La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 3 – LA ATESTO DE LA SERVISTO

Post la usonano envenis la pal-vizaĝa anglo kun la senesprima vizaĝo, kiun Poirot jam rimarkis la antaŭan tagon. Li staris atendante. Poirot indikis, ke li sidiĝu.

“Mi komprenas, ke vi estas la servisto de S-ro Ratchett?”

“Jes, sinjoro.”

“Via nomo?”

“Edward Henry Masterman.”

“Via aĝo?”

“Tridek naŭ.”

“Kaj via hejm-adreso?”

“21, Friar Str., Clerkenwell, Londono.”

“Vi jam aŭdis, ke via mastro estas murdita?”

“Jes, sinjoro. Tre ŝoka okazaĵo.”

“Bonvolu diri al mi je kioma horo vi laste vidis S-ron Ratchett.”

La servisto pripensis.

“Devis esti ĉirkaŭ la naŭa, sinjoro, hieraŭ vespere. Je tiu horo aŭ iom poste.”

“Diru al mi precize kio okazis.”

“Mi iris al S-ro Ratchett kiel kutime, sinjoro, kaj faris laŭ liaj deziroj.”

“Precize kion vi devis fari?”

“Faldi aŭ pendigi liajn vestojn, sinjoro. Meti lian falsan dentaron en akvon, kaj vidi ke li havas ĉion, kion li deziras por la nokto.”

“Ĉu lia sinteno estis kiel kutime?”

La servisto pripensis dum momento.

“Nu, sinjoro, mi opinias, ke io maltrankviligis lin.”

“Kiamaniere?”

“Rilate al letero, kiun li legis. Li demandis, ĉu mi metis ĝin en lian kupeon. Kompreneble, mi diris al li, ke mi ne tion faris, kaj li blasfemis kaj plendis pri ĉio, kion mi faris.”

“Ĉu tio estis nekutima?”

“Certe ne, sinjoro. Li facile koleriĝis.”

“Ĉu via mastro iam prenis dormig-trinkaĵon?”

D-ro Constantine sin klinis antaŭen.

“Ĉiam, kiam li veturis per trajno, sinjoro. Li diris, ke li ne povis dormi sen ĝi.”

“Ĉu vi scias, kian drogon li kutime prenis?”

“Mi ne povas diri, sinjoro. Ne estis nomo sur la botelo. Nur ‘La dormigaĵo prenota ĉe la enlitiĝo.’

“Ĉu li prenis ĝin hieraŭ vespere?”

“Jes, sinjoro. Mi enverŝis ĝin en glason, kaj metis ĝin sur la tableton preta por li.”

“Vi ne vidis lin trinki ĝin?”

“Ne, sinjoro.”

“Kio okazis poste?”

“Mi demandis, ĉu li bezonas ion alian, kaj je kioma horo mi veku lin matene. Li diris, ke mi ne ĝenu lin ĝis li sonorigos.”

“Ĉu tio estis kiel kutime?”

“Tute, sinjoro. Li kutime sonorigis por la konduktoro kaj petis mian ĉeeston kiam li estis preta ellitiĝi.”

“Ĉu li kutime ellitiĝis frue aŭ malfrue?”

“Tio dependis de lia humoro, sinjoro. Kelkfoje li ellitiĝis por la matenmanĝo, kelkfoje ne ĝis preskaŭ la tagmanĝ-horo.”

“Vi do, ne maltrankviliĝis kiam la mateno forpasis kaj li ne alvokis vin?”

“Ne, sinjoro.”

“Ĉu vi sciis. ke via mastro havis malamikojn?”

“Jes. sinjoro.”

La viro parolis tute senemocie.

“Kiel vi sciis?”

“Mi aŭdis lin priparoli leterojn kun S-ro MacQueen, sinjoro.”

“Ĉu vi havis amon al via mastro, Masterman?”

La vizaĝo de Masterman fariĝis, se eble, eĉ pli senesprima ol kutime.

“Mi apenaŭ povas tion diri, sinjoro. Li estis malavara mastro.”

“Sed vi ne ŝatis lin?”

“Mi diru, ke mi ne tre ŝatas usonanojn, sinjoro.”

“Ĉu vi iam estis en Usono?”

“Ne, sinjoro.”

“Ĉu vi memoras, ĉu vi legis en la ĵurnaloj pri la infanŝtela afero Armstrong?”

Iom da koloro videbliĝis sur la vangoj de la viro.

“Jes, certe, sinjoro. Knabineto, ĉu ne? Terura afero.”

“Ĉu vi sciis, ke via mastro, S-ro Ratchett estis la cefa krimulo en tiu afero?”

“Tute ne, sinjoro.” La voĉtono de la servisto enhavis varmecon kaj senton por la unua fojo. “Mi povas apenaŭ kredi tion, sinjoro.”

