La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 2 – LA HOTELO TOKATLIAN

Ĉe la Tokatlian, Hercule Poirot petis ĉambron kun bano. Tiam li iris al la tablo de la komizo kaj petis siajn leterojn. Tri leteroj kaj telegramo atendis lin. Liaj brovoj iom leviĝis ĉe vido de la telegramo. Ĝi estis neatendata. Li malfermis ĝin laŭ sia orda maniero. La presitaj vortoj estis klaraj.

“Evoluo antaŭvidita de vi en Kassner Afero subite okazis revenu tuj.”

“Voilà ce qui est embêtant,” murmuris Poirot ĉagrenite. Li ekrigardis la horloĝon.

“Mi devos antaŭeniri hodiaŭ nokte,” li diris al la komizo. “Je kioma horo ekveturos la Simplon Orient?”

“Je la naŭa, Monsieur.”

“Ĉu vi povos havigi dorm-kupeon por mi?”

“Certe, Monsieur. Ne estas malfacilaĵo en la nuna sezono. La trajnoj estas preskaŭ malplenaj. Unuaklasa aŭ dua? “

”Unua.”

Très bien, Monsieur. Ĝis kie?”

“Ĝis Londono.”

Bien, Monsieur. Mi havigos bileton por Londono kaj rezervos vian dorm-kupeon en la Istanbul-Calais vagono.”

Poirot denove ekrigardis la horloĝon. Estis dek minutoj antaŭ la oka.

“Mi havas sufiĉe da tempo por manĝi?”

“Sed certe, Monsieur.”

La malgranda belgo kapjesis. Li nuligis sian mendon por ĉambro kaj iris al la manĝejo. Dum li donis sian mendon al kelnero iu metis manon sur lian ŝultron.

“Ho! mon vieux, jen neatendita plezuro,” diris voĉo malantaŭ li. La parolinto estis malalta, dika, nejuna viro, kun la hararo tranĉita en brosse. Li kontente ridetis. Poirot eksaltis.

Monsieur Bouc.”

Monsieur Poirot.”

M. Bouc estis belgo, direktoro de la Compagnie Internationale des Wagon Lits, kaj li konis la antaŭan stelon de la belga policaro jam dum multaj jaroj.

“Vi estas malproksime de la hejmo, mon cher,” diris M. Bouc.

“Io okazis en Sirio.”

“Do! Kaj vi reiras hejmen – kiam?”

“Hodiaŭ vespere.”

“Bonega! Mi ankaŭ. Tio estas, mi iros ĝis Lausanne, kie aferoj atendas min. Vi veturos per la Simplon Orient, ĉu ne?”

“Jes. Mi ĵus petis, ke oni havigu dorm-kupeon por mi. Mi intencis resti ĉi tie kelkajn tagojn, sed mi ricevis telegramon, kiu revokas min al Anglujo.”

“Do!” suspiris M. Bouc. “Les affaires – les affaires! Sed vi – vi estas gravulo nun, mon vieux!”

“Eble mi havis iomete da sukceso.” Hercule Poirot provis aspekti iom modesta, sed tute malsukcesis. Bouc ridis. “Ni renkontiĝos poste,” li diris. Hercule Poirot daŭrigis la taskon teni siajn lipharojn el la supo. Tiun malfacilan taskon plenuminte, li ĉirkaŭrigardis atendante la venontan pladon. Estis nur proksimume ses personoj en la restoracio, kaj el tiuj nur du interesis Hercule Poirot. Ili sidis ĉe proksima tablo. La pli juna estis afable aspekta junulo tridekjara, videble usonano. Tamen ne estis li sed lia kunulo, kiu altiris la atenton de la malalta detektivo. Li estis viro inter sesdekjara kaj sepdekjara. De malproksime li havis la aspekton de filantropo. Lia iom senhara kapo, lia granda frunto, la ridetanta buŝo, kiu montris tre blankan dentaron, ĉiuj ŝajnis aparteni al donacema persono. Nur la okuloj neis tiun impreson. Ili estis malgrandaj, enkaviĝintaj, kaj ruzaj. Ne nur tio. Kiam la viro, parolante al sia juna kunulo, ekrigardis trans la ĉambron, lia rigardo restis dum momento ĉe Poirot, kaj dum tiu sekundo estis stranga malamo en liaj okuloj. Li ekleviĝis.

