La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA ETA PRINCOAŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La sesa planedo estis dekoble pli vasta. Ĝi estis loĝata de maljuna sinjoro, kiu verkis dikegajn librojn.
”Nu! Jen esploristo!” li ekkriis, kiam li ekvidis la etan princon.
La eta princo sidiĝis sur la tablon kaj iomete anhelis pro laceco. Li jam tiom vojaĝis!
”De kie vi venas?” demandis la maljuna sinjoro.
”Kio estas tiu dika libro?” diris la eta princo. ”Kion vi faras tie ĉi?”
”Mi estas geografo,” diris la maljuna sinjoro.
”Kio estas geografo?”
”Geografo estas klerulo, kiu scias, kie troviĝas maroj, riveroj, urboj, montoj kaj dezertoj.”
”Tio ĉi estas tre interesa,” diris la eta princo. ”Jen fine vera profesio!” Kaj li ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la planedon de la geografo.
Li ankoraŭ neniam vidis tiel majestan planedon.
”Estas tre bela via planedo. Ĉu estas oceanoj sur ĝi?”
”Mi ne povas scii tion,” diris la geografo.
”Kaj urboj, riveregoj, dezertoj?”
”Ankaŭ tion mi ne povas scii,” diris la geografo.
”Sed vi estas geografo!”
”Ĝuste,” diris la geografo, ”sed mi ne estas esploristo. Esploristoj tute mankas al mi. Ne geografoj kalkulas urbojn, riveregojn, montojn, marojn, oceanojn kaj dezertojn. Geografo estas tro grava persono por vagadi. Li ne forlasas sian skribotablon, sed tie akceptas esploristojn. Li pridemandas ilin kaj notas iliajn rememorojn. Kaj, se la rememoroj de iu el ili ŝajnas al li interesaj, la geografo enketas pri la moraleco de la esploristo.
”Kaj do?”
”Ĉar esploristo, kiu mensogus, kaŭzus katastrofojn en libroj pri geografio. Kaj ankaŭ esploristo, kiu drinkus.”
”Kial do?” diris la eta princo.
”Ĉar la ebriuloj vidas duige. Tiam la geografo notus du montojn tie, kie estas nur unu.”
”Mi konas iun, kiu estus malbona esploristo,” diris la eta princo.
”Povas esti. Do, kiam la moraleco de la esploristo ŝajnas bona, oni enketas pri lia eltrovo.”
”Ĉu vi iras tien por rigardi?”
”Ne. Tio estus tro komplika. Sed oni postulas de la esploristo, ke li donu pruvojn. Se ekzemple temas pri eltrovo de granda monto, oni postulas, ke li alportu el ĝi grandajn ŝtonojn.”
La geografo subite ekscitiĝis.
”Sed vi mem venas de malproksime! Vi estas esploristo! Priskribu al mi vian planedon!”
Kaj la geografo malfermis sian registron kaj pintigis sian krajonon.
Oni skribas la esploristajn rakontojn unue per krajono.
Oni atendas por skribi per inko ĝis la esploristo estos alportinta pruvojn.
”Nu?” ekdemandis la geografo.
”Ho, ĉe mi,” diris la eta princo, ”ja ne estas tre interese, kaj estas ege malgrande. Mi havas tri vulkanojn. Du aktivaj kaj unu estingita. Sed oni neniam scias!”
”Oni neniam scias,” ripetis la geografo.
”Mi ankaŭ havas unu floron.”
”Ni ne notas florojn,” diris la geografo.
”Kial do? Ili estas la blej bela afero.”
”Ĉar la floroj estas eferemaj.”
”Kion signifas eferema?”
”Libroj pri geografio,” diris la geografo, ”estas la la plej valoraj el ĉiuj libroj. Ili neniam elmodiĝas. Tre malofte okazas, ke monto alilokiĝas. Tre malofte okazas, ke oceano elsekiĝas. Ni priskribas eternaĵojn.”
”Sed estingitaj vulkanoj povas vekiĝi,” interrompis la eta princo. ”Kion signifas efemera?”
”Ĉu vulkanoj estas estingitaj aŭ aktivaj, estas same koncerne nin,” diris la geografo. ”Kio gravas por ni, estas la montoj. Ili ne ŝanĝiĝas.”
”Sed, kion signifas efemera?” denove demandis la eta princo, kiu dum sia vivo neniam rezignas demandon, unufoje farinte ĝin.
”Tio signifas ion, kio estas minacata de baldaŭa forpaso.”
”Ĉu mia floro estas minacata de baldaŭa forpaso?”
”Tutcerte.”
”Mia floro estas efemera,” diris la eta princo, ”kaj ĝi havas nur kvar dornojn por sin defendi kontraŭ la mondo! Kaj mi lasis ĝin tute sola!”
Tiel li unuafoje ekbedaŭris. Sed li tuj rekuraĝiĝis.
”Kion vi konsilas, ke mi vizitu?” li demandis.
”La planedon Tero,” respondis la geografo. ”Ĝi havas bonan reputacion…”
Kaj la eta princo foriris, meditante pri sia floro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.