La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

REVIVIĜO DE WUSHUANG

Xue Tiao
(830-872)

Wang Xianke estis nevo de s-ro Liu Zhen, kortegano dum Jianzhong-erao (780-783) de Tang-dinastio. Komence, post morto de sia patro, Wang Xianke venis vivi kune kun la patrino en la hejmo de sia onklo. S-ro Liu Zhen havis filinon nomatan Wushuang, kiu aĝis pli juna ol Wang Xianke je kelkaj jaroj. La du infanoj ofte ludis kune kaj edzino de s-ro Liu Zhen eĉ ofte ŝerce vokis Wang Xianke "bofilĉjo Wang".

Tiel pasis kelkaj jaroj. S-ro Liu Zhen prizorgis sian pliaĝan fratinon en vidvineco kaj la junan nevon tre favore. Iutage, la patrino de Wang Xianke grave malsaniĝis. Ŝi vokis s-ron Liu Zhen al si kaj diris kun peto: "Mi havas nur unu filon, kaj vi scias, kiom mi amas lin. Mi ege beda ŭras, ke mi ne povas ĝisvivi la tagon de lia edziĝo kaj ŝtatoficistiĝo. Via filino Wushuang estas bonvirta, bela kaj inteligenta. Mi ege amas ŝin. En estonteco, mi petas, vi edzinigu ŝin nepre ne al alia familio. Nun mi konfidas mian Xianke al vi! Se vi jesus mian peton, mi mortos kontenta sen ajna bedaŭro!"

"Kara franjo," diris s-ro Liu Zhen, "estu trankvila por zorgi pri via sano kaj ne ĝenu vin per tiaj aferoj!" Tamen lia pliaĝa fratino ne resaniĝis kaj mortis. Wang Xianke eskortis la ĉerkon de sia patrino al la hejmloko por ŝin entombigi en Dengzhou de Xiangyang.

Fininte la filan funebradon de tri jaroj, Wang Xianke pensis: "Kiel plena orfo nun mi vivas tro soleca. Mi ja devas edziĝi kaj multe generi por grandigi la idaron de mia familio. Supozeble Wushuang jam kreskis plenaĝa. Mia onklo ja havas altan rangon kaj okupas gravan postenon en la kortego, sed ĉu li nur pro sia imponeco rompos al mi la geedziĝa promeson?"

Sekve Wang Xianke preparis al si pakaĵojn kaj veturis al la ĉefurbo. Siatempe s-ro Liu Zhen funkciis kiel ministro kumula kolektanto pri ŝtata rento kaj imposto. Al lia luksa domo ĉiutage vizitadis multe da nobeloj a ŭ gravaj korteganoj. Post saluto al sia onklo, Wang Xianke estis enloĝigita en kabineto, kie loĝis disĉiploj de s-ro Liu. La parenceco de onklo kaj nevo ankoraŭ ekzistis inter ili kiel antaŭe, sed Wang Xianke neniam aŭ dis de sia onklo eĉ mencion pri geedziĝo. Foje Wang Xianke subrigardis tra fenestra fendo kaj vidis kuzinon Wushuang, kiu, kun bela aspekto kaj eleganta sinteno, vidiĝas kiel feino. Pro arda amo al ŝi, Wang Xianke preskaŭ senprudentiĝis kaj nur timis pri la fiasko de sia geedziĝo. Wang Xianke do forvendis siajn pakaĵojn kaj ricevis milionojn da moneroj. Al la proksimaj lakeoj, ĉambristinoj kaj eĉ servoknaboj de la geonkloj Wang Xianke donis abunde da donacoj, kaj li ankaŭ multfoje regalis ilin per festenoj, tiel ke li akiris la privilegion libere iri diversloke ĝis la interna pordo. Rilate al la kuzoj kunvivantaj, Wang Xianke tenis sin ĉiam ĝentila kaj respektanta. Okaze de la naskiĝtago de onklino, Wang Xianke aĉetis kuriozajn donacojn por oferi al ŝi. Tio estas kapornamaĵoj el rinocera korno kaj bela jado, aĵure skulptitaj. La onklino ĝojegis.

