La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

PARTO 2

LA ATESTARO


La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 1 – LA ATESTO DE LA KONDUKTORO DE LA WAGON LIT

En la manĝ-vagono ĉio estis preta. Poirot kaj S-ro Bouc sidis kune ĉe la alia flanko de tablo. La kuracisto sidis ĉe la alia flanko de la trairejo. Sur la tablo antaŭ Poirot estis plano de la vagono Istanbul-Calais, kun la nomoj de la pasaĝeroj surskribitaj per ruga inko. La pasportoj kaj la biletoj estis en amaso ĉe unu flanko. Estis ankaŭ skribpapero, inko, plumoj kaj krajonoj.

“Bonege,” diris Poirot. “Ni povas senprokraste komenci nian enketon. Unue, ni devas ricevi la ateston de la konduktoro de la Wagon Lit. Kredeble vi ion scias pri li. Kian karakteron li havas? Ĉu li estas viro kies vorto estas fidinda?”

“Sendube. Pierre Michel laboris por la kompanio dum pli ol dek kvin jaroj. Li estas franco kaj loĝas apud Calais. Tute honesta. Eble li estas ne rimarkinda pro cerbkapablo.”

Poirot komprene kapjesis. “Bone,” li diris. “Ni vidu lin.”

Pierre Michel jam retrovis iom de sia aplombo, sed li estis ankoraŭ tre nervoza.

“Mi esperas, ke la sinjoro ne pensos, ke okazis ia malatento miaflanke,” li diris maltrankvile. “Estas terura afero, kio okazis. Mi esperas, ke la sinjoro ne opinias min kulpa iamaniere?”

Trankviliginte la timojn de la viro, Poirot komencis fari siajn demandojn. Li unue eltrovis la nomon kaj adreson de Michel, dum kiom da tempo li laboris sur la fervojo, kaj dum kiom da tempo li deĵoris sur la nuna aparta vojo. Li jam sciis ĉi tiujn detalojn, sed la rutinaj demandoj taŭgis por trankviligi la viron.

“Kaj nun,” daŭrigis Poirot, “ni venu al la okazintaĵoj de la hieraŭa nokto. S-ro Ratchett iris al la lito--kiam?”

“Preskaŭ tuj post la vespermanĝo, sinjoro. Antaŭ ol ni forlasis Beograd. Tion li ankaŭ faris la antaŭan nokton. Li ordonis, ke mi pretigu la liton dum li manĝis, kaj mi tion faris.”

“Ĉu iu poste eniris lian kupeon?”

“Lia servisto, kaj lia usona sekretario, sinjoro.”

“Iu alia?”

“Ne, sinjoro, ne laŭ mia scio.”

“Bone. Kaj ĉu tio estas la lasta fojo kiam vi vidis lin aŭ aŭdis pri li?”

“Ne sinjoro. Vi forgesas, ke li uzis sian sonorilon ĉirkaŭ dudek antaŭ la unua--baldaŭ post nia halto.”

“Precize kio okazis?”

“Mi frapis ĉe la pordo, sed li vokis kaj diris ke li faris eraron.”

“Anglalingve aŭ franclingve?”

“Franclingve.”

“Diru la precizajn vortojn.”

“Ce n’est rien. Je me suis trompé.”

“Vi estas prava,” diris Poirot. “Tion mi aŭdis. Kaj tiam vi foriris?”

“Jes, sinjoro.”

“Ĉu vi reiris al via sidloko.”

“Ne, sinjoro. Unue mi iris responde al alia sonorilo, kiu ĵus sonis.”

“Nu, Michel, mi faros gravan demandon. Kie vi estis je kvarono post la unua?”

“Mi, sinjoro? Mi estis sur mia seĝeto ĉe la fino-- rigardanta tra la koridoro.”

“Vi estas certa?”

Mais oui--almenaŭ----”

“Jes?”

“Mi iris en la apudan vagonon, la Atenan vagonon, por paroli al mia kolego tie. Ni parolis pri la neĝo. Tio estis iom post la unua. Mi ne povas diri la precizan horon.”

“Kaj vi revenis--kiam?”

“Unu el miaj sonoriloj sonis, sinjoro, mi memoras--mi diris al vi. Estis la usonanino. Ŝi funkciigis ĝin kelkajn fojojn.”

“Mi memoras,” diris Poriot. “Kaj poste?”

“Post tio, sinjoro? Mi respondis al via sonorilo kaj alportis al vi mineral-akvon. Eble duonhoron poste, mi pretigis la liton en alia kupeo--tio de la juna usonano, la sekretario de S-ro Ratchett.”

“Ĉu S-ro MacQueen estis sola en sia kupeo kiam vi iris por pretigi la liton?”

“La angla kolonelo el n-ro 15 estis kun li. Ili sidis parolante.”

“Kion faris la kolonelo kiam li foriris de S-ro MacQueen?”

