La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 3 – POIROT MALAKCEPTAS PROPONON

M. Hercule Poirot iomete malfruis kiam li eniris la manĝ-vagonon la sekvantan tagon. Li estis ellitiĝinta frue, matenmanĝinta preskaŭ sole, kaj pasiginta la matenon konsiderante la notojn pri la afero, kiu vokis lin al Londono. Li estis vidinta malofte sian kunveturanton. M. Bouc, kiu jam sidiĝis, gestis saluton, kaj vokis sian amikon al la libera loko kontraŭ li. Poirot sidiĝis kaj baldaŭ trovis ke lia tablo estas la unua, kiu ricevas atenton kaj la plej bonajn manĝaĵojn. Estis nur kiam ili manĝas bongustan krem-fromaĝon, ke M. Bouc permesis sin pensi pri aliaj aferoj. Li estis je tiu periodo de manĝo, kiam oni estiĝas filozofa.

“Nu!” li diris. “Se mi nur havus la plumon de Balzac! Mi priskribus ĉi tiun lokon.”

Li mangestis.

“Bona ideo, tio,” diris Poirot.

“Vi konsentas? Oni ne faris ĝin, miaopinie? Tamen ĝi estas romaneca. Ĉirkaŭ ni estas personoj el ĉiuj klasoj, el ĉiuj nacioj, el ĉiuj aĝoj. Dum tri tagoj ĉi tiuj personoj, fremdaj unu al la aliaj, estas kune. Ili manĝas kaj dormas sub unu plafono, ili ne povas disiĝi. Post tiuj tri tagoj ili apartiĝos, ili iros laŭ siaj propraj deziroj, kaj kredeble neniam revidos unu la alian.”

“Tamen,” diris Poirot, “ supozu, ke akcidento – – – ”

“Ne, ne, mia amiko – – – ”

“De via vidpunkto tio estus bedaŭrindaĵo, mi konsentas. Tamen, supozu tion dum momento. Eble tiuokaze, ĉiuj ĉi tie estus kunligitaj – per la morto.”

“Pli da vino,” diris M. Bouc, rapide elverŝante ĝin. “Vi estas malgaja, mon cher. Eble pro la digesto.”

“Estas vere,” konsentis Poirot, “ke la manĝaĵoj en Sirio eble ne taŭgis por mia stomako.”

Li trinketis sian vinon. Tiam lia rigardo penseme vagadis ĉirkaŭ la manĝ-vagono. Estis dek tri personoj, kaj, kiel diris M. Bouc, el ĉiuj klasoj kaj nacioj. Li komencis studi ilin.

Ĉe la tablo kontraŭ ili estis tri viroj. Ili estas, li supozis, unuopaj veturantoj kune metitaj laŭ la decido de la servistoj. Granda malpala italo kontente pikis la dentojn. Kontraŭ li maldika, bonorda anglo portis la senespriman vizaĝon de la bone-instruita servisto. Apud li estis granda usonano en brilaĉa kompleto – eble komerca vojaĝanto.

“Vi devas troigi ĝin,” li estis diranta per laŭta naza voĉo. La italo forprenis la dent-pikilon por gesti per ĝi.

“Prave,” li diris. “Jen kion mi ĉiam diras.”

La anglo rigardis el la fenestro, kaj tusis. La rigardo de Poirot pluen vagis.

Ĉe malgranda tablo estis unu el la plej malbelaj virinoj, kiun li iam vidis. Ĝi estis malbeleco distinga – ĝi ĉarmis pli ol forpelis. Ŝi sidis tre rekte. Ĉirkaŭ ŝia kolo estis kolumo el tre grandaj perloj. Ŝiaj manoj estis kovritaj da ringoj. Ŝia zibela palto estis sur ŝiaj ŝultroj. Malgranda multekosta ĉapelo ne plibeligis la flavan, bufaspektan vizaĝon sub ĝi.

Ŝi estis parolanta al la servisto per klara, ĝentila, sed tute aŭtokrata tono.

“Vi kompleze metos en mian kupeon botelon da mineralakvo kaj grandan glason da oranĝsuko. Vi aranĝos, ke mi ricevu ĉe la hodiaŭa vespermanĝo kokidon kuiritan sen saŭcoj – ankaŭ iom da bolita fiŝo.”

La servisto ĝentile respondis, ke li tion faros.

Ŝi gracie kapjesis kaj ekstaris. Ŝi ekvidis Poirot, kaj rigardis lin laŭ la indiferenteco de neinteresita aristokrato.

“Tiu estas Princino Dragomiroff,” mallaŭte diris S-ro Bouc. “Ŝi estas rusino. Ŝia edzo enmonigis sian tutan posedaĵon antaŭ la revolucio, kaj investis ĝin en aliaj landoj. Ŝi estas tre riĉa. Kosmopolitino.”

