du amikoj povis forlasi ŝin.

“Nu, ni komencis la ekzamenon kaj trovis nenion,” diris S-ro Bouc. “Al kiu ni iru nun?”

“Estus plej simple, mi opinias, iri laŭlonge de la vagono kupeon post kupeo. Tio indikas, ke ni komencu ĉe n-ro 16 – la afabla S-ro Hardman.”

S-ro Hardman, kiu fumis cigaron, bonvenigis ilin,

“Envenu, sinjoroj – tio estas, se vi povas. Estas iom malvaste ĉi tie por aro.”

S-ro Bouc klarigis la celon de ilia vizito, kaj la granda detektivo kapjesis kompreneme.

“En ordo. Efektive, mi scivolis kial vi ne pli frue faris ĝin. Jen miaj ŝlosiloj, sinjoroj, kaj se vi deziras traserĉi ankaŭ miajn poŝojn, vi povas fari tion. Ĉu mi malsuprenmetu la pakaĵojn?”

“La konduktoro faros tion. Michel!”

La enhavo de la du valizoj de S-ro Hardman estis baldaŭ ekzamenita kaj aprobita. Ili enhavis eble tro grandan proporcion de alkoholaĵoj. S-ro Hardman palpebrumis.

“Oni ne ofte traserĉas viajn valizojn ĉe landlimoj – ne se vi donas trinkmonon al la konduktoro. Mi tuj transdonis turkajn monbiletojn, kaj ĝis nun oni ne ĝenis min.”

“Kaj ĉe Parizo?”

S-ro Hardman palpebrumis. “Kiam mi alvenos en Parizo tio, kio restas el ĉi tiu provizo ne plenigos eĉ unu botelon, kiu havos la priskribon ‘harlavaĵo.’

“Vi ne kredas al la kontraŭalkohol-leĝo, S-ro Hardman,” diris S-ro Bouc kun rideto.

“Nu,” diris Hardman. “Mi ne povas diri, ke kontraŭalkohol-leĝo iam ĝenis min.”

“Ha!” diris S-ro Bouc. “La ‘speakeasy.’” Li elparolis la vorton zorgeme pro ŝato al ĝi. “Viaj usonaj esprimoj estas tiel kuriozaj, tiel komprenigaj,” li diris.

“Mi tre ŝatus iri al Usono,” diris Poirot.

“Vi lernus modernajn metodojn tie,” diris Hardman.

“Eŭropo bezonas modernigon. Ĝi estas duon-dorma.”

“Estas vere, ke Usono estas la lando de progreso,” konsentis Poirot. “Estas multo, kion mi admiras pri usonanoj. Nur – sed eble mi estas malnovstilema – mi opinias, ke la virinoj de Usono estas malpli ĉarmaj ol tiuj de mia propra lando. La franca aŭ belga fraŭlino – koketa, ĉarma – mi opinias, ke estas neniu tiel alloga.”

Hardman forturnis sin por elrigardi la neĝon dum minuto. “Eble vi pravas, S-ro Poirot,” li diris. “Sed mi supozas, ke ĉiu nacio preferas la proprajn fraŭlinojn.”

Li momente fermis la okulojn, kvazaŭ la neĝbrilo dolorigas ilin.

“Iom blindetiga, ĉu ne?” li diris. “Nu, sinjoroj, ĉi tiu afero maltrankviligas miajn nervojn. Murdo, kaj la neĝo, kaj ĉio, kaj nenio okazanta. Oni povas fari nenion por pasigi la tempon. Mi ŝatus ekfari ion pri iu aŭ io.”

“La vera okcidenta rapidemo,” diris Poirot kun rideto. La konduktoro remetis la valizojn, kaj ili iris al la apuda kupeo. Kolonelo Arbuthnot sidis en angulo fumante pipon kaj legante revuon. Poirot klarigis sian celon. La kolonelo ne malkonsentis. Li havis du pezajn ledajn kofrojn. “La ceteraj pakaĵoj estas senditaj per la mara vojo,” li klarigis. Kiel multaj soldatoj la kolonelo estis bona pakanto. La trarigardo de liaj pakaĵoj bezonis nur kelkajn minutojn. Poirot rimarkis paketon da pip-purigiloj.

