La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro IV

Tiel mi sciiĝis pri du tre grava afero: la planedo, de kie li venis, estas apenaŭ pli granda ol domo!

Tio ne povis min multe mirigi. Mi ja sciis, ke krom grandaj planedoj kiel Tero, Jupitero, Marso kaj Venuso, kiuj ricevis efektivajn nomojn, kelkaj estas tiel malgrandaj, ke oni tre malfacile povas vidi ilin per lorno. Kiam astronomo altrovas unu el ili, li atribuas al ĝi certan numeron kiel nomon. Ekzemple li nomas ĝin: ”Asteroido 3251.

Mi havas seriozajn motivojn por kredi, ke la planedo, de kie la eta princo venis, estas la asteroido B-612.

Tiu asteroido estis vidita per lorno nur unufoje, en 1909, de turka astronomo.

Li tiam faris ĉe iu internacia astronomia kongreso grandan demonstracion pri sia eltrovo. Sed pro lia kostumo neniu kredis lin.

Tiaj estas la granduloj.

Feliĉe por la reputacio de la asteroido B-612, iu turka diktatoro devigis sian popolon sub mortpuno vesti sin eŭropane. En tre eleganta vesto la astronomo refaris sian demonstracion en 1920. Kaj ĉifoje ĉiuj samopiniis kun li.

Se mi rakontis al vi tiujn detalojn pri la asteroido B-612 kaj konfidis ĝian numeron, estas nur pro la granduloj. La granduloj frandas ciferojn. Kiam vi parolas al ili pri nova amiko, ili neniam demandas vin pri ĉefaj aferoj. Neniam ili diras al vi: ”Kia estas lia voĉo? Kiuj estas liaj ŝatataj ludoj? Ĉu li kolektas papiliojn?

Anstataŭe: ”Kiom da fratoj li havas? Kiom li pezas? Kiom lia patro gajnas?” Nur tiam ili kredas, ke ili konas lin. Se vi diras al granduloj: ”Mi vidis belan domon el ruĝetaj brikoj kun geranioj ĉe la fenestroj kaj kolomboj sur la tegmento…”, ili ne sukcesas imagi al si tiun domon. Oni devas diri al ili: ”Mi vidis domon por cent mil frankoj.” Tiam ili ekkrias: ”Kiel beleta ĝi estas!

Nu, se vi diros al ili: ”Pruvo, ke la eta princo ekzistis, estas, ke li estis rava kaj ridis kaj deziris ŝafeton. Se iu deziras ŝafeton, tio pruvas, ke tiu ekzistas”, ili levos moke siajn ŝultrojn kaj nomos vin infano! Sed se vi diros al ili: ”La planedo, de kie li venis, estas la asteroido B-612”, ili tiam estos konvinkitaj, kaj ne plu ĝenos vin per siaj demandoj. Tiaj ili estas. Ni ne malpardonu tion al ili. La infanoj devas esti tre indulgemaj al la granduloj.

Sed kompreneble ni, kiuj komprenas la vivon, ja fajfas pri numeroj!

Mi bedaŭras, ke mi ne komencis tiun ĉi rakonton kvazaŭ fabelon. Plaĉus al mi diri:

Foje estis eta princo, kiu loĝis sur planedo apenaŭ pli granda ol li, kaj tiu pinco bezonis amikon.” Por tiuj, kiuj komprenas la vivon, tio ĉi ŝajnus multe pli vera.

Fakte mi ne ŝatas, se oni legas mian libron supraĵe. Dolorigas min rakonti ĉi tiujn memoraĵojn. Jam antaŭ ses jaroj mia amiketo foriris kun sia ŝafeto. Se nun mi povas priskribi lin, mi faras tion por ne forgesi lin. Estas malgaje forgesi amikon. Ne ĉiu homo havas amikon. Kaj mi povus fariĝi tia, kiel la granduloj, kiuj ne interesiĝas plu pri io krom ciferoj. Do ankaŭ pro tio mi aĉetis skatolon da farboj kaj aron da krajonoj. Ĉar mi neniam provis desegni ion alian krom fermitan kaj malfermitan boaojn, kiam mi estis sesjara, estas malfacile en mia nuna aĝo rekomenci desegni. Mi kompeneble povas fari la portetrojn kiel eble plej fidelaj. Sed mi ne estas tute certa, ĉu mi sukcesos. Unu desegno taŭgas, kaj alia ne similas plu. Mi ankaŭ eraras iom pri la staturo. Tie la eta princo estas tro granda. Aliloke li estas tro malgranda. Mi ankaŭ hezitas pri la koloro de lia vesteto. Mi do desegnas kun necerteco, tiel kaj tiel ĉi, pli-malpli bone. Eble mi eraros pri iuj pli gravaj detaloj, sed tion vi pardonu al mi. Mia amiketo neniam donis klarigojn. Eble li kredis min sama kiel sin. Sed mi bedaŭrinde ne kapablas vidi ŝafojn tra kesto. Eble mi estas iom kiel la granduloj. Verŝajne mi maljuniĝis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.