La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XX

Sed okazis, ke la eta princo, longe paŝinte sur sablo, rokoj kaj neĝo, fine malkovris vojon. Kaj ĉiuj vojoj kondukas al homoj.

”Bonan tagon!” li diris.

Estis tie ĝardeno plena de rozoj.

”Bonan tagon!” diris la rozoj.

La eta princo rigardi ilin. Ili ĉiuj similis al lia floro.

”Kiuj estas vi?” li demandis miregante.

”Ni estas rozoj,” diris la rozoj.

”Ĉu?!” diris la eta princo.

Kaj li sentis sin tre malfeliĉa. Lia floro rakontis al li, ke en la universo ĝi estas sola en sia speco. Kaj jen estis kvin mil kiel ĝi, tute samaj, en unu sola ĝardeno!

Ĝi ofendiĝus,” li diris al si, ”se ĝi vidus ĉi tion… ĝi treege tusus kaj ŝajnigus sin mortanta por eviti ridindon. Kaj mi devus ŝajnigi kvazaŭ mi flegas ĝin, ĉar alie ĝi vere mortus, nur por humiligi ankaŭ min…

Poste li aldone diris al si: ”Mi kredis, ke mi posedas unikan floron, sed mi posedas nur ordinaran rozon. Ĝi kaj miaj tri vulkanoj, kies supro atingas altecon de miaj genuoj kaj el kiuj unu estas eble por ĉiam estingita, ja ne faras min tre grandioza princo…

Kaj, kuŝante sur herbejo, li ploris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.