Post ankoraŭ dekkelkaj tagoj, Wang Xianke sendis maljunulinon al la onklino transdoni lian peton pri geedziĝo. La onklino respondis: "Tio ankaŭ estas mia deziro. Ni baldaŭ interkonsiliĝos pri la afero."

Pasis tagoj, kaj ĉambristino konfidencis al Wang Xianke: "S-ino ĵus interkonsiliĝis kun nia mastro pri via geedziĝpeto, sed la mastro diris: 'Antaŭe mi neniam donis al li mian jes-promeson.' Ŝajne la fero eble iros ne tiom glate."

Aŭdinte tion, Wang Xianke dronis en tiel granda deprimiĝo, ke li neniel povis endormiĝi dum la tuta nokto, timante ke lia onklo donos kategorian rifuzon al li. Tamen Wang Xianke sintenis al li ankoraŭ tre diskreta kaj ĝentila, kuraĝante montri neniom da senskrupuleco. Iutage, s-ro Liu Zhen iris al la Kortego. En la horo de sunleviĝo, li subite revene en la domon, plene banita de ŝvitoj, kaj anhelante diris: "Ŝlosu la pordegon! Ŝlosu la pordegon!" La tuta familio dronis en paniko, ne sciante kio malbona okazis.

Nur post longa tempo, s-ro Liu Zhen diris: "Ribelis trupoj de Jingzhou kaj Yuanzhou. Komandante sian soldatojn, la armeestro Yao Lingyan sturmis en la halon Hanyuan. La imperiestro jam fuĝis el la palaco tra norda pordo, kaj ankaŭ multaj korteganoj postveturante direktis sin al la provizora rezidejo de la imperiestro. Pro zorgo pri miaj edzino kaj filino mi haste revenas por aranĝi familiajn aferojn." Kaj li sendis rapide alvoki Wang Xianke kaj diris al li: "Bone zorgu por mi pri aferoj en mia familio! Mi edzinigos Wushuang al vi!" Aŭdinte la parolon, Wang Xianke sentis surprizan ĝojon kaj danke riverencis

S-ro Liu Zhen do pakis siajn oron, arĝenton kaj silkaĵojn, ŝarĝigis per ili 20 ĉevalojn kaj diris al Wang Xianke: "Alivestu vin en plebanon, eskortu tiujn objektojn ekster la urbon tra la urbopordo Kaiyuan, trovu izolitan hotelon, tie atendu; mi kaj via onklino kaj Wushuang elurbiĝos tra la urbopordo Qixia. Ni ĉirkaŭiros laŭ urbomuro kaj venos renkonti vin post nelonge."

Wang Xianke agis laŭ lia ordono. Ĝis sunsubiro, Wang Xianke atendis longan tempon en hotelo ekster la urbo, sed nenies alvenon li ĝisatendis.

Ekde posttagmezo la urbopordo Kaiyuan jam estis ŝlosita kaj Wang Xianke povis vidi nenion en la sudo. Li do rajdante sur ĉevalo kaj tenante torĉon veturis laŭ urbomuro kaj venis al la pordo Qixia. Ankaŭ tie la urbopordo estis ŝlosita. Estis ne malmultaj gardantoj starantaj aŭ sidantaj, ĉiuj kun blanka ligna bastono en siaj manoj.

Wang Xianke saltis desur la ĉevalo kaj demandis al ili:  "Kio okazis en la urbo? Kial tiel severe vi gardas?"

Kaj li ankaŭ demandis: "Kiuj elveturis hodiaŭ tra ĉi tiu pordo?"

"Marŝalo Zhu Ci jam surtroniĝis," respondis la gardantoj. "Hodiaŭ posttagmeze iu homo kun ĉapo sur sia kaptuko, kunportante 4 aŭ 5 virinojn, volis forveturi el tiu ĉi pordo. Lokanoj ĉiuj rekonis en li ministron s-ron Liu, sekve la pordogardanta pedelo ne kuraĝis ellasi ilin. En la tempo ĉ. vesperiĝo, persekutantaj rajdosoldatoj alvenis kaj forpelis ilin ĉiujn al nordo."

