La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro II

Do, mi vivis sola, sen iu ajn, kun kiu mi povus vere interparoli, ĝis paneo de mia motoro sur dezerto Saharo, kio okazis antaŭ ses jaroj. Io en la motoro rompiĝis. Kaj, ĉar estis kun mi nek mekanikisto nek pasaĝeroj, mi min pretigis por provi tute sola sukcesigi malfacilan riparon. Temis por mi pri vivdemando. Mi havis trinkeblan akvon apenaŭ por semajno.

La unuan vesperon mi do endormiĝis sur la sablo, mil mejlojn for de kiu ajn loĝigita loko. Mi ja estis multe pli izolita ol ŝip-rompulo sur floso meze de oceano. Sekve vi imagu mian surprizon, kiam tagiĝe vekis min kurioza voĉeto:

”Mi petas vin… desegnu por mi ŝafeton!”

”Kion?”

”Desegnu por mi ŝafeton!”

Mi salte ekstaris kiel trafita de fulmo. Mi insiste frotis miajn okulojn. Mi bone rigardis. Kaj mi vidis tute eksterordinaran hometon, kiu gravmiene rigardadis min. Jen la plej bona portreto de li, kiun mi poste sukcesis fari. Sed kompreneble mia desegno estas ja multe malpli rava ol la modelo. Sed mi ne kulpas:

La granduloj senkuraĝigis min de pentrista kariero jam kiam mi estis sesjara, kaj, krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj, mi nenion lernis desegni.

Do mi rigardis tiun aperaĵon per okuloj tute rondaj pro miro.

Ne forgesu, ke mi troviĝis mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko.

Nu, mia hometo ŝajnis al mi nek vojerarinta, nek mortanta pro laceco, malsato, soifo, aŭ timo. Li neniel havis aspekton de infano perdita meze de dezerto, mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko. Kiam mi fine sukcesis paroli, mi diris al li:

”Sed… kion vi faras ĉi tie?”

Kaj tiam li ripetis, tute milde, kiel aferon tre gravan:

”Mi petas… desegnu por mi ŝafeton!”

Kiam mistero tro impresas, oni ne kuraĝas malobei. Eĉ se tio ŝajnas al mi absurda ĉi tie, mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko kaj en danĝero de morto, mi tamen elpoŝigis paperfolion kaj fontoplumon. Sed mi tiam ekmemoris, ke mi lernis precipe geografion, historion, kalkularton kaj gramatikon; kaj (kun iom da malbona humoro) mi diris al la hometo, ke mi ne scias desegni.

Li respondis al mi:

”Ne gravas. Desegnu por mi ŝafeton!”

Ĉar ŝafon mi neniam desegnis, mi refaris por li unu el la du solaj desegnoj. Kiujn mi kapablis fari: tiu de la fermita boao.

Kaj en mirego mi aŭdis la hometon respondi al mi:

”Ne! Ne! Mi ne volas elefanton en boao. Boao estas tre danĝera kaj elefanto okupas tro multe da spaco. Ĉe mi ĉio estas tute eta. Mi bezonas ŝafeton. Desegnu por mi ŝafeton!”

Do, mi desegnis.

Li atente rigardis kaj poste diris:

”Ne! Tiu ĉi estas jam tre malsana. Faru alian!”

Tiam mi desegnis denove:

Mia amiko ĉarme ridetis kun indulgo:

”Vidu mem … ĉi tio estas ne ŝafeto, sed virŝafo. Ĝi havas kornojn…”

Do mi rekomencis desegni. Sed, kiel la antaŭaj, ĝi estis rifuzita:

”Tiu ĉi estas tro maljuna. Mi volas ŝafeton, kiu longe vivu.”

Tiam mi senpacienciĝis kaj, ĉar mi volis senprokraste komenci la malmuntadon de mia motoro, mi skizaĉis ĉi tiun lastan desegnon.

Kaj mi ĵetis tiujn ĉi vortojn:

”Jen estas la kesto. La ŝafeto, kiun vi volas, troviĝas interne.”

Sed mi tre surpriziĝis, vidante la vizaĝon de mia juna kritikisto ekbrili pro ĝojo: ”Ĝuste tia mi volis ĝin! Ĉu vi kredas, ke tiu ŝafeto bezonos multe da herbo?”

”Kial?”

”Tial, ĉar ĉe mi ĉio estas tute eta…”

”Certe sufiĉos. Mi donis al vi tute etan ŝafeton.”

Li klinis sian kapeton al la desegno:

”Ne tiel etan… Ha! Ĝi endormiĝis…”

Kaj tiel mi konatiĝis kun la eta princo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.