La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 9 – LA ATESTO DE S-RO HARDMAN

La lasta el la unua-klasaj pasaĝeroj esti intervjuota – S-ro Hardman – estis la granda usonano, kiu manĝis ĉe la sama tablo kiel la italo kaj la servisto de S-ro Ratchett. Li portis iom brilaĉan kompleton, roz-koloran ĉemizon, brilegan kravat-pinglon, kaj maĉis gumon kiam li eniris la manĝ-vagonon. Li havis dikan maldelikatan vizaĝon, kun bonhumora esprimo.

“Bonan matenon, sinjoroj,” li diris. “Kiel mi povas helpi vin?”

“Vi aŭdis pri ĉi tiu murdo, S-ro Hardman?”

“Certe.” Li lerte movis la maĉ-gumon.

“Laŭnecese ni intervjuas ĉiujn pasaĝerojn en la trajno.”

“Konsentite. Nur tiamaniere oni povas esplori la aferon.”

Poirot rigardis la pasporton antaŭ si.

“Vi estas Cyrus Bethman Hardman, usonano, kvardek-unu jara, vojaĝanta vendisto de rubandoj por skribmaŝinoj?”

“Vi pravas. Tio estas mi.”

“Vi vojaĝas de Istanbul al Parizo?”

“Tiel estas.”

“Kialo?”

“Komerco.”

“Ĉu vi ĉiam veturas unuaklase, S-ro Hardman?”

“Jes, sinjoro. Mia firmo pagas la vetur-elspezojn.” Li palpebrumis.

“Nu, S-ro Hardman, ni venas al la aferoj de hieraŭ nokte.”

La usonano kapjesis.

“Kion vi povas diri al ni pri la afero?”

“Precize nenion.”

“Estas bedaŭrinde. S-ro Hardman, bonvolu diri al ni precize kion vi faris hieraŭ post la vespermanĝo.”

Por la unua fojo la usonano ne ŝajnis havi respondon tute preta. Fine li diris: “Pardonu al mi sinjoroj, sed precize kiuj vi estas? Sciigu tion al mi.”

“Jen S-ro Bouc, direktoro de la Compagnie des Wagons Lits. Ĉi tiu sinjoro estas la kuracisto kiu ekzamenis la korpon.”

“Kaj vi?”

“Mi estis Hercule Poirot. La kompanio komisiis min esplori la aferon.”

“Mi aŭdis pri vi,” diris S-ro Hardman. Li pripensis dum ankoraŭ unu du minutoj. “Mi devas diri ĉion supozeble.”

“Certe estus bone, ke vi diru al ni ĉion, kion vi scias,” diris Poirot seke.

“Vi estus prave parolinta se estus io, kion mi scias. Mi scias nenion, kiel mi diris. Sed mi devus scii ion, kaj pro tio mi estas ĉagrenita. Vere, mi devus scii ion.”

“Bonvolu klarigi, S-ro Hardman.”

S-ro Hardman suspiris, forigis la maĉ-gumon, kaj metis manon en poŝon. Samtempe lia personeco ŝajnis ŝanĝiĝi. Li iĝis malpli simila al teatra rolulo kaj pli viva persono. La sonoraj nazaj voĉtonoj modifiĝis.

“Tiu pasporto estas blufaĵo,” li diris. “Jen kiu mi vere estas.”

Poirot legis la vizitkarton donita al li. S-ro Bouc rigardis super lian ŝultron.

S-RO CYRUS B. HARDMAN,

Detektiva Agentejo McNeill,

New York.

Poirot konis la nomon. Ĝi estis unu el la plej bone konataj kaj plej fidindaj detektivaj agentejoj en New York.

“Nu, S-ro Hardman,” li diris, “Permesu, ke mi aŭdu la signifon de ĉi tio.”

