La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 12 – LA ATESTO DE LA GERMANA SERVISTINO

S-ro Bouc scivoleme rigardis sian amikon “Mi ne tute komprenas vin, mon vieux. Vi provis fari – kion?”

“Mi serĉis breĉon, mia amiko.”

“Breĉon?”

“Jes – breĉon en la aplombo de fraŭlino. Mi volis skui ŝian aplombon. Ĉu mi sukcesis? Mi ne scias. Sed mi scias, ke ŝi ne atendis ke mi esploru la aferon tiel, kiel mi ĝin faris.”

“Vi suspektas ŝin,” diris S-ro Bouc malrapide. “Sed kial? Ŝi ŝajnas esti tre ĉarma fraŭlino – la plej lasta persono esti implikata en tia krimo.”

“Mi konsentas,” diris Constantine. “Ŝi estas malvarmsanga. Ŝi estas senemocia. Ŝi ne trapikus viron: ŝi farus proceson kontraŭ li ĉe la tribunalo.”

Poirot suspiris. “Vi devas ambaŭ forigi vian impreson ke ĉi tiu estas nepripensita kaj subita krimo. Estas du kialoj pro kiuj mi suspektas F-inon Debenham. Unu estas pro io, kion mi hazarde aŭdis, kaj kion vi ĝis nun ne scias.”

Li rakontis al ili la strangajn frazojn, kiujn li aŭdis survoje de Aleppo.

“Certe, tio estas stranga,” diris S-ro Bouc. “Ĝi bezonas klarigon. Se ĝi signifas tion, kion vi supozas, ambaŭ estas implikitaj – ŝi kaj la angla kolonelo.”

Poirot kapjesis. “Kaj precize tion la faktoj ne subtenas,” li diris. “Se ili ambaŭ estas koncernataj, kion ni atendus – ke ĉiu el ili donus alibion por la alia. Ĉu ne? Sed ne – tio ne okazis. La alibio por F-ino Debenham estas donita de svedino kiun ŝi neniam antaŭe vidis, kaj tio par Kolonelo Arbuthnot estas donita de MacQueen, la sekretario de la mortinta viro. Ne, tio estas tro facila solvo de la enigmo.”

“Vi diris, ke vi havas alian kaŭzon suspekti ŝin,” S-ro Bouc memorigis al li. Poirot ridetis “Jes, sed tio estas nur psikologia. Mi demandas al mi, ĉu estas eble ke F-ino Debenham planis tiun krimon? Mi estas certa, ke malantaŭ la nuna afero estas trankvila, inteligenta, kaj rimedoplena menso. F-ino Debenham estas laŭ tiu priskribo.”

S-ro Bouc neante skuis la kapon. “Mi opinias, ke vi estas malprava, mia amiko. Mi ne povas kredi, ke tiu juna anglino estas krimulino.”

“Nu, do,” diris Poirot, prenante la lastan pasporton, “al la lasta nomo sur la listo. Hildegarde Schmidt, servantino de sinjorino.”

Alvokita de la konduktoro. Hildegarde Schmidt venis en la manĝ-vagonon, kaj staris respektplene atendante. Poirot indikis, ke ŝi sidiĝu. Ŝi tion faris, kaj kviete atendis la demandadon. Ŝi ŝajnis esti tre serena virino – respektinda, sed eble ne tre inteligenta. La metodoj de Poirot kun Hildegarde Schmidt estis tute kontraŭaj al tiuj kun Mary Debenham. Li estis tre afabla kaj bonhumora, por komfortigi la virinon. Li petis ŝin skribi ŝiajn nomon kaj adreson, kaj poste komencis ĝentile fari siajn demandojn. La intervjuo okazis germanlingve.

“Ni deziras scii kiom eble plej multe pri la okazintaĵoj de la hieraŭa nokto,” li diris. “Ni scias, ke vi ne povas doni al ni multe da informo pri la krimo mem, sed eble vi vidis aŭ aŭdis ion, kio ŝajne negrava al vi, povos esti utila al ni. Vi komprenas?”

