|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() Murdo en la Orienta EkspresoAŭtoro: Agatha Christie |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
S-ro Bouc rigardis la butonon, kiun S-ino Hubbard lasis post ŝi.
“La butono. Mi ne povas kompreni ĝin. Ĉu ĝi signifas, ke malgraŭ ĉio Pierre Michel implikiĝis en la afero?” li diris. Li paŭzis, poste daŭrigis ĉar Poirot ne respondis.
“Kion vi dirus, mia amiko?”
“La butono sugestas eblecojn,” pense diris Poirot. “Ni intervjuu la svedinon antaŭ ol diskutu la informon kiun ni aŭdis.”
Li trarigardis la amason de pasportoj antaŭ li.
“Ha! jen. Greta Ohlsson, aĝo kvardek naŭ.”
S-ro Bouc ordonis al la servisto, kaj baldaŭ la virino kun la flave-griza hararo kaj la longa ŝaf-simila vizaĝo enkondukiĝis. Ŝi miope rigardis S-ron Poirot tra siaj okulvitroj, sed estis tute trankvila. Evidentiĝis, ke ŝi komprenas kaj parolas france, tial la konversacio okazis per tiu lingvo. Poirot unue faris al ŝi la demandojn pri kiuj li jam sciis la respondojn--ŝiaj nomo, aĝo, kaj adreso. Poste li demandis pri ŝia okupo.
Ŝi diris al li, ke ŝi estas intendantino en misia lernejo apud Istanbul. Ŝi estas sperta flegistino.
“Kompreneble, vi scias pri kio okazis hieraŭ nokte, fraŭlino?”
“Kompreneble. Estas terure. Kaj la usonanino diris al mi, ke la murdinto estis efektive en ŝia kupeo.”
“Mi aŭdis, fraŭlino, ke vi estas la lasta persono, kiu vidis la murditon viva?”
“Mi ne scias. Povas esti. Mi erare malfermis la pordon de lia kupeo. Mi tre hontis. Ĝi estis nekonvena eraro.”
“Vi efektive vidis lin?”
“Jes. Li legis libron. Mi pardonpetis rapide kaj foriris.”
“Ĉu li diris ion al vi?”
Eta ruĝiĝo montriĝis sur la vangoj de la sinjorino.
“Li ridis kaj diris kelkajn vortojn, kiujn mi ne precize aŭdis.”
“Kaj kion vi faris post tio, fraŭlino?” demandis Poirot, takte ŝanĝante la temon.
“Mi iris al la kupeo de la usonanino, S-ino Hubbard. Mi petis iom da aspirino kaj ŝi donis ĝin al mi.”
“Ĉu ŝi demandis al vi, ĉu la pordo inter ŝia kupeo kaj tiu de S-ro Ratchett estis riglita?”
“Jes.”
“Kaj ĉu ĝi estis?”
“Jes.”
“Kaj post tio?”
“Post tio mi reiris al mia kupeo. Mi englutis la aspirinon kaj kuŝiĝis.”
“Je kioma horo tio okazis?”
“Kiam mi enlitiĝis estis kvin minutoj antaŭ la unua, ĉar mi rigardis mian poŝhorloĝon antaŭ ol streĉi ĝin.”
“Ĉu vi rapide endormiĝis?”
“Ne tre. Mia kapo plisaniĝis, sed mi kuŝis sendorme dum iom da tempo.”
“Ĉu la trajno haltis antaŭ ol vi endormiĝis?”
“Mi opinias, ke ne. Ni haltis, mi opinias ĉe stacidomo, ĵus kiam mi komencis esti dormema.”
“Tio estus ĉe Vincovci. Nu, via kupeo estas ĉi tiu?” Li indikis ĝin sur la plano.
“Jes, tio estas ĝi.”
“Ĉu vi havis la supran aŭ la suban liton?”
“La suban, n-ro 10.”
“Kaj vi havis kunulon?”
“Jes, juna anglino. Tre afabla, tre ĝentila. Ŝi veturis de Bagdad.”
“Post kiam la trajno forlasis Vincovci, ĉu ŝi forlasis la kupeon?”
“Ne, mi estas certa, ke ne.”
“Kial vi estas certa, se vi dormis?”
“Mi dormas tre malpeze. Mi kutimas vekiĝi pro soneto. Mi estas certa, ke se ŝi estus elirinta el la supra lito, mi estus vekiĝinta.”
“Ĉu vi forlasis la kupeon?”
“Ne ĝis hodiaŭ matene.”
“Ĉu vi havas skarlatan silkan kimonon, fraŭlino?”
“Certe ne. Mi havas komfortan tualet-robon el dika materialo.”
