La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA MAGIA KAPKUSENO aŭ SONĜO EN HANDAN

Shen Jiji
(ĉ. 750-800)

En la sepa jaro de Kaiyuan-erao (719 p. K.) estis taoisto Lü (Lju), kiu akiris la senmortan arton de feo. Dum sia vojaĝo al Handan li ripozis en malgranda hotelo. Demetinte ĉapon kaj malzoninte rubandojn, li sidis sin apogante al pakaĵo. Tiam venis juna homo Lu, vestita en kruda talivesto, rajdante sur nigra ĉevalo al kamparo, ankaŭ ripozis en la hotelo. Li sidiĝis sur la sama mato kun la taoisto kaj ili ĝoje interbabilis longan tempon. Poste, rigardante al sia ĉifona kaj nepura vestaĵo, Lu ekĝemis vekriante: "Ho, kiel malfeliĉa estas mi, la sortfuŝato!"

"Rigardu vin mem – nun sana, sendolora, kaj ĵus en babilado gaja, kial subite ĝemas pri malfeliĉo?" diris la taoisto.

"Ba, mi nur vegetas! Ĉu tia vegetado ankaŭ indas nomiĝi vivo?" plendis Lu.

"Se tia ne, do kia jes?" demandis la taoisto.

"Por viro, miaopinie," respondis Lu, "la vivo devas esti kun jenaj enhavoj: Krei meritojn, ĝui famon, funkcii kiel generalo aŭ ministro, frandi laŭ nobela stilo, aŭskulti al si plaĉajn muzikojn, fari sian familion kaj klanon prospera kajriĉa. Nur kompleton da tio mi nomas inda vivo! Iam, mi ankaŭ diligente studis kaj rezultiĝis erudito rigardante ne tro malfacila sukceson en ŝtata ekzameno. Sed ĝis nun, en matura aĝo, mi ankoraŭ devas okupi min per terkulturo, ĉu mi vivas ne tro malfeliĉa?"

Findirinte, li eksentis sin laca kun pezaj palpebroj kaj volis iom dormi. tiam la mastro de hotelo ĝuste estis kuiranta miliojn. La taoisto prenis el sia pakaĵo kapkusenon, transdonis ĝin al Lu kaj diris: "Dormu kun mia kapkuseno kaj realiĝos viaj revoj pri honora kaj feliĉa vivo!"

La kapkuseno estis el blua porcelano, kun aperturoj ĉe ambaŭ ekstremoj. Kiam Lu klinis sin al ĝi, li trovis ke la aperturoj iom post iom pli grandiĝis kaj heliĝis. Lu stariĝis, eniris tra la aperturo kaj – jam venis al sia hejmo. Post monatoj, Lu edzinigis al si tre belan fraŭlinon el nobla Cui-familio de Qinghe, kun pli abunda riĉaĵo. Lu ekstazis. De tiam liaj vestoj kaj veturiloj ŝanĝiĝis pli kaj pli luksaj. La sekvantan jaron, Lu estis rekomendita kiel kvalifikita kandidato por la metropola ekzameno kaj, sukcese trapasinte la nomitan ekzamenon li estis la unuan fojon nomumita kiel ŝtatoficisto en la kortega sekretariato. Poste, li partoprenis ankaŭ en la speciala kortega ekzameno kaj estis promociita al kapitano de Weinan. Post nelonge, transpostenigita al inspektoro, imperiestra kronikisto, kaj pli poste, sekretario por preparo de imperiestra ediktoj.

Tiel forpasis tri jaroj. Li funkciis sinsekve kiel prefekto de Tongzhou kaj provincestro de Shaanzhou. Kun ambicio je akvoutiligo, Lu konstruigis ekde Shaanxi kanalon je 80 lioj longan, kiu alportis grandan favoron al la loĝantoj kaj la lokanoj starigis ŝtonan monumenton honore je lia merito. Tiam li estis transpostenigita kiel provincestro de Bianzhou, samtempe kontrolisto super Henan-kantono, kaj fine kiel estro de la ĉefurbo.

