La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VIII

Mi tre rapide lernis pli bone koni tiun floron. De ĉiam kreskadis sur la planedo de la eta princo floroj tre simplaj, ornamitaj per unu sola vico da petaloj, okupantaj malmulte da spaco kaj ĝenantaj neniun. Ili aperis iumatene en la herbo kaj poste velkis tiuvespere. Sed tiu ĉi ekĝermis unu tagon el semo alblovita Dio-scias-de-kie, kaj la eta princo tre atente observis tiun ŝoson, kiu ne similis al la aliaj. Ĝi povis estis nova specio de baobabo.

 

Sed la arbusteto baldaŭ ĉesis kreski kaj komencis prepari floron.

La eta princo, kiu ĉeestis la elvolviĝon de granda burĝono, ja sentis, ke iu mirakla aĵo ekaperos el ĝi, sed la floro, ŝirmata per sia verda ĉambro, senfine longe preparadis sian belecon. Ĝi zorge elektadis siajn kolorojn. Ĝi malrapide vestadis sin, ĝi taŭge surmetadis siajn petalojn unu post unu. Ĝi ne volis naskiĝi tute ĉifita, kiel la papavetoj… Ĝi ne volis aperi alie, ol plene radianta de beleco. Jes ja! Ĝi estis tre koketa! Ĝia mistera tualetado do daŭris tagojn kaj tagojn.

Kaj unu matenon, precize dum sunleviĝo, jen ĝi ekaperis.

”Ha! mi apenaŭ vekiĝis… Mi pardonpetas… Mi ankoraŭ estas tute malkombita…”

Tiam la eta princo ne povis teni sian admiron: ”Kiel bela vi estas!”.

”Ĉu ne?” milde respondis la floro.

La eta princo ja divenis, ke ĝi ne estas tro modesta, sed ĝi estis tiel kortuŝa!

”Estas nun, mi kredas, la horo de la matenmanĝo,” ĝi baldaŭ aldonis ”Ĉu vi bonvolus atenti pri mi?…”

Kaj la eta princo, tute konfuzita, iris por verŝilo da freŝa akvo kaj alportis ĝin al la floro.

Tiel sufiĉe baldaŭ ĝi suferigis lin per sia iom ofendiĝema malmodesteco. Iutage, ekzemple, parolante pri siaj kvar dornoj, ĝi diris al la eta princo:

”Tigro, kun siaj ungegoj, ja povos veni!…”

”Ne troviĝas tigroj sur mia planedo, kaj tigroj herbon ne manĝas.” kontraŭdiris la eta princo.

”Mi ne estas herbo,” milde respondis la floro.

”Pardonu al mi…”

”Mi neniel timas tigrojn, sed ja abomenas trablovojn. Ĉu vi ne havas ventŝirmilon por mi?”

”Abomeni trablovojn estas por planto malfeliĉa afero,” rimarkigis al si la eta princo. ”Tiu ĉi floro estas sufiĉe malfacila…”

”Ĉiuvespere vi devos meti super min kloŝon. Ĉe vi estas tre malvarme, malbone provizite. Tie, de kie mi devenas…”

Sed ĝi ĉesis paroli. Ĝi venis kiel semo. Ĝi nenion povus scii pri aliaj mondoj. Hontante pro kaptiĝo ĉe la preparo de tiel naiva mensogo, ĝi tusis du-tri-foje por malpravigi la etan princon:

 

”Ĉu vi havas ventŝirmilon?”

”Mi estis ironta por ĝi, sed vi parolis al mi!”

Tiam ĝi troigis sian tusadon, por spite ĉion trudi al li konscienc-riproĉojn.

Tiel la eta princo, malgraŭ sia amo plena de bonvolo, baldaŭ sentis dubojn pri la floro. Li akceptadis negravajn vortojn serioze, kaj pro tio fariĝis tre malfeliĉa.

Pli bone se mi ne estus aŭskultinta ĝin,” li iutage konfidis al mi, ”oni neniam aŭskultu florojn. Ilin oni nur rigardu kaj flaru. La mia aromis mian planedon, sed mi ne sciis ĝoji pro tio. Tiu afero pri ungegoj, kiu tiel multe incitis min, estus ja kortuŝinta min.

Li ankoraŭ konfidis al mi:

Mi tiam kapablis nenion kompreni! Mi estu prijuĝinta ĝin laŭ ĝiaj agoj, ne laŭ ĝiaj paroloj. Al mi ĝi donu aromon kaj helon. Mi neniam estu forkurinta. Mi estu diveninta ĝian amemon anstataŭ ĝiaj stultegaj ruzoj. La floroj estas tiel memkontraŭdiraj! Sed mi estis tro juna por kapabli ami ĝin!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.