La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA ETA PRINCOAŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ho, eta princo, mi ekkomprenis tiele, iom-post-iome, vian melankolian vivon… Dum longa tempo vi havis kiel distraĵon nur la mildecon de sunsubiroj. Tiun ĉi novan detalon mi eksciis la kvaran tagon matene, kiam vi diris al mi:
”Al mi multe plaĉas sunsubiroj. Ni iru vivi sunsubirojn!…”
”Sed necesas atendi.”
”Kion atendi?”
”Ke la suno subiru.”
Unue vi ŝajnis tre surprizita, sed poste ridis pri vi mem. Kaj vi diris al mi:
”Mi ĉiam pensas kvazaŭ mi estus hejme!” Efektive. Kiam tagmezas en Usono, la suno — ĉiuj scias tion — subiras super Francio. Por ĉeesti la sunsubiron sufiĉus, ke oni povu en unu minuto atingi Francion. Bedaŭrinde, Francio estas multe tro malproksima. Sed sur via tiel eta planedo sufiĉis, ke vi tiru vian seĝon je kelkaj paŝoj. Kaj vi rigardis krepuskon tiel ofte kiel vi deziris…
”Unu tagon mi vidis la sunon subiri kvardek tri fojojn!”
Kaj iom pli poste vi aldonis:
”Vi scias… se oni estas malgaja, oni amas sunsubirojn…”
”Do, ĉu en la kvardek-tri-foja tago vi estis tiom malĝoja?”
Sed la eta princo ne respondis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.