Ŝi ŝajne ne komprenis. Ŝia larĝa bonkora vizaĝo tenis la kutiman serenan esprimon dum ŝi respondis: “Mi ne scias ion, sinjoro.”

“Nu, ekzemple, vi scias ke via mastrino bezonis vin lastan nokton?”

“Jes, tion mi scias.”

“Ĉu vi memoras la horon?”

“Ne, sinjoro. Mi estis dormanta kiam la konduktoro venis kaj diris tion al mi.”

“Jes, jes. Ĉu estis kutime tiamaniere venigi vin?”

“Ĝi ne estis nekutima. Ŝia moŝtino ofte bezonis mian ĉeeston nokte. Ŝi ne bone dormis.”

Eh bien, do, vi ricevis la alvokon kaj vi ellitiĝis. Ĉu vi surmetis tualet-robon?”

“Ne, sinjoro, mi surmetis miajn vestojn. Mi ne ŝatus iri al ŝia moŝtino en mia tualet-robo.”

“Sed ĝi estas tre bela tualet-robo – skarlata, ĉu ne?”

Ŝi rigardis lin. “Ĝi estas malhelblua flanela tualet-robo, sinjoro.”

“Do, ni daŭrigu. Tio nur estis ŝerceto miaparte. Do, vi iris al la princino. Kaj kion vi faris post via alveno?”

“Mi masaĝis ŝin, sinjoro, kaj poste laŭtlegis al ŝi. Mi ne bone laŭtlegas, sed ŝia moŝtino diras des pli bone, ĉar ŝi pli rapide endormiĝas. Kiam ŝi estis dormema ŝi petis ke mi foriru, kaj mi fermis la libron kaj reiris al mia propra kupeo.”

“Ĉu vi scias je kioma horo tio okazis?”

“Ne, sinjoro.”

“Nu, dum kiom da tempo vi restis kun la princino?”

“Ĉirkaŭ duonhoro, sinjoro.”

“Bone, daŭrigu.”

“Unue, mi havigis por ŝi alian lankovrilon el mia kupeo. Estis tre malvarme malgraŭ la hejtado. Mi metis la kovrilon sur ŝin kaj ŝi deziris al mi bonan nokton. Mi elverŝis iom da soda-akvo por ŝi. Poste mi forigis la lumon kaj forlasis ŝin.”

“Kaj poste?”

“Ne okazis io alia, sinjoro. Mi reiris al mia kupeo kaj endormiĝis.”

“Vi renkontis neniun en la koridoro?”

“Ne, sinjoro.”

“Ekzemple, vi ne vidis sinjorinon en skarlata kimono brodita per drakoj?”

Ŝiaj mildaj okuloj fikse rigardis lin. “Ja, ne, sinjoro. Ne estis iu krom la konduktoro. Ĉiu dormis.”

“Sed vi vidis la konduktoron?”

“Jes, sinjoro.”

“Kion li faris?”

“Li venis el unu el la kupeoj, sinjoroj.”

“Kio?” S-ro Bouc antaŭenklinis. “Kiu kupeo?”

Hildegarde Schmidt aspektis timema denove, kaj Poirot riproĉe ekrigardis lin.

“Nature,” li diris. “La konduktoro ofte devas respondi al sonoriloj nokte. Ĉu vi memoras el kiu kupeo li venis?”

“Ĉirkaŭ la mezo de la vagono, sinjoro. Du aŭ tri pordoj de tiu de la princino.”

“Ha! Diru al mi, mi petas, precize kio okazis.”

“Li preskaŭ koliziis kun mi. Estis kiam mi revenas kun la kovrilo de mia kupeo al tiu de la princino.”

“Kaj li venis el kupeo kaj preskaŭ koloziis kun vi? En kiu direkto li iris?”

