La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA ETA PRINCOAŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La sekvanta planedo estis loĝata de ebriulo. Tiu vizito estis tre mallonga, sed ege malĝojigis la etan princon.
”Kion vi faras ĉi tie?” li diris al la ebriulo, kiun li trovis silente sidantan antaŭ unu vico da plenaj boteloj kaj unu vico da malplenaj.
”Mi drinkas,” respondis la ebriulo kun funebra mieno.
”Kaj kial vi drinkas?” demandis la eta princo.
”Por forgesi,” respondis la ebriulo.
”Por forgesi kion?” demandis la eta princo, kiu jam ekkompatis lin.
”Por forgesi, ke mi hontas,” konfesis la ebriulo mallevante la kapon.
”Pri kio vi hontas?” demandis la eta princo, kiu deziris helpi al li.
”Mi hontas drinki!” diris por fini la ebriulo kaj definitive eksilentis.
Kaj la eta princo foriris perpleksa.
”La granduloj certe estas tre multe strangaj,” li pensis dumvoje.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.