La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

DISIPULO KAJ ALKEMIISTO

Li Fuyan
(aŭtoro en Tang-dinastio)

Du Zichun, kiu vivis ĉe la fino de la Norda Zhou-dinastio (557-581) kaj la komenco de Sui-dinastio (581-618), estis juna disipulo kiu neglektis bonstaton de sia familio. Senbridema, ĝuema je drinkado kaj nenifarado, li baldaŭ prodigis ĉiom da sia riĉaĵo. Parencoj, al kiuj li petis helpon, ĉiuj rifuzis lin pro lia mallaboremo.

Estis vintro. Ĉifone vestita kaj malsata, Du Zichun piediris en la ĉefurbo Chang'an, eĉ nenion manĝis ĝis vespero. Hezite li vagis ĉe la okcidenta pordo de la Orienta Foiro, ne sciante kien sin direkti. Kun evidenta aspekto de mizerulo malsata kaj frostigita, li staris tie kaj longe suspiris al la ĉielo.

Maljuna avo venis kun bastono kaj demandis al li: "Kial vi suspiris?"

Du Zichun rakontis pri sia stato kaj plendis pri la senkompatemo de siaj parencoj, kun fortaj indigno kaj emocio.

"Kiom da mono vi bezonas?" demandis la maljuna avo.

"Tri- aŭ kvin-dek miloj da moneroj jam sufiĉas por mi." respondis Du Zichun.

"Tio estas ne sufiĉa sumo." diris la maljuna avo.

"Repripensu!"

"Do cent miloj!"

"Tio ankoraŭ ne sufiĉas."

"Miliono!"

"Tio ankoraŭ ne sufiĉas."

"Tri milionoj!"

"Jes, tio iom taŭgas." diris la maljuna avo, kaj li elprenis de sia maniko unu monermilon, transdonis al Du Zichun kun averto:

"Jen estas por ĉi vespero! Morgaŭ tagmeze mi atendos vin ĉe la Persa Hotelo en la Okcidenta Foiro. Nepre ne malfruiĝu!"

La sekvan tagon, Du Zichun iris laŭ la rendevuo kaj la maljuna avo efektive donis al li tri milionojn da moneroj, sed foriris sen konigo pri sia nomo.

Nun, denove fariĝinte riĉa, Du Zichun revenis al arda disipemo, opiniante ke la vagabonda vivo por li ĉiam pasis for. Li havigis al si bonegajn ĉevalojn, luksajn vestojn, kun diboĉaj kompanoj ĝuis vinon, muzikon kantadon kaj dancadon en bordela kvartalo, tute sen konsidero kiel investi siajn monojn. Tiel, post unu aŭ du jaroj elĉerpiĝis la riĉaĵo, kiun donacis al li la maljuna avo. Liaj vestoj kaj kaleŝoj ŝanĝiĝis de karaj al malkaraj. Li
forvendis siajn ĉevalojn por aĉeti azenojn, poste, li forvendis la azenojn kaj mem piediris. Ĉio rapide revenis al la malnova stato. Trovante nenian rimedon por vivo, Du Zichun denove lamentis ĉe la pordo de la foiro. Je lia suspiro la maljuna avo tuj reaperis. Kaptante manon de Du Zichun la maljuna avo diris:

"Ho, vere mirinde! ke vi denove malriĉiĝis! Diru al mi, kiom da mono vi ankoraŭ bezonas? Mi certe helpu al vi."

Du Zichun hontis respondi al tia propono. Sed la maljuna avo insiste demandis. Du Zichun nur honteme dankis. Fine la maljuna avo diris:

"Morgaŭ tagmeze venu al la malnova loko kiel ni rendevuis lastfoje!"

Spite al honto, Du Zichun iris tien kaj ĉifoje li ricevis dek milionojn el la maljuna avo.

Antaŭ ol ricevi la riĉaĵon, Du Zichun decideme pensis pri komerca plano por fari sin mamuta riĉulo, antaŭ kiu ĉiaj famaj milionuloj en antikva tempo ŝajnas nur liliputaj. Sed, post akiro de la riĉaĵo, la malnova disipemo denove ardiĝis kiel antaŭe. Tiel, post malpli ol unu aŭ du jaroj, Du Zichun fariĝis eĉ ankoraŭ pli malriĉa ol en la malnova tempo. Kaj li revidis la maljunan avon en la malnova loko.

Regite de granda honto, Du Zichun per maniko kovris al  si la vizaĝon kaj forkuris. Sed la maljuna avo ekkaptis je lia basko, haltigante lin, dirante: "Ho, malsaĝa solvo!"

