La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA JADAJ PISTUJO KAJ PISTILO

Pei Xing
(818-907)

Dum Changqing-erao (821-824), Tang-dinastio, instruitulo nomata Pei Hang malsukcesis en ŝtata ekzameno kaj vojaĝis al Ezhu por viziti sian malnovan amikon eksĉefministron Cui. La eksĉefministro donacis al li ducent milojn da moneroj. Kunportante la sumon li ekveturis por reveni al la ĉefurbo per granda pasaĝera ŝipo, kiu navigas en riveroj Xiang kaj Han. Alia pasaĝero en la ŝipo, S-ino Fan, estis senkompare ĉarma belulino. Loĝante en najbaraj kajutoj ili povis bone aŭdi klarajn parolojn, babilojn k. s. Kvankam distancis tiel proksime, tamen Pei Hang neniel povis renkonti ŝin vid-al-vide. Li do subaĉetis ŝian servistinon Niaoyan (Fumo Spirala) transdoni poemon al la mastrino:

Mi sopiras vin de antipoda disto,
do pli arde je proksim' nur trans ekrano.
Se vi flugas al Jadurb' por fe-kunsido,
ĝis ĉiel' vin sekvu mia akompano!

Sed post longa atendado li ricevis nenion respondan al la poemo. Pri tio Pei hang plurfoje demandis al Niaoyan kaj fine ŝi respondis: "Kion mi povus fari se mia mastrino ignoras ĝin kvazaŭ vidinte nenion?"

En senhelpeco, Pei Hang do aĉetis dumvoje famajn vinojn kaj rarajn fruktojn kaj donacis al S-ino Fan. Fine Sino Fan sendis sian servistinon Niaoyan inviti lin al intervidiĝo. kiam la kurteno estis levita, li vidis belulinon brilan kiel jado, ĉarman kiel floro, kun hararo simila al nuboj kaj brovoj similaj al lunarko. Ŝi kondutis tiel impone kaj gracie kiel feino kiu degnis akcepti vizitanton el karnula mondo. Pei Hang refoje riverencis kaj en granda surpriziĝo rigardis al ŝi dum longa momento.

La s-ino diris al li: "Mi havas edzon en Hannan, kiu volas eksiĝi de sia ofico kaj loĝi ermite en montaro. Li vokis min al adiaŭo. Turmentate de tristo kaj ĉagreno, mi sentas maltrankvilon, timante nur ke mi ne povos ĝustatempe veni al la rendevuo, ĉu mi do ankoraŭ povas havi okulumojn por aliaj? Tamen mi tre ĝojas havi vin kiel kunvojaĝanton en la sama ŝipo, sed mi ne havas humoron por frivoli." "Ho, mi neniam aŭdacis tiel pensi!" humile respondis Pei Hang.

Post kundrinko li foriris. Ŝi tenis sin tiel malvarma kiel glacio kaj netuŝebla kiel frosto. Poste, pere de Niaoyan ŝi sendis al li poemon:

Trinke emocias mi sen fin'.
Post pistpreto vidos vi Yunying.
Lanqiao estas ja loĝej' de feoj,
ne necesas al Jadurb' ating'.

Leginte la versojn. Pei Hang sentis honton kaj admiris pri ŝia talento, tamen li ankoraŭ ne povis tute kompreni la aludon en ŝia poemo. Poste, li havis nenian intervidiĝon kun la s-ino kaj ŝi nur sendis salutojn de tempo al tempo per Niaoyan. Kiam la ŝipo venis al Xiangyang, la s-ino kaj ŝia servistino kunportis siajn pakaĵojn kaj foriris eĉ sen adiaŭo al Pei Hang kaj neniu povis scii kien ŝi forveturis. Pei Hang multe klopodis por serĉi en diversaj lokoj sed trovis nenian informon pri ŝi. Kaj li ordigis siajn pakaĵojn kaj daŭrigis la veturon al la ĉefurbo. Kiam Pei Hang veturis preter la poŝta stacio Lanqiao (Blua Ponto), li sentis fortan soifon, kaj deiris de vojo por serĉi trinkaĵon. Tiam li trovis kabanon malaltan kaj malvastan, kun tri aŭ kvar ĉambroj, en kiu maljunulino ŝpinis ramiajn fadenojn. Salutante al ŝi, Pei Hang petis ion por trinki.

"Yunying," la maljunulino vokis, "Alportu bovlon da akvo! Ĉi tie iu s-ro volas trinki."