Aŭdinte tion, Wang Xianke neniel povis reteni sin de plorego. Vole-nevole li revenis al sia hotelo. Ĉe noktomezo, la urbopordo subite malfermiĝis kaj sennombraj torĉoj lumigis tiel hele kiel en la tago.

Soldatoj ĉiuj tenis armilojn en siaj manoj kaj senĉese laŭte kriis ke la sendito Persekutanto veturas el la urbo por traserĉi fuĝintajn korteganojn en antaŭurbo.

Surprizite Wang Xianke forlasis ĉiujn ĉevalojn kun pakaĵoj kaj forfuĝis en paniko.

Li revenis al Xiangyang kaj tie loĝis en kamparo tri jarojn. Poste, Wang Xianke informiĝis ke la imperia armeo jam rekonkeris la perditajn urbojn kaj ordo restariĝis al la metropolo kaj paco revenis al la imperio. Tiam li reveturis al la metropolo por serĉi informon pri sia onklo.

Kiam Wang Xianke venis al la Suda Xinchang-strato kaj haltis, ne sciante kien sin direkti, subite iu sin ĵetis riverenci antaŭ lia ĉevalo. Zorgeme observante, Wang Xianke trovis ke tiu ja estis Saihong, la malnova servisto. origine Saihong estis denaska servutulo en familio Wang. Ĉar la onklo de Wang Xianke ofte disponis lian servon kaj trovis lin tre kapabla, tial li restigis Saihong ĉe si. Nun, ĉe renkontiĝo Wang Xianke kaj Saihong interpremis siajn manojn unu al la alia kaj ambaŭ larmis.

Wang Xianke demandis al Saihong: "Kiel fartas miaj geonkloj?"

"Nun ili ambaŭ vivas en la domo en Xinghua-kvartalo." respondis Saihong.

Wang Xianke ĝojege diris: "Ho, mi tuj iru viziti ilin!"

"Nun mi jam estas liberulo," diris Saihong al Wang Xianke. "La mastro, ĉe mi loĝas, havas negrandan domon kaj vivtenas sin per vendado de silko. Nun estas jam tro malfrue, do mi petas, ke vi tranoktu portempe en tiu domo kaj estas ne maloportune ke morgaŭ ni kune vizitos viajn geonklojn."

Saihong do kondukis Wang Xianke al sia loĝejo kaj regalis lin tre kompleze per abunde da pladoj. Nur post vesperiĝo Saihong malkaŝe sciigis al Wang Xianke: "Ĉar ministro Liu akceptis la enoficigon far la pupa Kortego kaj funkciis kiel kortegano de Zhu Ci, tial li kaj lia edzino ambaŭ estis kondamnitaj al morto. Ankaŭ f-ino Wushuang estis konfiskita kiel servistino en imperiestra palaco."

Aŭdinte tion, Wang Xianke eksplodis per malĝojega plorado pri la fatalaĵ o okazinta al familio Liu, kaj lia malfeliĉo kortuŝis ĉiujn najbarojn.

"Kvankam la mondo estas senlime vastega, tamen mi vivas tiel soleca jam kun nenia parenco kaj tute ne scias kie estas la loko por mia vivado."

Wang Xianke diris al Saihong kaj demandis: "Kiuj el la malnovaj familianoj de s-ro Liu nun ankoraŭ postrestas?"

"Nur unu, Caiping, ĉambristino de f-ino Wushuang, nun servas en la domo de generalo s-ro Wang Suizhong."

"Ho ve! Jam neniiĝis ŝanco por mia revido kun f-ino Wushuang, "diris Wang Xianke, "tial, se mi havus la ŝancon revidi Caiping, mi sentos kontenton eĉ je kosto de mia vivo!"

Wang Xianke do preparis vizitkarton sub la nomo de nevo kaj vizitis Wang Suizhong kaj detale rakontis al li pri ĉio okazinta. Wang Xianke esprimis sian deziron elaĉeti Caiping per kara pago. Ĉar s-ro Wang Suizhong tre alte taksis personecon de Wang Xianke kaj kortuŝiĝis de lia travivaĵo, sekve li konsentis la peton de Wang Xianke.

