La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Murdo en la Orienta Ekspreso

Aŭtoro: Agatha Christie

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I
1 2 3 4 5 6 7 8
Parto II
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15
Parto III
1 2 3 4 5 6 7 8 9

ĈAPITRO 8 – LA INFANŜTELA AFERO ARMSTRONG

Ili trovis S-ron Bouc finmanĝanta ovaĵon.

“Mi pensis, ke estus bone aranĝi pri la tuja servo de la tagmanĝo,” li diris. “Poste oni forsendos ĉiun el la manĝ-vagono, kaj S-ro Poirot povos ekzameni la pasaĝerojn tie. Intertempe mi mendis manĝaĵojn por ni tri ĉi tie.”

“Bonega ideo,” diris Poirot. La tri baldaŭ finis la manĝon, sed nur kiam ili trinketis sian kafon S-ro Bouc menciis la aferon pri kiu ili ĉiuj pensas.

“Nu?” li demandis.

“Nu, mi eltrovis la identecon de la viktimo. Mi scias, kial li devis forlasi Usonon.”

“Kiu li estis?”

“Ĉu vi memoras pri la Armstrong infaneto? Li estis la viro, kiu murdis la etan Daisy Armstrong – Cassetti.”

“Mi nun memoras ĝin. Terura afero – kvankam mi ne povas memori la detalojn.”

“Kolonelo Armstrong estis anglo, tamen duona usonano, ĉar lia patrino estis filino de W. K. Van der Halt, milionulo. Li edziĝis kun la filino de Linda Arden, tre konata aktorino. Ili loĝis en Usono, kaj havis unu infaneton – filinon – kiun ili adoris. Kiam ŝi havis tri jarojn oni forŝtelis ŝin, kaj postulis altegan sumon por ŝia resendo. Kiam oni estis paginta ducent mil dolarojn la kadavro de la infaneto troviĝis, ŝajne dum almenaŭ du semajnoj senviva. La popolo terure indignis. Sekvis eĉ pli malbonaj aferoj. S-ino Armstrong estis graveda. Post la teruraĵo ŝi naskis senvivan infaneton, kaj mem mortis.

Ŝia kor-rompita edzo sin pafis.”

Mon Dieu, kia tragedio! Mi nun memoras ĝin,” diris S-ro Bouc. “Estis ankaŭ alia morto, se mi bone memoras?”

“Jes – kompatinda franca aŭ svisa vartistino. La policaro opiniis, ke ŝi ion sciis pri la krimo. Ili rifuzis kredi ŝiajn histeriajn neajn asertojn. Fine la kompatindulino senespere ĵetis sin el fenestro kaj estas mortigita. Poste pruviĝis, ke ŝi estis tute senkulpa.”

“Preskaŭ ne pripenseble,” diris S-ro Bouc.

“Ĉirkaŭ ses monatojn poste, oni arestis tiun Cassetti, kiel estron de la bando, kiu ŝtelis la infaneton. Estas nenia dubo, ke Cassetti estis la kulpulo. Sed pere de la granda sumo da mono, kiun li akiris, kaj per la sekreta informo kiun li posedis pri kelkaj personoj, li estis senkulpigita pro teknikaĵo. Malgraŭ tio, la popolo estus pendiginta lin, se li ne estus tiel lerta, ke li evitis ĝin. Nun mi komprenas kio okazis. Li ŝanĝis sian nomon kaj foriris de Usono. De post tiu tempo li vojaĝis en diversaj landoj.”

Ah! quel animal!” La voĉtono de S-ro Bouc montris abomenon. “Mi ne povas bedaŭri, ke li estas morta – tute ne.”

“Mi samopinias.”

“Tamen, ne estas necese, ke li estu murdita en la Orienta Ekspreso. Estas aliaj lokoj.”

Poirot ridetis. Li sciis, ke S-ro Bouc havas partian opinion pri tiu punkto.

“Ni nun devas demandi al ni ĉu tiu murdo estas farita de alia bando, kiun Cassetti trompis, aŭ ĉu ĝi estas privata venĝo?”

Li klarigis pri la malkovro de la vortoj sur la bruligita peceto de papero.

“Se mi ne eraras la letero estis bruligita de la murdinto, ĉar ĝi enhavis la vorton ‘Armstrong,’ kiu estas indikilo pri la mistero.”

“Ĉu ankoraŭ vivas membroj de la familio Armstrong?”

“Bedaŭrinde, tion mi ne scias. Mi kredas, ke iam mi legis pri juna fratino de S-ino Armstrong.”

Poirot daŭris paroli pri la eltrovoj. S-ro Bouc ĝoje aŭdis pri la rompita poŝhorloĝo. “Tio precize indikas al ni la horon de la krimo.”

“Jes,” diris Poirot. “Ĝi estas tre oportuna.”

En lia voĉtono estis io nepriskribebla kiu devigis al la aliaj du, ke ili kurioze rigardu lin.

“Vi diris, ke vi aŭdis Ratchett paroli al la konduktoro dudek minutojn antaŭ la unua?”

Poirot klarigis tion, kio okazis.

“Nu,” diris S-ro Bouc, “tio pruvas ke Cassetti – aŭ Ratchett, kiel mi daŭrigos nomi lin – certe vivis je dudek minutoj antaŭ la unua.”

“Dudek tri minutoj antaŭ la unua, precize.”

“Do, je la dekdua tridek sep, por diri ĝin formale, S-ro Ratchett vivis. Jen almenaŭ unu fakto.”

Poirot ne respondis, sed penseme rigardis antaŭ si. Estis frapeto ĉe la pordo, kaj la servisto envenis.

“La manĝ-vagono estas preta nun, sinjoro,” li diris.

“Ni iros tien,” diris S-ro Bouc.

“Ĉu mi povas akompani vin?” demandis Constantine

“Certe, mia kara doktoro. Se S-ro Poirot ne kontraŭstaras.”

“Tute ne, tute ne,” diris Poirot, kaj ili iris el la kupeo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.