La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() NOVELOJ DE TANG-DINASTIODiversaj ĉinaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
Dum Dali-erao (766-779), Tang-dinastio, estis junulo nomata Cui, kies patro funkciis kiel altranga Kortegano kaj estis intima amiko de grandmerita ministro. Cui servis kiel oficiro en palaca gvardio. Foje la patro sendis Cui pridemandi bonfarton de la ministro. Cui estis bela, rigidmora junulo kun kvieta konduto kaj eleganta parolo.
La ministro ordonis servistinon suprenruli kurtenon kaj konduki la gaston en la ĉambron. Cui riverencis kaj transdonis la saluton de sia patro al la ministro. Kun admiro la ministro afable akceptis la junan gaston kaj invitis lin sidiĝi por interbabili. Tiam eniris tri servistinoj, senescepte belegaj. Ili alportis orajn bovlojn kun ĉerizoj. Tiu, kiu iris antaŭe, prenis ĉerizojn el ora bovlo, senŝeligis ilin, surverŝis per kremo kaj dediĉe prezentis.
La ministro ordonis al servistino en ruĝa silka vesto, ke ŝi prezentu unu bovlon da pretigitaj ĉerizoj al la gasto por manĝi.
Sed Cui, juna kaj pudora, sentis sinĝenon pro ĉeesto de la belaj knabinoj, ke li fine ne povis manĝi.
La ministro ordonis al la ruĝevestita knabino ke ŝi manĝigu lin per kulero. Ne povante rifuzi, Cui volenevole manĝis buŝeton kun hontemo, kio vekis mokrideton de la knabino.
Kiam Cui faris adiaŭon, la ministro diris al li: "Revizitu min kiam vi havos liberan tempon! Nepre ne malintimiĝu al mi maljunulo!"
Kaj, laŭ ordono de la ministro, la ruĝe vestita knabino forkondukis la gaston el la korto. Kiam Cui rigardis returnen, la knabino levis siajn tri fingrojn supren, turnis sian manplaton trifoje supren-malsupren kaj, montrante al la malgranda spegulo antaŭ sia brusto, avertis: "Memoru!"
Tamen, nenion alian ŝi diris.
Reveninte hejmen, Cui raportis al sia patro pri la vizito al la ministro, transdonis lian parolon kaj revenis al sia legoĉambro. Sed li fariĝis mens-konfuzita, silentema kaj malĝoja. Li dronis en distriĝema meditado, eĉ forgesante manĝi. Li murmuris ripetante versojn:
Hazarde mi vagis al fea montpinto.
Al mi okulumis la sorĉa feino.
Tra l' ruĝa pordo de palaco profunda
la luno ŝin brilis en tristo sen fino.
Neniu el liaj servistoj povis diveni pro kio la juna mastro ĉagreniĝi.
En la domo estas kunlun-a sklavo nomata Mole, kiu observis kelkan tempon kaj demandis al Cui:
"Kio kaŝiĝis en via koro kaj tiel forte turmentas vin? Ĉu vi povus malkaŝi tion al mi via maljuna sklavo?"
"Kion vi servistoj povas kompreni?" diris Cui. "Ke vi eĉ kuraĝas demandi pri mia privata afero?"
"Vi tamen eldiru!" persistis Mole. "Kaj mi nepre kontentigos vian deziron, ĉu pli aŭ malpli grandan."
Surprizite de tia parolo, Cui konfidis ĉion al la sklavo.
"Ho, nur bagatelo!" diris Mole. "Kial vi ne diru al mi pli frue? Ĉu decas vin turmenti tiel longe?"
Kiam Cui demandis pri la solvo de la enigmaj gestoj de la knabino, Mole respondis:
"Tro facile komprenebla!" kaj li interpretis. "Kiam ŝi levis tri fingrojn, tio aludis ke en la ministra domo estas dek ĉambroj por kantistinoj kaj ŝi loĝas en la tria. Kiam ŝi turnis sian manplaton trifoje, tio signifas montri al vi 15 fingrojn, kies nombro sugestas ja pri 15 tagoj en la monato. La malgranda spegulo antaŭ brusto similas al la plena luno en la 15-a tago, kiam ŝi atendas vian alvenon!"
Ekzakte Cui demandis al Mole: "Sed ĉu vi havas ian rimedon por kontentigi mian sopiron?"
Mole ridis, dirante:
"Postmorgaŭ jam estos la 15-a nokto de ĉi monato. Donu al mi du rulojn da nigreblua silkaĵo, per kiu mi pretigos por vi striktan veston por nokta iro. En la ministra domo estas dogo kiu gardas la loĝejon de kantistinoj. Por ordinaraj homoj estas malpermesite tien eniri. Kaj ĉiu eniranto malpermesita certe estas mordmortigita de la dogo fulme rapidmova kaj tigre feroca, ĝuste el la fama speco de Caozhou, kaj mi estas la unika homo kiu kapablas mortigi la dogon. Hodiaŭ vespere mi mortigu ĝin por vi!"
Cui premidonis al li viandon kaj vinon. Je la tria gardperiodo Mole foriris de la domo kun ĉemartelo. Post momento sufiĉa por unu manĝo Mole revenis, dirante: "La dogo jam mortigita. nun nenio povas malhelpi nin!"
