La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA BRAVA KNABO OU JI

Liu Zongyuan
(773-819)

La aŭtoro s-ro Liu diris: Mankas bonkora favoro al loĝantoj en la sudaj provincoj. Kiam naskiĝis infanoj, ili certe estis rigardataj kiel komercaĵoj. Kiam infanoj kreskis por renovigo de dentoj, la patro aŭ pliaĝaj fratoj ofte vendis ilin por ĉasi profiton. Se al iu familio naskiĝis ne malmulte da infanoj, la profitemuloj ofte ŝtelis aŭ rabis infanojn de aliaj familioj. La rabitoj ofte estis malliberigitaj per katenoj. Eĉ kiam ili kreskis adoltaj, nur se ili estis senfortaj, ili volenevole devis fariĝi servistoj. La hom-rabo okazis eĉ survoje kaj fariĝis moro. Aŭ, se ili kreskis fortaj, ili rabos la malpli fortajn. Regantoj ek han-nacieco pro sia profito lasis tian agon senbrida kaj nejuĝita, nur se ili akiris servoknabojn.

Tiel la nombro de loĝantoj en la sudaj provincoj reduktiĝis senescepte. Tamen la brava knabo Ou Ji sagace venkis homrabantojn, vere mirinda!

Tion rakontis al mi s-ro Du Zhoushi, la asistanto de prefekto en Guiguan.

Ou Ji estis paŝtknabo en Chenzhou. Foje, kiam Ou Ji paŝtas kaj kolektas brullignojn, du fortikaj rabistoj kaptis lin kaj ligis liajn manojn dorsen. Per tuko la rabistoj ŝtopis la buŝon al la knabo. Ili forportis lin al foiro malproksima je 40 lioj por vendi. Ou Ji ŝajnigis sin plori kaj tremi timeme. La rabistoj rigardis lin facile traktebla knabo kaj ili kundrinkis ĝis ebriiĝo. Unu el la rabistoj iris al foiro por negoco, dum la alia rabisto kuŝis, stariginte sian spadon survoje. Profitante la ŝancon kiam la rabisto endormiĝis, la knabo Ou Ji turnis sian dorson al la spado, li frotigis la ŝnurligon supren-malsupren sur la klingo de la spado, fine la ŝnuro interrompiĝis. Ekkaptante la spadon Ou Ji mortigis la dormantan rabiston.

Sed, kiam Ou Ji forkuris ne malproksimen, revenis la alia rabisto el foiro. Ege surprizite li kaptis kaj volis mortigi la knabon. Ou Ji rapide parolis al li:

"Ol sub du mastroj, mi preferas servi sub unu mastro. Mi mortigis lin, ĉar li traktis min kruele. Se vi rezervos mian vivon kaj bone traktos min, mi volonte servu al vi pri ĉio!" La alia rabisto konsideris longan momenton, pensante: "Se mi mortigos la knabon, mi akiros nenian profiton. Kial ne forvendu kontraŭ monoj? Kaj, dividi la enspezon inter du vendantoj portos al mi ja malpli multe da mono ol nun mi sola vendas la rabiton. Do, ke lia mortigo estas bona afero por mi."

Li do kaŝis la kadavron de la mortinta rabisto, kondukis la knabon en pli firma ŝnurligo al nova aĉetanto. Noktmeze, la knabo turnis sin al forno kaj proksimigis sian ŝnurligon al fajro bruli, li ne timis eĉ vundon de siaj manoj dum brulado. Libetiĝinte, li rekaptis spadon kaj mortigis la duan rabiston, kaj tiam li kriegis, kio vekis ĉiujn en la foiro. La knabo diris: "Mi estas infano el familio Ou. Mi ne devas fariĝi servoknabo, ĉar du rabistoj rabis min, sed mi mortigis ilin ambaŭ! Raportu nun al la aŭtoritatuloj."

Pedelo raportis al guberniestro, kaj guberniestro raportis al prefekto. La prefekto donis aŭdiencon kaj trovis la knabon tre juna kaj honesta. La prefekto s-ro Yan Zheng miris. Li proponis ke la knabo funkciu kiel oficisto en lia oficejo, sed la knabo ne konsentis. La prefekto do premidonis al la knabo veston kaj sendis pedelon eskorti lin reveni al hejmvilaĝo. El la lokaj rabistoj neniu kuraĝis iri preter la pordo de la hejmo de Ou. Timeme ili diris inter si: "Tiu knabo en aĝo pli juna ol la fama bravulo Qin Wuyang je du jaroj, sed li jam mortigis du fortikajn rabistojn. Kiu el ni aŭdacas proksimiĝi al li?"


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.