La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro XXVI

Apud la puto estis ruino de manova ŝtona muro. Kiam la sekvantan tagon vespere mi revenis de mia laboro, mi ekvidis de malproksime mian etan princon sidanta tie supre, kun kruroj pendantaj. Kaj mi aŭdis lin paroli:

”Ĉu vi do ne memoras pri tio? Tio estis ne ĝuste ĉi tie!”

Alia voĉo sendube respondis al li, ĉar li kontraŭdiris:

”Jes ja! Jes ja! Ja estas la tago, sed ĉi tie ne estas la loko…”

Mi plue iris direkte al la muro. Mi ankoraŭ neniun vidis, nek aŭdis. Tamen la eta princo denove respondis:

”… Certe. Vi vidos, kie troviĝas sur la sablo la komenco de miaj piedsignoj. Nur tie atendu min. Mi estos tie ĉi-nokte.”

Mi estis je dudek metroj de la muro kaj mi ja ankoraŭ nenion vidis.

Post silenta momento la eta princo daŭrigis:

”Ĉu vi havas bonan venenon? Ĉu vi estas certa, ke vi ne longe suferigos min?”

Mi haltis korpremite, sed mi ankoraŭ ne komprenis.

”Nun foriru!” li diris… ”Mi volas reiri malsupren!”

Tiam mi mem ekrigardis la piedon de la muro kaj mi eksaltis!

Tie estis, leviĝanta kontraŭ la eta princo, unu el tiuj flavaj serpentoj, kiuj ekzekutas vin en tridek sekundoj. Penante elpoŝigi mian revolveron, mi ekkuris, sed, aŭdante la bruon, la serpento lasis sin malrapide glitfali en la sablon kiel malaperanta fonto kaj, ne tro rapide, traŝoviĝis kun metala susuro inter ŝtonoj.

Mi alkuris la muron ĝustatempe por kapti en brakumon mian princan etulon, palan kiel neĝo.

”Kia afero! Nun vi parolas kun serpentoj!”

Mi demetis lian ĉiaman orkoloran fulardon. Mi malsekigis liajn tempiojn kaj mi trinkigis lin. Kaj tiam mi nenion plu kura ĝis demandi lin. Li rigardis min grave kaj brakumis mian kolon.

Mi sentis lian koron bati kiel koreto de pafita, mortanta birdeto. Li diris al mi:

”Mi estas kontenta, ke vi trovis tion, kio mankis al via maŝino.

Vi povos reiri hejmen…”

”Kiel vi scias tion?”

Mi ja venis por anonci al li, ke malgraŭ ĉiuj miaj malesperoj mi sukcesis mian laboron!

Li nenion respondis al mia demando, sed aldonis:

”Ankaŭ mi hodiaŭ reiros hejmen…”

Kaj melankolie:

”Estas multe pli malproksime… multe pli malfacile…”

Mi sentis, ke io eksterordinara okazas. Mi premis lin en miaj brakoj kiel infaneton, kaj tamen ŝajnis al mi, ke li glitas suben en abismon kaj mi ne povas fari ion ajn por lin reteni…

Lia rigardo estis serioza, perdiĝanta en malproksimon.

”Mi havas vian ŝafeton. Kaj mi havas la keston por la ŝafeto.

Kaj ankaŭ la buŝumon…”

Kaj li malgaje ridetis.

Mi longe atendis. Mi sentis, ke li iom post iom revigliĝas.

”Vi timis, etulo…”

Li timis, kompreneble! Sed li dolĉe ridis:

”Mi ankoraŭ pli multe timos hodiaŭ vespere…”

Denove mi sentis min frosta pro la konscio de io nekompensebla.

Kaj mi komprenis, ke mi ne povas eĉ pensi, ke mi neniam plu aŭdos tiun ridon. Ĝi estis por mi kvazaŭ fonteto en dezerto.

”Etulo, mi ankoraŭ volas aŭdi vin ridi…”

Sed li diris al mi:

”Tiun ĉi nokton unu jaro estas pasinta. Mia stelo troviĝas super la loko, kien mi falis lastan jaron…”

”Etulo, ĉi tiu afero pri serpento kaj rendevuo kaj stelo estas malbona sonĝo, ĉu ne?”

Sed li ne respondis al mia demando. Li diris:

”Kio estas grava, tio ne videblas…”

”Certe…”

”Estas kiel pri tiu floro. Se vi amas floron, kiu troviĝas sur iu stelo, plaĉas al vi rigardi la ĉielon dumnokte. Ĉiuj steloj estas florumitaj…”

”Certe…”

”Estas same kiel pri akvo. Tiu, kiun vi donis al mi por trinki, estis kvazaŭ muziko pro la pulio kaj la ŝnuro… Vi memoras… ĝi estis bongusta.”

