La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 6 – LA ATESTO DO LA RUSA PRINCINO

“Ni aŭdu kion Pierre Michel diros pri tiu butono,” li diris. Oni alvokis la konduktoron de la Wagon Lit. Li demande rigardis ilin. S-ro Bouc tusetis. “Michel,” li diris. “Jen butono de via jako. Ĝi troviĝis en la kupeo de la usonanino. Kion vi povas diri pri ĝi.”

La mano de la konduktoro aŭtomate iris al sia jako.

“Mi ne perdis butonon, sinjoro,” li diris. “Devas esti ia eraro.”

“Tio estas stranga.”

“Mi ne povas klarigi ĝin, sinjoro.”

La viro aspektis surprizita, sed neniel kulpa aŭ konfuzita. S-ro Bouc diris signife: “Pro la cirkonstancoj laŭ kiuj ĝi troviĝis, estas preskaŭ certe, ke tiu butono estas faligita de la viro kiu estis en la kupeo de S-ino Hubbard, kiam ŝi funkciigis la sonorilon.”

“Sed, sinjoro, estis neniu tie. Devas esti, ke la sinjorino imagis ĝin.”

“Ŝi ne imagis ĝin, Michel. La murdinto de S-ro Ratchett estis tie – kaj faligis tiun butonon.”

Kiam la signifo de la vortoj de S-ro Bouc iĝis al li klara Pierre Michel ege agitiĝis.

“Tio ne estas vera, sinjoro, ĝi ne estas vera,” li ekkriis.

“Vi akuzas min pri la krimo. Mi? Mi estas senkulpa. Mi estas tute senkulpa. Kial mi deziru mortigi sinjoron, kiun mi neniam antaŭe vidis?”

“Kie vi estis kiam la sonorilo de S-ino Hubbard sonis?”

“Mi diris al vi, sinjoro, en la apuda vagono, parolante kun mia kolego.”

“Ni venigos lin.”

“Faru tion, sinjoro, mi petegas vin.”

Oni venigis la konduktoron de la apuda vagono, kaj li tuj konfirmis la diron de Pierre Michel. Li aldonis, ke la konduktoro de la Bukaresta vagono ankaŭ estis tie. La tri el ili estis diskutintaj la situacion kaŭzita de la neĝo. Ili estis parolintaj dum ĉirkaŭ dek minutoj kiam Michel supozis, ke li aŭdas sonorilon. Kiam li malfermis la pordon inter la du vagonoj, ili ĉiuj klare aŭdis ĝin. Sonorilo daŭre aŭdiĝis. Michel rapide kuris responde al ĝi.

“Vi do vidas, sinjoro, ke mi estas senkulpa,” diris Michel maltrankvile.

“Kaj ĉi tiu butono de jako Wagon Lit – kiel vi klarigas ĝin?”

“Mi ne povas, sinjoro. Ĝi estas mistero al mi. Ĉiuj miaj butonoj estas ĉi tie.”

La aliaj konduktoroj ankaŭ diris, ke ili ne perdis butonon. Ankaŭ, ke ili ne estis en la kupeo de S-ino Hubbard.

“Trankviligu vin, Michel,” diris S-ro Bouc, “kaj pensu pri la momento kiam vi kuris responde al la sonorilo de S-ino Hubbard. Ĉu vi renkontis iun en la koridoro?”

“Ne, sinjoro.”

“Ĉu vi vidis iun foriranta de vi laŭ la koridoro en la alian direkton?”

“Denove, ne, sinjoro.”

“Strange,” diris S-ro Bouc.

“Ne tre”, diris Poirot. “Estas afero de tempo. S-ino Hubbard vekiĝas kaj trovas iun en sia kupeo. Dum unu du momentoj ŝi kuŝas paralizita, la okuloj fermitaj. Kredeble tiam la viro eliris en la koridoron. Tiam ŝi funkciigas la sonorilon, sed la konduktoro ne tuj alvenas. Li aŭdas ĝin nur la trian aŭ kvaran fojon. Mi persone opinias, ke estis sufiĉe da tempo – – – ”

“Por kio? Por kio, mon cher? Memoru, ke estas dikaj neĝblovaĵoj tute ĉirkaŭ la trajno.”

“Estis du vojoj malfermataj por nia murdinto,” diris Poirot malrapide. “Li povis eniri unu el la tualetejoj aŭ li povis malaperi en unu el la kupeoj.”

