La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 6 – VIRINO?

“Unue,” diris Poirot, “mi deziras paroli kun S-ro MacQueen. Eble li povos doni al ni utilan informon.”

“Certe,” diris S-ro Bouc, kaj li turnis sin al la trajnestro: “Petu la ĉeeston de S-ro MacQueen.”

La trajnestro eliris el la vagono. La konduktoro revenis kun aro da pasportoj kaj biletoj. S-ro Bouc prenis ilin.

“Dankon, Michel. Estus bone, ke vi nun reiru al via posteno. Ni akceptos vian ateston poste.”

“Bone, sinjoro,” Michel siavice eliris el la vagono.

“Kiam ni estos parolintaj kun S-ro MacQueen,” diris Poirot, “eble sinjoro la kuracisto venos kun mi al la kupeo de la senviva sinjoro.”

“Certe.”

“Kiam ni estos finintaj tie – – – ” Sed en tiu momento la trajnestro revenis kun Hector MacQueen. S-ro Bouc ekstaris. “Mankas al ni spaco ĉi tie,” li diris afable. “Akceptu mian lokon, S-ro MacQueen. S-ro Poirot sidos kontraŭ vi – tiel.” Li turnis sin al la trajnestro.

“Forsendu ĉiun el la manĝvagono,” li diris, “ tiel ke ĝi estos malplena por S-ro Poirot. Vi faros viajn intervjuojn tie, ĉu ne?”

“Ĝi estos la plej taŭga loko,” konsentis Poirot. MacQueen rigardis de unu al la alia, ne komprenante la rapidan francan paroladon.

Qu’est ce qu’il y a?” Li pene komencis. “Pourquoi – – – ?”

Per vigla gesto Poirot indikis al li la sidlokon en la angulo. Li sidiĝis kaj rekomencis.

Pourquoi – – – ?” tiam li rekomencis per sia propra lingvo, “Kio estas en la trajno? Ĉu io okazis?” Li rigardis de unu al la alia. Poirot kapjesis. “Precize. Io okazis. Via dunginto, S-ro Ratchett, estas senviva!”

MacQueen preskaŭ fajfis. Liaj okuloj iom pli brilis, sed li ne montris konsternon aŭ konfuzon.

“Do, ili finfine sukcesis,” li diris.

“Precize kion vi volas signifi per tiu frazo, S-ro MacQueen?”

MacQueen hezitis.

“Vi supozas,” diris Poirot, “ke S-ro Ratchett estas murdita?”

“Ĉu ne?” MacQueen montris surprizon. “Nu, jes,” li diris malrapide, “mi tiel pensis. Ĉu vi volas diri, ke li mortis dum li dormis? Nu, la maljunulo estis tiel forta kiel – tiel forta – – – ” Li ĉesis, ne trovinte taŭgan komparon.

“Ne, ne,” diris Poirot. “Via supozo estis tute ĝusta. Sro Ratchett estas murdita. Pikita. Sed mi ŝatus scii kial vi opiniis, ke murdo okazis, kaj ne nur morto.”

MacQueen hezitis. “Mi devas ion kompreni,” li diris.

“Kiu vi estas? Kaj kiel ĝi koncernas vin?”

“Mi reprezentas la Compagnie Internationale des Wagon Lits.” Li paŭzis, tiam aldonis, “Mi estas detektivo. Mia nomo estas Hercule Poirot.”

Se li atendis rezulton li ne ricevis ĝin. MacQueen diris nur, “Ha, jes?” kaj atendis, ke li daŭrigu.

“Vi konas la nomon, eble.”

“Nu, ĝi ŝajnas iom konata – sed mi ĉiam opiniis, ke ĝi estas tio de virina robisto.”

Hercule Poirot malkontente rigardis lin.

“Ne kredeble!” li diris.

“Kio estas nekredebla?”

“Nenio. Ni daŭrigu pri la nuna afero. Mi deziras, ke vi diru al mi ĉion, kion vi scias pri la senviva viro. Vi ne estis parenco lia?”

“Ne, mi estas – estis – lia sekretario.”

“Dum kiom da tempo vi havis tiun oficon?”

“Iom pli ol unu jaro.”

