|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() Murdo en la Orienta EkspresoAŭtoro: Agatha Christie |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiam Mary Debenham envenis la manĝ-vagonon ŝi konfirmis la antaŭan opinion de Poirot pri ŝi.
Ŝi estis tre nete vestita per nigra kostumo kun griza bluzo, kaj la ondoj de ŝia malhela hararo estis ordaj kaj belaj. Ŝia maniero estis same trankvila. Ŝi sidis kontraŭ Poirot kaj S-ro Bouc kaj demande rigardis ilin.
“Via nomo estas Mary Hermione Debenham, kaj vi havas dudek ses jarojn?” diris Poirot.
“Jes.”
“Angla?”
“Jes.”
Ĉu vi estos tiel afabla, fraŭlino, kiel skribi vian daŭran adreson sur ĉi tiun paperon?”
Ŝi tion faris. Ŝia skribo estis klara kaj legebla.
“ Kaj nun, fraŭlino, kion vi povas diri al ni pri la hieraŭa afero?”
“Mi opinias, ke mi povas diri nenion al vi. Mi enlitiĝis kaj dormis”
“Ĉu malĝojigas vin, fraŭlino, ke krimo okazis en ĉi tiu trajno?”
La demando videble estis neatendita. Ŝiaj grizaj okuloj iom malfermiĝis.
“Mi ne tute komprenas vin.”
“La demando estis tute simpla, fraŭlino. Mi rediros ĝin. Ĉu multe malĝojigas vin, ke krimo okazis en ĉi tiu trajno?”
“Mi vere ne pensis pri ĝi laŭ tiu vidpunkto. Ne, mi ne povas diri, ke mi estas malĝojigita.”
“Krimo – tio estas ordinara afero al vi, ĉu?”
“Kompreneble ĝi estas malagrabla afero,” diris Mary Debenham trankvile.
“Vi estas tre anglo-saksa, fraŭlino. Vi ne sentas emocion.”
Ŝi iomete ridetis. “Mi bedaŭras, ke mi ne povas esti histeria por pruvi mian sentemon. Ĉiuokaze, personoj mortas ĉiutage.”
“Ili mortas, jes. Sed murdo estas iom pli malofta.”
“Certe.”
“Vi ne konis la murditon?”
“Mi vidis lin la unuan fojon kiam mi tagmanĝis hieraŭ.”
“Kaj kiamaniere li impresis vin?”
“Mi apenaŭ rimarkis lin.”
“Li ne impresis vin kiel malbonega persono?”
Ŝi iomete levis la ŝultrojn. “Vere, mi eĉ ne pensis pri li.”
Poirot atente rigardis ŝin. “Vi estas, mi opinias, iom malestima pri la maniero laŭ kio mi faras mian demandaron,” li diris kun ekbrilo en la okuloj. “Ne tiel, vi pensas, oni kondukus anglan enketon. Tie ĉio estus ordigita, kaj oni parolus nur pri la faktoj. Sed mi havas propran metodon. Mi unue rigardas mian atestanton, mi decidas pri lia aŭ ŝia karaktero, kaj laŭe faras miajn demandojn. Antaŭ minuto mi faris demandojn al sinjoro, kiu volis diri al mi siajn ideojn pri ĉiu temo. Nu, tian personon mi devigas resti ĉe la punkto priparolata. Mi volas, ke li respondu jes aŭ ne, ĉi tio aŭ tio. Poste, vi venis. Mi tuj rimarkas, ke vi estos orda kaj sistema. Vi parolos nur pri la nuna afero. Viaj respondoj estos malongaj kaj trafaj. Kaj ĉar, fraŭlino, la homa naturo estas kontraŭema, mi faras al vi tute malsimilajn demandojn. Mi demandas al vi, kion vi sentas, kion vi pensis. Tiu metodo ne plaĉas al vi?”
“Se vi pardonos al mi la diron, ĝi ŝajnas al mi malŝparo de tempo. Ĉu aŭ ne la vizaĝo de S-ro Ratchett plaĉis al mi ne ŝajnas al mi esti fakto, kiu helpos vin eltrovi kiu murdis lin.”
“Ĉu vi scias la veran nomon de S-ro Ratchett, fraŭlino?”
Ŝi kapjesis. “S-ino Hubbard diris tion al ĉiu.”
“Kaj kion vi opinias pri la afero Armstrong?”
“Ĝi estis tute abomena,” diris la fraŭlino fervore. Poirot penseme rigardis ŝin.
“Vi veturas de Bagdad, mi kredas, F-ino Debenham?”
