La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXVII

Kaj nun, kompreneble, jam pasis ses jaroj… Mi ankoraŭ neniam rakontis tiun ĉi historion. La kamaradoj, kiuj revidis min, estis ja kontentaj revidi min vivanta. Mi estis malgaja, sed mi diris al ili: ”Ja pro laciĝo…”

Nun mi konsoliĝis iom, verdire… ne tute. Sed mi ja scias, ke li revenis sur sian planedon, ĉar ĉe tagiĝo mi ne retrovis lian korpon. Ĝi ne estis tre peza korpo… Kaj mi ŝatas dumnokte aŭskulti stelojn. Tio estas kvazaŭ tintus kvincent milionoj da tintiletoj…

Sed tamen io ne estas en ordo. Mi forgesis aldoni rimenon al la buŝumo, kiun mi desegnis por la eta princo! Li certe neniam povis ligi ĝin al la ŝafeto. Do, mi demandadas min: ”Kio okazis sur lia planedo? Eble la ŝafeto manĝis la floron…”

Foje mi diras al mi: ”Certe ne! La eta princo enfermas sian floron ĉiunokte sub ĝia vitra kloŝo kaj li bone vartas sian ŝafeton…” Tiam mi estas feliĉa. Kaj ĉiuj steloj dolĉe ridadas.

Alifoje mi diras al mi: ”Oni iam estas senatenta, kaj tio sufiĉas!

Iuvespere li forgesis la vitran kloŝon, aŭ dumnokte la ŝafeto eliris senbrue…” Tiam ĉiuj tintiletoj aliformiĝas en larmojn!…

Jen estas tre granda mistero. Por vi, kiuj ankoraŭ amas la etan princon, same kiel por mi, nenio en la universo estas sama, se ie ajn oni ne scias kie ŝafeto, kiun oni ne konas, manĝis aŭ ne manĝis rozon…

Rigardu la ĉielon! Demandu vin: ĉu, jes aŭ ne, la ŝafeto manĝis la floron? Kaj vi vidos, kiel tiam ĉio estas alia…

Kaj neniu grandulo iam ajn komprenos, ke tio tiel gravas!

Tio ĉi estas por mi la plej bela kaj la plej malgaja pejzaĝo en la mondo. Ĝi estas la sama pejzaĝo, kiel la antaŭa, sed mi desegnis ĝin ankoraŭ unu fojon, por bone montri ĝin al vi. Tie ĉi la eta princo aperis sur la tero… kaj malaperis.

Atente rigardu tiun pejzaĝon, por esti certa, ke vi rekonos ĝin, se vi iam vojaĝos en Afriko, en la dezerto. Kaj, se iam okazos al vi. ke vi trapasas tie, ne rapidu — mi petas vin! Atendu iom, ĝuste sub la stelo! Se tiam infano venos al vi, se li ridos, se li havos orkolorajn harojn, se li ne respondos, kiam vi demandos lin, vi ja divenos, kiu li estas. Tiam estu bonaj! Ne lasu min tiel malgaja: rapide skribu al mi, ke li revenis…


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.