La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA BLANKA SIMIO

Anonimo
(aŭtoro en Tang-dinastio)

En la lastaj jaroj de Datong-erao (535-545), Liang-dinastio (502-556 p. K.), Lin Qin, la Sudpaciga Generalo, estis sendita suden militi. Atinginte Guilin, li frakasis la armeojn de Li Shigu kaj Chen Che.

Alia generalo Ouyang He okupis ĝis Changle kaj konkeris ĉiujn klanojn en profundaj kaj krutaj montkavernoj. Ĉe Ouyang He estis edzino delikate blanka kaj tre ĉarma virineto. Iu subulo diris:

"Kial vi kunportas kun vi tiel ĉarman belulinon dum militmarŝo? Sciu, Via Generala Moŝto, ke ĉi tie estas demono, kiu ofte rabis knabinojn, precipe tiujn belajn. Do zorgeme gardu vian edzinon!"

Ege maltrankvila Ouyang He sendis soldatojn noktgardi ĉirkaŭ lia loĝejo kaj kaŝis la edzinon en sekreta kabineto firme fermita, kun pli ol dek servistinoj garde akompanantaj.

Estis venta kaj obskura nokto. Ĝis la kvina nokta gardoperiodo okazis ankoraŭ nenio eksterordinara. La gardantoj sentis iom da malstreĉiĝo kaj pretervole dormetis, sed tuj vekiĝis de io surpriza kaj jen la edzino jam malaperis, dum la pordoj restis fermitaj. Neniu povas scii de kie ŝi malaperis. Ekster la pordo vojbaras alta krutaĵo kaj la prema noktobskuro ĉion neniigis nevidebla, malhelpante la akuratan serĉadon.

Je la tagiĝo oni retrovis jam neniun postsignon. Vundate de la forta indigno kaj doloro He ĵuris ke li ne foriros antaŭ ol retrovo de sia edzino. Li petis permeson restigi sian armeon pro malsano kaj ĉiutage serĉadis disflanken al malproksimaj krutaĵoj trans ravinoj.

Tiel pasis pli ol unu monato. Ĉe bambua bosko pli ol cent liojn distanca oni hazarde ektrovis unu brodŝuon de la edzino, kiu, kvankam pluve malsekigita, tamen restis sufiĉe rekonebla. Tio portis al Ouyang He pli grandan ĉagrenon, sopiron, kaj plifirmigis lian decidemon por retrovi la edzinon. Tridek bravaj soldaatoj serĉadis kun armiloj kaj manĝaĵoj, sin penetrante tra la montvaloj kaj ripozante sub la ĉielo.

Forpasis ree pli ol dek tagoj. Ili foriris de sia tendaro jam ĉirkaŭ ducent liojn. Leviĝis sude belsilueta monto kun abundaj arbaroj kaj ĉirkaŭbaranta profunda rivero kiun ili transveturis per floso memfarita. El inter la smeraldaj bambuoj sur la klifo flagris jen kaj jen ruĝvestitoj kaj alŝvebis de tempo al tempo ridoj, voĉoj. Manprenante lianojn la serĉantoj surgrimpis la klifon. Antaŭ ili jen viciĝas belaj arboj intermikse ornamitaj de raraj floroj. Verda herbaro sterniĝis sube kvazaŭ mola tapiŝo. Vere kristale kvieta mirlando!

Tra la orienta ŝtona pordo iras dekoj da virinoj kun elegantaj silkaj pelerinoj kaj pimpaj vestaĵoj, sin amuzante per kanto aŭ babilo. Vidante la homojn, ili heziteme retenis siajn paŝojn kaj atendis rigardante. Kiam He kaj liaj soldatoj alproksimiĝis, la virinoj ekdemandis:

"Kial vi venas ĉi tien?"

He respondis. La virinoj interŝanĝis suspirojn kaj diris:

"Via amata edzino venis ĉi tien jam pli ol unu monaton. Nun ŝi kuŝas malsana en la lito. Vole ŝin konsolu!"

