La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ DE TANG-DINASTIO

Diversaj ĉinaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VULPA FEINO REN

Shen Jiji
(ĉ. 750-800)

Ren, ja estis eksterordinara virino.

Prefekto s-ro Wei havis propran nomon Yin, kiu viciĝis la naŭa inter gefratoj en sia familio. Laŭ patrinflanka genealogio li estis nepo de Li hui, princo de Xin'an. Junaĝe li estis senbride diboĉa kaj drinkema. Zheng, la edzo de lia kuzino, viciĝis la sesa inter siaj gefratoj, kies nomon oni forgesis. Zheng lernis luktarton junaĝe kaj ankaŭ ŝatis drinkadon kaj voluptĝuon. Sed li estis malriĉa, kaj vivtenata de edzina parenco. Zheng kaj Wei fariĝis intimaj amikoj nedisigeblaj ĉu en ekskurso ĉu en la ĉiutaga vivo.

Somere en la sesa monato de la 9-a jaro (750 p. K.) de Tianbao-erao, Wei Yin, en akompano de Zheng, promenis en la ĉefurbo Chang'an kaj volis iri al la kvartalo Xinchang por drinki. Kiam ili venis suden de la kvartalo Xuanping, Zheng petis portempan forpermeson, pretekstante privatan aferon, kaj ili interkonsentis renkontiĝi poste en la drinkejo. Wei Yin rapidis sur blanka ĉevalo orienten. Zheng rajdis sur azeno suden al la norda pordo de la kvartalo Shengping.

Zheng ekvidis survoje tri knabinojn piedirantajn, inter kiuj estis ĉarm knabino en blankaj vestoj. Zheng miris pri ŝia beleco, vipis sian azenon jen antaŭen jen malantaŭen. Li volis diri flirtemajn vortojn, sed ankoraŭ ne kuraĝis. La blanke vestita knabino okulumis al Zheng de tempo al tempo, kvazaŭ volante akcepti lian amon. Zheng ekparolis al ŝi ŝerce:

"Kial vi, tiel bela knabino, iras piede?"

"Kion fari se ne piediri?" ridetis la knabino, "ĉar vi havante azenon ne servigas ĝin al mi."

"Ho, mia rajdobesto estas tro malbona, tute sentaŭga por servi al belulino." diris Zheng. "Nun mi donas ĝin al vi kaj volonte mem piediros sekvante vin kun granda kontento!"

Li kaj ŝi rigardis unu la alian kaj ambaŭ ridegis. Ankaŭ la du aliaj knabinoj ĵetis al li tentajn okulumojn. Baldaŭ ili fariĝis tre familiaraj. Zheng sekvis la knabinojn orienten.

Kiam ili atingis la ĝardenon Leyou, jam vesperiĝis. Tie staris domo, kun tera muro kaj granda pordo por trapaso de ĉaroj, la konstruaĵoj viciĝis bonorde kaj impone. Antaŭ ol eniri la domon, la blanke vestita knabino sin turnis dirante al Zheng: "Atendu ĉi tie momenton!" kaj mem eniris. Unu el ŝiaj servistinoj restis gardanta ĉe la pordo kaj demandis pri lia nomo kaj vico inter gefratoj. Zheng respondis kaj ankaŭ demandis al ŝi same pri la blankevestita knabino.

La servistino respondis: "Ŝi nomiĝas Ren Shi (Ren Ina) kaj estas la dudeka infano de ŝia familio."

Post momento, oni invitis lin en la domon. Zheng ligis sian azenon ĉe la pordo kaj metis sian ĉapon sur la ŝelon. Eliris por bonvenigo pli-ol-30-jara virino, pliaĝa fratino de Ren Shi.

Oni bruligis kandelojn kaj surtabligis pladojn. La mastrino proponis al li foje refoje drinkojn. Post nelonge Ren Shi eliris alivestite. La knabino kaj Zheng drinkis gaje ĝis profunda nokto. Ambaŭ kundormis en sama lito. Zheng trovis ke ŝiaj beleco, kantado, rideto kaj konduto estas nekompareblaj en la homa mondo.