“Sed ili estis ĉiuj okupataj.”

“Jes.”

“Vi intencas diri, ke li povis malaperi en sian propran kupeon.”

Poirot kapjesis.

“Taŭgas, taŭgas,” murmuris S-ro Bouc. “Dum tiu dek-minuta foresto de la konduktoro, la murdinto venas el sia kupeo, eniras tiun de Ratchett, murdas lin, ŝlosas kaj fiksas la ĉenon sur la internan flankon de la pordo, eliras tra la kupeo de S-ino Hubbard kaj estas sendanĝere en sia kupeo kiam la konduktoro revenis.”

Poirot murmuris. “Ĝi ne estas tiel simpla, mia amiko. Nia amiko la kuracisto tion diros al vi.”

Per gesto S-ro Bouc indikis, ke la tri konduktoroj povas foriri.

“Ni devas vidi ankoraŭ ok pasaĝerojn,” diris Poirot.

“Kvin unua-klasaj pasaĝeroj – Princino Dragomiroff, Grafo kaj Grafino Andrenyi, Kolonelo Arbuthnot, kaj S-ro Hardman. Tri dua-klasaj pasaĝeroj – F-ino Debenham, Antonio Foscarelli kaj la sinjorina-servistino Fräulein Schmidt.”

“Kiun vi unue vidos – la italon?”

“Kiom vi parolas pri via italo! Ne, ni komenciĝos ĉe la plej alta rango. Eble la princino estos tiel afabla kiel disponi al ni kelkajn momentojn. Diru tion al ŝi, Michel.”

“Jes, sinjoro,” diris la konduktoro, kiu tiutempe forlasas la vagonon.

“Diru al ŝi, ke ni povos veni al ŝi en ŝia kupeo, se ŝi ne volos veni ĉi tien,” vokis S-ro Bouc. Sed Princino Dragomiroff ne akceptis la lastan proponon. Ŝi venis en la manĝ-vagonon, iomete klinis sian kapon, kaj sidiĝis kontraŭ Poirot.

Ŝia malgranda buf-simila vizaĝo aspektis eĉ pli flava ol la antaŭan tagon. Ŝi certe estis malbela, tamen, kiel la bufo, ŝi havis okulojn kiel juvelojn, malhelajn kaj ordonemajn, malkaŝantajn la atentan energion kaj intelektan povon. Ŝia voĉo estis malalta kaj tre klara. Ŝi interrompis flatan pardonpetan frazon de S-ro Bouc.

“Vi ne bezonas pardonpeti, sinjoroj. Mi komprenas, ke murdo okazis. Nature, vi devas intervjui ĉiujn pasaĝerojn. Plaĉos al mi doni al vi ĉian eblan helpon.”

“Vi estas tre afabla, sinjorino,” diris Poirot.

“Tute ne. Estas mia devo. Kion vi volas scii?”

“Viajn plenan nomon kaj adreson, sinjorino. Eble vi preferos mem skribi ilin?”

Poirot proponis paperfolion kaj krajonon, sed la princino flanken mangestis ilin.

“Vi povas skribi ilin,” ŝi diris. “Estas nenio malfacila – Natalia Dragomiroff, 17 Avenue Kleber, Paris.”

“Vi veturas hejmen de Istanbul, sinjorino?”

“Jes. Mi loĝis ĉe la Aŭstra Ambasadorejo. Mia servistino estas kun mi.”

“Ĉu vi estos tiel afabla kiel mallonge diri al mi kion vi faris post la vespermanĝo hieraŭ?”

“Volonte. Kiam mi estis en la manĝ-vagono mi diris al la konduktoro, ke li pretigu mian liton. Mi enlitiĝis tuj post la manĝo. Mi legis ĝis la dek-unua, kiam mi mallumigis la kupeon. Mi ne povis dormi pro reŭmatismaj doloroj, kaj ĉirkaŭ kvarono antaŭ la unua mi sonorigis por mia servistino. Ŝi masaĝis min kaj poste laŭtlegis ĝis mi sentis min dormema. Mi ne povas diri precize la horon kiam ŝi foriris – eble post duonhoro.”

“Tiam la trajno estis haltinta?”

“Jes, la trajno estis haltinta.”

“Vi aŭdis nenion – nenion nekutiman dum tiu tempo, sinjorino?”

