|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() Murdo en la Orienta EkspresoAŭtoro: Agatha Christie |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Poirot ĉetabliĝis kun S-ro Bouc kaj la kuracisto, La ĉeestantaro en la manĝ-vagono estis tre kvieta. Oni parolis malmulte. Eĉ la parolema S-ino Hubbard estis nenature kvieta. Ŝi murmuris:
“Mi sentas, kvazaŭ mi ne povas manĝi ion,” kaj tiam manĝis ĉion proponitan al ŝi, instigate de la svedino, kiu prizorgis ŝin. Antaŭ la servado de la manĝo, Poirot flustris ion al la ĉefservisto. Constantine divenis la instrukciojn donitajn, ĉar li rimarkis ke oni ĉiam laste servis la pladojn al Grafo kaj Grafino Andrenyi, kaj ke je la fino de la manĝo estis prokasto pri ilia kalkulo. Tiel okazis, ke la grafo kaj grafino estis la lastaj personoj en la manĝ-vagono. Kiam ili fine leviĝis kaj iris al la pordo, Poirot eklevis sin kaj sekvis ilin.
“Pardonu, sinjorino, vi faligis vian poŝtukon.” Li proponis al ŝi etan literitan kvadrataĵon.
Ŝi prenis ĝin, ekrigardis ĝin, kaj redonis ĝin al li.
“Vi eraras, sinjoro, tio ne estas mia poŝtuko.”
“Ne via poŝtuko? Ĉu vi estas certa?”
“Tute certa, sinjoro.”
“Kaj tamen, sinjorino, ĝi surhavas vian ĉefliteron – la litero H.”
La grafo faris ekmovon. Poirot ignoris lin. Liaj okuloj fikse rigardis la vizaĝon de la grafino. Firme rigardante lin, ŝi respondis: “Mi ne komprenas, sinjoro. Miaj ĉefliteroj estas E. A.”
“Mi pensas, ke ne. Via nomo estas Helena – ne Elena. Helena Goldenberg, la pli juna filino de Linda Arden – Helena Goldenberg, la fratino de S-ino Armstrong.”
Estis morta silento dum minuto. Kaj la grafo kaj la grafino paliĝis. Poirot diris per pli dolĉa vOĉtono: “Ne valoras nei ĝin. Tio estas la vero, ĉu ne?”
La grafo ekfurioziĝis: “Sinjoro, per kia rajto vi – – – ”
Ŝi interrompis lin, metante malgrandan manon kontraŭ lia buŝo.
“Ne, Rudolph. Mi parolu. Estas senutile nei, kion la sinjoro diras. Estus pli bone, ke ni sidiĝu kaj priparolu la aferon.”
Ŝia voĉo ŝanĝiĝis. Ĝi ankoraŭ enhavis la sudan tonriĉecon, sed ĝi subite plidecidiĝis. Ĝi estis, por la unua fojo, vere usona voĉo. La grafo silentiĝis. Li obeis la geston de ŝia mano, kaj ili ambaŭ sidiĝis kontraŭ Poirot.
“Via aserto, sinjoro, estas tute vera,” diris la grafino.
“Mi estas Helena Goldenberg, la pli juna fratino de S-ino Armstrong.”
“Vi ne sciigis min pri tiu fakto hodiaŭ matene, sinjorino grafino.”
“Ne.”
“Efektive, ĉio dirita al mi de via edzo kaj vi estis mensogo.”
“Sinjoro,” kolere ekkriis la grafo.
“Ne koleriĝu, Rudolph. S-ro Poirot diris ĝin iom krude, sed kion li diris ne estas kontraŭstarebla.”
“Mi estas kontenta, ke vi tiel facile konsentas pri la fakto, sinjorino. Ĉu vi nun diros al mi kial vi tion faris, kaj kial vi aliigis vian antaŭnomon en via pasporto?”