Antaŭ la tagiĝo Ren diris: "Vi devas foriri. Miaj gefratoj estas membroj de la reĝa konservatorio sub la reĝa gvardio. Ni eliros ĉe la tagiĝo. Vi ne devas resti ĉi tie pli longe." Post interkonsento pri rendevuo Zheng foriris. Kiam Zheng venis al la strata fino, la kvartala pordo ankoraŭ estis fermita. Apud la pordo troviĝis vendejo de bakitaj farunaĵoj de fremdulo, kun lanterno lumanta kaj forno brulanta. Zheng sidiĝis ĉe kurteno por atendi malfermiĝon de la pordo je matena tamburado kaj komencis babili kun la mastro.

Montrante sian tranoktejon, Zheng demandis: "Se vi iras orienten de ĉi tie, vi venos al granda pordo – kies domo ĝi estas?"

"Tie estas nur ruino, nenia loĝdomo." respondis la mastro.

"Sed mi ĵus preterpasis ĝin," insistis Zheng. "Kial vi diras ke nenia loĝdomo troviĝas tie?"

La mastro ekkomprenis. "Ha! Mi scias!" li eksplikis. "Tie vivas vulpa feino. Ŝi ofte logis virojn tranokti. Tion mi vidis trifoje. Ĉu ankaŭ vi renkontis ŝin?"

Hontante konfesi la veron, Zheng ruĝiĝis kaj mensoge respondis: "Ne." Je la tagiĝo li refoje iris al la tranoktejo kaj vidis ke la tera muro kaj la pompa pordo restas kiel antaŭe, sed rigardante internen, Zheng vidis nur forlasitan ĝardenon kun veproj.

Reveninte, Zheng renkontiĝis kun Wei, kiu riproĉis lin, ke li ne iris al la rendevuo. Zheng tenis la sekreton, preteksante ion alian. Tamen, rememorante pri ŝia ĉarmo, Zheng arde deziris ŝin revidi kaj tenis tion ĉiam en sia koro.

Post dekkelkaj tagoj, Zheng promenis al la Okcidenta Foiro kaj iris en vestovendejon. Li subite vidis Ren Shi, akompanatan de la antaŭaj servistinoj. Li tuj vokis ŝin. Ŝi haste sin kaŝis en homamaso por lin eviti. Sed Zheng vokis plu kaj postkuris ŝin. Ŝi turnis la dorson al li kaj, ŝirmante sian vizaĝon per ventumilo, diris: "Vi jam konas kiu mi estas, kial ankoraŭ sekvas min?"

"Kio gravas eĉ se mi scias ?" demandis Zheng.

"Sed mi hontas montri mian vizaĝon antaŭ vi." ŝi respondis.

"Mi amas vin tiel forte, ĉu vi toleras forlasi min?" Zheng protestis.

"Mi ne kuraĝas forlasi vin, sed nur timas ke vi abomenos min."

Zheng ĵuris al ŝi per sincera tono. Ŝi returnis sin kaj mallevis la ventumilon. Antaŭ li staris rava belulino kiel antaŭe.

"Estas multaj vulpaj feinoj kiel mi," ŝi diris, "vi ja ne konas ilin. Tial ne miru pri tio."

Zheng petis ŝin kune ripeti la malnovan ĝuon. Ŝi diris: "Vulpaj feinoj havas malbonan famon, ĉar ili ofte damaĝas virojn, sed mi ne tiel kondutas. Se vi ne abomenas min, mi volonte servos vin dum mia tuta vivo."

Kiam Zheng konsentis serĉi loĝejon, ŝi sugestis: "Oriente vi trovos domon kun granda arbo. Ĝi sidas en kvieta loko de la urbo. Prefere lui ĝin por nia loĝo! En tiu tago, kiam mi renkontis vin, alia s-ro rajdis sur blanka ĉevalo oriente al la suda parto de la kvartalo Xuanping. Ĉu li ne estas kuzo de via edzino? En lia hejmo estas diversaj mebloj, kiujn vi povas pruntpreni."

Okazis tiel: Onkloj de Wei Yin oficis en diversaj lokoj. Iliaj mebloj estis konservitaj en tri kortoj ĉe li. Laŭ konsilo de Ren, Zheng vizitis al la domo de Wei Yin por pruntpreni meblojn.

Demandite pri la uzo, Zheng diris: "Mi ĵus akiris belan fraŭlinon, jam luprenis loĝdomon kaj volas pruntpreni meblojn por ĉiutaga uzo."

"Belulino, ĉu vere?" Wei ridetis. "Laŭ via aspekto, vi akiras certe monstran virinon!"

