La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAŬDIRITA GEEDZIĜO

Li Fuyan
(aŭtoro en Tang-dinastio)

Wei Gu de Duling fariĝis orfo ekde sia frua infanaĝo. Kiam li elkreskis, li tre volis edziĝi kiel eble plej frue, sed dum longa tempo l iaj klopodoj por svatiĝo rezultiĝis per nulo. En la 2a jaro de Yuanhe-erao (807 p. K.) dum sia vojaĝo al Qinghe li restis en hotelo sude d e Song-urbo. Tiam iu vojaĝanta gasto en la hotelo svatis al li, proponante filinon de Pan Fang, la eksa asistanto de prefekto de Qinghe. Ili interkonsentis pritrakti la detalon je la sekvanta mateno, antaŭ Long'xin-templo okcidente de la hotelo.

Ĉar Wei Gu havis fortan aspiron je geedziĝo, la sekvantan matenon li ekiris al la rendevuo tre frue, kiam la luno ankoraŭ brilis oblikve sur la ĉielo. Atinginte la templon, li trovis, ke sur la ŝtuparo sidas maljunulo kun sako apud si kaj legas sub la lunlumo. Wei Gu paŝis al li kaj rigardis al la legaĵo, sed li scipovis legi nenion el ĝi, kio estis nek ranidformaj ideogramoj nek sanskrito.

“Kio estas tiu ĉi libro?” demandis Wei Gu, “Mi diligente lernis ekde mia juna aĝo kaj bone scipovas ĉian skribaĵon de la mondo inkluzive tiun de sanskrito aplikata en la okcidentaj landoj, sed mi neniam vidis libron kiel la vian, kial?”

“Jes, kompreneble. Kiel vi povis ĝin vidi? ĉar ĝi ja ne estas libro en la homa mondo.” respondis la maljunlo kun rideto.

“Kio do ĝi estas, se ne de la homa mondo?”

“Jen la libro de Hadeso.” respondis la maljunulo.

“Sed kiel povas okazi, ke vi, la vivanto en Hadeso, aperas ĉi tie?”

“Ne mankas al mi la motivo por aperi ĉi tie, fakte ja vi mem venas tro frue, sekve renkontas min. Ĉiu oficisto de Hadeso administras iun aferon de homoj. Kiel do ili ne iras en mallumo? Nun sur la vojo duono el la vojirantoj estas homoj kaj la cetera duono – fantomoj. Tion multaj nur ne rimarkis.”

“Kion vi administras?”

“Geedziĝon de la homoj.”

Wei Gu tre ĝojis kaj demandis:

“Mi orfiĝis ekde frua infanaĝo kaj nun ĉiam deziras edziĝi kiel eble plej frue por plimultigi idojn al mia familio. Sed dum dek jaroj vanis mia penado en serĉo de fianĉino. Ĉi matene iu proponis al mi veni ĉi tien por interkonsiliĝi pri svatiĝo de la filino de eksprefekto s-ro Pan. Ĉu mi sukcesos?”

“Ne! Sen difino de la Destino ne sukcesos eĉ svatiĝo de nobelo al filino de buĉisto. Kiel vi povus sukcesi por peti la manon de prefe kta filino? Via estonta edzino nun aĝas nur tri jarojn kaj ŝi edziniĝos al vi je sia deksepa jaro.”

Tiam Wei Gu demandis kio estas en la sako. La maljunulo respondis:

“Ruĝaj fadenoj, per kiuj mi interligas la piedojn de la destinitaj paroj. Kiam ili naskiĝis, mi jam subligis kaj ili fariĝos geedzoj pli aŭ malpli frue malgraŭ tio ĉu la du familioj estas mala mikaj unu kontraŭ la alia, aŭ ege diferencaj de rangoj aŭ tre malproksime troviĝantaj. Via piedo nun estas jam interligita kun tiu de la bebino, kiun mi menciis, tial vanos via ĉia klopodo je aliaj kandidatinoj.”

“Kie estas mia estonta edzino kaj kio estas okupo de ŝia familio?”

“Ŝi estas filino de maljuna legomvendistino Chen, kiu loĝas norde de la hotelo.”

“Ĉu mi povus vidi ŝin?”

“Vendante legomon la maljunulino Chen ofte kunportas la knabinon en la bazaro. Sekvu min kaj mi montros ŝin al vi.”