“Vi ĉiam uzas la saman specon?” li demandis.

“Kutime. Se mi povas akiri ilin.”

“Ha!” Poirot kapjesis. Ĉi tiuj pip-purigiloj precize similis tiun, kiun li trovis sur la planko en la kupeo de la murdito. D-ro Constantine tion diris, kiam ili denove estis en la koridoro.

Tout de même,” murmuris Poirot, “mi povas apenaŭ kredi ĝin. Ĝi ne estas laŭ lia karaktero, kaj dirinte tion vi estas dirinta ĉion.”

La pordo de la apuda kupeo estis fermita. Ĝi estis tiu okupata de Princino Dragomiroff. Ili frapis ĉe la pordo, kaj la malalta voĉo de la princino vokis, “Entrez.”

S-ro Bouc parolis. Klarigante ilian celon, li estis tre respekta kaj ĝentila. La princino silente aŭskultis ilin, ŝia buf-simila vizaĝo tute serena.

“Se ĝi estas necesa, sinjoroj,” ŝi trankvile diris kiam li finiĝis, “jen ĉio. Mia servistino havas la ŝlosilojn. Ŝi prizorgos ĝin kun vi.”

“Ĉu via servistino ĉiam portas la ŝlosilojn, sinjorino?” demandis Poirot.

“Certe, sinjoro.”

“Kaj se dum nokto ĉe landlimo la doganistoj postulus, ke valizo estu malfermata?”

La maljunulino levis la ŝultrojn. “Tio estus neatendata, sed tiuokaze la konduktoro venigus ŝin.”

“Do, vi absolute fidas ŝin, sinjorino?”

“Mi jam diris tion al vi,” kviete diris la princino. “Mi ne dungas personojn al kiuj mi ne fidas.”

“Jes,” penseme diris Poirot. “Fido estas grava en la nunaj tagoj. Estas pli bone havi ĉe si hejmecan virinon fidindan ol pli laŭmodan servistinon – ekzemple bone-vestitan parizaninon.”

Li rimarkis, ke la malhelaj inteligentaj okuloj fikse rigardis lian vizaĝon.

“Precize kion vi sugestas, S-ro Poirot?”

“Nenion, sinjorino. Mi? Nenion.”

“Tamen, jes. Vi opinias, ĉu ne, ke mi devus havi laŭmodan francinon por prizorgi min?”

“Tio estus, eble, pli laŭkutima, sinjorino.”

Ŝi neante skuis la kapon. “Schmidt amegas min.” Ŝia voĉo malrapide diris la vortojn. “Amo – tio ne estas pagebla.”

La germanino alvenis kun la ŝlosiloj. La princino parolis al si per ŝia propra lingvo, dirante ke ŝi malfermu la pakaĵojn kaj helpu al la sinjoroj. Ŝi mem restis en la koridoro, rigardante la neĝon, kaj Poirot restis kun ŝi dum S-ro Bouc traserĉis la pakaĵojn. Ŝi rigardis lin kun severa rideto.

“Nu, sinjoro, ĉu vi ne deziras vidi la enhavon de miaj valizoj?”

Li kapneis. “Sinjorino, ĝi estas nur formalaĵo.”

“Ĉu vi estas tute certa?”

“Pri vi, jes.”

“Kvankam mi konis kaj amis Sonia Armstrong. Do, kion vi opinias? Ke mi ne malpurigus miajn manojn per la murdo de tia malbonegulo kia la viro Cassetti? Nu, eble vi pravas.”

Ŝi silentis dum mallonga tempo, kaj poste diris: “Ĉu vi scias, kion mi ŝatus fari al tia viro? Mi ŝatus ordoni al miaj servistoj: ‘Skurĝu ĉi tiun viron ĝismorte kaj forĵetu lin sur la rubejon.’ Tiamaniere oni agis kiam mi estis juna, sinjoro.”

Ankoraŭ li ne parolis, sed atente aŭskultis. Ŝi rigardis lin per subita vigleco.

“Vi ne diras ion, S-ro Poirot. Pri kio vi pensas, mi scivolas?”

