La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XXII

”Bonan tagon!” diris la eta princo.

”Bonan tagon!” diris la relŝanĝisto.

”Kion vi faras ĉi tie?” demandis la eta princo.

”Mi apartigas vojaĝantojn po kapoj da mil unuoj,” diris la relŝangiŝto. ”Mi ekspedas, jen dekstren, jen maldekstren, la trajnojn, kiuj forportas ilin.”

Kaj lumanta rapidvagonaro, muĝanta kiel fulmotondro, tremigis la budon de la relŝangisto.

”Ili certe urĝiĝas,” diris la eta princo. ”Kion ili serĉas?”

”Tion ne scias eĉ la lokomotivestro,” respondis la relŝanĝisto.

Kaj en la inversa direkto muĝis dua lumanta rapidvagonaro.

”Ĉu ili jam revenas?” demandis la eta princo.

”Ili ne estas la samaj,” diris la relŝanĝisto. ”Temas pri interŝan ĝo.”

”Ĉu ili ne estis kontentaj tie, kie ili estis?”

”Oni neniam estas kontenta tie, kie oni estas,” diris la relŝan ĝisto.

Kaj kiel fulmotondro muĝis tria lumanta rapidvagonaro.

”Ĉu ili postsekvas la unuajn vagonarojn?” demandis la eta princo.

”Ili postsekvas nenion ajn,” diris la relŝanĝito. ”Ili tie dormas aŭ oscedas. Nur la infanoj platigas siajn nazojn sur la fenestroj.”

”Nur la infanoj scias, kion ili serĉas,” diris la eta princo. ”Ili dediĉas tempon al pupo el ĉifonoj, kaj ĝi fariĝas tre grava, kaj se oni forprenas ĝin de ili, ili ploras…”

”Ili havas fortunon,” diris la relŝanĝisto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.