La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIX

La eta princo suprengrimpis sur alta monto. La solaj montoj, kiujn li iam konis, estis la tri vulkanoj, kies supro atingas la altecon de liaj genuoj. Kaj li uzis la estingitan vulkanon kiel tabureton. ”Supre, sur monto alta kiel tiu ĉi,” li pensis, ”mi per unu sola rigardo ekvidos la tutan planedon kaj ĉiujn homojn…” Sed li ekvidis nenion alian ol pintecan rokaron.

”Bonan tagon!” li trafe-maltrafe diris.

”Bonan tagon!…Bonan tagon!… Bonan tagon!…” respondis la eĥo.

”Kiu vi estas?!” diris la eta princo.

”Kiu vi estas?! …Kiu vi estas?! … Kiu vi estas?!…” respondis la eĥo.

”Estu miaj amikoj,” li diris, ”mi estas sola.”

”Mi estas sola … mi estas sola … mi estas sola…” respondis la eĥo.

Kia stranga planedo!” li tiam pensis. ”Ĝi estas tute seka kaj tute pinta kaj tute sola. Kaj la homoj ne havas fantazion. Ili ripetas, kion oni diras al ili… Hejme mi havis floron; ĝi parolis ĉiam unua…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.