Ili eniris la pordon, kies klapegoj estis el ligno kaj vidis tri grandajn kaverno-halojn, de kies muro ĉiuflanke staris litoj, senescepte kun brokataj kusenoj.

La edzino de Ouyang He kuŝis sur ŝtona lito en luksaj litkovriloj kaj antaŭ kuriozaj frandaĵoj. Sed, apenaŭ He alproksimiĝis al la edzino, ŝi ekrigardis lin kaj haste mangestis ke li tuj foriru!

La virinoj klarigis:

"Inter ni, la samsortaj kiel via edzino, tiu, kiu venis plej frue, restis jam dek jarojn. Ĉi tie loĝas diaĵo, kiu estas tiel fortega, kun povo hommortiga, ke por ĝin rivali ne sufiĉas eĉ cent armitaj soldatoj. Estas feliĉe, ke ĝi ankoraŭ ne revenis, do rapide ĝin evitu for! Tamen, se vi alportos du vazojn da forta vino, dek grasajn hundojn kaj kelkdek ĝinojn da linŝnuroj, ni helpos al vi ĝin atenci. Ĝi revenas ĉiam post tagmezo, do vi alvenu ne tro frue. Ni atendos vin post tagdeko."

Laŭ admono de la virinoj Ouyang He senprokraste forrapidis kaj revenis je la difinita dato kun la forta vino, linŝnuroj kaj hundoj. La virinoj diris:

"La monstro treege ŝatas vinon kaj ofte drinkis ĝis ebrio. Ebriiĝinte ĝi emis pavi sian fortegon tiel, ke ni ĉirkaŭligu ĝiajn membrojn al la lito per silkaĵoj, kiujn ĝi disrompis per ekmoviĝo. Foje ni ĉirkaŭligis ĝin per tri oblaj silkaĵoj, kaj ĝi ne sukcesis liberigi sin. Ĉifoje ni ligos ĝin per silkaĵoj subkaŝitaj per la linŝnuroj, do kredeble ĝi ne povos ilin disrompi. Ĝia tuta korpo estas tiel dura kiel fero, nur unika loko je kelkaj coloj malsupre de la umbiliko, kiun ĝi ĉiam gardis zorgeme, certe ne povas rezisti armilojn."

Kondukante He-n al apuda kaverno la virinoj diris:

"Jen ĝia konservejo de manĝaĵoj. Embuske atendu ĉi tie kaj viajn vinon ni dislokigu sub la floroj kaj hundojn inter arboj. Kiam sukcesis nia plano, vi elsturmu laŭ nia manvoko!"

He kaŝis sin laŭ la admono de la virinoj kaj atendis tie kun retenataj spiroj.

En posttagmezo, aperis io kiel blanka strio, kiu alpafiĝis fluge de aliaj montpintoj kaj rekte eniĝis en la kavernon, de kie eliris post nelonge blanke vestita belbarbulo pli ol ses futojn alta kun bastono enmane kaj ĉirkaŭita de la virinoj. Ekvidante la hundojn, li ege surpriziĝis, sed tuj sin ĵetis kapti ilin, kiujn li disŝiris kaj satmanĝis suĉe-ŝmace. La virinoj konkure prezentis al li la vinon per jadpokaloj, kokete ridante. Ravite li eldrinkis kelkajn doŭ-ojn da vino kaj estis braktenata de la vi rinoj en la kavernon, de kie baldaŭ aŭdiĝis gajaj ridoj.

Post sufiĉe longa momento, Ouyang He ĝisatendis la virinan mansignon kaj eksturmis kun preta armilo en la kavernon, kie li vidis gigantan blankan simion kies kvar membroj estis firme ligitaj ĉe la lito. Ekvidante homon, la blanka simio embarasiĝis kaj furioze baraktadis por sin liberigi, sed vane. Ĝiaj okuloj brilis fulme. Konkuraj hakadoj al ĝia korpo kvazaŭ trafis nur feron aŭ ŝtonon, sed la piko al ĝia subventro efikis ĉe la enpiko sango ekŝprucis fonte.

