La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 8 – LA ATESTO DE KOLONELO ARBUTHNOT

Poirot subite elreviĝis. Liaj okuloj ekbriletis renkonte al tiuj de S-ro Bouc.

“Mia kara amiko,” li diris, “mi iĝis tiu, kiun oni nomas la snobo! Mi opinias, ke ni devus atenti la unuan klason antaŭ la duan. Mi pensas, ke nun ni intervjuos la bel-aspektan Kolonelon Arbuthnot.”

Eltrovinte ke la franc-lingva scio de la kolonelo estas tre malmulta, Poirot faris sian demandaron en la angla lingvo. Li demandis pri la nomo, aĝo, hejm-adreso kaj preciza armea rango de Arbuthnot. Poste li daŭrigis:

“Ĉu estas, ke vi venas hejmen de Hindujo pro la kutima forpermeso?”

Kolonelo Arbuthnot respondis laŭ la brita malonga maniero: “Jes.”

“Sed vi ne hejmenvenas per la rekta ŝiplinio?”

“Ne.”

“Kial ne?”

“Mi elektis veni per la surtera vojo pro personaj kialoj.” Lia maniero ŝajnis diri, “Kaj tio sufiĉas por vi, vi trudema malgranda impertinentulo.”

“Vi venis senhalte de Hindujo?”

La kolonelo seke respondis; “Mi haltis unu nokton por vidi Ur Kaldea, kaj tri tagojn en Bagdad kun la komandanto, kiu estas amiko mia.”

“Vi haltis tri tagojn en Bagdad. Mi komprenas, ke la juna anglino, F-ino Debenham, ankaŭ venas de Bagdad. Eble vi renkontis ŝin tie?”

“Ne. Mi unue renkontis F-inon Debenham kiam ŝi kaj mi kune veturis en fervoja vagono de Kirkuk ĝis Nissibin.”

Poirot antaŭenklinis sin. Li iĝis persvadema kaj iom pli fremda ol necese.

“Sinjoro, mi intencas petegi al vi. Vi kaj Fraŭlino Debenham estas la solaj angloj en la trajno. Estas necese, ke mi demandu al ĉiu, kion tiu opinias pri la alia.”

“Tute neregula,” malvarme diris Kolonelo Arbuthnot.

“Vi eraras. Tiu krimo kredeble estas farita de virino. La viro estas pikita ne malpli ol dek du fojojn. Eĉ la trajnestro tuj diris, ‘Estis virino.’ Nu, kio estas mia unua tasko? Ekzameni ĉiun virinon, kiu veturas en la Istanbul-Calais vagono. Sed fari decidon pri anglino estas malfacila. La angloj estas tre retiremaj. Mi do petegas vin, sinjoro, pro justeco. Kia persono estas F-ino Debenham? Kion vi scias pri ŝi?”

“F-ino Debenham,” diris la kolonelo per iom da varmeco, “estas ĝentlemanino.”

“Ha!” diris Poirot, kaj li aspektis kvazaŭ tre kontenta.

“Do vi opinias, ke kredeble ŝi ne estas implikita en tiu krimo?”

“La ideo estas absurda,” diris Arbuthnot. “La viro estis tute fremda al ŝi – ŝi neniam antaŭe vidis lin.”

“Ĉu ŝi diris tion al vi?”

“Jes. Ŝi tuj komentis pri lia iom malafabla aspekto. Se virino estas implikata, kiel vi ŝajnas pensi (miaopinie, sen ia atesto krom nura supozo), mi povas certigi al vi, ke F-ino Debenham tute ne povus esti indikata.”

“Vi sentas varme pri la afero,” diris Poirot kun rideto. Kolonelo Arbuthnot rigardis lin malvarme. “Mi tute ne scias, kion vi intencas,” li diris. La rigardo ŝajnis iom hontigi Poirot. Li mallevis la okulojn kaj komencis manipuli la paperojn antaŭ si.

“Ĉi tio estas flankaĵo,” li diris. “Ni estu praktikaj kaj parolu pri faktoj. La krimo, ni kredas, okazis je kvarono post la unua hieraŭ nokte. Estas parto de la necesa rutino demandi al ĉiu en la trajno kion li aŭ ŝi estis faranta je tiu horo.”

“Kompreneble. Je kvarono post la unua, se mi ne eraras, mi estis parolanta al la juna usonano--la sekretario de la mortinto.”

“Ĉu vi estis en lia kupeo, aŭ ĉu li estis en la via?”

“Mi estis en lia kupeo.”

“Tiu estas la junulo kun la nomo MacQueen?”

“Jes.”

“Li estis amiko aŭ konato via?”

“Ne, mi neniam vidis lin antaŭ la nuna vojaĝo. Ni komencis okazan konversacion hieraŭ kaj ambaŭ ekinteresiĝis. Kutime mi ne ŝatas usonanojn – --”

Poirot ridetis, pro la memoro de la rimarkoj de MacQueen pri britoj.