Li rekte rigardis ŝin. “Mi opinias, sinjorino, ke via forto apartenas al via volo – ne al via brako.”

Ŝi rigardis siajn maldikajn nigre-vestitajn brakojn, finiĝantajn per ungo-similaj flavaj manoj kun ringoj sur la fingroj.

“Tio estas vera,” ŝi diris. “Mi havas nenian forton en ĉi tiuj. Mi ne scias, ĉu mi estas malĝoja aŭ ĝoja.”

Tiam ŝi abrupte turnis sin al la kupeo, kie la servistino repakas la valizojn. La princino mallongigis la pardonpetojn de S-ro Bouc.

“Ne necesas, ke vi pardonpetu, sinjoro,” ŝi diris. “Murdo okazis. Oni devas plenumi certajn devojn. Jen ĉio.”

“Vi estas tre afabla, sinjorino.”

Ŝi iomete klinis la kapon kiam ili foriris. La pordoj de la du apudaj kupeoj estis fermitaj. S-ro Bouc paŭzis kaj gratis la kapon.

“Diablo!” li diris. “Ĉi tio povas esti ĝena. Ili havas diplomatajn pasportojn. Ilia pakaĵaro estas libera de ĉiu devo.”

“De dogana ekzamenado, jes. Sed murdo estas alia afero.”

“Mi scias tion. Malgraŭ tio – ni ne deziras vidi komplikaĵojn.”

“Ne ĝenu vin, mia amiko. La grafo kaj grafino estos komplezemaj. Pensu kiel afabla Princino Dragomiroff estis pri la afero.”

“Ŝi estas vere sinjoreca. Ĉi tiuj du estas ankaŭ de la sama socia rango, sed la grafo ŝajnis al mi havi iom ferocan sintenon. Li ne estis kontenta kiam vi insistis pri la neceso fari demandojn al lia edzino. Kaj la nuna afero pliĉagrenigos lin. Ni ellasu ilin. Ĉio konsiderita, ili ne povas esti koncernataj. Kial mi fabriku ĝenaĵon por mi?”

“Mi ne konsentas kun vi,” diris Poirot. “Mi estas certa, ke Grafo Andrenyi estos komplezema. Ĉiuokaze, ni faru la provon.”

Kaj, antaŭ ol S-ro Bouc povis respondi, li frapis ĉe la pordo de n-ro 13. Voĉo el interne alvokis, “Envenu.”

La grafo sidis en la angulo apud la pordo legante ĵurnalon. La grafino kuŝsidis en la kontraŭa angulo apud la fenestro. Estis kuseno malantaŭ ŝia kapo, kaj ŝi ŝajnis esti dorminta.

“Pardonon, sinjoro grafo,” komencis Poirot. “Pardonu la entrudiĝon. Ni nun traserĉas ĉiujn pakaĵojn en la trajno. Ĝenerale, ĝi estas nura formalaĵo, sed necesas ke ni faru ĝin. S-ro Bouc sugestas, ke ĉar vi havas diplomatan pasporton, vi povas prave diri, ke vi ne bezonas submetiĝi je tia serĉado.”

La grafo pensis dum momento.

“Mi dankas vin,” li diris. “Sed mi pensas ke mi ne ŝatus escepton nur por mi. Mi preferus, ke oni ekzamenu niajn pakaĵojn same kiel tiujn de la aliaj pasaĝeroj.”

Li turnis sin al sia edzino.

“Vi ne kontraŭstaras tion, mi esperas, Elena?”

“Tute ne,” diris la grafino senhezite.

Rapida kaj iom indiferenta traserĉo sekvis. Poirot ŝajnis provi kaŝi sian embarason per multaj sencelaj diroj, kiel: “Jen tute malseka etikedo sur via kofro, sinjorino,” kiam li mallevis bluan keston kun parafo kaj kroneto sur ĝi. La grafino ne respondis. Efektive, ŝi ŝajnis esti tedita de la tuta afero, restante en la angulo, rigardante el la fenestro dum la viroj traserĉis ŝian pakaĵaron en la apuda kupeo. Poirot finis sian serĉon malfermante la etan ŝrankon super la lavujo, kaj rigardante ĝian enhavon – spongo, vizaĝ-kremo, pudro, kaj boteleto kun la indiko “trionalo.”