En la difinita nokto, je la tria nokta gardoperiodo, Mole helpis al Cui sin vesti per la nigre blua strikta vesto, kaj, portante Cui sur sia dorso, Mole rapidis trans dekkelkaj muroj al la loĝejoj de la kantistinoj kaj ili haltis antaŭ la tria pordo.
La pordo ne estis ŝlosita. Verŝiĝis el la ĉambro malhela lumo de kupra lampo. Aŭdiĝis suspiro de la knabino, kiu verŝajne atendas ion. Ŝi demetis siajn orelringojn, forlavis ĉian ŝminkon, montrante puran vizaĝon jade belan kun larmoj. Jen ŝi recitis versojn:
En
profunda valo oriolo trilas
plende pri junul' kiu sub floroj iras.
Bluaj nuboj ŝvebis, seniĝis informo.
Flutlude, pri l' kara vane mi sopiras.
Ĉiuj gardantoj estis en dormo. Ĉirkaŭe regis kvieto. Cui levis la kurtenon kaj eniris. La knabino observis longan momenton kaj ekkonis lin. Ĝoje saltante desur la lito ŝi ekkaptis la manon de Cui kaj diris:
"Mi scias ke homo, tiel saĝa kiel vi, certe subkomprenas kion mi diris mimike. Sed mi ne atendis per kia magia forto vi povas veni ĉi tien?"
Cui rakontis al la knabino ĉion pri la plano de Mole kaj kiel la kunluna sklavo portis lin ĉi tien.
"Kie estas Mole?" demandis la knabino.
"Ekster la kurteno." respondis Cui.
La knabino vokis Mole-n eniri kaj regalis lin per vino en ora taso.
"Mi devenis el riĉa familio en la nordo," ŝi rakontis al Cui. "sed mia nuna mastro komandis armeon okupi mian hejmlokon kaj perforte devigis min servi kiel konkubino. Mi hontas ke anstataŭ memmortigi nun mi vivas nur humile. Kvankam kun ŝminkoj sur mia vizaĝo, tamen kaŝiĝas en mia koro ĉiam nur doloro. Nun mi havas jadan manĝilaron, oran incensilon, mi portas brokatajn vestojn, loĝante en luksa ĉambro, tage mi havas ornamaĵojn el juveloj, nokte mi kuŝas sub silkaj litkovriloj, sed ĉio ĉi tio ne povas doni al mi ĝojon. Mi sentas min ĉiam kvazaŭ en katenoj. Se via servanto posedas tiel superhoman arton, ĉu li kapablas savi min el tiu ĉi malliberejo? Se mi povos reakiri liberon, mi ne pentos eĉ je kosto de mia vivo! Mi volontas fariĝi via sklavino kaj servi al vi dum mia tuta vivo. Ĉu vi jesos mian peton? S-ro!"
Cui paliĝis senvorte. Sed Mole respondis: "Se vi firme deziras, tio ankaŭ estas tre simpla afero."
La knabino tre ĝojis pro la respondo. Mole proponis ke li unue forportu ŝiajn pakaĵojn. Post trifoja transporto, Mole diris: "Ni rapidu! ĉar baldaŭ tagiĝos." Kaj, portante Cui kaj la knabinon sur sia dorso, Mole flugsaltis trans dekkelkaj altaj muroj, kaj foriris. Sed neniu el la gardistoj en la ministra domo tion rimarkis. Fine ili revenis hejmon de Cui kaj kaŝis la knabinon tie.
La sekvan matenon, domanoj de la ministro ektrovis ke la knabino jam malaperis kaj la dogo estis mortigita.
La ministro miregis, avertante:
"Mia domo ĉiam estis sub severa gardo kaj fermo de fortikaj seruroj. Sed nun, iu entrudiĝis kvazaŭ fluge, postlasinte nenian spuron. Supozeble ke ŝin forportis neordinara kavaliro. Diru nenion por eviti malfeliĉon!"
La knabino kaŝe vivis en la domo de Cui por du jaroj. Foje, okaze de festotago en printempo ŝi ekskursis per eta kaleŝo al pitoreskejo Qujiang spekti florojn kaj estis subrekonita de servisto de la ministra domo. la servisto raportis tion al la ministro, kaj tiu, mirigite, alvokis Cui pridemandi.
Timante punon, Cui ne kuraĝis plu kaŝi la veron kaj konfesis ĉion al la ministro, inkluzive la rolon de Mole.
"La knabino kulpas vere puninda!" diris la ministro. "Ĉar ŝi servis al vi jam du jarojn, mi ne devas ŝin retro-akuzi. Tamen, mi devas forigi vian kunlunan sklavon por la bono de publiko."
La ministro sendis 50 armitojn sieĝi la domon de Cui por kapti Mole-n. Sed Mole kun ponardo transflugis super altaj muroj, tiel lerte kvazaŭ kreskis al li flugiloj. Oni arkpafis. Sagoj flugis pluve sed neniu povis lin trafi. Dum palpebruma momento Mole malaperis foreskape. Familio de Cui konsterniĝis. Ankaŭ la ministro ege pentis kun timo. Ĉiunokte dum tuta jaro li devis gardi sin per multe da gardistoj kun glavoj kaj lancoj.
Post pli ol dek jaroj, iu el servistoj de Cui vidis Mole-n, kiu vendis drogojn en foiro de Luoyang kaj aspektis same kiel en la malnova tempo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.