Kaj li donacis al Du Zichun alian sumon de 30 milionoj, kun diro:

"Se tio ankoraŭ ne sufiĉos por kuraci vin, vi estos nesavebla malriĉulo!"

Du Zichun pensis: "Pro senbrida diboĉa vivo mi foj-refoje dronis en malriĉeco, tiel ke neniu el miaj bonhavaj parencoj aŭ amikoj volis monhelpi min. Nur tiu ĉi maljuna avo trifoje donacis al mi grandsuman monon – kiel mi povus repagi al li?"

Kaj li diris al la maljuna avo:

"Per tiu ĉi sumo mi povas fari aferojn en socio. Mi provizos vestojn, manĝaĵojn al vidvaj malriĉuloj, plenumos mian devon. Mi profunde dankas vian helpon, kaj, post plenumo de miaj aferoj, mi volonte faru ĉion ajn laŭ via ordono."

"Bone. Tio ankaŭ estas mia espero." respondis la maljuna avo. "post kiam vi finis viajn aferojn, vizitu al la Taoista Templo en la dek kvina tago de la sepa monato lunkalendare por revidi min sub la du junieroj!"

Ĉar plejparto de liaj malriĉaj vidvaj parencoj loĝas sude de Huai-rivero, Du Zichun portis la riĉaĵo al Yangzhou. Tie li aĉetis cent ĉing-ojn (1 ĉing-o=6.6667 hektaroj) da bonaj agroj, konstruigis domojn en ĉirkaŭurbo, kaj pli ol cent vilaojn ĉe la ĉefvojoj. Du Zichun kolektis siajn malriĉajn vidvajn parencojn, ke ili loĝu en la nove konstruitaj domoj. Li aranĝis geedzigojn por siaj genevoj, donis helpojn al membroj de sia klano. Li repagis per bono al tiuj kiuj helpis lin, kaj per malbono al tiuj kiujmalamike rilatis al li. Fininte ĉion ĉi tion, Du Zichun iris al la Taoista Templo laŭ difinita tempo.

Du Zichun trovis ke la maljuna avo fajfis en ombro sub la du juniperoj. Ili do kune ascendis la pinton Yuntai (Nuba Teraso) de Huashan-monto. Ili iris pli ol 40 liojn kaj venis al tre pura kaj impona domo, evidente ne por ordinaraj homoj. Koloraj nuboj ŝvebe kovras kaj rapidmovaj gruoj flugas tie. En la centra halo estis kaldrono, alta je 9 futoj.puraflamo ĵetis brilojn sur la fenestroj. Ĉirkaŭ la kaldrono staris 9 knabinoj Jadaj Virgulinoj. Kaj Blua Drako kaj Blanka Tigro gardis respektive antaŭe kaj malantaŭe.

Tiam la suno subiris. La majuna avo ne plu portis sur si laikan veston. Jen li estas taoisto kun flava ĉapo kaj ornato. La maljuna taoisto donis al Du Zichun tri blankajn ŝtonaj pilolojn ke li tuj englutu kun vino. Poste, li ordonis ke Du Zichun sidiĝu sur tigra felo ĉe la okcidenta muro, vizaĝe al la oriento.

"Tenu vin nepre silenta!" la maljuna taoisto avertis serioze, "eĉ se vi vidos dignajn diojn, ferocajn diablojn, jakŝojn, rabobestojn aŭ hororojn en Infero, kie viaj parencoj mizere agoniis – ĉio estis nur iluzio! Vi devas teni vin ĉiam senmova, silenta, trankvila, sentima kaj ĉio forpasos sendolore. Memoru miajn vortojn!"

Dirinte tion, la maljuna taoisto foriris. Kiam Du Zichun rigardis al la halo, li vidis nenion alian krom granda urno plena de akvo. Ĵus post foriro de la maljuna taoisto ekaperis miloj da flagoj, armiloj, kirasitaj ĉevaloj, soldatoj, kiuj svarme plenis en ĉiuj montoj kaj valoj. Iliaj insultaj krioj skuis eĉ la ĉielon kaj teron. Ilia komandanto estis memtitolita Granda Generalo, kun staturo de pli ol dek futoj, kaj li mem kaj lia ĉevalo ambaŭ estis en ora kiraso kies brilo pikis okulojn. Sekvate de centoj da gardistoj tenantaj glavon kaj pafarkon, ili entrudiĝis en la halon kaj la komandanto laŭte kriis insulte: "Kiu estas vi? Kial vi aŭdacas ne eviti min la Grandan Generalon?!"

Ankaŭ liaj sekvantoj ĉiuj sieĝis kun glavoj kontraŭ Du Zichun, demandante pri lia nomo, profesio, sed Du Zichun respondis per nenio. En furioza kolero la demandantoj urĝe kriis: "Mortigu lin!" Ili konkure arkpafis. La sono skuis kvazaŭ tondroj. Sed Du Zichun ignoris ilin mute. La generalo foriris kun bolanta kolero.

