La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FORPRENO DE SKATOLO FAR HONGXIAN

Yuan Jiao

Hongxian estis servistino de Xue Song, la armeestro de Luzhou. Ŝi lertis en ludo de kordmuzikilo nomata Ruan kaj bonis historiajn kaj konfuceanismajn verkojn. Xue komisiis ŝin administri liajn dokumentojn kaj korespondon kaj prepari raportojn al la imperiestro. Li eĉ donis al ŝi la titolon "La Interna Sekretario".

Foje, okazis grandioza festeno en la armeo. Hongxian diris al Xue:

"La tamburado sonas sufiĉe triste, la ludanto certe havas malĝojon en sia koro."

Ankaŭ Xue Song bone konis muzikon, li respondis: "Jes. Vi diras prave."

Xue alvokis la tamburiston pridemandi, kaj tiu respondis: "Hieraŭ nokte mia edzino mortis, sed mi ne kuraĝas peti forpermeson."

Xue tuj lasis lin hejmen reveni.

Tiam estis tempo post la erao Zhide (756-757). Paco ankoraŭ ne tute revenis en la baseno de la Flava Rivero, kie troviĝis ne plene eliminitaj ribelaj trupoj. La Kortego fondis Zhaoyi-armeon, kies garnizona komandejo rezidis en Fuyang kun Xue Song kiel ĝia komandanto por regi la vastan regionon oriente de Taihang-monto. Post la milito en lastaj jaroj tiu nova komandejo nur haste fondiĝis antaŭ nelonge. La Kortego ordonis, ke Xue Song edzinigu sian filinon al filo de Tian Chengsi, la armeestro de Weibo, kaj edzigu sian filon al filino de Linghu Zhang, la armeestro de Huazhou, por ke la armeestroj de la tri garnizonejoj boparenciĝu kaj iliaj personoj ofte vizitu unu alian. Tian Chengsi suferis malsanon de venena varmo, precipe en somero. Li ofte diris: "Ho, se mi povus translokiĝi al la garnizonejo oriente de Taihang-monto, mi povos ĝui tiean malvarmeton kaj mia vivo certe plilongiĝos je pluraj jaroj."

Tian Chengsi do varbis 3000 sentimajn bravulojn el sia armeo, favore provizis ilin, kaj nomis ilin "eksterdomaj viroj". Tian ofte ordonis ke 300 viroj el ili nokte gardu lian komandejon en Weibo. Li elektis bonaŭguran tagon por aneksi Luzhou kaj transloki tien sian komandejon.

Informiĝinte pri tio, Xue sentis grandan ĉagrenon tagnokte. Li ofte murmuris al si mem suspire, sed povante trovi nenian kontraŭrimedon. Estis nokto, kiam la pordo de kazerno jam fermiĝis kaj la gardoperiodo baldaŭ komenciĝis, Xue promenis en la korto kun apogbastono. Lin akompanis nur Hongxian sola.

"Dum tuta monato," diris Hongxian, "via moŝto ne trankvile dormis kaj manĝis. Ĉu vi zorgas pri la najbara loko?"

"La afero koncernas nian sekurecon kaj vi ne povas kompreni." respondis Xue.

"Kvankam mi estas nur nenobla servistino," diris Hongxian. "tamen mi volas forigi la ĉagrenon de mastro."

Xue do konfidis al ŝi la aferon.

"Mi heredis la honoran titolon de mia patro kaj avo, kaj ĝuas la grandan favoron de la Kortego." Xue diris. "Se mi perdos la teritorion, mi perdos ankaŭ la honoran postenon akiritan dank' al la centjara merito de mia familio."

"Helpi vin estas facila afero." diris Hongxian. "Estu trankvila! Lasu min iri al Weibo observi la situacion kaj subrigardi ĉu okazos io fiintenca. Nun mi ekiru je la unua nokta gardoperiodo kaj je la tria noktmeze jam revenos raporti vi la rezulton. Bonvole preparu rajdan senditon kaj komplezan leteron. Ĉion alian ni traktu post mia reveno!"

"Ho, mi estas vere malakrevida!" kun granda miro Xue diris. "Eĉ ne sciis ke vi estas eksterordinara knabino. Tamen, se la afero malsukcesos, la malfeliĉo trafos nin pli frue. Kion fari?"

"Mi neniam spertis malsukceson!" Hongxian respondis kaj eniris sian ĉambron por prepari la vojaĝon.