Tiam, post ĝentilaj diroj ambaŭflanke, la serĉantoj foriris. La kupeo de S-ino Hubbard, tiu de la murdito, kaj tiu de Poirot sekvis, kaj ili alvenis al la dua-klasaj kupeoj. La unua, n-roj 10, 11, estis okupata de Mary Debenham, kiu legis libron, kaj Greta Ohlsson, kiu dormis sed vekiĝis kiam ili eniris. Poirot rediris sian formulon. La svedino ŝajnis esti maltrankviligita, Mary Debenham indiferenta. Poirot parolis al la svedino.

“Se vi permesos, fraŭlino, ni unue ekzamenos vian pakaĵon, kaj eble vi estos tiel afabla kiel eltrovi la staton de la usonanino. Ni metis ŝin en kupeo en la apuda vagono, sed ŝi estas ankoraŭ malsana pro sia eltrovo. Mi sendis kafon al ŝi, sed mi opinias ke ŝi estas tia tipo, kia bezonas iun al kiu paroli.”

La bonulino estis kunsentema. Ŝi tuj iros. Devus esti terura frapo al ŝiaj nervoj, kaj la kompatindulino estis jam malsana pro la vojaĝo kaj forlaso de sia filino. Certe, ŝi tuj iros – ŝia kofro ne estis ŝlosita – kaj ŝi prenos kun ŝi salamoniakon.

Ŝi forbruiris. Oni rapide ekzamenis ŝiajn posedaĵojn, kiuj estis malmultaj. Ŝi evidente ankoraŭ ne rimarkis la mankantajn fadenojn en la ĉapelujo. F-ino Debenham estis formetinta sian libron. Ŝi rigardis Poirot. Ŝi transdonis siajn ŝlosilojn post lia peto. Tiam, dum li mallevis kofron kaj malfermis ĝin, ŝi diris:

“Kial vi forsendis ŝin, S-ro Poirot?”

“Mi, fraŭlino? Nu, por helpi al la usonanino.”

“Bonega preteksto – sed tamen preteksto.”

“Mi ne komprenas vin, fraŭlino.”

“Mi pensas, ke vi tre bone komprenas min.”

Ŝi ridetis. “Vi volis, ke mi estu sola. Ĉu ne?”

“Vi metas vortojn en mian buŝon, fraŭlino.”

“Kaj ideojn en vian kapon? Ne, mi pensas, ke ne. La ideoj estas jam tie. Mi pravas, ĉu ne?”

“Fraŭlino, ni havas proverbon – – – ”

Qui s’excuse s’accuse; ĉu tion vi intencis diri? Vi devas allasi al mi iom da observado kaj prudento. Ial eniris vian kapon la ideo, ke mi scias iom pri ĉi tiu afero – ĉi tiu murdo de viro, kiun mi neniam antaŭe vidis.”

“Vi imagas aferojn, fraŭlino.”

“Ne, mi tute ne imagas aferojn. Sed ŝajnas al mi, ke oni perdas multe da tempo ne parolante la veron – per ĉirkaŭvagado anstataŭ tuja alveno ĉe la punkto.”

“Kaj vi ne ŝatas la perdon de tempo. Ne, vi preferas veni rekte al la punkto. Vi preferas la rektan metodon.

Eh bien, mi uzos la rektan metodon. Mi demandos al vi la signifon de certaj vortoj, kiujn mi aŭdis dum la vojaĝo de Sirio. Mi eliris la trajnon por fari kion la angloj nomas ‘streĉi la krurojn’ ĉe la stacidomo Konya. Via voĉo kaj tiu de la kolonelo atingis min. Vi diris al li ‘Ne nun. Kiam ĝi estos finita. Kiam ĝi estos finita – tiam – – – ’ Kion vi volis diri per tiuj vortoj, fraŭlino?”

Ŝi diris tre mallaŭte: “Ĉu vi opinias, ke ili signifis – murdon?”

“Estas mi, kiu faras la demandon al vi, fraŭlino.”