“Tion mi faris”, interrompis la grafo. Helena diris: “S-ro Poirot, ĉu vi ne povas diveni la kialon? La viro, kiu estas murdita estas la viro kiu murdis mian nevinon, kiu mortigis mian fratinon, kiu rompis la koron de mia bofrato. Tri el la personoj, kiujn mi plej amis, kaj el kiu konsistis mia hejmo – mia mondo!”
Ŝia voĉo sonoris pasie. Ŝi estis vera filino de tiu patrino, kies emocia aktado metis larmojn en la okulojn de grandaj aŭdantaroj.
Ŝi daŭrigis pli kviete: “El ĉiuj personoj en la trajno, kredeble mi havis la plej bonan motivon mortigi lin.”
“Kaj vi ne mortigis lin, sinjorino?”
“Mi ĵuras al vi, S-ro Poirot, kaj mia edzo scias kaj ankaŭ ĵuros – ke, eĉ se mi estus tentita fari tion, mi ne levis manon kontraŭ lin.”
La grafo aldonis: “Mi donas al vi mian honorvorton, ke hieraŭ nokte Helena neniam eliris el sia kupeo. Ŝi trinkis dormigaĵon, kiel mi jam diris. Ŝi estas absolute senkulpa.”
Poirot rigardis de unu al la alia.
“Je mia honorvorto,” ripetis la grafo. Poirot iomete kapneis. “Kvankam vi decidis aliigi la nomon en la pasporto?”
“S-ro Poirot,” la grafo parolis serioze kaj pasie.
“Konsideru mian situacion. Ĉu vi opinias, ke mi ŝatus la penson, ke mia edzino estu implikata en malnobla polica afero. Ŝi estis senkulpa, mi sciis tion, sed kion ŝi diris estis vera – pro ŝiaj rilatoj kun la Armstrong familio oni tuj suspektus ŝin. Oni farus al ŝi demandojn – eble arestus ŝin. Ĉar, pro ia malbonŝanco, ni estis en la sama trajno kiel tiu Ratchett, estis nur unu elirvojo. Mi allasas, sinjoro, ke mi mensogis al vi pri ĉio, kun unu escepto. Mia edzino neniam eliris el sia kupeo hieraŭ nokte.”
Li parolis tiel serioze, ke oni preskaŭ ne povis ne kredi lin.
“Mi ne diris, ke mi ne kredas vin, sinjoro,” diris Poirot malrapide. “Mi scias, ke la via estas familio fiera kaj malnova. Certe estus malbone por vi, se via edzino devus aperi en krima afero. Pri tio mi povas kunsenti kun vi. Sed kiel, do, vi povas klarigi la fakton, ke la poŝtuko de via edzino estis en la kupeo de la murdito?”
“Tiu poŝtuko ne estas mia, sinjoro,” diris la grafino.
“Povas esti, ke iu metis ĝin tien por kulpigi vin?”
Ŝi iomete ridetis. “Vi provas instigi min konsenti, ke ĝi apartenas al mi, sed, vere, S-ro Poirot, ĝi ne estas mia.”
“Do, se la poŝtuko ne estas via, kial vi aliigis la nomon en la pasporto? “
La grafo respondis. “Ĉar ni aŭdis, ke poŝtuko kun la ĉeflitero H estis trovita. Ni priparolis la aferon antaŭ ol ni venis por la intervjuo. Mi elmontris al Helena, ke se oni vidus, ke ŝia antaŭnomo komenciĝas per H, oni pli detale farus demandojn al ŝi. Kaj la ago estis tiel facila – aliigi Helena al Elena estis facila.”
“S-ro Grafo, vi povus esti tre lerta krimulo,” diris Poirot seke. “Vi havas naturan kapablecon, kaj ŝajne senĉesan intencon erarigi la justecon.”
“Ne, ne,” la sinjorino antaŭenklinis sin. “S-ro Poirot, li klarigis al vi kiel ĝi okazis.” Ŝi komencis paroli angle anstataŭ france. “Mi estis timigita – terure timigita, vi komprenas. En tiu tempo la afero estis tiel terura – kaj mi ne deziris, ke oni reparolu pri ĝi. Kaj esti suspektata kaj eble malliberigita! Mi estis tute timigita, S-ro Poirot.
