La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANIMO DISIĜINTA DE LA KORPO

Chen Xuanyou
(aŭtoro en Tang-dinastio)

En la tria jaro de Tianshou-erao (692 p. K.), Zhang Yi de Qinghe funkciis kiel oficisto en Hengzhou kaj tie loĝis. Li estis homo kvieta, kun malmulte da amikoj. Al li naskiĝis ne filo, sed nur du filinoj, el kiuj la pli aĝa mortis jam infanaĝe kaj la pli juna Qianniang elkreskis senkompare ĉarma kaj bonvirta fraŭlino.

Zhang Yi havis nevon Wang Zhou de Taiyuan, kiu montris sin inteligenta kaj bela jam de infanaĝo. Zhang Yi taksis sian nevon tre kara kaj ofte diris: "Mi certe edzinigos Qianniang al li." Poste, ambaŭ elkreskis gefraŭloj kaj profunde amis en sia koro unu la alian, sed tion la gepatroj sciis neniom. Hazarde iu eminenta el la suboficistoj petis de Yi la manon de Qianniang kaj Yi konsentis ties svatigon. Informiĝinte pri tio la fraŭlino ege ĉagreniĝis, ankaŭ Wang Zhou suferis de malkontenta indigno.

Pretekste ke li devas veturi al la ĉefurbo por la ŝtata ekzameno, li petis de Yi forpermeson. Ne povante deteni la nevon, Zhang Yi forsendis lin kun abundaj donacoj.

Kun kaŝita turmento en la koro, Wang Zhou faris adiaŭon kaj sidiĝis en boato. Vespere, la boato veturis sufiĉe malproksimen kaj atingis bordon ĉe monto. Noktmeze, kiam Wang Zhou neniel povis endormiĝi, li aŭdis subite de la bordo trotajn paŝojn kaj iu rapide alproksimiĝis. Ekrigardante, li trovis ke estas Qianniang alkurata kun nudaj piedoj. Zhou estis ravita de la neatendita feliĉo. Premante la manojn de la knabino li demandis kial ŝi alvenis.

"Mi ne povas vin forgesi eĉ en sonĝo!" diris la fraŭlino lamente. "Nun oni devigos min edziniĝi al alia homo kontraŭ mia volo, sed mi kortuŝiĝis de via neŝanĝebla profunda amo al mi, tial mi decidis reciproki vin kaj alkuris spite ĉion for de miaj gepatroj."

Pro la neatendita feliĉo Wang Zhou ekstazis neordinare. Li kaŝis la knabinon en la boaton kaj rapidigis senprokraste. Zhou tagnokte spronis la boaton kaj post kelkaj monatoj li atingis Sichuan-provincon.

En daŭro de kvin jaroj Qianniang naskis du filojn. Ŝi ne korespondis kun siaj gepatroj, sed ĉiam sopiris ilin. Foje, plorante ŝi diris al la edzo:

"Mi venis al vi ĉion spitante. Dum kvin jaroj min informis nenio pri miaj gepatroj. Ĉu restas do loko en la mondo por tiel malĝentila fili no kiel mi ?"

"Ne ĉagreniĝu, ni vizitu ilin!" respondis la edzo kortuŝite de ŝia turmentiĝo kaj ili kune veturis al Hengzhou.

Atinginte Hengzhou, Wang Zhou vizitis la domon de Zhang Yi la unua kaj rakontis ĉion okazintan.

"Kia babilo!" mirigite diris Zhang Yi. "Dum tiuj jaroj Qianniang ja restadis ĉiam malsana en ŝia buduaro!"

"Tamen nun ŝi troviĝas en la boato!" persistis Wang Zhou.

Kun pliigita surprizo Zhang Yi sendis serviston al la bordo por konstati. En la boato efektive sidas Qianniang, flora kaj vigla, ŝi demandis al la servisto:

"Kiel fartas miaj gepatroj?"

Ege mirigite la servisto rapidis al Zhang Yi kaj raportis kion li vidis propraokule.

Kiam la malsana fraŭlino kuŝanta en la buduaro informiĝis pri tio, ŝi ellitiĝis, sin ornamis kaj ŝanĝis al si vestaĵojn, ridete, tamen tute senvorte. Ŝi eliris renkonte al la alia Qianniang kaj antaŭ ĉies okuloj la du fraŭlinoj kuniĝis en unu korpon kaj duobliĝis iliaj vestoj unu super la alia. Tiun okazintaĵon la familio de Zhang Yi opiniis ne normala kaj sekve tenis ĝin ĉiam sekreta. Pri tio subsciis nur ne malmulte da parencoj. La geedzoj portis post 40 jaroj kaj iliaj du filoj ambaŭ sukcesis en ŝtataj ekzamenoj kaj funkciis kiel asistanto de guberniestro aŭ kapitano pri publika sekureco. Mi, Xuanyou, multfoje aŭdis tiun historion dum mia junaĝo. Kelkaj rakontis ĝin kun nesamaj detaloj, kiuj iuj aŭskultantoj opiniis ĝin elpensita. Dum la lastaj jaroj de Dali-erao (766-779) mi renkontiĝis kun s-ro Zhang Zhongxian, la guberniestro de Laiwu, kiu detale rakontis al mi tiun historion. Ĉar genealogie Zhang Yi estis onklo de la guberniestro, tial li sciis tre bone tiun koriozan okazintaĵon, kiun nun mi verkis en tiu ĉi rakonto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.