La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VII

La kvinan tagon, denove dank’al la ŝafeto, la sekvantan sekreton pri la vivo de la eta princo estis malkaŝita al mi. Abrupte, sen antaŭklarigo, kvazaŭ rezulte de problemo longe kaj silente meditita, li demandis min:

”Ŝafeto, se ĝi manĝas arbustojn, ankaŭ florojn ĝi manĝas, ĉu ne?”

”Ŝafo ĉion manĝas, kion ĝi trovas.”

”Ĉu eĉ tiujn florojn, kiuj havas dornojn?”

”Jes, eĉ florojn, kiuj havas dornojn.”

”La dornoj, do, por kio servas?”

Mi ne scias. Mi tiam estis tre okupata, provante malŝraŭbi tro streĉitan bolton de mia motoro. Mi estis zorgoplena, ĉar mia paneo jam ekmontriĝis vere serioza, dum la trinkakvo malplii ĝis, kaj mi timis la plej malbonan.

”La dornoj, do, por kio servas?”

La eta princo neniam rezignis pri jam metita demando. Mi malpacienci ĝis pro mia bolto kaj respondis senpripensaĵon:

”Dornoj havas nenian utilon.

Tio estas pura malico flanke de la floroj!”

”Ho!”

Sed post silenteto li kvazaŭ malpardoneme pafis al mi:

”Mi ne kredas al vi! La floroj estas malfortaj. Ili estas naivaj. Ili trankviliĝas, kiel ili povas. Ili pro siaj dornoj kredas sin teruraj…”

Mi nenion respondis. En tiu momento mi pensis: ”Se ĉi tiu bolto plue rezistos, mi elsaltigos ĝin per martelo.” La eta princo denove entrudiĝis en mian cerbumadon:

”Kaj vi, vi kredas, ke la floroj…”

”Sed ne! Sed ne! Mi nenion kredas!” mi respondis senpripense.

”Mi ja zorgas pri seriozaĵoj.”

Li rigardis min mirigite.

”Pri seriozaĵoj!”

Li vidis min tenanta enmane mian martelon, dum miaj fingroj estis nigrigitaj de ŝmiroleo, kliniĝanta super objekto, kiu ŝajnis al li tre malbela.

”Vi parolas kiel granduloj!”

Tio iom hontigis min. Sed senkompate li aldonis:

”Vi konfuzas ĉion, miksas ĉion!”

Li vere estis tre kolera. Li skuadis en la vento siajn orajn harojn:

”Mi konas planedon, kie troviĝas karmezina sinjoro. Neniam li priflaris floron. Neniam li rigardis stelon. Neniam li amis homon.

Neniam li ion alian faris krom adiciojn. Kaj dum la tuta tago li ripetas kiel vi: ’Mi estas serioza viro! Mi estas serioza viro!’

kaj pro tio li fierege ŝveliĝas. Se li ne estas homo, li estas fungo!”

”Kio li estas?”

”Fungo!”

La eta princo jam estis tute pala pro kolero. ”Dum milionoj da jaroj la floroj fabrikis dornojn. Dum milionoj da jaroj la ŝafoj tamen manĝis la florojn. Kaj ĉu ne estas serioze klopodi por kompreni, kial ili tiel multe penas por fabriki por si dornojn, kiuj neniam utilas? Ĉu ne estas gravaĵo la milito inter ŝafoj kaj floroj? Ĉu tio ne pli seriozas kaj pli gravas, ol adicioj de iu dika ruĝvizaĝa sinjoro? Kaj, se mi mem konas floron unikan en la mondo, kiu ekzistas nenie krom sur mia planedo, kaj kiun ŝafeto povas iun matenon nekonscie neniigi per unusola gluto kaj jen farite, ĉu tio ne estas ja grava afero?

Li ruĝiĝis kaj daŭrigis:

”Se iu amas floron, unusolan en ĝia speco inter milionoj kaj milionoj da steloj, al tiu sufiĉas por esti feliĉa, ke li rigardu ilin.

Li diris al si: ’Ie tie estas mia floro…’ Sed, se la ŝafeto formanĝis la floron, estas por li, kvazaŭ ĉiuj steloj subite estingiĝus! Kaj ĉu tio mem ne gravas?” Nenion plu mi povis diri. Li subite ekploregis.

Jam noktiĝis. Mi maltenis miajn ilojn. Mia martelo, mia bolto, la soifo kaj la morto ne plu gravis. Sur iu stelo, iu planedo, sur la mia, sur la Tero, unu eta princo bezonis konsolon. Mi lin brakumis, lin lulis. Mi diris al li: ”La floro, kiun vi amas, ne estas en danĝero… Mi ja desegnos buŝumon por via ŝafeto. Mi desegnos kiraseton por via floro… Mi…

Mi ne tro bone scias, kiam ion diri. Mi min sentis tre mallerta.

Mi ne sciis, kiel atingi lin, kiel kontakti lin…

Ja tiel mistera estas la lando de larmoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.