La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro XXIII

”Bonan tagon!” diris la eta princo.

”Bonan tagon!” diris la vendisto.

Li estis vendisto de perfektigitaj piloloj, kiuj kvietigas soifon.

Oni glutas ilin po unu ĉiusemajne kaj oni ne plu sentas bezonon trinki.

”Kial vi vendas tiajn aĵojn?” demandis la eta princo.

”Estas grava tempoŝparo,” diris la vendisto. ”Ekspertoj faris kalkulojn. Oni ŝparas kvindek tri minutojn ĉiusemajne.”

”Kaj kion oni faras per tiuj kvindek tri minutoj?”

”Oni faras per ili, kion vi volas…”

Se mi havus kvindek tri minutoj por foruzi,” diris la eta princo, ”mi paŝus tute malrapide al fontano…


<<  |  <  |  >


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl. Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.