“ – – – Sed mi ŝatis tiun junulon. Li estis aŭdinta stultajn ideojn pri la situacio en Hindujo; la malbona flanko de usonanoj estas la fakto ke ili estas tiel sentimentalaj kaj idealistaj. Li interesiĝis pri tio, kion mi povis diri al li. Mi estis en la lando dum preskaŭ tridek jaroj. Kaj mi interesiĝis pri tio, kion li povis diri al mi rilate al la financa situacio en Usono. Tiam ni parolis pri la ĝenerala mond-politiko. Mi tute surpriziĝis kiam mi rigardis mian poŝhorloĝon, kaj rimarkis ke estas jam kvarono antaŭ la dua.”

“Je tiu horo vi ĉesigis la konversacion?”

“Jes.”

“Kion vi tiam faris?”

”Marŝis al mia propra kupeo kaj enlitiĝis.”

“Via lito estis jam preta?”

”Jes.”

“Tio estas la kupeo N-ro 15 – tiu estas la antaŭ-lasta kiam oni iras de la manĝ-vagono?”

“Jes.”

“Kie estas la konduktoro kiam vi iris al via kupeo?”

“Li sidis je la fino ĉe tableto. Efektive, MacQueen alvokis lin jus kiam mi iris al mia kupeo.”

“Kial li alvokis lin?”

“Supozeble por pretigi lian liton. La kupeo ne estis preta por la nokto.”

“Nu, Kolonelo Arbuthnot, mi deziras ke vi zorge pensu. Dum la tempo kiam vi parolis kun MacQueen ĉu iu pasis tra la koridoro ekster la pordo?”

“Multaj personoj, mi opinias. Mi ne atentis tion.”

“Jes, sed mi pensas pri – ni diru, la lasta horo kaj duono de via konversacio. Vi eliris ĉe Vincovci, ĉu ne?”

“Jes, sed nur por minuto. Okazis ventego. Estis terure malvarme. Oni estis tre danka reeniri la pezan varmon de la trajno, kvankam mi opinias ke kutime oni multe tro varmigas la trajnojn.”

S-ro Bouc suspiris. “Estas malfacile kontentigi ĉiun,” li diris. “La angloj, ili malfermas ĉion, poste venas aliaj, kiuj fermas ĉion. Estas tre malfacile.”

Nek Poirot nek Kolonelo Arbuthnot atentis lin.

“Nu, sinjoro, pripensu,” diris Poirot. “Estis malvarme ekstere. Vi revenis en la trajnon. Vi sidiĝas, vi fumas – eble cigaredon, eble pipon – ” Li paŭzis dum sekundo.

“Pipon por mi. MacQueen fumis cigaredojn.”

“La trajno ekveturas. Vi fumas vian pipon. Vi parolas pri la stato de Eŭropo – de la mondo. Estas nun malfrue. La plimulto jam enlitiĝis. Ĉu iu pasas la pordon – pensu?”

Provante memori Arbuthnot sulkigis la brovojn.

“Estas malfacile diri,” li diris. “Mi ne atentis la aferon.”

“Sed vi havas la kutiman detal-rimarkadon de la soldato. Vi senkonscie rimarkas, oni povas diri.”

La kolonelo ree pensis, sed kapneis. “Mi ne povas diri. Mi ne memoras, ke iu pasis krom la konduktoro. Atendu momenton – estis ankaŭ virino, mi pensas.”

“Vi vidis ŝin? Ĉu ŝi estis maljuna-juna?”

“Mi ne vidis ŝin. Mi ne rigardis en tiu direkto. Nur susuro kaj la odoro de parfumo.”

“Parfumo? Bona parfumo?”

“Nu, iom forta. Parfumo flarebla cent metrojn malproksime. Sed,” rapide daŭrigis la kolonelo, “tio povis esti pli frue en la vespero. Kiel vi diris antaŭ nelonge, ĝi estis unu el tiuj aferoj, kiujn oni senkonscie rimarkas. Iam dum la vespero mi diris al mi ‘Virino-parfumo-tro multe da ĝi.’ Sed kiam ĝi estis, mi ne povas esti certa, krom ke ĝi devis esti post Vincovci.”

“Kial?”

“Ĉar mi memoras, ke mi flaris la odoron en la momento kiam mi parolis pri la malsukceso de la Kvinjara Plano de Stalin, kaj la pasado de la virino igis min pensi pri la situacio de la virinoj en Rusujo. Kaj mi scias, ke ni ne parolis pri Rusujo ĝis preskaŭ la fino de nia interparolado.”

“Vi ne povas diri pli precize ol tio?”

“Ne. Ĝi devis esti proksimume en la lasta duonhoro.”

“Ĝi okazis post la halto de la trajno?”

La alia kapjesis. “Jes, mi estas preskaŭ certa, ke jes.”

“Nu, ni forlasos tion. Ĉu vi iam estis en Usono, Kolonelo Arbuthnot?”

“Neniam. Mi ne deziras iri.”

“Ĉu vi iam konis Kolonelon Armstrong?”

“Armstrong – Armstrong – Mi konis du tri kun tiu nomo. Estis Tommy Armstrong en la 6oa regimento – vi ne parolas pri li? Kaj Selby Armstrong – li estis mortigita ĉe la Somme batalo.”