Kiam tagiĝis, ne venis la homo, kiun Wei Gu atendis. La maljunulo volvis sian libron, portinte la sakon li ekiris. Wei Gu sekvis lin ĝis la bazaro, kie li efektive vidis maljunan legomvendistinon blindan je unu okulo kaj ĉe ŝi trijaran knabinon, kiu aspektas verŝajne ankoraŭ pli malbela.

“Jen via estonta edzino!” diris la maljunulo.

“Mi mortigos ŝin!” kolere ekkriis Wei Gu.

“Ba, vanos via ĉia provo! Ĉar ŝi estas destinita fariĝi honorinda sinjorino dank' al sia meritoplena filo.” dirinte tiujn vortojn la maljunulo malaperis.

“Fi al tiu ĉi maljunulaĉo!” blasfemis Wei Gu, “eĉ se mi ne povas havigi al mi edzinon taŭgan al mia glora familio, mi edz inigos belulinon el junaj kantistinoj. Ĉu mi, la ido de nobla familio, de vas geedziĝi kun tiu malbela knabinaĉo de blindulino?”

Li preparis akran ponardon, donis ĝin al la serviston kaj diris:

“Vi estas ĉiam fidela al mi, do mortigu por mi la knabinon kaj mi premios vin per dek mil moneroj.”

“Jes.” respondis tiu. La sekvantan tagon, kaŝante la ponardon en sia maniko, la servisto iris al la bazaro. Li ĵetis sin kun la ponardo al la knabino en homamaso kaj forfuĝis en hxaoso de foiro.

“Ĉu mortigita?” demandis Wei Gu al la sendito, kiam ili ambaŭ forrapidis de la akcidenta loko.

“Koron mi celis, ” respondis la servisto, “sed bedaŭrinde trafis nur glabelon.”

Poste Wei Gu multfoje svatiĝis sed senescepte fiaskis. Forpasis plu dek kvar jaroj, dank' al la merito de sia patro Wei Gu estis komisiita kiel asistanto de la prefekto Wang Tai en Xiangzhou. Li plenumis sian oficon en tribunalo tiel bone, ke la prefekto edzinigis sian belegan filinon 16- aŭ 17-jaran al li.

Wei Gu estis ege kontenta pro tio. Sed la edzino ĉiam portis inter la brovoj oran ornamaĵon, kiun ŝi neniam demetis eĉ dum sia baniĝo. Tio donis al Wei Gu strangan senton. Post unu jaro li subite memoris la vortojn de sia servisto kaj demandis ŝin pri la kialo, tiam ŝi lamente respondis:

“Ne filino, sed nevino de la prefekto mi estas. Kiam mia patro mortis sur sia posteno de estro de Song-urbo, mi estis ankoraŭ bebino. Mortis ankaŭ miaj patrino kaj frato unu post alia. Restis de mia patro nur parcelo da bieno sude de Song-urbo, kie mi loĝis kune kun mia vartistino Chen, kiu vivtenis nin per legomvendado. Ŝi ĉiam kunportis min ĉe si por min prizorgi kaj foje en bazaro, kiam mi estis nur trijara, min trafis kanajlo per ponardo – de tiam restis ĉe mi en la glabelo cikatro, tial mi ĉiam ĝin kovris per ornamaĵo. Antaŭ sep aŭ ok j aroj, mia onklo adoptis min al li kaj poste li edzinigis min kiel sian filinon al vi.”

“Ĉu via maljuna vartistino Chen estis kun unu blinda okulo?” demandis Wei Gu.

“Jes, sed kiel vi povas scii?”

“Ĉar la atencinto ja estis mi!” respondis Wei Gu kaj li rakontis al ŝi ĉion...

“Ho, kiel strangas la sorto!” miris la edzino. Kaj de tiam la geedzoj vivis des pli harmonie kaj ege respektis unu la alian.

Poste al ili naskiĝis filo, kiu estis nomata Kun kaj fariĝis prefekto de Yanmen. Pro lia merito la patrino estis honorigita per la titolo “Honorinda Sinjorino de Taiyuan”.

Kiam la estro de Song-urbo aŭdis tiun historion, li subskribis la hotelon kie Wei Gu restis “Hotelo de Antaŭdirita Geedziĝo”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.