Ŝi ĝemspiris – dum momento perdiĝis en pensoj. Tiam ŝi diris: “Tiuj vortoj havis signifon, sed signifon kion mi ne povas doni al vi. Mi povas nur doni al vi mian honorvorton, ke mi neniam vidis tiun viron Ratchett antaŭ ol mi vidis lin en ĉi tiu trajno.”

“Kaj – vi rifuzas klarigi tiujn vortojn?”

“Jes – se vi preferas tiel diri ĝin – mi rifuzas. Ili koncernis taskon, kiun mi entreprenis.”

“Tasko nun finita?”

“Kion tio signifas?”

“Ĝi estas finita, ĉu ne?”

“Kial vi pensas tion?”

“Aŭskultu, fraŭlino. Mi memorigas al vi alian okazintaĵon. Estis malfruiĝo por la trajno en la tago kiam ni devis atingi Istanbul. Vi estis tre maltrankvila, fraŭlino. Vi, tiel trankvila, tiel sinreganta. Vi perdis tiun trankvilon.”

“Mi ne deziris maltrafi la ĝustan trajnon.”

“Tion vi diris. Sed, fraŭlino, la Orienta Ekspreso forlasas Istanbul ĉiutage. Eĉ se vi maltrafus la deziritan trajnon, la malfruiĝo estus nur dudek-kvarhora.”

Por la unua fojo F-ino Debenham montris indikon pri koleriĝo. “Vi ne ŝajnas ekkompreni, ke oni povas havi amikojn atendantaj en Londono, kaj ke unu-taga malfruiĝo povas kaŭzi multan ĝenaĵon.”

“Do, tiel estas? Estas amikoj, kiuj atendas vian alvenon? Vi ne volas ĝeni ilin?”

“Kompreneble.”

”Tamen – estas strange – – – “Kio estas stranga?”

“En ĉi tiu trajno ni denove havas ma1fruiĝon. La nunan fojon ĝi estas pli grava malfruiĝo, ĉar vi ne povas aŭ telegrafi al viaj amikoj, aŭ atingi ilin per la longa – la longa – – – ”

“La longa distanco? La telefono, vi volas diri.”

“Ha, jes, la telefono – interurba telefonado.”

“Jes, kiel vi diras, estas tre ĝene ne povi atingi siajn amikojn, aŭ telegrafe aŭ telefone.”

“Tamen, fraŭlino, ĉi tiun fojon via maniero estas tute malsimila. Vi ne plu montras senpaciencon. Vi estas trankvila kaj filozofa.”

F-ino Debenham ruĝiĝis kaj mordis la lipon. Ŝi ne plu havis inklinon rideti.

“Vi ne respondas, fraŭlino?”

“Mi bedaŭras. Mi ne komprenis, ke estas io respondenda.”

“La klarigo pri la ŝanĝo de via sinteno, fraŭlino.”

“Ĉu vi ne opinias, ke vi iom ekscitiĝas pri nenio, S-ro Poirot?”

Poirot faris pardonpetan geston per la manoj. “Tio estas kulpo ĉe detektivoj. Ni atendas ke la agado ĉiam akordiĝu. Ni ne kutime konsideras humor-ŝanĝojn.”

Mary Debenham ne respondis.

“Ĉu vi bone konas Kolonelon Arbuthnot, fraŭlino?”

“Mi renkontis lin unuafoje dum la nuna vojaĝo.”

“Ĉu vi havas kaŭzon supozi ke li antaŭe konis la viron Ratchett?”

Ŝi decide kapneis. “Mi estas tute certa, ke ne.”

“Kial vi estas tiel certa?”

“Pro la maniero laŭ kiu li parolis.”

“Tamen, fraŭlino, ni trovis pip-purigilon sur la planko de la kupeo de la murdito. Kaj Kolonelo Arbuthnot estas la sola viro en la trajno, kiu fumas pipon.”

Li zorge rigardis ŝin, sed ŝi elmontris nek surprizon nek emocion, kaj nur diris:

“Sensencaĵo. Tio estas absurda. Kolonelo Arbuthnot estas la lasta viro esti implikita en krimo – precipe teatra krimo, kia ĉi tiu.”