Wang Xianke luis domon kaj loĝis kune kun Saihong kaj Caiping. Saihong ofte diris al Wang Xianke : "Iom post iom pligrandiĝis via aĝo, kaj vi devas klopodi por akiri ian oficon. Nun, vi lasas vin dronanta ĉiam en tristo, do kiel vi pasigus la postajn tagojn?"

Konvinkite de Saihong, Wang Xianke turnis sin al generalo s-ro Wang Suizhong por peti ties helpon.

S-ro Wang Suizhong rekomendis Wang Xianke al s-ro Li Qiyun, estro de la metropolo. Kaj, laŭ la ofico de la patro de Wang Xianke, s-ro Li Qiyun nomumis lin estro de poŝta stacio Changle sub la titolo de guberniestro de Fuping.

Forpasis monatoj. Subite venis sciigo, ke palaca sendito eskortos 30 palacaninojn en 10 feltĉaroj al la imperiestra maŭzoleo por tie servi kaj ili devos tranokti en Changle-stacio.

Post kiam ĉiuj ĉaroj estis bonorde akceptitaj en remizo, Wang Xianke diris al Saihong: "Mi informiĝis ke multaj el la palacaninoj estas filinoj de altranguloj, sekve mi havas necertan supozon, ĉu Wushuang ankaŭ troviĝis inter ili? Tial mi petas vin sondi pri tio, ĉu vi povus?"

"La palacaninoj nombriĝas je miloj, ĉu okazos tiel hazarde ke mi sukcesus vidi Wushuang?"

"Sed vi iru provi, kaj ĉu eventuale okazus io ne atendita?"

Kaj Wang Xianke sendis Saihong kiel pedelon de la stacio, kiu prizorgas teon ekster la loĝejo de la palacaninoj. Wang Xianke donis al Saihong tri milojn da moneroj kaj admonis al li, dirante: "Ĉiam restu ĉe la te-servico kaj neniam foriru eĉ por minuto. Se vi vidos ion, rapide sciigu al mi!"

Saihong jesis kaj iris labori.

Ĉiuj palacaninoj restis kaŝite post la kurteno tiel ke Saihong povis neniun el ili sed nur aŭdis iliajn bruajn babilojn en nokto.

Noktomeze, kiam silentiĝis ĉia sono, Saihong lavis teservicojn, gardis fajron en forno kaj tute ne kuraĝis endormiĝi. Subite aŭdiĝis voĉo el post la kurteno kiu vokis lin: "Saihong, Saihong, kiel vi povus scii ke mi troviĝas ĉi tie? Ĉu sinjoro Wang fartas bone?"

Fininte la parolon ŝi ekploris singulte.

"Nun la sinjoro estas prizorganto de ĉi tiu stacio." respondis Saihong.

"Hodiaŭ, ĉar li supozis, ĉu ankaŭ vi troviĝas ĉi tie inter la homamaso, tial li sendas min saluti vin."

Aŭdiĝis parolo de Wushuang: "Ho, nun mi ne povas paroli pli multe. Morgaŭ, post nia foriro, vi serĉu kaj trovu sub la purpura kuseno en la nordorienta ĉambro mian leteron al la sinjoro!"

Dirinte tion, ŝi foriris. Post momento, ekaŭdiĝis bruo post la kurteno, kie oni alarmis: "Ho ve! La palacanino eksvenis malsana!"

La palaca sendito tre urĝe postulis drog-dekoktaĵon, kaj la sveninto ja ĝuste estis Wushuang.

Saihong rapidis raporti tion al Wang Xianke. Ege surprizite Wang Xianke diris: "Ho, kiel mi povus vidi ŝin?"

Saihong konsilis, dirante: "Nun oni riparas la ponton super Weishui-rivero. Vi povus ŝajnigi vin estro de la pontriparistoj kaj staru tie por atendi la preterveturantajn ĉarojn. Se Wushuang rekonos vin, ŝi certe levos la kurtenon kaj tiel vi sukcesos vidi ŝin."