Poirot kapjesis. Li jam aŭdis pri Princino Dragomiroff.

“Ŝi estas elstara persono,” diris S-ro Bouc. “Tiel malbela kiel la peko, sed ŝi rimarkigas sin. Vi konsentas?”

Poirot konsentis.

Ĉe alia el la grandaj tabloj Mary Debenham sidis kun du aliaj virinoj. Unu estis alta mezaĝa virino en bluzo kaj jupo. Ŝi havis amason da velkitaj flavaj haroj malbele aranĝitaj, portis okulvitrojn, kaj havis longan, afablan vizaĝon iom kiel ŝafo. Ŝi aŭskultis la trian virinon, dika, iom maljuna virino kun agrabla vizaĝo, kiu parolis per malrapida, klara unutona voĉo, kiu montris nenian signon ke ĝi volis halti. “...Kaj tial mia filino diris ‘Ne estas eble, ke vi apliku usonajn metodojn en ĉi tiu lando. La homoj ĉi tie estas nature malenergiaj,’ ŝi diris. ‘Ili tute ne posedas energion.’ Malgraŭ tio, surprizus vin scii kion faras nia kolegio tie. Ĝi akiris bonegan instruistaron. Miaopinie, estas nenio tiel grava kiel la eduko. Ni devas apliki niajn okcidentajn idealojn, kaj instrui la orienton rekoni ilin. Mia filino diras – – – ”

La trajno eniris tunelon. La trankvila unutona voĉo droniĝis.

Ĉe la apuda malgranda tablo sidis Kolonelo Arbuthnot – sola. Li fikse rigardis la kapon de Mary Debenham. Ili ne sidis kune, kvankam ili povus facile tion aranĝi. Kial?

Eble, pensis Poirot, Mary Debenham ne konsentis. Guvernistino lernas esti zorgema. Ŝajnaĵoj estas gravaj. Fraŭlino, kiu devas akiri la vivrimedon devas esti diskreta. Lia rigardo vagis al la alia flanko de la vagono. Ĉe la fino estis mezaĝa virino, nigre-vestita, kun larĝa senesprima vizaĝo. Germanino aŭ Skandinavino, li pensis. Kredeble germana sinjorina servistino. Apud ŝi estis paro, kiu kliniĝis antaŭen kaj rapide interparolis. La viro portis anglajn vestojn – sed li ne estis anglo. Kvankam Poirot povis vidi nur la malantaŭan parton de lia kapo, ĝia formo kaj la ŝultroj perfidis lin. Granda viro, bonaspekta. Li subite turnis la kapon, kaj Poirot vidis la vizaĝon. Tre bela viro, eble tridekjara, kun hela liphararo. La virino kontraŭ li estis nur juna – eble dudekjara.

Ŝi portis nigran jaketon kaj jupon, blankan atlasan bluzon, etan ĉapelon laŭmode nerekte surmetita. Ŝi havis belan, fremdaspektan vizaĝon, tute blankan haŭton, grandajn brunajn okulojn, harojn gagatnigrajn.

Ŝi fumis cigaredon en longa ingo. La manoj finiĝis per ruĝaj fingro-ungoj. Ŝi portis unu grandan smeraldon fiksita en plateno. Estis koketado en ŝia rigardo kaj voĉo.

“Elle est jolie – et chic,” murmuris Poirot. “Edzo kaj edzino – ĉu?”

S-ro Bouc kapjesis.

“El la hungara ambasadorejo, mi opinias,” li diris.

“Belega paro.”

Nur estis du aliaj manĝantoj – MacQueen, la kunveturanto de Poirot, kaj lia dunganto S-ro Ratchett. La lasta frontis kontraŭ Poirot, kaj la duan fojon Poirot zorge rigardis tiun malallogan vizaĝon, kaj rimarkis la falsan bonvolon de la frunto kaj la malgrandajn, kruelajn okulojn. Sendube S-ro Bouc vidis ŝanĝon en la esprimo de sia amiko.

“Vi rigardas vian sovaĝan beston, ĉu ne?” li demandis. Poirot kapjesis. Kiam oni portis al li la kafon, S-ro Bouc ekstaris. Komencinte antaŭ ol Poirot, li estis fininta antaŭ iom da tempo.

“Mi reiras al mia kupeo,” li diris. “Venu baldaŭ kaj parolu kun mi.”

“Kun plezuro.”

Poirot trinketis sian kafon kaj mendis likvoron. La servisto iris de tablo al tablo kun sia monskatolo, ricevante pagojn. La voĉo de la maljuna usonanino aŭdiĝis, akra kaj plenda.

“Mia filino diris, ‘Akiru libreton da manĝ-biletoj kaj vi ne havos ĝenaĵojn.’ Nu, tio ne estas vera. Ŝajne ili devas havi dek procentan trinkmonon, kaj mi devas alpagi tiun botelon da mineral-akvo – aĉa ĝi estis. Ili ne havis Evian aŭ Vichy, kio ŝajnas strange al mi.”