Pei Hang tre miris, rememorante la verson el la poemo de S-ino Fan kun mencio pri Yunying, kiun li ne povis kompreni. Post momento, el sub la fragmita kurteno etendis paro da marmoraj manoj tenantaj porcelanan bovlon. Pei Hang prenis la bovlon kaj trinkis. La trinkaĵo vere similis al ambrozio, kies kurioza bonodoro disŝvebis eĉ tra la pordo. Kiam Pei Hang redonis la bovlon, li levis la kurtenon kaj ekvidis knabinon tiel ĉarman kiel floro kun matenaj rosoj aŭ freŝa neĝo en frua printempo. Ŝia vizaĝo similis al fajna jado kaj hararo pli densa ol nuboj. Kiam ŝi honteme turnis pene kaŝante sin, eĉ la ruĝa orkideo en profunda valo ne povis konkuri kun ŝi pri beleco.

Pei Hang estis frapita de ŝia beleco kaj stulte staris tie kvazaŭ alnajlita, tute ne povante formovi siajn piedojn. Kaj li diris al la maljunulino: "Miaj servistoj kaj ĉevaloj estas tre malsataj. Ni volas resti ĉi tie ripozi momenton. Volu ne rifuzi mian peton kaj mi bone pagos al vi!"

La maljunulino respondis: "Jes, laŭ via bontrovo!"

Post kiam la ĉevaloj kaj ĉevaloj satmanĝis, Pei Hang diris al la maljunulino: "Ĵus mi vidis la junan f-inon kun elstara ĉarmo kaj senkompara beleco, kio estas la vera kaŭzo kial mi hezitas ĉi tie kaj ne volas foriri. Ĉu mi povus edziĝi al ŝi per pago de abundo da edzinigaj donacoj?"

La maljunulino diris: "Fakte ŝiaj manoj jam estis promesitaj al iu homo sed la nupto ankoraŭ ne okazis. Mi estas maljuna kaj malsanema, havante nur ĉi nepinon.

Foje senmortulo donacis al mi medikamenton, sed mi ne povas manĝi ĝin antaŭ ol ĝi estos pistita dum cent tagoj en jada pistujo per jada pistilo. Kaj manĝinte mi povos vivi tiel longe kiel la ĉielo. S-ro, vi povos edziĝi al ŝi nur se vi sukcesos doni al mi la jadajn pistujon kaj pistilon, ĉar oro kaj silkaĵoj estas senutilaj por mi."

Pei Hang riverencis kun danko, dirante: "Atendu min por cent tagoj kiel limdato kaj mi promesas reveni kun la jadaj pistujo kaj pistilo. Nepre ne edzinigu ŝin al alia homo!"

La maljunulino jesis kaj Pei Hang foriris kun bedaŭro. Kiam Pei Hang venis al la ĉefurbo, li tute ne atentis pri la okazonta ŝtata ekzameno sed nur serĉadis rondvizitante diversajn kvartalojn, stratojn, stratetojn kaj homplenajn foirojn, laŭte kriante ke li volas aĉeti jadajn pistujon kaj pistilon. Sed li ricevis nenian informon pri tio. Li ignoris amikojn, kiujn li renkontis survoje, kvazaŭ nekonataj, tiel ke ili opiniis lin iom freneza. Tiel forpasis kelkaj monatoj kaj hazarde li renkontis maljunan jadvendanton, kiu diris al li: "Antaŭ nelonge mi ricevis leteron de maljuna Bian, mastro de medikamenta vendejo en Guozhou, ke li havas jadajn pistujon kaj pistilon por vendi. Ĉar vi tiel fervore serĉadas tion, mi povas skribi leteron por rekomendi vin al li."

Pei Hang kore dankis lian favoran helpon kaj fine li sukcesis trovi la jadajn pistujon kaj pistilon. Tamen la mastro s-ro Bian diris: "Vi devas pagi ducent milojn da moneroj por la prezo, alie mi ne vendas."

Por havigi al si la necesan sumon, Pei Hang elĉerpis ĉiom de siaj havaĵoj kaj eĉ forvendis siajn servistojn kaj ĉevalojn. Fine li kunportis la jadajn pistujon kaj pistilon kaj rapidis piedirante al Lanqiao.

La maljunulino kun ridego diris al Pei Hang: "Ho, s-ro, mi ja vidas ke vi estas homo fidela al siaj vortoj, do mi ne devas teni mian filinon sen repago al vi!"