“Bonvolu sciigi al mi ĉion eblan.”

“Mi renkontis S-ron Ratchett antaŭ iom pli ol unu jaro kiam mi estis en Irano – – – ”

Poirot interrompis. “Kion vi faris tie?”

“Mi iris de New Y ork por eltrovi pri olea koncesio. Supozeble vi ne deziras aŭdi pri tio. Miaj amikoj kaj mi multon perdis pro ĝi. S-ro Ratchett estis en la sama hotelo. Li ĵus kverelis kun sia sekretario. Li proponis al mi la oficon kaj mi akceptis ĝin. Mi havis nenion fari kaj estis tre kontenta trovi bone salajritan oficon tute preta.”

“Kaj post tio?”

“Ni turisme vojaĝis. S-ro Ratchett volis vidi la mondon. Li estis malhelpata de nescio de lingvoj. Mi estis pli kunulo ol sekretario. Ĝi estis agrabla vivmaniero.”

“Nun, diru al mi ĉion, kion vi povas pri li.”

La junulo levis la ŝultrojn. Perpleksa esprimo transpasis lian vizaĝon.

“Tio ne estas facila.”

“Kio estis lia plena nomo?”

“Samuel Edward Ratchett.”

“Li estis usona civitano?”

“Jes.”

“El kiu parto de Usono li venis?”

“Mi ne scias.”

“Do, diru al mi kion vi scias.”

“S-ro Poirot, la vero estas, ke mi nenion scias. S-ro Ratchett neniam parolis pri si, nek pri sia vivo en Usono.”

“Kial, viaopinie?”

“Mi ne scias. Mi supozis, ke eble li hontas pri sia propra vivo. Kelkaj viroj tion faras.”

“Ĉu tio ŝajnas al vi kontentiga opinio?”

“Verdire, ne.”

“Ĉu li havas parencojn?”

“Li neniam parolis pri eĉ unu.”

Poirot iom insistis.

“Vi devas esti pensinta pri ia teorio, S-ro MacQueen.”

“Nu, mi tion faris. Unue, mi opinias, ke Ratchett ne estis lia ĝusta nomo. Mi opinias, ke li forlasis Usonon por eviti iun aŭ ion. Mi opinias, ke li sukcesis – ĝis antaŭ kelkaj semajnoj.”

“Kaj tiam?”

“Li komencis ricevi leterojn – minacajn leterojn.”

“Ĉu vi vidis ilin?”

“Jes, ĉar estis mia devo rigardi la korespondaĵojn. La unua letero alvenis antaŭ du semajnoj.”

“Ĉu oni detruis tiujn leterojn?”

“Ne, mi kredas, ke mi ankoraŭ havas du – unu Ratchett certe detruis. Ĉu mi havigu ilin por vi?”

“Se vi estos tiel afabla.”

MacQueen eliris. Kelkajn minutojn poste li revenis, kaj metis antaŭ Poirot du malpurajn leterfoliojn. La unua letero tekstis jene :

“Vi esperis eviti nin, ĉu? Tute ne. Ni intencas trafi vin, Ratchett, kaj ni certe tion faros!”

Ne estis subskribo. Sen dirante ion, Poirot prenis la duan leteron.

“Ni intencas forigi vin, Ratchett. Post nelonge. Ni certe tion faros.”

Poirot formetis la leteron.

“La stilo estas unutona!” li diris. “Pli tiel ol la skribado.”

MacQueen rigardis lin.

“Vi tion ne rimarkus,” diris Poirot afable. “Ĝi bezonas okulon spertan. Ĉi tiu letero ne estas skribita de unu persono, S-ro MacQueen. Du aŭ pli da personoj skribis ĝin – unu skribis literon post la alia. Ankaŭ, la literoj estas pressimilaj. Pro tio oni ne povas facile identigi la skribadon.”

Li paŭzis, kaj tiam diris :

“Ĉu vi sciis, ke S-ro Ratchett petis helpon de mi?”

“De vi?”

Laŭ la surprizita tono Poirot konstatis, ke la junulo ne sciis pri tio. Li kapjesis.