Tiun jaron, la imperiestro lanĉis militon kontraŭ la sovaĝaj nomadoj Rong kaj Di por pliampleksigi teritorion. Profitante la ŝancon, la militestroj Simolo de Turfan kaj Mangbuĝi de Zhulong faligis fortresurbojn Guazhou kaj Shazhou, mortigis la armeestron Wang Junhuang, kio sensacie skuis la imperion. La imperiestro ekmemoris pri la komanda talento de Lu kaj komisiis lin ĉefinspektoro kaj armeestro de Hexi-kantono. En decidiga batalo Lu gajnis brilan venkon, falĉinte sepmil kapojn de malamikoj, kaj militakiris naŭcent liojn da teritorio. Li konstruigis tri grandajn muregojn por gardi la limojn. Kaj la lokaj popolanoj starigis monumenton sur Juyan-monto por laŭdi lian meriton. Lu revenis al la Kortego por ricevi lordtitolon en soleno ekstreme impona. De posteno de la vicministro de Ministerio pri Mandarenaj Aferoj li promiciiĝis al tiu de la ministro de Civilaj Aferoj kaj estro de la Imperia Centra Inspektejo. Lu ĝuis grandan reputacion kaj bonan famon tiel en Kortego kiel inter popolanoj, sed lin enviis la tiam funkcianta premiero, kiu do disvastigis fifamojn por kalumnii Lu, tiel ke Lu estis malpromociita kiel prefekto de Duanzhou. Post tri jaroj li tamen estis revokita al la kortego kaj komisiita kiel imperiestra konsilanto. Post nelonge, Lu fariĝis premiero en la Imperia Konsilio kaj dum pli ol dek jaroj administris la ŝtatajn aferojn kune kun la maldekstra kaj dekstra ĉefministroj Xiao Song kaj Pei Guangting. Okazis eĉ, ke dum unu tago li ricevis trifoje de la imperiestro konfidencajn dekretojn, kaj li ĉiam asistis la imperiestron per prudentaj konsiloj. Konsekvence li ĝuis la famon kiel saĝa premiero. Sed la ceteraj korteganoj pro envio lin insidis, denuncante ke li kovis uzurp-intrigon en koluzio kun militaristoj limgarnizonantaj. Tial la imperiestro severe ordonis ke Lu estu enkarcerigita por speciala juĝado. Kiam la kapitano kun gvardistoj urĝe venis al lia domo por lin aresti. Lu en granda konsterniĝo diris al siaj edzino kaj filoj:

"En nia hejmloko oriente de Huashan-monto, ni ja havis kvincent mu-ojn da fekunda agraro, kiuj sufiĉis por nin bone vivteni kaj for de malsato, kaj for de malvarmo, por kio do mi ankoraŭ penis ĉasi la honoron? Nun, falinte en ĉi tian malfeliĉon, mi eĉ ne povas reakiri la malnovan vivon ke mi vestita en kruda talivesto, rajdante sur nigra ĉevalo, senĝene vojaĝis sur vojo de Handan. Ho ve!"

Lu ekprenis spadon por sinmortigo, sed lia edzino malhelpis lin fari tion. Ĉiuj implikitoj de la kazo estis ekzekutitaj, escepte nur de Lu savita dank' al protekto de iu eŭnuko. Anstataŭe li estis ekzilita al Huanzhou.

Post kelkaj jaroj, la imperiestro konsciis ke Lu estis maljuste verdiktita, li redonis al Lu, la malkondamnito, postenon de premiero kaj honoran rango de Yanguo-duko kun multe da neordinaraj favoroj.

Al Lu naskiĝis kvin filoj, nome: Jian, Chuan, Wei, Ti kaj Yi, ĉiuj talentaj. El ili la plej aĝa, Jian, sukcese trapasis la metropolan ekzamenon kaj estis nomumita kiel vicburoestro de la Ministerio pri Mandarenaj Aferoj. La dua, Chuan, funkciis kiel prokuroro. La tri, Wei, kiel respondeculo de la Imperia Kapelo. La kvara, Ti, kiel kapitano de Wannian, kaj Yi, la plej distingiĝa, fariĝis la maldekstra konsilanto jam en sia 28-a jaraĝo. Ili edzinigis al si fraŭlinojn senescepte el la plej famaj kaj noblaj familioj. Nepoj nombriĝis pli ol dek.