“Tamen, ĝi estas vera. Nun, ni parolu pri viaj agoj hieraŭ vespere. Rutina afero, vi komprenas. Kion vi faris post kiam vi forlasis vian mastron?”

“Mi diris al S-ro MacQueen, ke la mastro deziras lian ĉeeston. Poste mi iris al mia kupeo kaj legis.”

“Via kupeo estis – – – ?”

“La lasta dua-klasa, sinjoro. Apud la manĝ-vagono.”

Poirot rigardis sian planon.

“Jes, kaj kiun liton vi okupis?”

“La malsupran, sinjoro.”

“Tio estas n-ro 4?”

“Jes, sinjoro.”

“Ĉu estis iu alia kun vi?”

“Jes, sinjoro. Granda italo.”

“Ĉu li parolas angle?”

“Nu, specon de angla lingvo, sinjoro.” La voĉtono de la servisto estis senestima. “Li estis en Usono – Chicago – mi aŭdis.”

“Ĉu vi kaj li multe interparolas?”

“Ne, sinjoro. Mi preferas legi.”

Poirot ridetis. Li povis imagi la scenon – la granda parolema italo, kaj la malestima ignoro de la servisto de la sinjoro.

“Permesu, ke mi demandu kion vi legas?” li diris.

“Nuntempe, sinjoro, mi legas La Kaptito de la Amo de s-ino Arabella Richardson.”

“Bona rakonto?”

“Mi trovas ĝin tre ĝuebla, sinjoro.”

“Nu, ni daŭrigu. Vi revenis al via kupeo kaj legis La Kaptito de la Amo, ĝis – kiam?”

“Ĉirkaŭ la deka kaj duono la italo volis enlitiĝi. Tial la konduktoro venis kaj pretigis la litojn.”

“Kaj tiam vi enlitiĝis kaj endormiĝis?”

“Mi enlitiĝis, sinjoro, sed mi ne endormiĝis.”

“Kial ne?”

“Mi havis dent-doloron, sinjoro.”

Ho, là là – tio estas doloriga.”

“Tre doloriga, sinjoro.”

“Ĉu vi ion faris pri ĝi?”

“Mi surmetis iom da kariofila oleo, sinjoro, kiu malpliigis la doloron, sed ankoraŭ mi ne povis dormi. Mi lumigis la lampon super mia kapo, kaj daŭris legi, tiel ke mi ne pensu pri la doloro.”

“Kaj ĉu vi tute ne endormiĝis?”

“Jes, sinjoro, mi endormiĝis cirkaŭ la kvara matene.”

“Kaj via kunulo?”

“La itala ulo? Nu, li daŭris ronki.”

“Li ne eliris la kupeon dum la nokto?”

“Ne, sinjoro.”

“Ĉu vi?”

“Ne, sinjoro.”

“Ĉu vi aŭdis ion nekutiman dum la nokto?”

“Mi opinias, ke ne, sinjoro. Tio estas, nenion nekutiman. La trajno estante senmova faris ĉion senbrua.”

Poirot silentis dum momento kaj poste diris: “Nu, mi opinias ke estas malmulto direbla. Vi ne povas ĵeti ian lumon sur la tragedion?”

“Mi bedaŭras, ke ne, sinjoro.”

“Laŭ via scio, ĉu estis ia kverelo aŭ malamikeco inter via mastro kaj S-ro MacQueen?”

“Certe ne, sinjoro. S-ro MacQueen estas tre afabla sinjoro.”

“Kie vi estis servisto antaŭ ol vi venis al S-ro Ratchett?”

“Ĉe Sir Henry Tomlinson en Grosvenor Square, Londono, sinjoro.”

“Kial vi forlasis lin?”

“Li intencis iri al Orienta Afriko, sinjoro, kaj ne pli bezonis mian laboron. Sed mi estas certa, ke li bone parolus pri mi. Mi estis ĉe li dum pluraj jaroj.”

“Kaj vi estis kun S-ro Ratchett – dum kiom da tempo?”

“Iom pli ol naŭ monatojn, sinjoro.”

“Dankon, Masterman. Flanke, ĉu vi fumas pipon?”

“Ne, sinjoro. Mi fumas nur cigaredojn.”

“Dankon. Tio suficas.”

Poirot faris al li foriran kapmovon. La servisto hezitis momenton.

“Vi pardonos al mi, sinjoro, sed la iom maljuna usona sinjorino estas tre ekscitita. Ŝi diras, ke ŝi scias ĉion pri la murdinto.”

“Tiukaze,” diris Poirot ridetante, “estus bone, ke ni vidu ŝin nun.”

“Ĉu mi diru tion al ŝi, sinjoro? Dum longa tempo ŝi postulis ke iu grava persono vidu ŝin. La konduktoro penas trankviligi ŝin.”

“Sendu ŝin al ni, mia amiko,” diris Poirot. “Ni aŭskultos ŝian rakonton nun.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.