Post momento, alsvarmis ferocaj tigroj, venenaj drakoj, sovaĝaj ĉevaloj, leonoj, vipuroj kaj skorpioj, en nombro de miloj kaj dekmiloj. Hurlante, ili sin ĵetis antaŭen, konkure por lin kapti, mordi kaj vori, aŭ transsaltis super lia verto. Sed Du Zichun tenis sin aplomba, indiferanta. Tiel, post momento, la gregoj disiĝis for. Sed jen pluvegis, de obskura ĉielvolbo fulmtondris. Fajrobuloj falis jen dekstren, jen maldekstren, fulmoj flagris jen antaŭe, jen malantaŭe, tiel ke li eĉ ne povis malfermi siajn okulojn.

Post nelonge, en la korto estis akvo profunda je pli ol dek futoj. Bolantaj fulmoj kaj tondroj ĵetiĝis tiel draste kvazaŭ montoj krevis aŭ tero tremis nehaltigeble. Dum palpebrumo la akvo jam inundis ĝis piedoj de Du Zichun, kiu tamen tenis sin firme sidanta, senmove, eĉ donante nenian rigardon tien.

Post nelonge, revenis tiu Granda Generalo, ĉifoje komandante bovkapajn provosojn kaj feroce- aspektajn fantomsoldatojn. Ili starigis antaŭ Du Zichun grandan kaldronon kun bolanta akvo. Longaj lancoj aŭ forkoj sieĝis ĉirkaŭ Du Zichun. Ili kriegis:

"Diru vian nomon, ni forlasu vin! Alie, ni piku al via sino per forkoj kaj ĵetu vin en la kaldronon!"

Sed Du Zichun ne respondis.

Post nelonge, ili kaptis la edzinon de Du Zichun, kaj ĵetis ŝin al la ŝtuparo. Montrante al ŝi, ili diris al Du Zichun:

"Diru al ni ŝian nomon, ni liberigos ŝin."

Sed Du Zichun ankoraŭ silentis. Ili do skurĝis ŝin ĝissange. Poste ili torturis ŝin per sagpafoj, hakado, boligo aŭ bruligo. ne povante toleri la doloron, la edzino plorĝemis, dirante:

"Mi estas vere stulta kaj malbela virino, ne indas esti via edzino, tamen mi ja fidele servis al vi pli ol dek jarojn. Nun la fantom-soldatoj turmentas min kaj mi jam ne povas elteni la doloron. Mi ne kuraĝas esperi, ke vi surpenue faru petojn por mi, tamen, se vi nur konsentas diri unu vorton, mi jam povos rezervi mian vivon. Ĉu vi estas tiel senkora ke vi eĉ avaras pri unu vorto?"

Larmoj pluve ruliĝis sur ŝiaj vamgoj. Ŝi ploris malbenante kaj insultante.

Se Du Zichun ankoraŭ ignoris silente. La generalo kolere diris: "Ho, ĉu vi opinias ke mi ne povas kruele torturi vian edzinon?"

Laŭ lia ordono oni alportis akran fajlilon kaj komencis fajli ŝin colon post colo ekde ŝia piedo. La edzino kriis kaj ploris ankoraŭ pli korŝire. Sed Du Zichun tenis sin indiferente muta.

"Ho, tiu ĉi fiulo jam posedas monstran magion." diris la generalon. "Ni ne devas lasi lin ankoraŭ vivi en la mondo!"

Laŭ lia ordono la fantom-soldatoj ekzekutis Du Zichun.

Post ekzekuto, la spirito de Du Zichun estis areste kondukita al la Hadesa Reĝo.

"Ho, ĉu li estas la fiulo el la montpinto Nuba Teraso?" insultis la Hadesa Reĝo."Punu lin en malliberejo!"

Kaj oni komencis tirturi lin per englutigo de solvita kupra likvaĵo, batoj per feraj stangoj, pistado en ŝtona pistilo, muelado inter mueliloj, faligo en fajroj, boligo en kaldrono, trapaso tra glavmonto kaj spadarbaro. Sed, memorante la averton de la maljuna taoisto, Du Zichun sentis ke ĉiuj toturoj verŝajne estas tolerebla kaj li ellasis eĉ nenian ĝemon.

Kiam la provoso raportis ke jam finiĝis la provado per ĉiaj torturoj al Du Zichun, la Hadesa Reĝo diris:

"Tiu ĉi fiulo estas insidema! ne taŭgas esti viro. Lasu lin renaskiĝi kiel filino de Wang Qin, la guberniestro de Shanfu en prefektujo Songzhou!"