“Mi parolas pri la Kolonelo Armstrong kiu edziĝis kun usonanino, kaj kies solan infaneton oni ŝtelis kaj mortigis.”

“Ha! jes, mi memoras, ke mi legis pri tio – terura afero. Mi opinias, ke mi neniam renkontis lin, kvankam kompreneble, mi sciis pri li. Tony Armstrong. Bonegulo.

Ĉiu ŝatis lin. Li havis elstaran karieron. Li gajnis la V.C.”

“La viro murdita hieraŭ nokte estis la viro respondeca pri la murdo de la infaneto de Kolonelo Armstrong.”

La vizaĝo de Arbuthnot severiĝis “Tiuokaze, miaopinie, la porko meritis tion, kion li ricevis. Kvankam mi preferus vidi lin laŭleĝe pendigita – aŭ en Usono elektro-mortigita, mi supozas.”

“Efektive, Kolonelo Arbuthnot, vi preferas la leĝon kaj ordon ol privatan venĝon?”

“Nu, vi ne povas havi sangan venĝadon kiel la korsikanoj aŭ la mafio,” diris la kolonelo. “Diru kion vi volas, sed juĝo per juĝantaro estas bona sistemo.”

Poirot pense rigardis lin dum minuto. “Jes,” li diris,

“Mi estas certa, ke tio estas via vidpunkto. Nu, Kolonelo Arbuthnot, mi opinias, ke mi ne bezonas demandi al vi ion alian. Vi povas memori nenion pri hieraŭ nokte, kio ŝajnas al vi iamaniere suspektinda?”

Arbuthnot konsideris dum unu du momentoj.

“Nenion,” li diris. “Absolute nenion. Krom, se – – – ,” li hezitis.

“Sed daŭrigu, mi petas vin.”

“Nu, vere ĝi estas nenio,” diris la kolonelo malrapide.

“Sed vi diris io.”

“Jes, jes. Daŭrigu.”

“Ĝi estas nenio. Nur bagatelo. Sed kiam mi atingis mian kupeon, mi rimarkis, ke la pordo de tiu post la mia – la lasta, vi scias – ”

“Jes, n-ro 16.”

“Nu, ĝia pordo ne estis tute fermita. La persono en ĝi elrigardis laŭ kaŝa maniero. Poste li rapide fermis ĝin. Kompreneble, mi scias ke tio ne gravas, sed ĝi ŝajnis al mi iom nekutima. Estas tute kutime malfermi pordon kaj elrigardi se vi volas vidi ion, sed estis la kaŝa maniero kiu altiris mian atenton.”

“Je-es,” diris Poirot dube.

“Mi diris al vi, ke ĝi ne estas grava,” diris Arbuthnot pardonpeteme. “Sed vi scias, kio ĝi estas – frumatene – ĉio tute trankvila – la afero ŝajnis iom minaca – kiel detektiva romano. Vere sensencaĵo.”

Li leviĝis. “Do, se vi ne plu bezonas min – – – ”

“Dankon, Kolonelo Arbuthnot, estas nenio plu.”

La soldato hezitis momenton. Lia unua malŝato pri demandado de “fremduloj” jam malaperis.

“Pri Fraŭlino Debenham,” li diris iom embarasite. “Vi povas akcepti mian diron, ke ŝi estas senkulpa. Ŝi estas pukka sahib.” Iom ruĝiĝante, li foriris.

“Kion signifas pukka sahib?” demandis D-ro Constantine.

“Ĝi signifas, ke ŝiaj patro kaj fratoj ĉeestis samspecan lernejon kiel tiu de Kolonelo Arbuthnot,” diris Poirot.

“Ho!” diris D-ro Constantine, malkontente. “Do, ĝi neniel koncernas la krimon.”

“Precize,” diris Poirot. Li enpensiĝis, frapante la tablon per la fingroj. Tiam li levis la okulojn.

“Kolonelo Arbuthnot fumas pipon,” li diris. “En la kupeo de S-ro Ratchett mi trovis pip-purigilon. S-ro Ratchett fumis nur cigarojn.”

“Vi opinias – – – ?”

“Li estas la sola viro ĝis nun kiu diris, ke li fumas pipon. Kaj li sciis pri Kolonelo Armstrong – eble eĉ konis lin, kvankam li ne allasas tion.”

“Do, vi opinias, ke estas eble – – – ?”

Poirot forte kapneis. “Jen la problemo – estas neeble – tute neeble – ke honorinda, iomete stulta, honesta anglo piku malamikon dekfoje per tranĉilo. Ĉu vi ne sentas, miaj amikoj, ke tio ne estas ebla?”

“Tio estas la psikologio,” diris S-ro Bouc.

“Kaj oni devas respekti la psikologion. Tiu krimo havas subskribon, kaj ĝi certe ne estas la subskribo de Kolonelo Arbuthnot. Kaj nun al la venonta intervjuo.”

Ĉi tiun fojon S-ro Bouc ne parolis pri la italo, sed li pensis pri li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.