Tio tiel similas la opinion de Poirot, ke li preskaŭ konsentis kun ŝi. Li diris anstataŭe:

“Mi devas memorigi al vi, ke vi ne bone konas lin, fraŭlino.”

Ŝi levis la ŝultrojn. “Mi sufiĉe bone konas la specon.”

Li diris tre dolĉe: “Vi ankoraŭ rifuzas diri al mi la signifon de tiuj vortoj ‘Kiam ĝi estos finita’?”

Ŝi diris malvarme: “Mi povas aldoni nenion.”

“Ne gravas,” diris Hercule Poirot. “Mi eltrovos ĝin.”

Li klinis sin kaj forlasis la kupeon, fermante la pordon post si.

“Ĉu tio estis saĝa, mia amiko?” diris S-ro Bouc. “Vi igis ŝin singarda – kaj pere de ŝi vi igis ankaŭ la kolonelon esti singarda.”

“Mia amiko, se vi deziras kapti kuniklon vi metas furon en la kavon de la kuniklo, kaj se ĝi estas tie ĝi kuras. Mi faris nur tion.”

Ili eniris la kupeon de Hildegarde Schmidt. La virino staris preta, ŝia vizaĝo respektplena sed senemocia. Poirot ekrigardis rapide tra la enhavo de la malgranda kofro sur la seĝo. Tiam li indikis al la konduktoro, ke li mallevu la pli grandan kofron de la breto.

“La ŝlosilojn?” li diris.

“Ĝi ne estas ŝlosita, sinjoro.”

Poirot malfermis ĝin. “Ha!” li diris, kaj turnis sin al S-ro Bouc. “Vi memoras, kion mi diris? Rigardu ĉi tien momenton!”

Sur la supro en la kofro estis rapide volvita bruna uniformo de Wagon Lit konduktoro. La flegmo de la germanino subite ŝanĝiĝis. “Ah!” ŝi ekkriis. “Tio ne estas mia. Mi ne metis ĝin tien. Mi ne enrigardis tiun kofron post kiam ni forlasis Istanbul. Ja, tio estas vera.”

Ŝi rigardis ilin peteme. Poirot prenis ŝian brakon kaj konsolis ŝin.

“Ne, ne, ĉio estas en ordo. Ni kredas vin. Ne estu maltrankvila. Mi estas tiel certa ke vi ne kaŝis ĝin tie, kiel mi estas certa ke vi estas bona kuiristino. Vi estas bona kuiristino, ĉu ne?”

Tute konfuzite, la virino ridetis malgraŭ ĉio. “Jes, ja, ĉiuj miaj mastrinoj tion diris. Mi-- – ”

Ŝi haltis kun la buŝo malfermita, kaj kun tima aspekto.

“Ne, ne,” diris Poirot. “Mi certigas al vi, ke ĉio estas en ordo. Mi diros al vi, kio okazis. La viro, tiu kiun vi vidis en Wagon Lit uniformo, elvenis el la kupeo de la murdito. Li koliziis kun vi. Tio estis malbona por li. Li esperis, ke neniu vidos lin. Kion fari? Li devis sin liberigi de la uniformo. Ĝi ne plu estis protektilo sed endanĝerigilo.”

Li ekrigardis S-ron Bouc kaj D-ron Constantine, kiuj atente aŭskultis.

“Ekstere estis la neĝo; la neĝo, kiu konfuzigis liajn planojn. Kie li povis kaŝi la vestojn? Ĉiuj kupeoj estis okupataj. Ne, li preterpasas unu de kiu la pordo estas malfermita, kio montras ke ĝi ne estis okupata. Ĝi devis esti tiu, kiu apartenas al la virino kun kiu li ĵus koliziis. Li kaŝe eniris, forprenis la uniformon kaj rapide metis ĝin en kofron sur la breto. Povus esti longa tempo antaŭ ol ĝi estus malkaŝita.”

“Kaj poste?” diris S-ro Bouc.

“Tion ni devas diskuti,” diris Poirot kun averta ekrigardo. Li suprentenis la jakon. Butono, la tria de la supro, mankis. Poirot metis la manon en poŝon, kaj elprenis konduktoran ŝlosilon, uzata por malŝlosi la pordojn de la kupeoj.

