La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA TRIA INO DE BANQIAO-GASTEJO

Xue Yusi

En Tang-dinastio, okcidente de Bianzhou troviĝas hotelo de Banqiao. La mastrino, Tria Ino, kies devenon neniu scias, estis vidvino pli ol 30-jara, sen ido kaj parencoj. Kun kelkaj domoj, ŝi okupis sin per mastrumado de la hotelo, sed sufiĉe riĉa, kun multaj azenoj en la stalo, kiujn ŝi ofte vendis je malkara prezo al la veturigistoj, ĉu ofica aŭ privata, al kiuj nur se mankas forta ŝarĝbruto. Per tio ŝi akiris al si bonan famon. Tial pasaĝeroj ofte emas viziti al ŝia hotelo.

Dum Yuanhe-erao (806-820), Zhao Jihe, pasaĝero de Xuzhou, dum sia vojaĝo al la Orienta Ĉefurbo restis tie tranokti. Ses aŭ sep gastoj venis jam pli frue kaj okupis respektive la pli oportunan liton. S-ro Zhao, la malpli frua, ricevis liton plej internan, tuj apud la muro najbare de la ĉambro de la mastrino.

La Tria Ino regalis la gastojn per tre abunde da manĝaĵoj. En malfruaj horoj ŝi prezentis vinon kaj ili kune ĝuis la drinkadon tre ĝoje. S-ro Zhao, kvankam maldrinkema, ankaŭ partoprenis en la gaja babilado. En la horo malpli frua ol la dua nokta gardoperiodo, la gastoj ebriiĝintaj ĉiuj iris al sia lito. Ankaŭ la Tria Ino revenis al sia ĉambro, fermis la pordon kaj estingis la kandelon.

Ĉiuj dormis profunde, nur s-ro Zhao neniel povis endormiĝi. Aŭskultante susuron el la najbara ĉambro de la Tria Ino, li sentis, kvazaŭ ŝi ion movis. Hazarde li subrigardis tra fendeto kaj vidis ke la Tria Ino prenis kandelon el sub kovrilo kaj ĝin lumigis. Poste, ŝi prenis el kesto plugilon, lignajn bovon kaj pupon, kun grandeco respektive nur de ses aŭ sep coloj. Metinte ilin antaŭ la forno ŝi ŝprucigis per plenbuŝo da akvo kaj la du lignaĵoj ekmoviĝis. La ligna pupo jen plugis malgrandan terpecon antaŭ la lito, bridante la lignan bovon ir-revenen. Dume la Tria Ino prenis ree de la kesto sakon da fagopirsemoj, kion ŝi donis al la ligna pupo ke li semu. Dum palpebruma momento la semoj ekfloris, kreskis kaj maturiĝis fagopiroj, kion la ligna pupo rikoltis. Tiam la Tria Ino starigis etan muelilon. Farinte farunon, ŝi remetis la pupon, lignaĵon k.c. en la keston, kaj per la faruno ŝi faris kelkajn dabingojn.

Baldaŭ kokerikis. La gastoj ekvojaĝos. La Tria Ino ellitiĝis la unua. Ŝi lumigis la kandelojn, aranĝis manĝotablon, sur kiu ŝi metis la novbakitajn dabingojn kiel manĝaĵojn de la gastoj. Tiam ekfulmis ideo ĉe s-ro Zhao. Li subite foriris haste, sed fakte nur embuskis sin ekstere de la domo kaj subgvatis. Li vidis ke la gastoj kunsidis ĉirkaŭ la tablo kaj man ĝis la dabingojn. Apenaŭ fininte la manĝon, subite ili falis teren kun azena heno kaj dum palpebrumo ĉiuj jam transformiĝis en azenojn, kiujn la Tria Ino senescepte pelis al la stalo en la posta korto de la hotelo kaj kies riĉaĵojn ŝi alproprigis ĉiom.

Tion s-ro Zhao malsekretigis al neniu. Post pli ol unu monato, li revenis de la Orienta Ĉefurbo. Antaŭ ol atingi la hotelon de Banqiao, li faris anticipe fagopiran dabingon, same grandan kiel tiu de la mastrino. Atinginte li ree loĝis en la hotelo. La Tria Ino varme bonvenigis lin kiel lastfoje. Tiun vesperon estis neniu alia gasto kaj la regalo estis pli abunda. En malfrua nokta horo, ŝi afable pridemandis kion la gasto deziras. S-ro Zhao petis ke la mastrino preparu iom da matenmanĝo la sekvantan matenon antaŭ lia ekveturo. La Tria Ino respondis al la gasto ke estu trankvila pri tio. Noktmeze, s-ro Zhao subrigardis ke ĉio okazis kiel antaŭe. Je matenkrepusko, la Tria Ino preparis manĝopladon kun manĝaĵoj, fruktoj kaj kelkaj dabingoj. Fininte tion, ŝi foriris por alia objekto.

Profitante tiun ŝancon s-ro Zhao tuj aliris kaj ŝanĝis unu per sia antaŭ preparita dabingo. Tion la mastrino sciis neniom. Antaŭ sia ekveturo s-ro Zhao iris al matenmanĝo. Li diris al la Tria Ino: "Okaze mi mem havas dabingojn, do, forprenu la viajn por regali aliajn gastojn." Li ekprenis sian dabingon manĝi. Ĝuste kiam li manĝis, la Tria Ino venas kun teo, s-ro Zhao diris: "Kara mastrino, bonvole gustumu mian dabingon." Li donis al ŝi la interŝanĝitan kaj ŝi ekmanĝis. Ĵus ĉe la ektuŝo de la manĝaĵo la Tria Ino ekfalis teren kun azena heno, kaj transformiĝis en azenon, eĉ tre fortan. S-ro Zhao do rajdis ĝin ekveturi. Li ankaŭ prenis ĉiom la lignajn pupon, bovon, plugilon k.c., sed, ĉar ne posedante la sorĉarton, li ne povas disponi ilin. Tre glate s-ro Zhao vojaĝis multajn lokojn rajdante sur la trasformita azeno, kiu povas iri po cent liojn ĉiutage.

Post kvar jaroj li vojaĝis al la trapasejo Tongguan. Atinginte lokon kvin a ŭ ses liojn oriente de la Templo de Huashan-monto, li renkontis apudvoje maljunulon kiu ridegis manklakante, dirante: "Ho, la Tria Ino de Banqiao, kial en tia formo?"

Ekkaptante la azenon li diris al s-ro Zhao: " Kvankam ŝi estas kulpa, tamen vi ja sufiĉe punis ŝin. Bonvole liberigu ŝin ekde nun !"

La maljunulo do ekdisŝiris de la muzelo kaj el la azena felo eksaltis la Tria Ino, tute sama kiel en la malnova tempo. Riverencinte al la maljunulo, ŝi foriris kaj malaperis neniu sciis kien.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.