“Kaj la virino kun vi, F-ino Debenham? Kian koloron havas ŝia tualet-robo?”
“Palan malv-koloron, tia kian vi aĉetas en la oriento.”
Poirot kapjesis. Tiam li diris en amika voĉtono: “Kial vi faras la nunan vojaĝon? Libertempo?”
“Jes, mi hejmeniras por libertempi. Sed unue mi iras al Lausanne por resti ĉe fratino dum eble semajno.”
“Eble vi estos tiel afabla kiel skribi por mi la nomon kaj adreson de via fratino?”
“Kun plezuro.”
Ŝi prenis la paperon kaj krajonon, kiujn li donis al ŝi, kaj skribis la nomon kaj adreson.
“Ĉu vi iam estis en Usono, fraŭlino?”
“Ne, kvankam unufoje mi preskaŭ iris. Mi devus iri kun malsana virino, sed lastmomente la aranĝo nuliĝis. La usonanoj estas tre bonaj. Ili donacas multe da mono por starigi lernejojn kaj malsanulejojn. Ili estas tre praktikaj.”
“Ĉu vi iam aŭdis pri la afero Armstrong?”
“Ne, kio estis tio?”
Poirot klarigis. Greta Ohlsson indigniĝis. Ŝia flava hararo tremetis pro ŝia emocio.
“Ke ekzistas en la mondo tiaj malbonaj viroj! Oni preskaŭ perdas la fidon. La kompatinda patrino. Mia koro doloras pro ŝi.”
La afabla svedino foriris, ŝia simpatia vizaĝo ruĝeta, ŝiaj okuloj larmplenaj. Poirot afereme skribis sur paperfolion.
“Kion vi tie skribas, mia amiko?” demandis S-ro Bouc.
“Estas mia kutimo havi ĉion en bona ordo. Mi pretigis tabelon laŭhoran.”
Li finis la skribadon kaj donis la paperon al S-ro Bouc. 9.15 La trajno forlasis Beograd. ĉirkaŭ 9.40 Servisto lasis Ratchett kun dormigaĵo apud li. ĉirkaŭ 10.0 MacQueen lasis Ratchett. ĉirkaŭ 10.40 Greta Ohlsson vidis Ratchett (ne plu vidita viva). N.B. – Li legas libron. 0.10 La trajno forlasis Vincovci (malfrue). 0.30 La trajno eniris neĝblokon. 0.37 La sonorilo de Ratchett sonas. La konduktoro respondis. Ratchett diras, “Ce n’est rien. Je me suis trompé.” ĉirkaŭ 1.17 S-ino Hubbard pensas, ke viro estas en ŝia kupeo. Sonorigas por alvoki la konduktoron. S-ro Bouc kapjesis aprobe. “Tio estas tute klara,” li diris.
“Ĉu estas nenio tie, kio ŝajnas al vi iom stranga?”
“Ne, ĝi ŝajnas esti tute klara kaj en ordo. Ŝajnas tute certe ke la krimo okazis je 1.1 5. La atesto de la poŝhorloĝo tion montras, kaj la rakonto de S-ino Hubbard akordiĝas. Mi hazardas konjekton pri la identeco de la murdinto. Mi diras, mia amiko, ke la granda italo estas li. Li venis de Usono – de Chicago – kaj memoru, ke la ilo uzata de italo estas la tranĉilo, kaj li pikegas ne unufoje, sed kelkfoje.”
“Tio estas vera.”
“Sendube, tio estas la solvo de la mistero. Sendube li kaj Ratchett estis kune en tiu infanŝtela afero. Cassetti estas itala nomo. Iamaniere Ratchett perfidis lin. La italo eltrovis lin, sendis al li avertajn leterojn, kaj fine venĝis sin laŭ kruela maniero. La tuta afero estas simpla.”
Poirot dube skuis la kapon.
“Ĝi ne estas tiel simpla, mi timas,” li murmuris.
“Mi estas certa, ke tio estas la vero,” diris S-ro Bouc, pli kaj pli konvinkita pri sia teorio.
“Sed kio pri la servisto kun la dent-doloro, kiu ĵuras ke la italo neniam forlasis la kupeon?”
“Tio estas la malfacilaĵo.”
La okuloj de Poirot briletis. “Jes, tio estas ĝenaĵo. Estas malbone por via teorio, kaj treege bonŝance por nia itala amiko, ke la servisto de S-ro Ratchett havis la dent-doloron.”
“Ĝi estos klarigita,” diris S-ro Bouc kun grandioza certeco. Poirot denove skuis la kapon. “Ne, la afero estas apenaŭ tiel simpla,” li denove murmuris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.