Wei pruntdonis al li kurtenojn, liton, litaĵojn, maton kaj aliajn objektojn kaj samtempe sendis saĝan kaj ruzan serviston por subrigardi. Post nelonge la servisto kuris returnen, ŝvitante kaj anhelante.

"Ĉu vi vidis?" renkonte al li Wei demandis. "Kia ŝi aspektis?"

"Mirinde!" respondis la servisto. "Mi neniam vidis tiel belan fraŭlinon!"

Ĉar Wei havis multajn boparencojn, ŝatis ekskurson kaj aktivadon en grupo, li konis multajn belulinojn. Wei citis nomon de unu el tiuj belulinoj kaj demandis al la servisto: "Ĉu ŝi estas tiel bela?"

"Nekompareble!" diris la servisto.

Wei do citis ankoraŭ aliajn kvar aŭ kvin nomojn por kompari ilin kun la belulino de Zheng, sed ĉiam ricevis negativan respondon.

Siatempe la bofratino de Wei, la sesa filino de la princo de Wu, estis senkompare ĉarma kiel feino, kies beleco superis ĉiujn siajn gekuzojn. Wei do demandis: "Ĉu estas komparebla kun ŝi la sesa filino de la princo de Wu?"

Sed la servisto ankoraŭ respondis: "Nekompareble!"

Ege surprizite Wei manklakis dirante: "Ho, ĉu ekzistas tia belulino en la mondo?"

Wei ordonis pretigi akvon, lavis la vizaĝon kaj kolon, portis kaptukon, ŝmiris la lipojn kaj iris al la domo de Zheng. Kiam Wei venis la lokon, okaze Zheng foriris. Wei eniris la domon kaj vidis servoknabon balaanta, servistinon ĉe la pordo kaj neniun alian. Wei demandis al la servoknabo pri la belulino, sed tiu nur neis ridetante.

Wei ĉirkaŭrigardis la domon kaj vidis parton de ruĝaj vestoj sub la pordoklapo. Li aliris kaj esploris. Li trovis knabinon kaŝita post la pordoklapo, do elkondukis ŝin al hela loko kaj vidis ŝin multe pli bela ol li aŭdis. Wei ekamis ŝin pasie, prenis ŝin en siajn brakojn kaj intencis perforti.

Sed ŝi rezistis. Wei forte premis ŝin. En kriza momento, ŝi petis: "Mi obeos vin, sed lasu min retrovi mian spiron."

Kiam Wei ne uzis la forton, ŝi rezistis denove. Tio ripetiĝis plurajn fojojn. Wei kaptis ŝin per tuta fortp kaj alpremis ŝin al si krude. Ŝi senfortiĝis, ŝvitis pluve. Pensante ke ŝi ne povos eskapi la perforton, ŝi forlasis la reziston, sed draste paliĝis.

"Kial vi tiel malĝojas?" Wei demandis.

Kun longa veo ŝi respondis: "Ho ve, vere kompatinda estas Zheng la sesa!"

"Kion signifas via diro?" Wei demandis.

"Kun forta korpo de pli ol ses futoj Zheng tamen ne povas protekti sian virinon – ĉu li ankoraŭ rajtas nomi sin viro? Vi estas juna kaj riĉa, posedas plurajn belulinojn kaj vidis multajn knabinojn kiel mi. Sed Zheng, malriĉa kaj humila, havas nur min kiel solan amatinon. Kun abundo ĉu vi volas prirabi aliulon en mizero? Zheng estas malriĉa, ne povas vivi memstare. Li akiris vestojn kaj manĝaĵojn de vi, sekve ĉiam estas sub vi. Se li povus vivteni sin ne tiel mizere, li ne falus en la nunan staton." Wei estis kvalira kaj justama. Aŭdinte la vortojn, li tuj lasis ŝin. Li reordigis sian baskon kaj respektoplene petis ŝian pardonon: "Mi ne kuraĝos."