Ĉu vi tute ne povas kompreni ĝin?”
Ŝia voĉo estis bela – malalta – petema – la voĉo de la filino de Linda Arden, la aktorino. Poirot serioze rigardis ŝin. “Se vi volas, ke mi kredu al vi – kaj mi ne diras, ke mi ne kredos vin – vi devas helpi min.”
“Helpi vin?”
“Jes. La kialo de la murdo estas en la pasinteco – en tiu tragedio, kiu disrompis vian hejmon, kaj malfeliĉigis vian junan vivon. Konduku min en tiun pasintecon, sinjorino, tiel ke mi trovu tie la ĉeneron, kiu klarigos la tutan aferon.”
“Kio estas direbla al vi? Ili estas ĉiuj mortaj.” Ŝi rediris malĝoje, “Ĉiuj mortaj – ĉiuj mortaj – Robert, Sonia, kara, kara Daisy. Ŝi estis tiel dolĉa – tiel feliĉa – ŝi havis belajn buklojn. Ni ĉiuj tiom amis ŝin.”
“Estis alia viktimo, sinjorino. Nerekta viktimo, oni povas diri.”
“Kompatinda Susanne? Jes, mi forgesis pri ŝi. La polico faris demandojn al ŝi. Ili opiniis, ke ŝi iel rilatas al la afero. Eble tiel estis – sed se jes, nur senkulpe. Mi kredas, ke ŝi babiladis kun iu, kaj donis informon pri la eliroj de Daisy. La kompatindulino tre ekscitiĝis – ŝi opiniis, ke oni pensis ŝin respondeca.” Ŝi ektremis. “Ŝi ĵetis sin de la fenestro. Ho! estis terure.” Ŝi metis la vizaĝon inter la manojn.
“Kian naciecon ŝi havis, sinjorino?”
“Ŝi estis francino.”
“Kio estis ŝia familia nomo?”
“Sonas absurde, sed mi ne povas memori ĝin – ni ĉiuj nomis ŝin Susanne. Ŝi estis beleta, ridetema fraŭlino, kaj ŝi amegis Daisy.”
“Ŝi estis la infanistino, ĉu ne?”
“Jes.”
“Kiu estis la vartistino?”
“Ŝi estis edukita kiel flegistino. Laŭnome Stengelberg.
Ŝi ankaŭ amegis Daisy – kaj mian fratinon.”
“Nu, sinjorino, mi deziras, ke vi zorge pensu antaŭ ol respondi al la nuna demando. Ĉu vi vidis en la trajno iun, kiun vi rekonis?”
Ŝi rigardis lin. “Mi? Ne, neniu.”
“Kio pri Princino Dragomiroff?”
“Ŝi? Kompreneble mi konas ŝin. Mi pensis, ke vi volis indiki iun – el tiu tempo.”
“Tion mi intencis, sinjorino. Zorge pensu. Memoru, ke kelkaj jaroj forpasis. La persono povus aliigi sian aspekton.”
Helena pensis. Tiam ŝi diris: “Ne – mi estas certa – estas neniu.”
“Vi estis juna knabino tiutempe. Ĉu vi ne havis iun, kiu instruis vin aŭ prizorgis vin?”
“Jes, mi havis iun – ŝi estis mia guvernistino kaj samtempe sekretariino por Sofia. Ŝi estis anglino – pli bone skotino – granda virino kun ruĝaj haroj.”
“Kio estis ŝia nomo?”
“F-ino Freebody.”
“Juna aŭ maljuna?”
“Ŝi ŝajnis al mi tre maljuna. Supozeble, tamen, ŝi ne havis pli ol kvardek jarojn. Susanne prizorgis miajn vestaĵojn.”
“Kaj ne estis aliaj loĝantoj en la domo?”
“Nur servistoj.”
“Vi estas certa – tute certa, sinjorino – ke vi ne rekonis iun en la trajno?”
Ŝi respondis tre serioze: “Neniun, sinjoro. Eĉ ne unu personon.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.