“En la direkto al mi, sinjoro. Li petis pardonon, kaj iris laŭ la koridoro en la direkto al la manĝ-vagono. Sonorilo eksonis, sed mi opinias ke li ne atentis ĝin.”

Ŝi paŭzis kaj diris : “Mi ne komprenas. Kiel estas – – – ?”

Poirot parolis kuraĝige: “Ĝi estas afero de la horo,” li diris. “Nur rutina afero. Ĉi tiu konduktoro ŝajne havis tre okupatan nokton – unue li vekis vin, kaj poste devis priatenti la sonorilojn.”

“Li ne estis la konduktoro kiu vekis min, sinjoro. Tiu estis alia.”

“Do, alia. Ĉu vi antaŭe vidis lin?”

“Ne, sinjoro.”

“Ĉu vi opinias, ke vi rekonos lin se vi revidos lin?”

“Mi pensas, ke jes, sinjoro.”

Poirot flustris ion en la orelon de S-ro Bouc. Ĉi lasta eklevis sin kai iris al la pordo por doni ordonon. Poirot daŭrigis sian demandaron laŭ amika maniero.

“Ĉu vi iam vizitis Usonon, Frau Schmidt?”

“Neniam, sinjoro. Sendube ĝi estas bela lando.”

“Kredeble vi jam aŭdis kiu la murdito vere estis – ke li respondecis pri la morto de infaneto.”

“Jes, mi aŭdis tion, sinjoro. Tio estis abomena, malbonega. La bona Dio devus ne permesi tiajn aferojn. Ni ne estas tiel malbonegaj en Germanujo.” Larmoj videbliĝis en la okuloj de la virino. Ŝia patrina spirito estis tuŝita.

“Ĝi estis abomena krimo,” diris Poirot serioze. Li eltiris el sia poŝo peceton da batisto kai donis ĝin al ŝi. “Ĉu ĉi tiu estas via poŝtuko, Frau Schmidt?”

Estis momenta silento dum la virino rigardis ĝin. Poste ŝi rigatdis ilin. Iom da koloro videbliĝis en ŝia vizaĝo.

“Ne, sinjoro. Ĝi ne apartenas al mi.”

“Ĝi surhavas la literon H, vi vidas. Pro tio mi pensis ke ĝi apartenas al vi.”

“Sed, sinjoro, ĝi estas la poŝtuko de riĉulino. Tre multekosta poŝtuko. Permane brodita. Mi opinias, ke ĝi venis el Parizo.”

“Ĝi ne estas via, kaj vi ne scias al kiu ĝi apartenas?”

“Mi? Certe ne, sinjoro.”

El la tri aŭskultantoj, nur Poirot rimarkis la etan heziton en la respondo. S-ro Bouc flustris en lian orelon. Poirot kapjesis kaj diris al la virino:

“La tri konduktoroj envenos. Bonvolu diri al mi, kiu estas tiu, kiun vi renkontis hieraŭ nokte kiam vi portis la kovrilon al la princino.”

La tri viroj envenis. Pierre Michel, la granda blonda konduktoro de la Ateno-Pariza vagono, kaj la dika konduktoro de la Bukaresta vagono. Hildegarde Schmidt rigardis ilin kaj tuj kapneis.

“Ne, sinjoro,” ŝi diris. “Neniu el tiuj estas la viro, kiun mi vidis hieraŭ nokte.”

“Sed nur ĉi tiuj konduktoroj estas en la trajno. Vi sendube eraras.”

“Mi estas tute certa, sinjoro. Ĉi tiuj estas ĉiuj altaj. grandaj viroj. Tiu, kiun mi vidis, estas malalta kaj malhela. Li havis malgrandan liphararon. Lia voĉo. kiam li diris ‘Pardonon’ estas malforta, kiel tiu de virino. Ja, mi bone memoras lin, sinjoro.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.