“Pagu la kalkulon, Hector,” li diris. Lia voĉo estis iom raŭketa. Ĝi havis strangan, molan, danĝeran econ. Kiam Poirot rekuniĝis kun sia amiko en la ripozejo, la aliaj du viroj estis forlasantaj la hotelon. La pli juna prizorgis la forprenon de la pakaĵoj. Baldaŭ poste li malfermis la vitran pardon, kaj diris:

“Tute preta nun, S-ro Ratchett.”

La pli maljuna viro jesis kaj eliris.

Eh bien,” diris Poirot. “Kion vi opinias pri tiuj du?”

“Ili estas usonanoj,” diris M. Bouc.

“Sendube ili estas usonanoj. Mi intencis diri, kion vi opinias pri iliaj personecoj?”

“La junulo ŝajnis esti afabla.”

“Kaj la alia?”

“Verdire, mia amiko, mi ne ŝatis lin. Li donis al mi malbonan impreson. Kaj vi?”

Hercule Poirot ne respondis dum momento.

“Kiam li pasis min en la restoracio, mi ricevis strangan impreson,” li diris. “Estis kvazaŭ sovaĝa besto – besto furioza – pasis min.”

“Tamen li aspektis tute respektinda.”

“Precize! La korpo – la korpo – estas tute respektinda – sed tra la bariloj elrigardas la sovaĝa besto.”

“Vi estas fantazia, mon vieux,” diris M. Bouc.

“Povas esti. Sed mi ne povis forigi la impreson, ke io malbona pasis min tute proksime.”

“Tiu respektinda usonano?”

“Tiu respektinda usonano!”

“Nu,” diris M. Bouc gaje. “Povas esti. Estas multe da malbono en la mondo.”

Tiumomente la pordo malfermiĝis kaj la komizo alproksimiĝis. Li aspektis ĝenata kaj pardonpetema.

“Estas eksterordinare, Monsieur,” li diris al Poirot.

“Ne estas eĉ unu unuaklasa dorm-kupeo libera en la trajno.”

“Comment?” diris M. Bouc. “Je tiu jartempo? Sendube estas aro da ĵurnalistoj – da politikistoj – – – ?”

“Mi ne scias, sinjoro,” respondis la komizo ĝentile. “

Sed estas tiel.”

“Nu,” M. Bouc turnis sin al Poirot. “Ne timu, mia amiko. Ni aranĝos ion. Ĉiam estas unu kupeo – n-ro 16, kiu ne estas rezervita. La konduktoro tion prizorgas!” Li ridetis, tiam ekrigardis la horloĝon. “Venu, ni devas ekiri.”

Ĉe la stacidomo la brun-vestita konduktoro de la Wagon-Lit tre ĝentile salutis M. Bouc.

“Bonan vesperon, sinjoro. Via kupeo estas n-ro 1.”

Li alvokis la portistojn kaj ili prenis la pakaĵojn laŭlonge de la vagono sur kiu la indikiloj montris ĝian celatan lokon:

ISTANBUL TRIESTE CALAIS

“Vi estas tute plena hodiaŭ, mi aŭdis?”

“Estas nekompreneble, sinjoro. La tuta mondo decidis veturi hodiaŭ.”

“Ĉiukaze vi devas trovi lokon par ĉi tiu sinjoro. Li estas amiko mia. Li povas havi n-ron 16.”

“Ĝi estas luita, sinjoro.”

“Kio? N-ro 16?”

Ekrigardo kompreniga pasis inter ili, kaj la konduktoro ridetis. Li estis alta, pal-vizaĝa, mezaĝa viro.

“Sed jes, sinjoro. Kiel mi diris, ni estas tute plenaj – ĉie.”

“Sed kio okazas?” kolere demandis M. Bouc. “Estas konferenco ie? Ĉu ĝi estas kunularo?”

“Ne, sinjoro. Estas nur hazardo. Tiel okazis, ke multaj personoj decidis veturi hodiaŭ nokte.”

M. Bouc faris sonon de ĉagreno.

“En Beograd,” li diris, “estos la apartiĝa vagono el Ateno. Estos ankaŭ la Bukarest-Pariza vagono – sed ni ne atingos Beograd ĝis morgaŭ vespere. La problemo estas la hodiaŭa nokto. Ĉu ne estas dua-klasa kupeo libera?”

“Estas dua-klasa kupeo, sinjoro – – – ”

“Nu, do – – – ”

“Sed ĝi estas por sinjorino. Jam estas germanino en la kupeo – sinjorina servistino.”

“Là, là, tio estas embarasa,” diris M. Bouc.

“Ne ĝenu vin, mia amiko,” diris Poirot. “Mi devas veturi en ordinara vagono.”