“Certe. Jen kiel la afero okazis. Mi venis al Eŭropo serĉante du trompulojn – nenio rilata al la nuna afero. La serĉo finiĝis en Istanbul. Mi telegrafis al mia estro, kaj ricevis ordonon reveni. Mi intencis reiri al New York, kiam mi ricevis ĉi tion.” Li transdonis leteron, kies papero surhavis la adreson de la Hotelo Tokatlian. Kara sinjoro, – Oni indikis vin al mi kiel unu el la stabo de la Detektiva Agentejo McNeill. Bonvolu veni al mia ĉambro je la kvara hodiaŭ posttagmeze.

Ĝi estis subskribita “S. E. Ratchett.”

Eh bien?

“Mi iris je la citita horo, kaj S-ro Ratchett klarigis la situacion al mi. Li montris al mi du leterojn, kiujn li ricevis.”

“Li estis timema?”

“Li ŝajnigis, ke li ne estas, sed estis nenia dubo, ke li estas. Li faris proponon al mi. Mi devus veturi al Parizo per la sama trajno, kaj zorgi, ke neniu forigu lin. Nu, sinjoroj, mi veturis per la sama trajno, kaj malgraŭ tio, iu sukcesis forigi lin. Tutcerte mi estas ĉagrenita pri la afero, kiu povas havi malbonajn por mi.”

“Ĉu li donis al vi ian indikon pri via agado?”

“Certe. Li havis ĉion jam pretan. Estis lia ideo, ke mi veturu en la kupeo apud lia, sed tio tute ne estis ebla. La sola loko havebla estis kupeo n-ro 16, kaj eĉ pri tiu estis malfacilaĵoj. Mi opinias, ke la konduktoro ŝatas teni tiun kupeon en rezervo. Sed tio ne gravas. Kiam mi zorge konsideris la aferon, ŝajnis al mi, ke n-ro 16 estas taŭga loko. Nur estis la manĝ-vagono antaŭ la Istanbul dorm-vagono, kaj la antaŭa pordo al la kajo estis ŝlosita por la noktoj. Murdonto povus veni nur tra la malantaŭa pordo al la kajo, aŭ tra la malantaŭa parto de la trajno – ĉiuokaze li devus preterpasi mian kupeon.”

“Mi supozas, ke vi havas nenian ideon pri la identeco de la ebla atakanto?”

“Nu, mi scias kiel li aspektas. S-ro Ratchett priskribis lin al mi.”

“Kio?” La tri viroj avide antaŭenklinis. Hardman daŭrigis: “Malgranda viro, malhela, kun iom virina voĉo – tion diris al mi la maljunulo. Li diris ankaŭ, ke kredeble ĝi ne okazos dum la unua nokto, sed pli kredeble, la duan aŭ trian.”

“Li sciis ion,” diris S-ro Bouc.

“Li certe sciis pli ol li diris al sia sekretario,” pense diris Poirot. “Ĉu li diris ion al vi pri tiu malamiko?

Ekzemple ĉu li diris kial oni minacas lian vivon.”

“Ne, li estis iom sekretema tiurilate. Li nur diris, ke la ulo deziras murdi lin kaj intencas tion fari.”

“Malgranda viro – malhela – kun virina voĉo,” diris Poirot pense. Tiam intense rigardante Hardman, li diris:

“Kompreneble, vi sciis, kiu li vere estis?”

“Kiu, sinjoro?”

“Ratchett. Vi rekonis lin?”

“Mi ne komprenas vin.”

“Ratchett estis Cassetti, la Armstrong’a murdanto.”

S-ro Hardman fajfis. “Kia surprizo!” li diris. “Ne, mi ne rekonis lin. Mi estis en la okcidenta parto de la lando kiam la afero okazis. Kredeble mi vidis fotojn de li en la ĵurnaloj, sed mi certe ne rekonus mian propran patrinon post la laboro de ĵurnala fotografisto. Nu, mi ne dubas ke kelkaj personoj volis venĝi sin kontraŭ Cassetti.”

“Ĉu vi scias pri iu, kiu rilatis kun la afero Armstrong, kaj kiu similas tiun priskribon – malgranda, malhela, kaj virina voĉo?”

Hardman pripensis minuton, “Estas malfacile diri. Preskaŭ ĉiu iel koncernata jam mortis.”

“Memoru, ke estis tiu fraŭlino kiu ĵetis sin el la fenestro.”

