La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 7 – LA IDENTECO DE MARY DEBENHAM

Ŝi estis sen ĉapelo. Ŝia kapo estis rekte tenata kvazaŭ pro defio. La ondoj de ŝia hararo for de ŝia vizaĝo, kaj ŝia aspekto, sugestis la antaŭfiguron sur ŝipo brave eniranta maltrankvilan maron. En tiu momento ŝi estis bela.

Ŝiaj okuloj rigardis Arbuthnot dum momento – nur momenton. Ŝi diris al Poirot .

“Vi deziris vidi min?”

“Mi volis demandi al vi, fraŭlino, kial vi mensogis al ni hodiaŭ matene?”

“Mensogis al vi? Mi ne scias, kion vi volas diri.”

“Vi kaŝis la fakton, ke en la tempo de la tragedio Armstrong vi efektive loĝis en la domo. Vi diris al mi, ke vi neniam estis en Usono.”

Li vidis ŝin detiriĝi dum momento kaj poste restatiĝi.

“Jes,” ŝi diris. “Tio estas vera.”

“Ne, fraŭlino, ĝi estis malvera.”

“Vi miskomprenis min. Mi volis diri, ke estas vere, ke mi mensogis al vi.”

“Do, vi konsentas pri ĝi?”

Ŝiaj lipoj kurbiĝis en rideto. “Certe. Ĉar vi eltrovis la sekreton.”

“Almenauŭ vi estas nun malkaŝema.”

“Ne ŝajnas, ke mi povas esti io alia.”

“Nu, kompreneble tio estas vera. Kaj nun, fraŭlino, ĉu mi povas peti la kialon por tiuj evitaĵoj?”

“Mi pensus, ke la kialo estus tuj videbla, S-ro Poirot.”

“Ĝi ne estas videbla al mi, fraŭlino.”

Ŝi diris per trankvila voĉo, kiu enhavis iom da amareco. “Mi devas perlabori la vivrimedon.”

“Vi volas diri – – – ?”

Ŝi levis la okulojn kaj rigardis lin rekte en la vizaĝo.

“Kiom vi scias, S-ro Poirot, pri la batalado necesa por havigi kaj teni kontentigan laboron? Ĉu vi opinias, ke fraŭlino, kiu estis detenita pro rilato kun murdo, kies nomo kaj eble fotoj estis aperintaj en la anglaj ĵurnaloj – ĉu vi opinias, ke iu bontona mezklasa anglino volus dungi tiun fraŭlinon kiel guvernistinon por siaj filinoj?”

“Mi ne povas vidi kial ne – se nenia riproĉo estis al vi.”

“Ho, riproĉo – ne estas la riproĉo – estas la publikigo. Ĝis nun, S-ro Poirot, mi sukcesis en mia vivo. Mi havis bone pagitajn, komfortajn oficojn. Mi ne volis riski ĉion, kiam tio ne helpus al iu bona celo.”

“Mi sugestus, fraŭlino, ke mi povus pli bone decidi tion, ol vi.”

Ŝi levis la ŝultrojn.

“Ekzemple, vi povus esti helpinta min pri identigo.”

“Kion vi volas diri?”

“Ĉu estas eble, fraŭlino, ke vi ne rekonis, ke Grafino Andrenyi estas la juna fratino de S-ino Armstrong, kiun vi instruis en New York?”

“Grafino Andrenyi? Ne.” Ŝi neante skuis la kapon.

“Povas ŝajni eksterordinare al vi, sed mi ne rekonis ŝin.

Ŝi ne estis plenkreska, kiam mi konis ŝin. Tio estis antaŭ pli ol tri jaroj. Estas vere, ke la grafino memorigis min pri iu – tio perpleksis min. Sed ŝia aspekto estas tiel fremda – mi ne rilatigis ŝin al la malgranda usona lernej-knabino. Estas vere, ke mi nur ekrigardis ŝin kiam mi eniris la manĝ-vagonon. Mi rimarkis ŝiajn vestaĵojn, pli ol ŝian vizaĝon” – ŝi iomete ridetis – “tio estas kutima ĉe virinoj! Krome – nu, mi havis proprajn priokupiĝojn.”

“Vi ne diros al mi vian sekreton, fraŭlino?” La voĉo de Poirot estis tre dolĉa kaj persvada.

Ŝi diris per mallaŭta voĉo: “Mi ne povas – mi ne povas.”

Kaj subite, sen ia averto, ĝi ne plu povis elteni la suferon. Ŝi metis la vizaĝon sur la brakojn, kaj ploris kvazaŭ la koro rompiĝus. La kolonelo ekstaris, kaj restis embarasite apud ŝi.

“Mi – atentu – – – ”

Li ĉesis, kaj turniĝante, li furioze sulkigis la brovojn kontraŭ Poirot. “Mi rompos ĉiun oston en via korpo, vi malpura malgravuleto,” li diris.

“Sinjoro,” protestis S-ro Bouc. Arbuthnot returnis sin al la fraŭlino. “Mary – pro Dio – – – ”

Ŝi ekstaris. “Estas nenio. Mi estas trankvila nun. Vi ne plu bezonas min, ĉu, S-ro Poirot? Se jes, vi devos veni kaj trovi min. Ho! Kia idioto – kia idioto mi fariĝas!”

Ŝi rapidis el la vagono. Arbuthnot, antaŭ ol sekvi ŝin, denove turnis sin al Poirot.

“F-ino Debenham havas nenian rilaton kun ĉi tiu afero – nenian, ĉu vi aŭdas? Kaj se oni ĝenus ŝin, mi intervenos.” Li eliris.

“Mi ŝatas vidi koleran anglon,” diris Poirot. “Ili estas tre amuzaj. Ju pli emociaj ili estas, des malpli ili povas sence paroli.”

Sed S-ro Bouc ne interesiĝis pri la emociaj reagoj de angloj. Li estis superŝutata pro admiro al sia amiko.

“Amiko mia, vi estas mirinda,” li ekkriis. “Alia mirakla divenaĵo. Tio estas eksterordinara.”

“Estas nekredeble, kiel vi pensas pri tiaj aferoj,” admire diris D-ro Constantine.

“En la nuna okazo mi ne meritas gratulon. Ne estis divenaĵo. Grafino Andrenyi preskaŭ diris al mi la veron.”

“Kiel? Ne estas eble?”

“Vi memoras, ke mi demandis al ŝi pri ŝia guvernistino? Mi jam mense decidis, ke se Mary Debenham iel rilatis al la afero, ŝi devis en la hejmo okupi tian oficon.”

“Jes, sed Grafino Andrenyi priskribis tute malsimilan personon.”

“Precize. Alta, mezaĝa virino kun ruĝaj haroj – efektive, precize la kontraŭo de F-ino Debenham. Sed tiam ŝi devis rapide elpensi nomon, kaj la senkonscia kunligo de ideoj malkaŝis la sekreton. Ŝi diris F-ino Freebody, vi memoras.”

“Jes?”

“Eble vi ne scias tion, sed estas en Londono granda magazeno nomita Debenham & Freebody. La nomo Debenham estis en ŝia menso; ŝi devis rapide elpensi alian nomon, kaj la unua kiu venis al ŝi estis Freebody. Nature, mi tuj komprenis.”

“Jen alia mensogo. Kial ŝi diris tion?”

“Eble pli da lojaleco. Tio malfaciligas la solvon.”

Ma foi,” diris energie S-ro Bouc. “Ĉu ĉiu en la trajno mensogas?”

“Tion,” diris Poirot, “ni nun intencas eltrovi.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.