“Tute ne. Tute ne.” Li turnis sin denove al la konduktoro.” Ĉu ĉiu jam alvenis?”

“Estas vere,” diris la viro, “ ke unu pasaĝero ĝis nun ne alvenis.”

Li parolis malrapide, heziteme.

“Sed parolu?”

“Lito n-ro 7 – dua-klasa. La sinjoro ankoraŭ ne alvenis, kaj estas kvar minutoj antaŭ la naŭa.”

“Kiu li estas?”

“Anglo,” la konduktoro rigardis sian liston. “Iu sinjoro Harris.”

“Nomo bonaŭgura,” diris Poirot. “Mi legas Dickens. Sro Harris, li ne alvenos.”

“Metu la pakaĵojn en n-ro 7,” diris M. Bouc. “Se tiu Sro Harris alvenus, mi diros al li ke li estas tro malfrua – ke ni ne povas tiel longe rezervi litojn – ni iamaniere aranĝos la aferon. Kial mi ĝenu min pri iu S-ro Harris?”

“Laŭ via deziro,” diris la konduktoro. Li parolis al la portisto de Poirot, kaj indikis kien li iru. Tiam li flanken staris por ke Poirot eniru la trajnon.

Tout à fait au bout, Monsieur,” li vokis. “La antaŭlasta kupeo.”

Poirot trapasis la koridoron, iom malrapide, ĉar preskaŭ ĉiu staris ekster sia kupeo. Tute regule, li ĝentile diris “Pardon.” Fine li atingis la indikitan kupeon. En ĝi estis la alta juna usonano de la Hotelo Tokatlian. Li sulkigis la brovojn ĉe la eniro de Poirot.

“Pardonu al mi,” li diris. “Mi opinias, ke vi faris eraron.” Tiam, malrapide en franca lingvo, “Je crois que vous avez un erreur.”

Poirot respondis anglalingve.

“Vi estas s-ro Harris?”

“Ne, mia nomo estas MacQueen. Mi – – – ”

Sed je tiu momento la voĉo de la konduktoro sonis super la ŝultro de Poirot. Senkulpiga, iom senspira voĉo.

“Ne estas alia kupeo en la vagonaro, sinjoro. La sinjoro devas veni ĉi tien.” Samtempe li komencis enmeti la pakaĵojn. Poirot rimarkis la senkulpigan voĉtonon kun iom da amuzo. Sendube la alia veturanto estis promesinta al li bonan trinkmonon por la sola uzo de la kupeo. Tamen eĉ la plej granda trinkmono nenion valoras kiam direktoro de la fervojo ĉeestas kaj faras ordonon. La konduktoro metis la pakaĵojn sur la pakaĵ-breton kaj elvenis el la kupeo.

Voilà, Monsieur,” li diris. “Ĉio estas preta. La supera lito estas via, la numero 7. Ni ekveturas post unu minuto.”

Li forrapidis tra la koridoro. Poirot reeniris la kupeon.

“Okazintaĵo, kiun mi malofte vidis,” li diris gaje.

“Wagon Lit konduktoro mem metas la pakaĵojn!

Nekutimaĵo!”

Lia kunveturanto ridetis. Evidente la afero ne plu ĝenis lin – kredeble li estis decidinta akcepti ĝin filozofe.

“La trajno estas nekutime plena,” li diris. Eksonis fajfilo, estis longa, melankolia krio de la lokomotivo. La du viroj iris en la koridoron. Ekstere voĉo kriis, “En voiture.”

“Ni ekveturas,” diris MacQueen. Sed ne tute. La fajfilo ree sonis.

“Nu, sinjoro,” subite diris la junulo, “se vi preferus la suban liton mi estus tute kontenta.”

Ŝatinda junulo.

“Ne, ne,” protestis Poirot. “Mi ne deziras ĝeni vin – – – ”

“Estas tute bone – – – ”

“Vi estas tro afabla – – – ”

Ĝentilaj protestoj ambaŭflanke.

“Estas nur dum unu nokto,” klarigis Poirot. “Ĉe Beograd – – – ”

“Nu, mi komprenas. Vi eliros en Beograd – – – ”

“Ne precize. La fakto estas – – – ”

Estis subita ekmovo. Ambaŭ viroj turnis sin al la fenestro, kaj rigardis la longan lumigitan kajon kiu malrapide preterpasis ilin. La Orienta Ekspreso komencis sian tri-tagan vojaĝon trans Eŭropo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.