La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 10 – LA ATESTO DE LA ITALO

“Kaj nun,” diris Poirot kun ekbrilo en la okulo, “ni kontentigos la deziron de S-ro Bouc kaj vidos la italon.”

Antonio Foscarelli envenis en la manĝ-vagonon per rapida katsimila paŝado. Lia vizaĝo brilis. Ĝi estis tipa itala vizaĝo, ridetanta kaj malpala. Li parolis la francan lingvon bone kaj flue kun nur eta fremda akcento.

“Via nomo estas Antonio Foscarelli?”

“Jes, sinjoro.”

“Mi vidas, ke vi estas nacianigita usonano?”

“Jes, sinjoro. Tio estas pli bona por mia komerco.”

“Vi estas agento por la aŭtomobiloj Ford?”

“Jes, sinjoro. Vi komprenos – – – ” Fluparola klarigo sekvis. Post ĝia fino, io nekonata de la tri viroj pri Foscarelli, ŝajne ne estis grava. Li certe ne estis viro el kiu oni bezonis eltiri informon. Ĝi elŝprucis. Lia afabla infana vizaĝo brilis pro kontento kiam, post lasta elokventa gesto, li paŭzis kaj viŝis la frunton per poŝtuko.

“Vi do vidas,” li diris, “ke mi faras grandajn negocojn. Mi estas ĝisdata. Mi komprenas la arton de la vendado!”

“Vi estis en Usono dum la lastaj dek jaroj pli malpli?”

“Jes, sinjoro. Mi bone memoras la tagon en kiu mi trafis la ŝipon por iri al Usono – tiom malproksima! Mia patrino, mia fratineto – – – ”

Poirot interrompis la amason da rememoroj.

“Dum via loĝado en Usono ĉu vi iam renkontis la murditon?”

“Neniam. Sed mi konas la specon. Ja, jes.” Li kraketis la fingrojn esprime. “Ĝi estas tre deca, tre bone vestita, sed sube ĝi estas tute malbona. Laŭ mia sperto mi dirus, ke li estis granda trompisto. Jen mia opinio.”

“Vi estas prava,” diris Poirot seke. “Rarchett estis Cassetti, la infanŝtelisro.”

“Kion mi diris al vi? Mi lernis legi la vizaĝon. Tio estas necesa. Nur en Usono oni instruas la ĝustan manieron vendi.”

“Vi memoras la aferon Armstrong?”

“Mi ne tute memoras. La nomo, jes? Ĝi estis knabino – infaneto – ĉu ne?”

“Jes, tre tragedia afero.”

La italo ŝajnis esti la unua persono heziti pri tiu vidpunkto.

“Nu, do, tiaj aferoj okazas,” li diris filozofe, “en granda civilizacio kia Usono – – – ”

Poirot interrompis lin. “Ĉu vi iam renkontis anojn de la familio Armstrong?”

“Ne, mi pensas, ke ne. Estas malfacile diri. Mi donos al vi kelkajn ciferojn. Nur en la lasta jaro mi vendis – – – ”

“Sinjoro, bonvolu resti ĉe la punkto priparolata.”

La manoj de la italo faris pardonpetan geston. “Mil pardonojn.”

“Diru al mi, mi petas, precize kion vi faris hieraŭ nokte post la manĝo.”

“Plezure. Mi restis ĉe la tablo kiel eble plej longe. Tio estas pli amuza. Mi parolis kun la usonano ĉe mia tablo. Li vendas rubandojn por skribmaŝinoj. Poste mi reiris al mia kupeo. Ĝi estis malplena. La malafabla brito kiu kunokupas ĝin estis for ĉe lia mastro. Fine li revenis kun longa vizaĝo kiel kutime. Li ne parolas – diras nur jes kaj ne. Malafabla raso, la angla – ne simpatia. Li sidis en la angulo, tre rekta, legante libton. Tiam venis la konduktoro por pretigi niajn litojn.”

“N-roj 4 kaj 5,” murmuris Poirot.

“Precize – la lasta kupeo. Mi havas la supran liton. Mi eniris ĝin. Mi fumis kaj legis. Mi pensis ke la anglo havas dentdoloron. Li eltiris botelon de medikamento kiu forte odoras. Li kuŝis en la lito kaj ĝemis. Baldaŭ mi ekdormis, sed kiam mi vekiĝis li ĉiam ĝemas.”

“Ĉu vi scias, ĉu li forlasis la kupeon dum la nokto?”

“Mi pensas, ke ne. Mi certe aŭdus tion. La lumo el la koridoro – oni aŭtomate vekiĝas, pensante ke estas pakaĵ-ekzameno ĉe iu landlimo.”

“Ĉu li iam parolis pri sia mastro? Ĉu li iam diris ion kontraŭ li?”

“Mi diris, ke li neniam parolis. Li ne estis simpatia. Fiŝo!”

“Vi fumas, laŭ via diro – pipon, cigaredojn, cigarojn?”

“Nur cigaredojn.”

Poirot proponis unu al li, kiun li akceptis.

“Ĉu vi iam estis en Chicago?” demandis S-ro Bouc.

“Jes, bela urbo – sed mi pli bone konas New York, Washington, Detroit. Vi estis en Usono? Ne? Vi devus iri, ĝi – ”

Poirot metis paperfolion antaŭ li.

“Bonvolu subskribi ĝin, kaj meti vian daŭran adreson.”

La italo skribis ĝin. Tiam li leviĝis – lia rideto ĉiam afabla.

“Jen ĉio? Vi ne plu bezonas min? Bonan tagon, sinjoroj. Mi volas, ke ni povu eliri el la neĝo. Mi havas renkontiĝon en Milano – – – ” Li neante skuis la kapon.

“Mi perdos tiun komercon.”

Li foriris. Poirot rigardis sian amikon.

“Li estis dum longa tempo en Usono,” diris S-ro Bouc, “kaj li estas italo, kaj italoj uzas pikilojn! Kaj ili terure mensogas! Mi ne amas italojn.”

“Tion oni povas vidi,” diris Poirot ridetante. “Povas esti, ke vi estas prava, sed mi indikos al vi, mia amiko, ke estas nenia atesto kontraŭ li.”

“Kaj kio pri la psikologio? Ĉu la italoj ne kutimas pikegi?”

“Certe,” diris Poirot. “Precipe dum kvereloj. Sed ĉi tiu estas tute alispeca krimo. Mi havas ideon, mia amiko, ke la nuna estas krimo zorge pripensita kaj farita. Ĝi ne estas – kiel mi diru ĝin? – latina krimo. Ĝi estas krimo kiu montras la funkciadon de trankvila, rimedoplena, celema menso – mi kredas, la menso de anglo-sakso.”

Li prenis la du lastajn pasportojn kaj diris. “Ni vidu nun F-inon Mary Debenham.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.