Post nelonge, Zheng revenis. La du viroj babilis gaje. De tiam Wei liveris al Ren ĉiujn vivbezonaĵojn. Ren ofte vizitis al Wei, kaj eliris kun li jen per kaleŝo, jen per ĉevalo, jen per palankeno aŭ simple piedire. Wei pasigis preskaŭ ĉiun tagon kun ŝi, sentante grandan ĝojon. Ili fariĝis tre intimaj geamikoj kaj ŝi donis al li ĉion escepte de amoro. Pro tio Wei pli amis kaj respektis ŝin, avaris al ŝi nenion kaj ne forgesis ŝin ĉu en drinkado ĉu en manĝado. Konante lian amon, foje Ren diris al Wei: "Mi hontas akcepti vian tro multan favoron, sed mi, sentaŭga, neniel povas rekompenci vian grandan komplezon, kaj, mi ankaŭ ne devas perfidi Zheng, tial mi ne povas kontentigi ĉiujn viajn dezirojn. Mi naskiĝis en Shaanxi kaj kreskis en la ĉefurbo. Miaj familianoj estas aktoroj. Multaj el miaj kuzinoj estas kromedzinoj de altranguloj kaj riĉuloj. Pro tio mi bone konas la bordelojn kaj similajn domojn en la ĉefurbo Chang'an. Se vi ŝtas, sed ne sukcesis akiri belulinon, mi povas helpi vin kaj per tio iom rekompencos vian favoron."

"Bonege!" kun ĝojo Wei akceptis ŝian proponon.

Vestovendistino nomata Zhang la Dekkvina en la foiro havis kreme glatan haŭton kaj tre plaĉis al Wei. Li demandis al Ren, ĉu ŝi konas la vendistinon.

"Ŝi estas mia kuzino." respondis Ren. "Mi povos facile kontentigi vin."

Post ĉirkaŭ dek tagoj ŝi kondukis la knabinon al Wei. Post kelkaj monatoj, Wei enuis. Ren diris: "Knabinoj en foiro estas facile akireblaj. Mi ne povas elvolvi mian kapablon de servo. Prove menciu aliajn ĉarmajn knabinojn malfacile akireblajn, mi volonte faros por vi plej grandan klopodon."

"En la Tago de Malvarma Manĝado antaŭ tagoj," diris Wei. "Mi ekskursis kun kelkaj amikoj al la Templo de Mil Feliĉoj kaj vidis orkestron aranĝitan de generalo Diao Mian en la halo. Tie troviĝis lerta ludanto de ŝeng-o (blovinstrumento), knabino en la aĝo de ĉ. 16 jaroj kun du bukloj ĉe la oreloj. Ŝi havas ravan aspekton – vere amindan! Ĉu vi konas ŝin?"

"Ŝi estas favoratino de la generalo." Ren respondis. "Ŝia patrino estas mia kuzino. Mi provu."

Wei danke riverencis al ŝi. Ŝi promesis doni helpon. Ren do frekventis al la domo de la generalo Diao. Pasis pli ol unu monato. Wei urĝe demandis ŝin pri la afero. Ŝi postulis de li du rulojn da silkaĵoj por subaĉeto. Wei donis tiom. Post du tagoj, dum Ren kaj Wei estis en kunmanĝado, la generalo sendis sian intendanton kun nigra ĉevalo inviti Ren al lia domo. Informiĝinte pri la alvoko, Ren diris al Wei ridetante: "Sukcesis mia plano!"

Okazis tiel: Ren unue malsanigis la knabinon, al kiu nenia kuracilo helpis. En granda ĉagreno la patrino de la knabino kaj la generalo intencis peti konsilon de sorĉistino. Sed Ren anticipe subaĉetis la sorĉistinon kaj postulis ke ĉi tiu sugestu ke la loĝloko de Ren estas taŭga por forigi la malfeliĉon.

Kiam la sorĉistino estis alvokita por kuraci la malsanan knabinon, ŝi diris laŭ plano de Ren al la generalo: "La knabino ne devas plu resti en sia hejmo, sed transloĝiĝi al domo sudoriente por ricevi vivigan medion."

La generalo kaj la patrino de la knabino esploris la sugestitan lokon kaj trovis, ke tie estis la loĝejo de Ren. La generalo do petis ŝian konsenton akcepti la knabinon en la hejmo. Ren afekte rifuzis, preteksante malvastecon de sia loĝejo. La generalo insiste petegis, nur tiam Ren konsentis. La generalo do veturigis la knabinon per kaleŝo al la domo de Ren, akompanatan de ŝia patrino kun vivbezonaĵoj. Atinginte la loĝejon de Ren, la knabino tuj resaniĝis. Post kelkaj tagoj, Ren sekrete kondukis Wei enveni al ŝi. Post unu monato, la knabino gravediĝis. Tiam ŝia patrino ektimis kaj rapide revinigis la knabinon al la generalo Diao.