“Li reiris al sia kupeo.”

“N-ro 15--tio estas apud via seĝo, ĉu ne?”

”Jes, sinjoro, ĝi estas la dua kupeo de tiu fino de la koridoro.”

“Lia lito estis jam preta?”

”Jes, sinjoro. Mi pretigis ĝin dum li mangis.”

“Je kioma horo ĉio ĉi tio okazis?”

“Mi ne povas diri precize. Certe ne pli malfrue ol la dua.”

“Kaj post tio?”

“Post tio, sinjoro, mi sidis sur mia seĝo ĝis la mateno.”

“Vi ne reiris en la Atenan vagonon?”

“Ne, sinjoro.”

“Eble vi dormis?”

“Mi opinias, ke ne, sinjoro. La senmova trajno malhelpis min dormeti kiel mi kutime faras.”

“Ĉu vi vidis iun el la pasaĝeroj en la koridoro?”

La viro pripensis. “Unu el la sinjorinoj iris al la malproksima tualetejo.”

“Kiu sinjorino?”

“Mi ne scias, sinjoro. Estis ĉe la malproksima fino, kaj ŝia dorso frontis min. Ŝi portis skarlatan kimonon kun drakoj sur ĝi.”

Poirot kapjesis. “Kaj post tio?”

“Nenio, sinjoro, ĝis la mateno.”

“Vi estas certa?”

“Ha, pardonu min, sinjoro. Vi malfermis vian pordon kaj momente elrigardis.”

“Bone, mia amiko,” diris Poirot. “Mi scivolis, ĉu vi memoros tion. Flanke, mi vekiĝis pro io, kio sonis kvazaŭ io peza falis kontraŭ mian pordon. Ĉu vi havas ian ideon, kio ĝi povus esti?”

La viro rigardis lin. “Estis nenio, sinjoro. Nenio, mi estas certa pri tio.”

“Do, mi havis malbonan sonĝon,” diris Poirot filozofe.

“Se tio, kion vi aŭdis, ne estis io en la apuda kupeo,” diris S-ro Bouc. Poirot ne atentis la sugeston. Eble li deziris ne fari tion antaŭ la konduktoro.

“Ni parolu pri alia punkto,” li diris. “Se ni supozus, ke hieraŭ nokte murdinto eniris la trajnon, ĉu estus tute certe, ke li ne povus lasi ĝin post la faro de la krimo?”

Pierre Michel kapneis.

“Nek, ke li povus esti kaŝita ie en ĝi?”

“Oni jam bone serĉis,” diris S-ro Bouc. “Formetu tiun ideon, mia amiko.”

“Krome,” diris Michel, “neniu povis eniri la dormvagonon sen ke mi vidu lin.”

“Kie estis la lasta haltejo?”

“Vincovci.”

“Je kioma horo?”

“Ni devus ekveturi de tie je 11.58. Sed pro la vetero ni malfruis dudek minutojn.”

“Estas eble, ke iu envenis de la ordinara parto de la trajno?”

“Ne, sinjoro. Post la vespermanĝo la pordo inter la ordinaraj vagonoj kaj la dorm-vagonoj estas ŝlosita.”

“Ĉu vi malsupreniris de la trajno ĉe Vincovci?”

“Jes, sinjoro. Mi iris sur la kajon kiel kutime kaj staris apud la ŝtupo de la vagono. La aliaj konduktoroj same faris.”

“Kio pri la antaŭa pordo? Tiu apud la manĝ-vagono?”

“Ĝi estas ĉiam ŝlosita de interne.”

“Nuntempe, ĝi ne estas.”

La viro aspektis surprizata, sed lia vizaĝo heliĝis.

“Sendube unu el la pasaĝeroj malfermis ĝin por rigardi la neĝon.”

“Kredeble,” diris Poirot. Li pense frapetis sur la tablon dum unu du minutoj.

“La sinjoro ne kulpigas min?” diris la viro timeme. Poirot afable ridetis je li.

“Vi havis malbonŝancon, mia amiko,” li diris. “Ha!

Unu alia punkto. Vi diris, ke alia sonorilo sonis je la momento kiam vi frapis la pordon de S-ro Ratchett. Efektive, mi mem aŭdis ĝin. Al kiu ĝi apartenis?”

“Ĝi estis la sonorilo de la Princino Dragomiroff. Ŝi volis, ke mi alvoku ŝian servistinon.”

“Kaj vi tion faris?”

“Jes, sinjoro.”

Poirot pense studis la planon antaŭ li, kaj klinis sian kapon.

“Tio sufiĉas por la nuna momento,” li diris.

“Dankon, sinjoro.”

La viro stariĝis. Li rigardis S-ron Bouc.

“Ne ĝenu vin,” diris la lasta. “Mi ne povas rimarki ian malatenton viaflanke.”

Tre kontenta, Pierre Michel foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.