“Tio estas – ili devas doni la akvon de la lando,” klarigis la ŝaf-vizaĝa virino.

“Tamen, ŝajnas strange al mi.” Ŝi malkontente rigardis amaseton de etaj moneroj sur la tablo. “Rigardu tion, kion li donis al mi. Dinaroj aŭ io. Ĝi aspektas kiel rubaĵo. Mia filino diris – – – ”

Mary Debenham forpuŝis sian seĝon kaj foriris. Kolonelo Arbuthnot ekstaris kaj sekvis ŝin. Kolektinte sian monon, la usonanino same faris, sekvate de la alia sinjorino. La hungaroj jam estis for. En la manĝ-vagono nur restis Poirot kaj Ratchett kaj MacQueen. Ratchett parolis al sia kunulo, kiu ekstaris kaj foriris. Tiam li mem ekstaris, sed anstataŭ sekvi MacQueen li neatendite sidis sin en la seĝo kontraŭ Poirot.

“Ĉu vi povas afable doni al mi alumeton?” li diris. Lia voĉo estis mola. “Mia nomo estas Ratchett.”

Poirot iomete sin klinis. Li metis la manon en sian poŝon kaj eltiris alumetujon, kiun li donis al la alia viro, kiu prenis ĝin sed ne bruligis alumeton.

“Mi opinias,” li daŭrigis, “ke mi havas la plezuron paroli al S-ro Hercule Poirot, ĉu ne?”

Poirot denove sin klinis.

“Vi estas prava, Monsieur.”

La detektivo konsciiĝis pri la studa rigardo de tiuj strangaj sagacaj okuloj antaŭ ol la alia denove parolis.

“En mia lando,” li diris, “ni senprokraste esprimas niajn celojn. S-ro Poirot, mi deziras ke vi faru ion por mi.”

La brovoj de Hercule Poirot iomete leviĝis.

“Mia klientaro, Monsieur, estas nuntempe limigita. Mi akceptas malmultajn proponojn.”

“Certe, mi komprenas tion. Sed la nuna afero, S-ro Poirot, signifas multan monon.” Per sia mola persvada voĉo li ripetis la vortojn, “Multan monon.”

Hercule Poirot silentis dum momento, kaj poste diris,

“Kion vi deziras ke mi faru por vi, Monsieur Ratchett?”

“S-ro Poirot, mi estas riĉulo – tre riĉa viro. Tiaj viroj havas malamikojn. Mi havas malamikon.”

“Nur unu malamikon?”

“Kion signifas tiu demando?” rapide demandis Ratchett.

Monsieur, laŭ mia sperto, kiam viro havas, kiel vi diras, malamikojn, kutime tio signifas ne nur unu malamikon.”

Ratchett ŝajnis esti kontenta pri la respondo de Poirot. Li tuj diris. “Jes, mi tion komprenas. Malamiko aŭ malamikoj – ne gravas. Kio gravas estas mia sekureco.”

“Sekureco?”

“Mia vivo estas minacita, S-ro Poirot. Nu, mi estas viro kiu povas prizorgi sin.” El la poŝo de lia jaketo lia mano montris revolveron dum momento. Li daŭrigis severe, “Mi opinias, ke mi ne estas viro subite trafebla. Sed miaopinie estus bone duoble certigi certecon. Mi kredas, ke vi estas la viro por gajni mian monon, S-ro Poirot. Kaj memoru – multan monon.”

Poirot pense rigardis lin dum kelkaj minutoj. Lia vizaĝo estis tute senesprima. La alia povus havi nenian ideon pri liaj pensoj.

“Mi bedaŭras, Monsieur,” li fine diris. “ Mi ne povas komplezi vin.”

La alia sagace rigardis lin.

“Nomu la pagon deziratan,” li diris. Poirot kapneis. “Vi ne komprenas, Monsieur. Mi estis tre bonŝanca en mia profesio. Mi perlaboris sufiĉe da mono por kontentigi miajn bezonojn kaj miajn dezirojn. Mi nun akceptas nur tiujn proponojn, kiuj interesas min.”

“Vi havas multan aplombon,” diris Ratchett. “Ĉu dudek mil dolaroj tentos vin?”

“Certe ne.”

“Se vi eltenas por ricevi pli, vi ne sukcesos. Mi scias kiom valoras io al mi.”

“Ankaŭ mi, Monsieur Ratchett.”

“Kio ne taŭgas pri mia propono?”

Poirot levis sin. “Se vi pardonos al mi la personaĵon – via vizaĝo ne placas al mi, Monsieur Ratchett,” li diris. Kaj post tio li forlasis la manĝ-vagonon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.