"Ho ve! Jen la Ĉielo, sed ne via kapablo mortigis min!" vekriis la simio,"Nun via edzino jam gravediĝis. Nepre ne mortigu ŝian filon, kiu servos al eminenta imperiestro kaj honorigos la familion." Dirinte tion, la simio mortis. He traserĉis la kavernojn kaj trovis abundajn trezorojn. Kuriozaj frandaĵoj plene kovris tablojn en vazoj kaj kolektiĝis ĉi tie ĉio karega en la homa mondo. Estis trovitaj ankaŭ kelkaj vazoj da famaj parfumaĵoj, paro da antikvaj glavoj kaj tridek virinoj, senescepte belegaj, el kiuj la pli frue alvenigitaj restadis tie jam dek jarojn. Laŭdire, tiuj virinoj, kies beleco reduktiĝis, estis forkondukitaj oni ne scias kien. Sed la geiĝon por sinnutrigo la simio faris nur si mem, sen neniu alia kamarado.Ĉiumatene, ĝi sin lavis, portis al si ĉapon, blankan subŝtofitan robon, kaj senkoloran silkan vestaĵon, sendiference ĉu en frostaj aŭ varmaj tagoj. Sur ĝia tuta korpo ĉie kreskis blankaj haroj je kelkaj coloj longaj. Ĝi ofte legi s lignajn tabuletojn kun ideogramoj similaj al amuletaj signoj, nekompreneblaj por aliaj. Post legado, ĝi metis la tabuletojn sub ŝtona ŝtu paro.

En serena tago la simio ŝatis svingi paron da glavoj kiuj rondflugis ĉirkaŭ ĝia korpo kvazaŭ fulmo kaj brilis kiel la plena luno. Ĝi manĝis neregule, tre ŝatis fruktojn aŭ kaŝtanojn, sed precipe hundojn, kiujn ĝi voris sangosuĉante. Tagmeze ĝi ekmalaperis. Dum tagduono ĝi povis ir-reveni inter distanco de miloj da lioj kaj vespere certe revenis. Tio estis ĝia kutimo. Ĉion, kion ĝi deziras, ĝi povas akiri dum palpebrumo. Nokte ĝi ĝuis voluptvivon.

Dum unu nokto ĝi povis rondviziti al ĉiuj litoj koiti tute sendorme. Ĝi parolis erudicie, belfraze kaj akre, tamen ĝia konduto ĉiam odoris per forta simieco. Kurantjare en la malfrua aŭtuno, kiam komencis fali la folioj de arboj, ĝi subite diris malĝoje:

"Mi estis akuzita de Montdio kaj kondamnita al morto. Mi jam petis protekton de la aliaj genioj kaj eble ricevos pardonon."

En lasta monato, nelonge post la pleniĝo de la luno, fajro ekforbruligis la tabuletojn sub la ŝtona ŝtuparo. La simio diris malespere:

"Mi vivis jam mil jarojn sen filo. Nun, kiam la filo aperos, venas la tempo por mia morto."

Ĝi larmis longe al la virinoj dirante:

"Tiu ĉi monto estas neatingeble kruta por homoj. Desupre mi neniam vidis eĉ hejtaĵkolektiston, kaj malsupre svarmas tigroj, lupoj kaj ferocaj rabbestoj. Atingi ĉi tien oni povas nur laŭ la volo de Dio, ĉu?"

He revenis al sia tendo kun la gemoj, trezoroj kaj la virinoj. Kelkaj el ili ankoraŭ memoris la vojon al sia hejmo. Post unu jaro, al la edzino de Ouyang He naskiĝis filo, vere simila al la vera patro.

Poste, Ouyang He estis ekzekutita de la imperiestro Wudi de Chen-dinastio (557-560 p. K.). Lia intima amiko Jiang Zong tre amis la filon kun elstara saĝeco kaj lin patronis tiel ke li eskapis el la malfeliĉo. Kiam li elkreskis, li efektive fariĝis fama per sia talento en beletro kaj kaligrafio.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.