La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ETA PRINCO

Aŭtoro: Antoine de Saint-Exupéry

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XI

La dua planedo estis loĝata de malmodestulo.

”Ha! Ha! Ha! Jen vizito de iu admiranto!” de malproksime ekkriis la malmodestulo, tuj kiam li ekvidis la etan princon.

Efektive, por malmodestuloj la aliaj homoj estas admirantoj.

”Bonan tagon,” diris la eta princo. ”Vi surhavas strangan ĉapelon.”

”Ĝi estas por saluti,” respondis la malmodestulo. ”Por saluti, kiam oni min aklamas. Bedaŭrinde, neniam iu pasas tie ĉi.”

”Ĉu vere?” diris la eta princo, kiu ne komprenis.

”Klapfrapu viajn manojn unu kontraŭ la alia,” konsilis la malmodestulo.

La eta princo kunfrapis siajn manojn. La malmodestulo modeste salutis, levante sian ĉapelon.

”Tio ja estas pli amuza ol la vizito ĉe la reĝo,” pensis la eta princo.

Kaj li denove kunfrapis siajn manojn. La malmodestulo denove salutis, levante sian ĉapelon.

Post kvin minutoj de tiu ekzercado la eta princo laciĝis pro monotoneco de la ludo.

”Kaj kion fari,” li demandis,

”por ke la ĉapelo falu?” Sed la malmodestulo ne aŭdis. La malmodestuloj ĉiam aŭdas nur laŭdojn.

”Ĉu vi vere multe admiras min?” li demandis la etan princon.

”Kion signifas admiri?”

”Admiri signifas rekoni, ke mi estas sur la planedo la plej bela, plej bele vestita, plej riĉa, kaj plej inteligenta homo.”

”Sed vi estas sola sur via planedo!”

”Faru al mi tiun ĉi plezuron! Tamen admiru min!”

”Mi admiras vin,” diris la eta princo, levante iom siajn ŝultrojn, ”sed kiel tio povas interesi vin?”

Kaj la eta princo foriris.

”La granduloj certe estas tre strangaj,” li nur pensis dumvoje.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.