”Certe…”

”Nokte vi rigardos stelojn. La mia estas tro eta, por ke mi povu montri ĝin al vi. Estas pli bone tiel. Mia stelo estos por vi unu el la steloj. Tial vi ŝatos rigardi ĉiujn stelojn… Ili ĉiuj estos viaj amikoj. Kaj krome mi donos al vi donacon…”

Li denove ridis.

”Ha, etulo, etulo, mi amas aŭdi vian ridon!”

”Ĝuste ĝi estos mia donaco… estos kiel pri tiu akvo.”

”Kion vi volas diri?”

”Homoj havas stelojn, kiuj ne estas samaj. Por tiuj, kiuj vojaĝas, steloj estas gvidantoj. Por aliaj ili estas nur malgrandaj lumoj. Por aliaj, kiuj estas sciencistoj, ili estas problemoj. Por mia negocisto ili estis oro. Sed ĉiuj tiuj steloj silentas. Vi mem havos stelojn, kiajn neniu alia havas…”

”Kion vi volas diri?”

”Kiam vi rigardos la ĉielon dumnokte, ĉar mi loĝos sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos por vi, kvazaŭ ĉiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, kiuj kapablas ridi!”

Kaj li denove ridis.

”Post kiam vi konsoliĝos (oni ĉiam konsoliĝas), vi estos kontenta, ke vi min konis. Vi ĉiam estos mia amiko. Vi deziros ridi kun mi. Kaj foje vi malfermos fenestron nur pro plezuro… Kaj viaj amikoj miros vidi, ke vi ridas rigardante la ĉielon. Tiam vi diros al ili: ”Jes, la steloj ĉiam ridigas min!” Kaj ili opinios, ke vi frenezas. Kaj vi pensos, ke mi faris por vi sufiĉe aĉan ŝercon…”

Kaj li daŭre ridis.

”Estos kvazaŭ, anstataŭ stelojn, mi donus al vi amason da tintiletoj, kiuj kapablas ridi…”

Kaj li denove ridis. Poste li serioziĝis:

”Pri tiu nokto… sciu… Ne venu!”

”Mi ne forlasos vin!”

”Mi aspektos kvazaŭ sentanta doloron, kvazaŭ mortanta. Estas tiel. Ne venu por vidi tion, ne indas…”

”Mi ne forlasos vin!”

Sed tio zorgigis lin:

”Mi diras tion al vi… ankaŭ pro la serpento. Nepre necesas, ke ĝi ne mordu vin!… Serpentoj ja estas malicaj… Ili povas mordi pro sia plezuro…”

”Mi ne forlasos vin…”

Tamen io maltrankviligis lin:

”Estas vere, ke ili ne havas plu venenon por mordi duafoje.”

Tiunokte mi ne vidis lin ekvojiri. Li forkuris senbrue. Kiam mi sukcesis atingi lin, li estis iranta decideme per rapidaj paŝoj. Li nur diris al mi:

”Ha, vi estas ĉi tie…”

Kaj li prenis mian manon. Sed li denove maltrankviliĝis:

”Vi ne faras bone. Vi afliktiĝos. Mi ŝajnos morta kaj tio ne estos vera…”

Mi mem silentis.

”Komprenu… Estas tro malproksime. Mi ne povas forporti tiun ĉi korpon. Ĝi estas tro peza.”

Mi mem silentis.

”Sed ĝi estos kiel malnova forlasita ŝelo. Malnovaj ŝeloj ne estas malgajiga afero…”

Mi mem silentis.

Li iom senkuraĝiĝis. Sed ankoraŭ streĉis siajn fortojn:

”Nu! Estos ĉarme. Ankaŭ mi rigardos la stelojn. Ĉiuj steloj estos putoj kun rustikaj pulioj. Ĉiuj steloj verŝos al mi por trinki…”

Mi mem silentis.

”Estos tiel amuze! Vi havos kvincent milionojn da tintiletoj, mi havos kvincent milionojn da fontoj…”

Kaj li ankaŭ eksilentis, ĉar li ploris…

”Ĉi tie. Lasu min paŝi sola!”

Kaj li sidiĝis, ĉar li timis.

Li diris ankaŭ:

”Vi scias… pri mia floro… mi estas respondeca. Kaj ĝi estas tiel malforta! Kaj tiel naiva! Ĝi havas nur kvar etajn dornetojn por sin defendi kontraŭ la mondo…”

Mi mem sidiĝis, ĉar mi ne plu povis teni min staranta. Li diris:

”Do… tio estas ĉio…”

Li ankoraŭ iom hezitis, poste leviĝis. Li paŝis unu paŝon. Mi ne kapablis moviĝi.

Nur io flava fulmis apud lia maleolo. Li restis senmova un momenton. Li ne kriis. Li falis malrapide, kiel forhakita arbo.

Tio eĉ faris neniun bruon pro la sablo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.