Tiel Du Zichun renaskiĝis kiel virino. Infanaĝe ŝi estis delikata kaj malsanema, neniam sen flego de kuraciloj. Ŝi ankaŭ spertis dolorojn fali sur fajron aŭ desur lito, sed ĉiam silentis. Poste, ŝi kreskis iom post iom adolta, en ĉarman belulinon, sed parolintan neniun vorton. Pro tio ŝia familio prenis ŝin denaska mutulino. Kiam iuj el ŝiaj parencoj insulte ofendis ŝin ĉiamaniere, ŝi neniam povis oponi. Samlokano klerulo nomata Lu Gui ekamis ŝin informiĝinte pri ŝia beleco kaj sendis svatistinon peti ŝian manon. Ŝiaj familianoj rifuzis la svatpeton motivigante ke ŝi estas muta. Sed Lu Gui diris:

"Ne necesas parolkapablo por fariĝi bona edzino, kaj ŝi ankaŭ povas esti bona ekzemplo por virinoj kiuj klaĉus tro multe!"

Ŝia familiano do konsentis kaj Lu Gui preparis plenan kompleton de geedziga donaco kaj persone bonvenigis ŝin al nupto en solena ceremonio. La geedzoj vivis en harmonio kaj amo. Post kelkaj jaroj la edzino naskis filon.

Kiam la infano estis 2-jara, ĝi montriĝis senkompare saĝa.

Lu Gui ne kredis ke lia edzino vere estas muta. Iutage, brakumante la infanon en sia sino, li parolis al la edzino. Sed ŝi ne respondis. Lu Gui klopodis diversmaniere paroligi ŝin, sed ŝi ĉiam ankoraŭ silentis. Lu Gui sentis grandan koleron, dirante:

"En antikva tempo, la edzino de ministro Jia neniam ridis, ĉar ŝi rigardis sian edzon senkapabla. Tamen, post kiam ŝi vidis ke li trafis en ĉasado fazanon, ŝi ŝanĝis mienon kaj tiel forigis la bedaŭron al la edzo. Nun, mi ne estas tiel senkapabla ol Jia, kaj mia talento en beletro ja multe superis ĉason de fazano, tamen vi ĉiam diris nenion. Je kio do utilas la filo por patro kiu estas malrespektata de sia edzino?"

Kaj li ekkaptis la du piedojn de la infano, ĵetis ĝin abrupte al roko, tiel ke ĝia kapo tuj rompiĝis kaj sango ŝprucis je distanco de kelkaj paŝoj. Amo al sia propra filo ekatakis koron de Du Zichun, ke li forgesis la averton de la maljuna taoisto kaj pretervole ellasis: "Ho ve!"

Sed, apenaŭ finiĝis la veo, li trovis sin jam sidanta en la malnova loko. Kaj ankaŭ la maljuna taoisto troviĝis antaŭ li. Tempis apenaŭ aŭrore. Purpura fajro ekleviĝis rompinte tra la tegmento. Incendio forbrulis ĉion ĉirkaŭe. La maljuna taoisto bedaŭris veante:

"Tro granda eraro! Vi tute vanigis mian esperon!"

Kaj li kaptis Du Zichun je harojn enakvigante lin en la grandan urnon.

Post momento, estingiĝis la incendio. La maljuna taoisto alproksimiĝis, dirante: "Vi jam sukcesis forgesi la sentojn de ĝojo, kolero, malĝojo, timo kaj malŝato. Sed vi ankoraŭ ne povas liberiĝi de amo. Se vi ne ellasus la veon, mia eliksiro jam estas pretigita kaj vi mem ankaŭ fariĝis senmortulo. Ho, vere estas malfacile trovebla la talentulo por iĝi senmorta! Mi povos denove fari mian eliksiron ankoraŭfoje, sed via korpo devas resti ĉiam sur la tero. Adiaŭ!"

Kaj li montris al Du Zichun la vojon por reveni. Du Zichun pene ascendis la doman bazon ĉirkaŭrigardi kaj vidis ke la kaldrono jam ruiniĝis, ene de ĝi estis fera kolono tiel dika kiel brako, longa je futoj. Demetinte sian veston, la maljuna taoisto komencis tranĉi la feran kolonon per tranĉilo.

Reveninte hejmen, Du Zichun tre hontis pro sia perfido al la promeso. Li forte riproĉis sin. Por esprimi sian bedaŭron li refoje vizitis al la montopinto Nuba Teraso, sed li vidis nenian spuron de homo tie. Kun granda bedaŭro kaj pento li fine revenis hejmen.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.