La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro III

Longa tempo estis al mi necesa por kompreni, de kie li devenas.

La eta princo, kiu metis al mi multajn demandojn, neniam ŝajnis aŭdi la miajn. Estas ja vortoj hazarde diritaj, kiuj iom post iom malkovris al mi ĉion.

Tiel, kiam la unuan fojon li ekvidis mian aviadilon (mi ne desegnos mian aviadilon, ĉar temas pri desegnaĵo tre malfacila por mi), li demandis al mi:

”Kio esta tiu ĉi aĵo?”

”Tio ne estas aĵo. Tio flugas. Tio estas aviadilo. Tio estas mia flugmaŝino.”

Kaj mi fieris sciigi lin, ke mi flugas. Tial li ekkriis:

”Kio? Do vi falis el la ĉielo?”

”Jes,” mi diris modeste.

”Ha! Tio estas miriga!”

Kaj la eta princo tre gracie ekridis. Mi ekkoleris, ĉar mi deziras, ke oni serioze taksu miajn malfacilaĵojn. Poste li aldonis:

”Tiel do, vi ankaŭ venas de la ĉielo! De kiu planedo vi estas?”

Tuj mi ekvidis flagreton de klarigo pri la mistero de lia ĉeesto, kaj mi demandis:

”Do, vi venas el alia planedo, ĉu ne?”

Sed li ne respondis al mi. Li trankvile kapskuetis, rigardante mian aviadilon:

”Estas vere, ke per ĉi tio oni ne povas veni de tre malproksime…”

 

Kaj li enprofundiĝis en revado, kiu longe daŭris. Poste li elpoŝigis mian ŝafeton kaj absorbiĝis en admiradon de sia trezoreto.

Vi imagu kiom multe scivoligis min tiu aludo pri ”aliaj planedoj”. Mi do penis por pliinformiĝi pri tio:

”De kie vi venas, etulo mia? Kie estas tiu via ”ĉe mi”? Kien vi volas forporti mian ŝafeton?”

Post pormedita silento li respondis:

”La kesto, kiun vi donis al mi, ege taŭgas, ĉar dumnokte ĝi fariĝos ĝia dometo.”

”Kompreneble. Kaj, se vi estos afabla, mi donos al vi ankaŭ ŝnuron por alligi ĝin dumnokte. Kaj fosteton.”

Tiu propono ŝajne ŝokis la etan princon:

”Ĝin alligi? Kia stranga ideo!”

”Sed, se vi ne alligos ĝin, ĝi iros ĉien ajn kaj perdiĝos…”

Kaj mia amiketo denove ekridis.

”Sed kien do vi kredas, ke ĝi iros?”

”Ien ajn. Rekte antaŭen…”

Tiam la eta princo gravmiene rimarkis:

”Ne gravas. Ĉe mi estas tiel malvaste!”

Kaj, eble iom melankolie, li aldonis:

”Rekte antaŭen, oni ne povas iri tre malproksimen…”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.