“Jes. Li ektimis. Diru al mi, kiamaniere li agis kiam li ricevis la unuan leteron.”

MacQueen hezitis. “Estas malfacile diri. Li flankenmetis ĝin per rido laŭ sia kutima trankvileco. Sed iel mi sentis, ke estas io sub la trankvileco.”

Poirot kapjesis. Tiam li faris neatenditan demandon.

“S-ro MacQueen, diru al mi, tute honeste, kion vi opiniis pri via mastro. Ĉu vi ŝatis lin?”

Post unu du momentoj MacQueen respondis. “Ne, mi ne ŝatis lin.”

“Kial?”

“Mi ne scias. Li estis ĉiam afabla.” Li paŭzis, tiam diris, “Mi diros al vi la veron, S-ro Poirot. Mi malŝatis kaj malfidis lin. Mi estas certa, ke li estis kruela kaj danĝera viro. Tamen mi devas konfesi, ke mi ne povas doni kialojn por subteni mian opinion.”

“Dankon, S-ro MacQueen. Ankoraŭ unu demandon – kiam vi lastatempe vidis S-ron Ratchett viva?”

“Hieraŭ vespere ĉirkaŭ la deka. Mi iris en lian kupeon por akcepti notojn de li.”

“Pri kiu temo?”

“Pri antikvaj fajencaĵoj, kiujn li aĉetis en Irano. Li ne ricevis tion, kion li aĉetis. Estis longa korespondado pri la afero.”

“Kaj tio estis la lasta okazo kiam iu vidis S-ron Ratchett viva?”

“Supozeble jes.”

“Ĉu vi scias kiam S-ro Ratchett ricevis la lastan minacan leteron?”

“Matene en la tago kiam ni ekveturis de Istanbul.”

“Restas unu demando, kiun mi devas fari al vi S-ro MacQueen: ĉu viaj rilatoj kun via mastro estis bonaj?”

La okuloj de la junulo ridetis. “Surozeble mi nun devus ektimiĝi. Sed efektive Ratchett kaj mi bone interrilatis.”

“Eble, S-ro MacQueen, vi donos al mi vian nomon kaj adreson en Usono.”

MacQueen donis sian nomon – Hector Willard MacQueen, kaj adreson en New York. Poirot sin apogis kontraŭ la kusenoj.

“Jen ĉio por la momento, S-ro MacQueen,” li diris.

“Mi estus kontenta, se vi tenus sekreta la aferon pri la morto de S-ro Ratchett dum iom da tempo.”

“Lia servisto, Masterman, devos scii.”

“Li kredeble jam scias,” diris Poirot. “Se jes, provu instigi lin ne paroli.”

“Tio ne devus esti malfacila. Li estas brito, kaj ne parolema. Li havas malaltan opinion pri usonanoj, kaj nenian opinion pri aliaj nacianoj.”

“Mi dankas vin, S-ro MacQueen.”

La usonano eliris el la kupeo.

“Nu?” demandis S-ro Bouc. “Ĉu vi kredas kion tiu junulo diris?”

“Li ŝajnas esti honesta kaj malkaŝema. Li ne ŝajnigas ŝaton por lia mastro, kion li kredeble estus farinta, se li estus koncernata iamaniere. Estas vere, ke S-ro Ratchett ne diris al li pri la provo havigi mian helpon, sed mi opinias, ke tio ne estas vere suspektinda cirkonstanco. Mi havas la impreson, ke S-ro Ratchett estis iom sekretema.”

“Do, vi diras, ke unu persono almenaŭ estas senkulpa,” ĝoje diris S-ro Bouc. Poirot rigardis lin riproĉe. “Mi suspektas ĉiun ĝis la lasta minuto,” li diris. “Tamen, mi devas konfesi, ke mi ne povas imagi, ke tiu aplomba MacQueen ekscitiĝus kaj trapikus sian viktimon dek du aŭ dek kvar fojojn. Ĝi ne estas laŭ lia psikologio – tute ne.”

“Ne,” pense diris S-ro Bouc. “Tio estas la ago de viro preskaŭ freneza pro malamo – ĝi indikas la latinan temperamenton. Aŭ ĝi indikas, kiel insistis la trajnestro, virinon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.