La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XVI

La sepa planedo estis do Tero.

Tero ne estas ajneca planedo! Oni nombras sur ĝi cent dek unu reĝojn (sen forgesi la nigrajn kompreneble!), sep mil geografojn, naŭcent mil negocistojn, sep milionojn kaj duono da ebriuloj kaj tricent dek unu milionojn da malmodestuloj, tio estas: duo da miliardoj da granduloj.

Por doni al vi ideon pri la dimensioj de Tero, mi diros al vi, ke, antaŭ ol oni inventis elektron, estis necese vivteni sur ĉiuj ses kontinentoj veran armeon de kvarcent sesdek du mil kvincent dek unu lanternistoj.

De malproksime tio faris belegan efekton. La movoj de tiu armeo estis regulaj kiel tiuj de operbaleto. Unuavice venis la lanternistoj de Nov-Zelando kaj Aŭstralio. Poste, eklumiginte siajn lanternojn, ili iris dormi. Tiam la lanternistoj de Ĉinio kaj Siberio siavice ekpartoprenis en la baleto. Kaj ankaŭ ili malaperis en la kulisojn. Tiam venis la vico de la lanternistoj el Rusio kaj Hindujo.

Kaj la vico de tiuj de Afriko kaj Eŭropo. Kaj tiuj el SudAmeriko. Kaj ili neniam eraris pri siaj vicoj por eniri sur la scenejon.

Estis grandioze.

Nur la lanternisto de la unusola lanterno ĉe Nordpoluso kaj lia kolego ĉe Sudpoluso vivis malzorge kaj pigre: ili laboris po du fojoj ĉiujare.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.