Tiel finiĝis la afero.

Iun tagon, Ren demandis al Zheng: "Ĉu vi povos pruntepreni kvin aŭ ses mil monerojn? Mi profitigos vin."

"Jes." Zheng respondis kaj eliris pruntepreni ses mil monerojn.

Ren diris al li: "Iru al la foiro. Se vi vidos ke oni vendas ĉevalon kun cikatro sur la postaĵo, aĉetu ĝin!"

Laŭ ŝia instruo Zheng iris al la foiro kaj vere vidis iun kondukanta ĉevalon por vendi. Sur ĝia maldekstra postvango vidiĝis cikatro. Zheng aĉetis la ĉevalon kaj kondukis ĝin hejmen. Liaj bofratoj ĉiuj mokis lin: "Ĝi estas forĵetita bruto. Por kio vi aĉetis ĝin?"

Poste, Ren diris al Zheng: "Estas tempo por vendi la ĉevalon. Pri ĝia prezo vi postulu 30 mil monerojn!"

Zheng do kondukis la ĉevalon al la foiro por vendi. Iu proponis 20 mil monerojn. Zheng ne konsentis vendi.

Ĉiuj homoj en la foiro miris: "Kial unu volontas pagi tiel altan prezon sed la alia ankoraŭ rifuzas?"

Zheng rajdis sur la ĉevalo hejmen reveni. Ankaŭ la kliento sekvis lin ĝis lia pordo kaj iom post iom levis la prezon al 25 mil moneroj. Zheng ne konsentis, dirante: "Mi insistas je la prezo de 30 mil moneroj."

Liaj bofratoj kolektiĝis kaj insultis lin. Vole-nevole Zheng devigite vendis la ĉevalon kontraŭ apenaŭ 30 mil moneroj. Poste, Zheng kaŝe sekvis la aĉetanton por informiĝi, kial li aĉetis tiel altpreze. Zheng trovis, ke la viro estis ĉevalisto de Zhaoying-gubernio, kie unu imperiestra ĉevalo sub lia bredo kun nigra makulo sur la postaĵo mortis jam tri jarojn. Li devis baldaŭ eksiĝi antaŭ plenumo de sia mandato kaj pagi 60 mil monerojn por la mortinta ĉevalo. Se li aĉetis la ĉevalon kontraŭ 30 mil moneroj, li jam povis ŝpari multe. Krome, se li havas la ĉevalon kiel anstataŭanton de la mortinta, li gajnos la pagon pro la trijara furaĝo, tiel li kompensos nur tre malmulte, tial li insistis en la aĉeto.

Foje Ren petis de Wei vestojn pro eluziĝo de siaj malnovaj vestoj. Wei intencis aĉeti por ŝi rulon da silkaĵo, sed Ren rifuzis, dirante: "Mi volas konfekciajn vestojn." Wei alvokis komerciston Zhang Da, donis al li la taskon kaj ordonis, ke li intervidiĝu kun Ren kaj demandu ŝin, kiajn vestojn ŝi ŝatas.

Vidinte Ren, Zhang Da miregis kaj poste diris al Wei: "Ŝi estas feine bela, tre eble el nobela familio, sed nun ŝtelakirita de via moŝto. En la homa mondo ne devas esti tia belulino. Tuj revenigu ŝin, ke ŝi ne okazigu plagon al vi!" Ŝia beleco eĉ atingis tian gradon.

Tamen, oni ne povas kompreni, kial ŝi insiste petis konfekciajn vestojn, sed ne volas mem kudri ilin. Unu jaron poste, Zheng estis nomumita kapitano de Huaili-prefektujo en Jincheng. Tiam Zheng havis edzinon. Tage li ekskursis kun sia amatino, sed nokte li devis reveni hejmen, tial li ofte bedaŭris, ke li ne povis ĉiam kun Ren tranokti. Antaŭ ol iri al la ofico, Zheng petis Ren akompani, sed ŝi rifuzis. "Kunvojaĝo dum tagdeko aŭ monato ne taŭgas por nia sufiĉa ĝuo." Ren diris. "Estas pli bone, ke vi donu al mi vivbezonaĵojn laŭ tagoj de via foriro, kaj lasu min trankvile atendi hejme ĝis via reveno."

