La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXV

”Homoj,” diris la eta princo, ”enŝtopas sin en rapidvagonarojn, sed ili ne plu scias, kion ili serĉas. Tiam ili agitiĝas kaj rondiras…”

Kaj li aldonis:

”Ne indas…”

La puto, kiun ni atingis, ne similis al saharaj putoj. Saharaj putoj estas nuraj truoj fositaj en la sablo. Tiu ĉi similis al vilaĝa puto. Sed tie estis neniu vilaĝo, kaj mi pensis, ke mi nur sonĝas.

”Estas strange,” mi diris al la eta princo, ”ĉio estas preta: pulio, sitelo kaj ŝnuro…”

Li ridis, tuŝis la ŝnuron, ludigis la pulion. Kaj la pulio knaris kiel malnova ventoflago, kiam vento longe dormis.

”Ĉu vi aŭdas?” diris la eta princo, ”ni ĵus vekis tiun puton, kaj ĝi kantas…”

Mi ne volis, ke li streĉiĝu:

”Lasu min fari,” mi diris, ”tio tro pezas por vi.”

Malrapide mi suprentiris la sitelon ĝis la rando de la puto.

Tie mi tute stabiligis ĝin. En miaj oreloj daŭre sonis la kanto de la pulio, kaj en la ankoraŭ tremanta akvo mi vidis tremetantan sunon.

”Mi soifas tiun ĉi akvon,” diris la eta princo, ”donu al mi por trinki!…”

Kaj mi komprenis, kion li serĉis.

Mi levis la sitelon ĝis liaj lipoj. Trinkante li fermis siajn okulojn.

Tio estis dolĉa kiel festo. Tiu akvo ja estis io alia ol nura nutraĵo. Ĝi estis naskita el vojirado sub steloj, el kanto de pulio, el streĉo de miaj brakoj. Ĝi estis por la koro bona kiel donaco.

Kiam mi estis knabeto, la lumo de la kristnaska arbo, la muziko de la meznokta meso kaj la dolĉeco de la ridetoj, same donis radiadon al la kristnaska donaco, kiun mi ricevis.

”Homoj ĉe vi kulturas kvin mil rozojn en unu ĝardeno,” diris la eta princo, ” …kaj tamen ili tie ne trovas, kion ili serĉas.”

”Ili ne trovas tion,” mi respondis.

”Kaj ja ili povus trovi, kion ili serĉas, en unu sola rozo aŭ en iom da akvo…”

”Certe,” mi respondis.

Kaj la eta princo aldonis:

”Sed la okuloj estas blindaj, necesas serĉi per la koro.”

Mi estis trinkinta. Mi spiris bone. Tagiĝe la ĉielo estis mielkolora.

Mi feliĉis ankaŭ pro tiu miela koloro. Kial do mi eksentis angoron?

”Necesas, ke vi plenumu vian promeson,” dolĉe diris al mi la eta princo, kiu denove sidiĝis apud mi.

”Kiun promeson?”

”Vi scias… buŝumon por mia ŝafeto… mi estas respondeca pri tiu floro!”

Mi elpoŝigis miajn skizojn. La eta princo ekvidis ilin kaj diris ridante:

”Viaj baobaboj iom similas al brasikoj…”

”Ho!”

Mi, tiel fiera pro miaj baobab-desegnoj!

”Pri via vulpo… la oreloj iom similas al kornoj… kaj estas tro longaj!”

Kaj li denove ridis.

”Vi estas maljusta, etulo, mi nenion sciis desegni krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj.”

”Ho, tio taŭgos,” li diris, ”la infanoj scias.”

Do mi desegnis buŝumon. Kaj, donante ĝin al li, mi sentis korpremon:

”Vi havas projekton, kiun mi ne konas…”

”Sciu, ke morgaŭ estos la datreveno de mia falo sur la Teron…”

Kaj post silento li diris ankoraŭ:

”Mi falis proksime de ĉi tie…”

Kaj li ruĝiĝis.

Denove, ne komprenante kial, mi sentis strangan angoron.

Tamen demando venis en mian menson:

”Do, ne estis hazardo, ke vi promenis tute sola, mil mejlojn malproksime de ĉiuj loĝataj landoj, tiam matene antaŭ ok tagoj, kiam mi konatiĝis kun vi. Ĉu vi tiam estis reiranta direkte al via falpunkto?”

La eta princo denove ruĝiĝis.

Kaj hezite mi aldonis:

”Eble pro la datreveno?”

La eta princo refoje ruĝiĝis. Li neniam respondis al demandoj, sed kiam oni ruĝiĝas, tio signifas ”jes”, ĉu ne?

”Ha!” mi diris al li, ”mi timas…”

Sed li respondis al mi:

”Nun vi devas labori. Vi devas reiri al via maŝino. Mi atendos vin ĉi tie. Revenu morgaŭ vespere!…”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.