Lu travivis multon: dufoje ekzilojn al malproksimaj sovaĝejoj; eksteratenditan revenon al Kortego; malsamajn vivojn jen en la metropolo, jen en la limregionoj; honorajn funkciojn de inspektoro kaj premiero; kun altrangula impono dum pli ol 50 jaroj. Lu ankaŭ estis disipema kaj ĝuema homo. Ĉiuj kantistinoj kaj dancistinoj en lia domo senescepte estis la plej belaj tra la lando. Al li premidonaciĝis sennombre da fekundaj bienoj, imponaj domegoj, belaj knabinoj kaj famaj ĉevaloj. En sia oldaĝo Lu iom post iom fariĝis malforta. Plurfoje li petis forpermeson por emeritiĝo, sed ĉiufoje la imperiestro malkonsentis.

Fine, li malsaniĝis. Tiam la senditoj de la imperiestro vizitadis lian hejmon unu post aliaj seninterrompe por informi pri lia sanstato, kaj lin kuracis la plej eminentaj doktoroj kaj la plej bonaj medikamentoj, sed vane. Sentante la alproksimiĝon de sia morto, Lu sendis al la imperiestro skribaĵon:

"Mi estis banala instruitulo en Shandong, origine sin okupis per terkulturado. Hazarda fortuno vicigis min inter viaj korteganoj kaj vi favoris min per tro multe da promocioj, ke mi funkciis sinsekve kiel arneestro kaj premiero dum multaj jaroj. Mi bone konsciis ke mi vere ne indas tion! Tiel, kun ĉiama maltrankvilo en koro, mi eĉ ne rimarkis la alvenon de mia maljuneco. Nun, mi aĝas jam pli ol 80 jarojn, travivinte la honoron de premiero. Mankas al mi jam tempo kaj kadukiĝas al mi kaj korpo kaj energio. En mia lastaj horoj mi havas nenion por rekompenci vian grandan favoron. Adiaŭante al via sankta epoko mi vere sentas senfinan sopiron kaj per tio ĉi esperimas mian profundan dankon."

En la imperia edikto la imperiestro respondis:

"Dank' al via bonvirto vi fariĝis mia ĉefministro. Vi funkciis landlime kiel brava ĉefgeneralo kaj kortege kiel saĝa ĉefkonsilano. Dank' al via bona servo en nia imperio regis prospero kaj paco dum du dekduoj da jaroj. Mi ja esperis ke tagon post tago vi resaniĝos, sed ne atendis ke la grava malsano tiel senkompate turmentas vin. Nun mi sendas la Grandan Piaoji-generalon Gao Lishi por pridemandi vian farton. Do, prenu kuracon kaj zorgu vian sanon por mi, kiu ankoraŭ forte esperas ke vi povus resaniĝi eĉ sen helpo de medicinaĵoj."

En tiu nokto Lu mortis.

...sin etendante, la juna Lu vekiĝis el la sonĝo. Tiam li vidis ke li mem ankoraŭ kuŝis en la sama hotelo, kun la sama taoisto ankoraŭ sidanta apude, kaj en kaldrono de la hotelmastro la milioj eĉ ankoraŭ ne elkuiriĝis, resume, ĉio restis ankoraŭ la sama kiel antaŭ lia sonĝo. Lu ekstaris kaj demandis kun miro:

"Ĉu ĉio ĉi tio estas nur sonĝo?"

"Jes, kaj same ankaŭ tio, kion vi nomas inda vivo." respondis la taoisto.

Lu dronis en meditado longan tempon. Poste, li diris kun danko al la taoisto:

"Ho, finfine mi komprenas pri la deveno de honoro kaj malhonoro, la ŝanco de fortuno kaj malfeliĉo, la leĝo de akiro kaj perdo, la sekreto de vivo kaj morto. Jen vi, mia instruisto, per tio forigis de mi avidojn pri vantaĵoj. Mi nepre ne forgesu vian instruon!"

Lu profunde riverencis refoje kaj foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.