Wang Xianke agis efektive laŭ la konsilo de Saihong. Kiam preterveturis la tria ĉaro, la kurteno, ĝuste kiel atendite, estis levita kaj Wang Xianke vidis ke interne en la ĉaro efektive sidas Wushuang! Wang Xianke estis ŝarĝita mikse de malĝojo, ekscitiĝo, ĉagreno kaj sopiro kaj li apenaŭ povis sin deteni. Dume Saihong trovis sub la litkuseno en la ĉambro la leteron de Wushuang al Wang Xianke. En kvin leterpaperoj kun presitaj desegnoj Wushuang detale skribis pri ĉio okazinta al ŝi misfortune. Legante la leteron, Wang Xianke larmis kun granda bedaŭro konsciante pri ilia disiĝo poreterna.

Sed en la postskribo de la letero ŝi skribis: "De revizoro mi ofte aŭdis, ke oficiro nomata Gu en Fuping estas homo kun fervora helpemo, al kiu oni povas turniĝi dum sia mizero. Ĉu vi povas peti lian helpon?"

Wang Xianke do sendis al sia superulo peticion pri eksigo de sia ofico de la poŝta stacio kaj reveno al la posteno de guberniestro de Fuping.

Poste Wang Xianke ekserĉis oficiron Gu kaj trovis lin en kampara vilao. Dum tuta jaro Wang Xianke frekventis Gu kaj ĉiamaniere kontentigis liajn dezirojn, donacinte al li sennombre da brokaĵoj kaj juveloj. Sed pri sia peto Wang Xianke ellasis eĉ neniun vorton dum tiu tempo. Kiam finiĝis lia servodaŭro, Wang Xianke senofice loĝis en la gubernio.

Iun tagon, Gu venis vidi lin kaj diris: "Mi, Gu Hong, estas nur kruda soldato en kaduka aĝo, kiu jam ne multe povas fari por aliaj, sed vi traktis min per tro granda favoro, kaj mi sentas ke vi verŝajne volas ion de mi. Mi estas kavalireca dankemulo, kaj volonte repagi al via profunda amikeco eĉ je kosto de mia vivo."

Wang Xianke kun larmoj riverencis kaj senkaŝe rakontis al li pri ĉio okazinta.

Levante sian vizaĝon al la ĉielo kaj frapante per mano al sia kapo plurfoje, Gu diris emocie: "Ho, tio estas tro malfacila! Sed mi certe provu vin helpi, tamen ne aspiru pri baldaŭa rezulto!"

Wang Xianke refoje riverencis kun dankemo al li kaj respondis: "Mi nur esperas revidi ŝin dum ni ankoraŭ vivas, sed ne zorgas kiom longe mi devas atendi!"

Duonjaro pasis sen informo. Iutage, homo frapis je la pordo de Wang Xianke. Jen letero sendita de Gu, kiu legiĝas: "Mia sendito al Maoshan-monto jam revenis. Tuj venu al mi!"

Wang Xianke galopis senprokraste, sed Gu diris nenion. Wang demandis pri lia sendito, kaj Gu respondis: "Mi jam mortigis lin. Trinku iom da teo!"

Noktomeze, Gu demandis al Wang Xianke: "Ĉu vi havas servistinon en via domo kiu konas Wushuang?"

Wang Xianke menciis Caiping kaj tuj alvenigis ŝin. Post atenta observado al ŝi, Gu ĝoje ridis kaj diris: "Mi volas prunti ŝin por kelkaj tagoj. Nun vi povas reveni!"

Post tagoj, subite cirkulis onidiro, ke altrangulo veturis pretr la gubernio kaj unu el la palacaninoj servantaj en maŭzoleo estis mortpunita. Wang Xianke sentis maltrankvilon kaj surprizon. Li sendis Saihong informiĝi kaj eksciis ke la ekzekutita knabino ĝuste estis Wushuang. Wang Xianke eksplodis per korŝira plorego, veante: "Mi ja esperas helpon de Gu, sed nun Wushuang jam mortis. Kion fari?" Li larmis kaj ĝemveadis, tute ne povante sin regi.

