La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIII

La kvara planedo estis loĝata de negocisto. Tiu viro estis tiel okupata, ke li eĉ ne levis sian kapon dum la alveno de la eta princo.

”Bonan tagon,” salutis la eta princo, ”Via cigaredo estingiĝis.”

”Tri kaj du estas kvin. Kvin kaj sep, dek du. Dek du kaj tri, dek kvin. Bonan tagon! Dek kvin kaj sep estas dudek du. Dudek du kaj ses, dudek ok. Mi ne havas tempon por denove ekbruligi mian cigaredon. Dudek ses kaj kvin estas tridek unu. Fu! Tio entute estas do kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu.”

”Kvincent milionoj da kio?”

 

”Ha! Ĉu vi ankoraŭ estas tie ĉi? Kvincent unu milionoj da … mi ne scias plu… Mi havas tiom da laboro! Mi ja estas serioza, mi ne amuziĝas per bagatelaĵoj! Du kaj kvin estas sep…”

La negocisto levis la kapon.

”Dum la kvindek kvar jaroj de kiam mi loĝas sur tiu ĉi planedo, mi estis ĝenita nur trifoje. Unuan fojon tio okazis antaŭ dek jaroj, pro majskarabo, kiu falis de loko, kiun Dio scias. Ĝi bruis terure, kaj sekve mi faris kvar erarojn en adicio. Duan fojon tio okazis antaŭ dek unu jaroj pro reŭmatisma atako. Korpa ekzercado mankas al mi. Mi ne havas tempon por vagadi. Mi ja estas serioza. Trian fojon… jen! Mi do diris kvincent unu milionoj…”

”Milionoj da kio?”

La negocisto ekkomprenis, ke li neniel povas esperi trankvilon.

”Milionoj da tiuj aĵetoj, kiujn oni iafoje vidas sur la ĉielo.”

”Ĉu muŝoj?”

”Tute ne! Oraj aĵetoj pri kiuj revas mallaboremuloj. Sed mi ja estas serioza! Mi ne havas tempon por revadi.”

”Ha! Ĉu steloj?”

”Jes, ĝuste, ili estas steloj.”

”Kaj kion vi faras per kvincent milionoj da steloj?”

”Kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu. Mi ja estas serioza kaj preciza.”

”Kaj kion vi faras per tiuj steloj?”

”Kion mi faras per ili?”

”Jes, diru!”

”Nenion mi faras per ili. Mi posedas ilin.”

”Ĉu vi posedas la stelojn?”

”Jes.”

”Sed mi jam vidis reĝon, kiu…”

”La reĝoj ne posedas. Ili reĝas. Tio estas tute alia afero.”

”Kaj kial utilas al vi posedi la stelojn?”

”Tio utilas al mi por esti riĉa.”

”Kaj kial utilas al vi esti riĉa?”

”Tio utilas al mi por aĉeti aliajn stelojn, se iu trovas iujn.”

La eta princo pensis: Tiu ĉi rezonas iom same, kiel mia ebriulo.

Tamen li demandis pli:

”Kiel oni povas posedi stelojn?”

”Al kiu ili apartenas?” tuj rebatis la negocisto grumblante.

”Mi ne scias. Al neniu.”

”Do, ili apartenas al mi, ĉar mi estis la unua, kiu pensis pri ili.”

”Ĉu tio sufiĉas?”

”Kompreneble. Se vi trovos diamanton, kiu estas nenies propraĵo, ĝi apartenos al vi. Se vi trovos insulon, kiu estas nenies propraĵo, ĝi apartenos al vi. Se vi kiel unua havas iun ideon, vi patentigas ĝin: ĝi apartenas al vi. Kaj sekve mi posedas la stelojn, ĉar neniam iu antaŭ mi havis la ideon ilin posedi.”

”Tio estas vera,” diris la eta princo. ”Sed kion vi faras per ili?”

”Mi administras ilin. Mi kalkulas kaj rekalkulas ilin,” klarigis la negocisto. ”Estas malfacile. Sed mi estas serioza homo!”

La eta princo ankoraŭ ne estis kontenta.

”Se mi posedas fulardon, mi povas ĝin meti ĉirkaŭ mia kolo kaj kunporti. Se mi posedas floron, mi povas ĝin deŝiri kaj kunporti.

Sed vi ne povas preni la stelojn!”

”Ne, sed mi povas deponi ilin en banko.”

”Kion tio signifas?”

”Tio signifas, ke mi skribas sur papereton la nombron de miaj steloj. Kaj poste mi ŝlosas tiun ĉi paperon en tirkesto.”

”Nenion pli?”

”Tio sufiĉas!”

Tio estas amuza,” pensis la eta princo. ”Sufiĉe poezia, sed ne tre serioza.

”Mi posedas floron, kiun mi akvumas ĉiutage,” li ankoraŭ diris. ”Mi posedas tri vulkanojn, kiujn mi skrapas ĉiusemajne.

Mi bone skrapas ankaŭ tiun, kiu estas estingita. Oni neniam scias! Por miaj vulkanoj kaj ankaŭ por mia floro estas utile, ke mi posedas ilin. Sed vi ne estas utila por la steloj…”

La negocisto malfermis sian buŝon, sed trovis nenion por respondi.

Kaj la eta princo foriris.

La granduloj certe estas tute strangaj,” li pensis dumvoje.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.