“Jes.”
“Al Londono?”
“Jes.”
“Kion vi faris en Bagdad?”
“Mi estis guvernistino por du infanoj.”
“Ĉu vi reiros al tiu ofico post via libertempo?”
“Mi ne estas certa.”
“Kial?”
“Bagdad estas malproksima. Mi preferus oficon en Londono, se mi povus tion trovi.”
“Mi komprenas. Mi pensis, ke eble vi iras por edziniĝi.”
F-ino Debenham ne respondis. Ŝi levis la okulojn kaj rigardis Poirot rekte en la vizaĝo. La rigardo videble diris,
“Vi estas impertinenta.”
“Kion vi opinias pri la virino kiu kunokupas vian kupeon – F-ino Ohlsson?”
“Ŝi ŝajnas esti afabla, simpla persono.”
“Kia estas la koloro de ŝia tualet-robo?”
Mary Debenham rigardegis. “Ia bruna koloro – natura lano.”
“ Do. Mi rajtas mencii sen maldiskreteco, mi esperas, ke mi rimarkis la koloron de via tualet-robo survoje de Aleppo al Istanbul. Pala malvkolora, mi kredas.”
“Jes, vi pravas.”
“Ĉu vi havas alian tualet-robon, fraŭlina. Ekzemple, skarlatan tualet-robon?”
“Ne, tiu ne estas mia.”
Poirot klinis antaŭen. Li estis kiel kato saltanta al muso.
“Do, kies?”
La fraŭlino iom retiris sin, surprizita
“Mi ne scias. Kion vi volas diri?”
“Vi ne diris, ‘Ne, mi ne havas tian’ Vi diris ‘Tiu ne estas mia’ – kio signifas ke tiu aĵo apartenas al iu alia.”
Ŝi kapjesis.
“Al iu alia en ĉi tiu trajno?”
“Jes”
“Al kiu ĝi apartenas?”
“Mi ĵus diris al vi. Mi ne scias. Mi vekiĝis hadiaŭ matene ĉirkaŭ la kvina kun la impreso, ke la trajno restis senmova dum langa tempo. Mi malfermis la pordon kaj rigardis en la koridoron, pensante ke ni estas ĉe stacidomo. Mi vidis iun en skarlata tualet-robo malproksime en la koridoro.”
“Kaj vi ne scias kiu ŝi estis. Ĉu ŝi havis helajn, malhelajn, aŭ grizajn harojn?”
“Mi ne pavas diri. Ŝi surportis ĉapeton kaj mi vidis nur la malantaŭan parton de ŝia kapo.”
“Kaj laŭ la formo?”
“Iom alta kaj maldika, mi opinias, sed estas malfacile diri. La kimono estis brodita de drakoj.”
“Jes, vi estas prava, drakoj.”
Ŝi silentis dum minuto. Li murmuris al si: “Mi ne pavas kompreni gin. Mi ne povas kompreni ĝin. Ĉio ŝajnas esti sensenca.”
Tiam levante la okulojn, li diris :
“Mi ne bezonas teni vin plu, fraŭlino.”
“Ho,” Ŝi ŝajnis esti surprizita, sed tuj leviĝis. Ĉe la pordo, tamen, ŝi hezitis momenton, kaj revenis.
“ La svedino – F-ino Ohlsson – ŝajnas esti ĝenata.
Ŝi diris, ke laŭ vi, ŝi estas la lasta persono, kiu vidis tiun viron viva. Ŝi opinias, mi kredas, ke pro tio vi suspektas ŝin. Ĉu mi ne povas diri al ŝi ke ŝi faris eraron? Vere, ŝi estas tia persono, kia ne dolorigus eĉ muŝon.” Ŝi ridetis dum ŝi parolis.
“Je kioma horo ŝi iris por akiri la aspirinon de S-ino Hubbard?”
“Iom post la deka kaj duono.”
“Ŝi estis for – dum kiom da tempo?”
“Ĉirkaŭ kvin minutoj.”
“Ĉu ŝi denove forlasis la kupeon dum la nokto?”
“Ne.”
Poirot turnis sin al la kuracisto “Ĉu Ratchett povus esti murdita tiel frue?”
La kuracisto kapneis.
“Do, mi opinias, ke vi povas kontentigi vian amikinon, fraŭlino.”
“Dankon.” Ŝi subite ridetis je li, rideto kiu invitis simpation. “Ŝi similas ŝafon, vi scias. Ŝi maltrankviliĝas kaj blekas.”
Ŝi forturnis sin kaj eliris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.