Tiun saman nokton, post noktomezo, Wang Xianke aŭdis urĝan frapadon je pordo kaj, kiam li malfermis la pordon, li trovis Gu kunportanta grandan bambuan korbon.

"Ene kuŝas Wushuan," Gu diris al li, "laŭ ĉio aspekte nun ŝi estas morta, sed ŝia koro ankoraŭ restas iomete varma kaj ŝi reviviĝos postmorgaŭ. Vi povas doni al ŝi iom da drog-dekoktaĵo, sed nepre tenu ŝin en trankvilo kaj sekreto!"

Wang Xianke brakume portis la knabinon en ĉambron kaj li sola gardis ŝin. en mateno ŝia korpo jam fariĝis varma kaj ŝi malfermis siajn okulojn.

Sed, ekvidante Wang, Wushuang kriis plore kaj refoje svenis. Wang Xianke donis al ŝi urĝan savon kaj flegon ĝis vespero kaj nur tiam ŝi rekonsciiĝis.

Gu diris al Wang Xianke: "Mi devas ankoraŭfoje prunti Saihong por fosi kavon post la domo." Kiam la kavo estis fosita iom profunde, Gu subite eltiris sian glavon kaj dehakis la kapon de Saihong, kaj la kapo rulfalis en la kapon. Tio timigis Wang Xianke, sed Gu diris al li: "Ne timu, sinjoro! Hodiaŭ mi rekompencas al via granda favoro. Mi aŭdis ke taoistoj de Maoshan-monto havas sorĉan medicinaĵon. Tiu, kiu prenis la medikamenton, tuj mortis sed reviviĝos post tri tagoj. Mi sendis peti pri tio kaj ricevis unu pilolon. Hieraŭ, laŭ mia aranĝo Caiping ŝajnigis sin komisiito el imperiestra palaco kaj donis al Wushuang tiun pilolon, ordonante ŝin memmortigi pro ŝia rilato kun la ribela partio. Poste, mi veturis al la maŭzoleo kaj sub la masko kiel ŝia parenco mi elaĉetis ŝian 'kadavron' per cent ruloj da silkaĵoj. Mi ankaŭ donis abunde da subaĉetoj al ĉiuj koncernatoj tra la tuta vojo por sekretigi la aferon. La senditon al Maoshan-monto por la pilolo kaj ĉiujn portintojn de la korbo mi jam mortigis sur kampo ekster la urbo. Ankaŭ min mem mi mortigos por vi.

Vi ne devas resti ĉi tie pli longe. Ekster la pordo atendas dek portistoj, kvin ĉevaloj kaj ducent ruloj da silkaĵoj. Frumatene, ĉ. la 4-a horo vi kaj Wushuang forveturu, ŝanĝu viajn nomojn kaj forvagu por eviti persekuton."

Dirinte tion, Gu eklevis sian glavon, Wang Xianke haste sin ĵetis por malhelpi al li, sed la kapo de Gu jam estis dehakita. Wang Xianke do enterigis la kapon kun la korpo de Gu.

Antaŭ heliĝo Wang Xianke kaj Wushuang ekveturis kaj ili vagis diversloke en Sichuan-provinco. Poste tra la rivergorĝoj ili venis al Jiangling, kaj tie loĝis por certa tempo. Kiam ili aŭdis nenian alarman informon el la metropolo, Wang Xianke kaj lia edzino revenis al sia domo en Xiangyang, kie ili travivis sian vivreston kaj havis multajn idojn.

Ho ve! Estas ja tro multe da renkontiĝoj kaj disiĝoj en la vivo de homoj, sed mi aŭdis nenion alian kompareblan al la supredirita okazaĵo, kiun mi ofte nomis unika en historio. Wushuang suferis konfiskiĝon en tumulta erao, sed Wang Xianke restis dumvive fidela je sia amo kaj finfine akiris ŝin, damk' al la helpo per la mirinda metodo de Gu. Maljuste mortigitaj homoj nombriĝis je pli ol dek. Post tiom multe da malfaciloj ili sukcesis reveni al sia hejmloko kaj kune vivis kiel geedzoj 50 jarojn. Ho, kiel mirinda rakonto!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.