“Jen la klarigo pri la maniero laŭ kiu la viro povis trapasi ŝlositajn pordojn,” diris S-ro Bouc. “Viaj demandoj al S-ino Hubbard ne estis necesaj. Ŝlosita aŭ ne ŝlosita, la viro povis facile trairi la interkupean pordon. Ĉio konsiderita, se estis Wagon Lit uniformo kial ne Wagon Lit ŝlosilo?”

“Ja, kial ne,” diris Poirot.

“Efektive, ni povis tion scii. Vi memoros, ke Michel diris, ke la pordo de la kupeo de S-ino Hubbard al la koridoro estas ŝlosita, kiam li alvenis responde al ŝia sonorilo.”

“Tiel estis, sinjoro,” diris la konduktoro. “Pro tio, mi pensis ke la virino sonĝis.”

“Sed nun ĝi estas komprenebla,” daŭrigis S-ro Bouc.

“Sendube li intencis reŝlosi ankaŭ la interkupean pordon, sed eble li aŭdis ian movon de la lito, kaj ĝi surprizis lin.”

“Ni nun bezonas trovi,” diris Poirot, “nur la skarlatan kimonon.”

“Vere. Kaj la du lastaj kupeoj estas okupataj de viroj.”

“Tutsame, ni traserĉos ilin.”

“Ho, certe! Krome, mi memoras kion vi diris.”

Hector MacQueen volonte konsentis pri la serĉo.

“Mi preferas, ke vi tion faru,” li diris kun malgaja rideto. “Mi sentas, ke mi estas la plej suspektinda persono en la trajno. Vi bezonas nur trovi testamenton per kiu la maljunulo testamentis sian monon al mi, kaj tio certigos la aferon.”

S-ro Bouc suspekteme rigardis lin.

“Tio estas nur serĉo,” rapide diris MacQueen. “Li sendube ne testamentus al mi eĉ unu centimon. Mi estis utila al li pro mia scio de lingvoj kaj tiel plu. Oni povas trompi vin, se vi scias nur la usonan lingvon. Mi ne estas lingvisto, sed mi scias la francan, germanan, kaj italan lingvojn sufiĉe bone por butikumadi kaj por la hotelaj bezonoj.”

Lia voĉo estis iom pli laŭta ol kutime, kvazaŭ li estas iomete maltrankvila pro la serĉado malgraŭ sia konsento. Poirot elvenis. “Nenion,” li diris. “Eĉ ne kompromantan testamentaĵon.”

MacQueen suspiris. “Nu, jen ŝarĝo for de mia menso,” li diris ŝerce. Ili iris al la lasta kupeo. La ekzameno de la pakaĵaro de la italo kaj la servisto donis nenian rezultaton. La tri viroj staris ĉe la fino de la vagono kaj rigardis unu la alian.

“Kio nun?” demandis S-ro Bouc.

“Ni reiros al la manĝ-vagono,” diris Poirot. “Ni nun scias ĉion, kion ni povas eltrovi. Ni havas la atestaron de la pasaĝeroj, la atestaron de iliaj pakaĵoj, la atestaron donita de niaj okuloj. Ni ne povas atendi alian helpon. Ni devas nun uzi niajn cerbojn. Li eltiris el sia poŝo sian cigaredujon. Ĝi estis malplena.

“Mi venos ĉe vi post momento,” li diris. “Mi bezonos la cigaredojn. Ĉi tiu estas tre malfacila, tre stranga afero. Kiu portis tiun skarlatan kimonon? Kie ĝi nun estas? Mi tre volas scii. Estas io en la nuna afero kio evitas min. Ĝi estas malfacila ĉar oni malfaciligis ĝin. Sed ni diskutos ĝin. Pardonu al mi dum momento.”

Li rapidiris laŭ la koridoro al sia kupeo. Li sciis, ke li havas pli da cigaredoj en valizo. Li mallevis ĝin, kaj malfermis ĝin. Li tuj eksidis kaj rigardegis en ĝin.

Nete faldita sur la supro estis maldika skarlata silka kimono brodita per drakoj.

“Do,” li murmuris. “Estas tiel. Defio. Tiel estu; mi akceptos ĝin.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.