Ŝi kombis sian hartuberon laŭ modo de sudokcidenta nacimalplimulto Wuman, kun ora harpinglo en feniksa formo, portis broditan purpuran jakon kaj malpezajn nigrajn silkŝuojn. Ĉe ŝia brusto estis ponardo kun drakaj desegnoj kaj sur ŝia frunto skribiĝis la nomo de la norda dio Taiyi. Ŝi riverencis al Xue kaj malaperis en palpebruma daŭro.

Xue revenis en sian ĉambron, fermis la pordon kaj sidiĝis kun dorso al brulanta kandelo. Li drinkis kutime nur kelkajn pokalojn da vino, sed ĉi nokte li ne ebriiĝis eĉ post drinko de dekkelkaj pokaloj. Subite li aŭdis matenan klarionadon en vento kaj folion falinta en la korto. Surprizite li trovis ke Hongxian jam revenis.

Xue ĝoje demandis: "Ĉu sukcesis la aferon?"

"Mi ne kuraĝas ne plenumi la taskon!" respondis Hongxian.

"Ĉu vi mortigis homojn?"

"La afero ankoraŭ ne estis tiel serioza." diris Hongxian. "Mi forprenis nur lian oran skatolon ĉe lia litkapo kiel ateston."

Kaj ŝi daŭrigis raportante: "Antaŭ la noktomezo mi jam atingis Weibo-n. Esplorinte plurajn pordojn mi venis al lia dormoĉambro. Aŭdiĝis la ronkoj de la 'eksterdomaj viroj' en koridoro, mi vidis ke gardantaj soldatoj paŝis en la korto kaj aŭdis iliajn vokojn en vento pri pasvorto. Mi malfermis la maldekstran pordklapon kaj iris al lia lito. Mi vidis ke via boparenco Tian Chengsi profunde dormis interne de litvualo. Sub lia kapo estis desegnita kapkuseno el rinocera ledo. Lia hartubero estis envolvita per flava gazo. Ĉe lia kapkuseno kuŝis sepstela spado. Ĉe la spado troviĝis ora skatolo malfermita, ene skribiĝis lia naskiĝdato kaj la nomo de la Norda Pokalo – Vivmorta dio. La skribaĵon kovris famaj aromaĵo kaj perloj. Ho, kompatinde! Tiu aremeestro tirana en sia komandejo ja deziras laŭplaĉe agi dum sia vivo, sed en dormo li tute ne konsciis la danĝeron ke lia vivo jen de mia mano. Tamen mi preferis lasi lin vivi, sen kapto sekvata de reliberigo, por eviti bedaŭron en estonteco.

Tiam la lumo de kandeloj jam velkis malhela, kaj la aromaĵo en forno iom post iom forbrulis. Ĉie troviĝis servistoj kaj armiloj. La servistoj dormis ronkante, kun kapo klinita al ekrano aŭ kun tuko en mano. Mi eltiris harpinglon de iuj el ili, kunligis iliajn jupojn, tamen neniu reagis, kvazaŭ ĉiuj dronis en malsana sveno. Mi do forprenis la oran skatolon kaj revenis. Elirinte de la Okcidenta Pordego de Weibo mi iris 200 liojn kaj vidis la Kupran Terason alte staranta kaj la riveron Zhangshui fluanta orienten. Matene ventego balais kampojn kaj la lumo pendis oblikve sur arbaro. Mi foriris en tristo sed revenis kun ĝojo, ke mi forgesis lacon. Mi ĉiam gravuris vian favoron en mian koron, nun fine mi plenumis mian multjaran deziron vin rekompenci. Tial nokte mi ir-revene rapidis 700 liojn. Mi entrudiĝis en danĝeran lokon, preterpasis 5-6 urbojn por redukti vian maltrankvilon. Mi ne kuraĝas plendi al vi pri mia malfacilo."

Xue Song do tuj sendis pere de la rajda sendito jenan leteron:

"Hieraŭ nokte gasto venis al mi de Weibo, dirante ke li akiris oran skatolon ĉe la kapo de Via Marŝala Moŝto. Mi ne kuraĝas ĝin restigi ĉe mi kaj nun redonas ĝin al vi senprokraste."