Ankaŭ la knabino ridetante diris: "Sed tamen li ankaŭ devas serve pisti la medikamenton por cent tagoj antaŭ ol ni parolos pri geedziĝo." La maljunulino prenis de sur sia zono la medikamenton kaj Pei Hang tuj komencis ĝin pisti. Li laboris tage kaj ripozis en nokto, kaj la maljunulino reprenis la medikamenton kaj pistujon en internan ĉambron. Sed en mallumo Pei Hang reaŭdis sonon de pistado. Li subrigardis kaj vidis ke jada leporo manipulis la ilon pistante. Blanka brilo kiel neĝo prilumis la tutan ĉambron tiel hele, ke eĉ hareto estas klare videbla. Tio faris Pei Hang pli firma je sia volo.

Kiam cent tagoj forpasis, la maljunulino prenis la medikamenton kaj englutis ĝin, dirante: "Mi devas iri al la kaverno en montaro por informi al miaj parencoj por pretigi nuptoĉambron por vi."

Kaj ŝi kunportis la knabinon reveni al la montaro, dirante al Pei Hang: "Atendu ĉi tie momenton!"

Post nelonge, alvenis lakeoj kaj kaleŝoj por bonvenigi lin. Eskortante Pei Hang venis al pompa domo nubskrapanta kun perlo-ornamitaj pordoj kiuj rebrilis en sunlumo. En la domo li vidis kurtenojn, ekranojn, juvelojn kaj kuriozaĵojn de diversaj specoj en abundo, kiuj senescepte superis tiujn en domo de nobelo. Servo-knaboj kaj ĉambristinoj kondukis Pei Hang malantaŭ la kurtenojn por plenumi la nuptan ceremonion. Kiam Pei Hang respekte riverencis al la maljunulino, li emocie larmis kun danko. Sed la maljunulino diris: "Ĉar vi ja estas ido de la Klarfrosta Verulo Pei kaj laŭdestine ankaŭ fariĝos feo, tial estas ne necese ke vi speciale dankas min."

Poste, Pei Hang estis prezentata al gastoj, kiuj senescepte estas senmortuloj. Kaj iu feino kun paro da harringoj kaj en iriza vesto estis prezentita al Pei Hang kiel pliaĝa pliaĝa fratino de la novedzino. Kiam Pei Hang riverencis al ŝi, tiu demandis: "Ho, ĉu vi jam ne plu rekonas min, s-ro Pei?"

"Ĉar antaŭe ni ne estis parencoj, tial mi ne memoras kie mi renkontis vin." respondis Pei Hang.

"Sed ĉu vi ne memoras nian kunvojaĝon en la sama ŝipo de Ezhu al Xiangyang?" la feino redemandis.

Ege surprizite, Pei Hang sincere esprimis al ŝi sian dankon.

Poste, li informiĝis de aliaj: "Tiu ĉi estas la pliaĝa fratino de via edzino, S-ino Yunqiao, la edzino de Lordo Liu Gang. Ŝi jam atingis la anĝelecon kaj nun servas kiel funkciulino ĉe la Jada Imperiestro en la Ĉiela Palaco."

La maljunulino sendis Pei Hang kaj lian edzinon al la Kaverno Jada Kesto, kie ili loĝis en juvela pavilono kaj ĉambro el perloj kaj manĝis la Eliksion de Roza Neĝo kaj Jaspa Floro, kiu faris lin etera; ŝanĝiĝis al li la hararo de nigra al purpura-verda, li scipovis transformiĝi laŭplaĉe kaj fariĝis senmortulo.

Dum Tianhe-eraro (827-835), lia amiko Lu Hao renkontis lin okcidente de la Poŝta Stacio Lanqiao. Pei Hang rakontis al Lu hao kiel li atingis la senmortecon kaj donacis al li dek ĝin-ojn da fajna jado kaj fean pilolon vivlongigan. Post interbabilo dum tuta tago, li petis Lu transdoni leterojn al liaj parencoj kaj amikoj.

Lu Hao riverencis kap-sur-tere kaj petis: "Nun vi jam atingis la senmortecon. Ĉu vi povus donaci al mi ian vorton kiel instrukcion?"

Pei Hang diris: "Laozi instruis al ni: ‘Tenu la menson malplena kaj ventron plena.' Sed homoj en la nuna tempo tenas sian menson ja tro plena tiel ke ili ne povas atingi senmortecon."

Vidante ke Lu Hao ankoraŭ ne komprenis, li aldonis: "Kiam la menso estis plenigita de vantaj deziroj, la ventro nature ne povas rezervi vitalan spiriton – tio estas kion mi aludas. Ĉiu homo ja havas en si la povon atingi senmortecon kaj rezervi la vitalan spiriton, sed ankoraŭ ne venas la tempo por ke vi lernu tion. Miklarigos al vi iom poste."

Lu Hao konsciis ke li ne povas peti pli multe. Post manĝo Pei Hang foriris, kaj post tiam neniu revidis lin ankoraŭfoje.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.