La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 4 – EKKRIO EN LA NOKTO

La Simplon Orienta Ekspreso alvenis ĉe Beograd kvaronon antaŭ la naŭa tiuvespere. Ĉar ĝi ne foriros ĝis la 9.15 Poirot malsupreniris al la kajo. Li ne restis longan tempon. Estis malvarmege, kaj ekstere neĝis. Li reiris al sia kupeo. La konduktoro, kiu estis sur la kajo, parolis al li.

“Viaj valizoj estas movitaj, Monsieur, al la kupeo N-ro 1, la kupeo de S-ro Bouc.”

“Kie do estas Sinjoro Bouc?”

“Li movis sin en la vagonon el Ateno, kiun oni ĵus alfiksis.”

Poirot serĉis sian amikon. S-ro Bouc ne volis akcepti liajn protestojn.

“Tio estas nenio. Estas pli bone tiel. Vi iras rekte al Anglujo, tial estas pli bone ke vi estu en la traira vagono al Calais. Mi estas tute kontenta ĉi tie. Ĝi estas tute trankvila. Ĉi tiu vagono estas okupata nur de mi kaj greka kuracisto. Sed, mia amiko, kia nokto! Oni diras, ke ne estis tiom da neĝo dum multaj jaroj. Ni esperu, ke ĝi ne atendigos nin. Mi ne estas tro feliĉa tiurilate, mi certigas al vi.”

Akurate je 9.15 la trajno ekiris el la stacidomo. Baldaŭ poste Poirot ekstaris, diris bonan nokton al sia amiko, kaj iris laŭlonge de la koridoro al sia propra vagono, kiu estas en la antaŭa parto apud la manĝvagono. Dum tiu, la dua tago de la vojaĝo, baroj sindetenaj iom malaperis. Kolonelo Arbuthnot staris ĉe la pordo de la kupeo de MacQueen kaj parolis al li. MacQueen ĉesis paroli kiam li vidis Poirot. Li aspektis surprizita.

“Nu,” li diris, “mi opiniis, ke vi forlasis nin. Vi diris, ke vi intencas eltrajniĝi en Beograd.”

“Vi miskomprenis min,” diris Poirot ridetante. “Mi memoras nun, ke la trajno ekveturis el Istanbul en la momento kiam ni parolis pri ĝi.”

“Sed viaj pakaĵoj – ili estas for.”

“Oni movis ilin en alian kupeon – nur tion.”

“Do, mi komprenas.”

Li rekomencis sian konversacion kun Arbuthnot, kaj Poirot iris laŭlonge de la koridoro. Du pordojn for de lia kupeo, la maljuna usonanino, S-ino Hubbard, staris parolante al la ŝaf-simila svedino. S-ino Hubbard proponis revuon al ŝi.

“Prenu ĝin, mia kara,” ŝi diris, “Mi havas multon por legi. La malvarmeco estas terura, ĉu ne?” Ŝi amike kapklinis al Poirot.

“Vi estas plej afabla,” diris la svedino.

“Tute ne. Mi esperas, ke vi bone dormos, kaj ke via kapdoloro estos for en la mateno.”

“Estas nur la malvarmeco. Mi pretigos tason da teo.”

“Ĉu vi havas aspirinon? Tute certe? Mi havas multon. Do, bonan nokton, mia kara.”

Ŝi turnis sin al Poirot, kaj la alia virino foriris.

“Kompatindulino, ŝi estas sveda. Tiom, kiom mi eltrovis, ŝi estas misiistino – kaj instruas. Afabla, sed ne bone parolas angle. Ŝi estis tiom interesata pri tio, kion mi diris al ŝi pri mia filino.”

Poirot jam sciis ĉion pri la filino de S-ino Hubbard.

Ĉiu, kiu komprenas la anglan lingvon, sciis, kc ŝi kaj ŝia edzo estas membroj de la stabo de granda usona kolegio en Smyrna, ke S-ino Hubbard faras sian unuan vojaĝon al la Oriento, kaj kion ŝi opinias pri la turkoj kaj iliaj malprecizaj kutimoj kaj la kondiĉo de iliaj vojoj. La pordo apud ili malfermiĝis, kaj la maldika, pala servisto elvenis. Poirot ekvidis S-ron Ratchctt, kiu sidas en la lito. Li vidis Poirot kaj lia mieno ŝanĝiĝis, malheliĝante pro kolero. Tiam la pordo fermiĝis. S-ino Hubbard flankentiris Poirot. “Sciu, ke mi estas morte tima pro tiu viro. Ne la servisto – la alia – la mastro. Estas io malĝusta rilate al tiu viro. Mia filino diras, ke mi estas tre intuicia. ‘Kiam la patrino ricevas impreson, ŝi tute pravas,’ jen kion diras mia filino. Kaj mi havas impreson pri tiu viro. Li estas en la apuda kupeo, kaj mi ne estas kontenta. Mi metis miajn pakaĵojn antaŭ la traira pordo hieraŭ nokte. Mi pensis, ke mi aŭdis lin ĉe la tenilo. Tute ne surprizus min scii ke tiu viro estas murdisto – unu el tiuj trajn-rabistoj pri kiuj oni legas. Eble mi estas malsaĝa, sed estas tiel. Mi timas lin. Mia filino diris, ke mi havus facilan vojaĝon, sed iel mi ne estas feliĉa. Eble malsaĝe, mi havas la senton ke io okazos. Kaj kiel tiu afabla junulo povas akcepti esti lia sekretario, mi ne povas kompreni.”

Kolonelo Arbuthnot kaj MacQueen alproksimiĝis al ili laŭ la koridoro.

“Venu en mian kupeon,” MacQueen diris. “Ĝis nun ĝi ne estas pretigita por la nokto. Kion mi deziras kompreni pri via politiko en Hindujo estas – – – ”

La du viroj preterpasis ilin kaj daŭrigis laŭ la koridoro al la kupeo de MacQueen. S-ino Hubbard diris bonan nokton al Poirot. “Mi intencas enlitiĝi kaj legi,” ŝi diris. “Bonan nokton.”

Poirot eniris sian kupeon, kiu estis post tiu de Ratchett. Li enlitiĝis, legis dum duonhoro, kaj tiam forigis la lumon. Li subite vekiĝis post kelkaj horoj. Li sciis, kio vekis lin – laŭta ĝemo, preskaŭ ekkrio, ie apude. Je la sama momento okazis sono de sonorilo. Poirot leviĝis kaj lumigis la kupeon. Li rimarkis, ke la trajno staras senmova – supozeble ĉe stacio. Tiu ekkrio estis surprizinta lin. Li memoris, ke estas Ratchett en la apuda kupeo. Li malfermis la pordon ĵus kiam la konduktoro de la Wagon Lit alvenis kaj frapis ĉe la pordo de Ratchett. Poirot rigardis tra la iomete malfermita pordo. La konduktoro duan fojon frapis. Sonorilo eksonis, kaj lumo montriĝis super alia pordo. La konduktoro ekrigardis super sia ŝultro. En la sama momento voĉo el la apuda kupeo aŭdiĝis:

Ce n’est rien. Je me suis trompé.

Bien Monsieur.” La konduktoro forrapidis, kaj frapis ĉe la pordo kie estas la lumo. Poirot ree enlitiĝis, sia menso trankviligita, kaj forigis la lumon. Li rigardis sian horloĝeton. Estis precize dudek-tri minutoj antaŭ la unua.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.