La sendito galopis sur ĉevalo tuj en nokto kaj atingis la cellokon noktomeze. Tie ĝuste okazis intensa traserĉado pri la perdita ora skatolo kaj la tutan armeon regis maltrankvila etoso. La sendito frapis la pordon per rajdvipo kaj petis tujan aŭdiencon.

Tian Chengsi haste eliris. La sendito transdonis al li la oran skatolon.

Akceptante per siaj manoj la oran skatolon, Tian apenaŭ svenis ŝokite. Li gastigis la senditon en sia domo, regalis lin per festeno kaj donis al li multajn donacojn.

La sekvan tagon, Tian ekspedis al Xue senditon kun tridek mil ruloj da silkaĵo, ducent bonrasaj ĉevaloj kaj ceteraj similaj donacoj, kaj kun letero, kiu legiĝis jene:

"Dank' al via granda favoro kaj indulgemo mi ankoraŭ havas kapon sur mia kolo. Mi jam konsciis kaj korektis mian kulpon. Mi agos diskrete por ne venigi al mi malfeliĉon. Mi kuraĝos havi nenian pretendon. Mi certe obeu viajn komandon kaj ordonojn kaj ne kuraĝos arogi kiel via boparenco. Dum via veturo mi servos skvante vian kaleŝon kaj dum via rajdo mi antaŭiros por malfermi al vi vojon. Ke mi havis servistojn nomatajn Eksterdomaj Viroj, tio ja celas gardi kontraŭ rabistoj, sed ne por kovi malbonajn intencojn. Nun mi jam malmobilizis ilin kaj sendis ilin reveni al hejmvilaĝo terkulturi."

Post tio, senditoj kaj leteroj de Hebei kaj Henan vizitis unu alian en unu-du monatoj. Tiam Hongxian volis foriri.

"Vi kreskis en mia familio," demandis Xue al ŝi. "Kien nun vi volas iri? Krome, mi ĝuste volas vian helpon, kial vi diras pri foriro?"

Hongxian respondis:

"En mia antaŭa vivo mi estis viro. Mi vojaĝis ĉien, studis medicinan verkon de Shengnong, la legenda reĝo en pratempo, kaj savis malsanulojn. Foje al gravedulino, kiu suferis askaridozon mi donis dafnan vinon por forpeli la askaridojn, sed la virino kaj ŝiaj du fetoj balda ŭ mortis. Do, pro mia miskuraco unufoje mortis tri vivoj. Hadeso kulpigis min pri tio, transformis min en malnoblan virinon kun ŝtela naturo. Feliĉe mi naskiĝis en la domo de via moŝto, nun mi aĝas jam 19-jara. Mi portis ĉiajn silkajn vestojn, manĝis ĉiajn frandaĵojn, ĝuis vian favoron kaj al mi venis honoro. Nun en la ŝtato stariĝis leĝo, perfekta por daŭri senfine. Tiuj, kiuj perfidis la naturan leĝon, ja meritas ekstermon. antaŭ tagoj mi iris al Weibo por repagi vian favoron. Tio evitigis al la du urboj militon, protektis la vivon de sennombraj homoj, timigis la perfidan korteganon kaj trankviligis la militistojn. Kiel banala virino, mi ja faris ne malgrandan meriton. Tio sufiĉas por kompensi mian malnovan kulpon kaj rehavigi al mi la originan formon. Pro tio mi devas kaŝi min for de la homa mondo, forigi laikan penson kaj kulturi senmortan spiriton."

"Se mi ne povos reteni vin en mia domo," Xue diris, proponante, "mi volonte donacu al vi mil taelojn da oro por helpi vin en monta vivo."

"Tamen la afero koncernas transan vivon," respondis Hongxian. "Kiel ni povus antaŭaranĝi?"

Xue konsciis ke li ne povas restigi ŝin, kaj invitis multajn gastojn al grandioza nokta festeno por ŝin adiaŭi.

Xue persone verkis muzikan pecon por Hongxian kaj petis gaston s-ron Leng Chaoyang fari tekston kiel

Kanto 'Trapo-kolektado' plendas pri boato.
Adiaŭo nin ĉagrenas ĉe Centfuta Turo.
Forveturas en nebulo ŝi kiel najado.
Rivero senĉese fluas al ĉiellazuro.

Fininte la kanton, Xue ege malĝojis. Hongxian riverencis larmante, kaj, ŝajnigante sin ebria, ŝi foriris de la festeno. Poste, oni neniam vidis ŝin plue.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.