“Mi aŭdis nenion nekutiman.”

“Kio estas la nomo de via servistino?”

“Hildegarde Schmidt.”

“Ĉu ŝi estas kun vi dum longa tempo?”

“Dek kvin jarojn.”

“Vi konsideras ŝin fidinda?”

“Tute. Ŝiaj parencoj venas de germana bieno, kiu apartenis al mia mortinta edzo.”

“Vi vizitis Usonon, mi supozas, sinjorino?”

La abrupta temŝanĝo igis la maljunulinon levi la brovojn.

“Multajn fojojn.”

“Ĉu vi iam konis familion laŭnome Armstrong – familio en kiu tragedio okazis?”

Kun emocio en la voĉo la maljunulino diris, “Vi parolas pri amikoj miaj, sinjoro.”

“Do, vi bone konis Kolonelon Armstrong?”

“Mi iomete konis lin, sed lia edzino, Sonia Armstrong, estis mia bapto-filino. Mi estis amikino de ŝia patrino, la aktorino, Linda Arden. Linda Arden estis granda geniulino, unu el la plej mirindaj tragediaj aktorinoj en la mondo. Kiel Lordino Macbeth, kiel Magda, neniu egalis ŝin. Mi ne nur admiris ŝian arton, mi estis persona amikino.”

“Ŝi estas senviva?”

“Ne, ne, ŝi ankoraŭ vivas, sed ŝi vivas laŭ kompleta privateco. Ŝi estas tre malforta, kaj devas kuŝi sur sofo dum preskaŭ la tuta tempo.”

“Mi opinias, ke estis dua filino?”

“Jes, multe pli juna ol S-ino Armstrong.”

“Kaj ŝi ankoraŭ vivas?”

“Certe.”

“Kie ŝi estas?”

La maljunulino vigle rigardis lin. “Mi devas peti la kialon por ĉi tiuj demandoj. Kiel ili rilatas al la nuna afero – la murdo en ĉi tiu trajno?”

“Ili rilatas jene, sinjorino. La murdito estis la viro kiu respondecis pri la ŝtelo kaj murdo de la infaneto Armstrong.”

“Ha!” La rektaj brovoj kuntiriĝis. La Princino Dragomiroff iomete pli rekte sidiĝis.

“Do, miaopinie, tiu murdo estas tre bona okazintaĵo!

Vi pardonos mian iom partian vidpunkton.”

“Ĝi estas tute natura, sinjorino. Kaj nun, ni rcvenu al la demando, kiun vi ne respondis. Kie estas la pli juna filino de Linda Arden, la fratino de S-ino Armstrong?”

“Mi vere ne povas tion diri al vi, sinjoro. Mi ne plu rilatas kun la pli juna generacio. Mj kredas, ke ŝi edziniĝis kun anglo antaŭ kelkaj jaroj kaj iris al Anglujo, sed momente mi ne povas memori la nomon.”

Ŝi paŭzis momenton, kaj tiam diris: “Ĉu estas io alia, kion vi deziras demandi al mi, sinjoroj?”

“Nur unu aferon, sinjorino, iom personan demandon. La koloron dc via tualet-robo?”

Ŝi iomete levis la brovojn. “Mi devas supozi, ke estas kialo por tia demando. Mia tualet-robo estas el blua atlaso.”

“Estas nenio alia, sinjorino. Mi tre dankas al vi pro la tujaj respondoj al miaj demandoj.”

Ŝi faris etan geston per sia ringkovrita mano. Tiam, kiam ŝi leviĝis, kaj la aliaj samtempe leviĝis, ŝi haltis.

“Vi pardonos al mi, sinjoro,” ŝi diris, “sed ĉu mi povas peti vian nomon. Via vizaĝo estas iel konata al mi.”

“Mia nomo, sinjorino, estas Hercule Poirot – je via dispono.”

Ŝi silentis momenton, tiam: “Hercule Poirot,” ŝi diris.

“Jes. Mi nun memoras. Jen la sorto.”

Ŝi formarŝis, tre rekta, iom rigida en siaj movoj.

“Voilà une grande dame,” diris S-ro Bouc. “Kion vi opinias pri ŝi, mia amiko?”

Sed Hercule Poirot nur skuis la kapon. “Mi scivolas,” li diris, “kion ŝi celis per la sorto.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.