“Certe. Jen interesa punkto. Ŝi estis ia fremdulino. Eble ŝi havis parencojn. Sed vi devas memori, ke estis aliaj aferoj krom tiu de Armstrong. Cassetti aranĝis pri infanŝtelado dum sufiĉe longa tempo. Vi ne povas pensi nur pri tio.”

“Jes, sed ni havas kialon pensi, ke la nuna krimo rilatas al la afero Armstrong.”

S-ro Hardman okule demandis. Poirot ne respondis. La usonano neante skuis la kapon.

“Mi ne povas memori iun, kiu similis tiun priskribon en la afero Armstrong,” li diris malrapide. “Sed kompreneble, ĝi koncernis min kaj mi ne multe sciis pri ĝi.”

“Do, daŭrigu vian rakonton, S-ro Hardman.”

“Estas malmulte direbla. Mi dormis dum la tagoj kaj restis sendorme kaj rigardante dum la noktoj. Nenio suspektinda okazis dum la unua nokto. Hieraŭ nokte estis same, laŭ mia sperto. Mia pordo estis iomete malfermita, kaj mi elrigardis. Neniu nekonato preterpasis.”

“Vi estas certa pri tio, S-ro Hardman?”

“Tute certa. Neniu eniris la trajnon de ekstere, kaj neniu envenis el la malantaŭaj vagonoj. Mi ĵuros pri tio.”

“Ĉu vi povis vidi la konduktoron de via loko?”

“Certe. Li sidas sur la seĝeto preskaŭ kontraŭ mia pordo.”

“Ĉu li forlasis tiun seĝeton post la halto ĉe Vincovci?”

“Tiu estis la lasta stacio? Nu, li respondis al du sonoriloj – tio estus preskaŭ tuj post la fina halto de la trajno. Poste li eniris en la malantaŭa vagono – estis tie ĉirkaŭ kvaronhoro. Sonorilo laŭte sonis, kaj li kurante revenis. Mi paŝis en la koridoron por vidi kio okazas, sed estis nur la usonanino. Ŝi grumblegis pri io. Mi ridetis. Tiam li iris en alian kupeon, kaj revenis por akiri botelon da sod-akvo por iu. Poste li restis sur sia seĝo ĝis li iris al la alia fino de la vagono por pretigi ies liton. Mi opinias, ke li poste restis sur sia seĝo ĝis ĉirkaŭ la kvina hodiaŭ matene.”

“Ĉu li iam ekdormis?”

“Tion mi ne povas diri. Povas esti.”

Poirot kapjesis. Liaj manoj aŭtomate ordigis la paperojn sur la tablo. Li prenis la oficialan karton, denove.

“Bonvolu meti vian parafon sur ĉi tion,” li diris. La alia tion faris.

“Estas neniu, mi supozas, kiu povas konfirmi vian rakonton pri via identeco, S-ro Hardman?”

“En la trajno. Ne – kun la escepto de la junulo MacQueen. Mi konas lin sufiĉe bone – vidis lin en la oficejo de lia patro en New York – sed tio tute ne signifas ke li rekonus min el amaso. Ne, S-ro Poirot, vi devos atendi kaj telegrafi al New York kiam la neĝo liberigos nin. Sed ĝi estas vera. Mi ne mensogas. Do, ĝis la revido, sinjoroj. Mi estas kontenta, ke mi renkontis vin, S-ro Poirot.”

Poirot proponis cigaredujon. “Sed eble vi preferas pipon?”

“Certe ne.” Li prenis unu kaj foriris. La tri viroj rigardis unu la alian.

“Vi opinias, ke li estas sincera?” demandis D-ro Constantine.

“Jes, jes. Mi konas tiun specon. Krome, ĝi estas rakonto facile kontrolebla.”

“Li donis al ni tre interesan atestaĵon,” diris S-ro Bouc.

“Ja, jes.”

“Malgranda viro, malhela, kun alt-tona voĉo,” diris S-ro Bouc penseme.

“Priskribo, kiu taŭgas al neniu en la trajno,” diris Poirot.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.