Zheng refoje petegis, sed Ren estis pli firmvola. Tiam Zheng devis peti monhelpon de Wei. Ankaŭ Wei alvenis persvadi ŝin kaj demandis ŝin pri la kaŭzo. Post longa hezito Ren respondis: "Sorĉisto avertis al mi, ke ĉijare mi renkontos malfeliĉon en vojaĝo al la okcidento, tial mi ne volas iri tien."

Sed Zheng estis en arda deziro pri ŝia kunvojaĝo kaj tute ne pensis pri io alia. Ambaŭ viroj ridegis, dirante: "Tiel saĝa knabino eĉ kredas la superstiĉan vorton de sorĉisto, strange!" Ili insiste petis ŝin kune vojaĝi. "Se la sorĉista diro fariĝos vera," diris Ren, "kaj mi mortos pro la kunvojaĝo, ĉu vi bedaŭros?" "Sensencaĵo!" la du viroj ankoraŭ persistis en sia peto, fine Ren vole-nevole konsentis.

Wei pruntedonis al ŝi ĉevalon, aranĝis al ili adiaŭan festenon ĉe Lingao, kaj disiĝis mansvinge salutante. Post du tagoj ili atingis Mawei. Ren rajdis surĉevale antaŭe, Zheng rajdis surazene malantaŭe kaj ili sekvis rajdantaj servistinoj.

Tiam ĉevalbredistoj ekster la Okcidenta Pordego trejnis ĉashundoj en Luochuan jam dek tagoj. Kiam Ren preterpasis la lokon, hundoj elsaltis el veprejo. Zheng vidis ŝin ekfali surteren. Ŝi aperis tuj en sia propra formo de vulpo kaj rapidegis suden. Ŝin persekutis la hundoj. Zheng plenforte postkuris, kriante al la hundoj sed ne sukcesis haltigi ilin. Kurinte ĉ. unu lion, ŝi estis mortigita de la hundoj.

Kun larmoj en la okuloj Zheng elpoŝigis monon, aĉetis ŝian kadavron, enterigis ŝin kaj starigis lignan stangon ĉe ŝia tombo por signi la lokon. Retrorigardante, Zheng vidis ŝian ĉevalon maĉanta herbojn apud la vojo. Ŝiaj vestoj kuŝis sur la selo. Ŝiaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj ankoraŭ pendis en la piedingoj, kvazaŭ ili estus ŝelo de cikado. Nur la ornamaj juveloj disfalis teren, malaperis ŝiaj aliaj posedaĵoj. Malaperis ankaŭ ŝiaj servistinoj.

Post dekkelkaj tagoj, Zheng revenis al la ĉefurbo. Vidinte lin, Wei ĝoje demandis: "Ĉu Ren fartas bone?"

Kun larmoj Zheng respondis: "Ŝi mortis."

Aŭdinte tion, ankaŭ Wei falis en grandan malĝojon. Ili ploregis, brakumante unu la alian en ĉambro. Poste Wei demandis, kia subita malsano forrabis ŝian vivon.

"Ŝi estis mortigita de hundoj!" respondis Zheng.

"Kvankam hundoj estas ferocaj, tamen kiel ili povus mortigi homon?"

"Ŝi ne estis homo." respondis Zheng.

Ege surprizite, Wei demandis: "Se ne, kio do ŝi estis?" Zheng rakontis al li la tutan historion. Wei tre miris kaj senĉese suspiris.

En la sekvanta tago, ili kune veturis per kaleŝo al Mawei, malfermis la tombon, rigardis la kadavron kaj revenis post longa funebro. Ili rememoris pri la pasintaĵoj kaj rimarkis ke ĉiuj ŝiaj kondutoj estis samaj kiel tiuj de homo; escepte nur de tio, ke ŝi ne faris vestojn per si mem.

Poste Zheng fariĝis inspektoro de ŝtataj salbasenoj, imperiestraj palacoj kaj paŝtado de brutoj. Li vivis tre riĉe, kun dekkelkaj ĉevaloj en stalo de sia hejmo. Li mortis en la aĝo de 65 jaroj.

En Dali-erao (766-779 p. K.), mi loĝis en Zhongling kaj ofte ekskursis kun Wei Yin. Ni plurfoje interparolis pri la afero, tial mi bone konis tion.

Poste Wei fariĝis ĉefurba inspektoro de la kortego kaj samtempe prefekto de Longzhou. Fine li mortis sur sia posteno en la nordokcidento senrevene.

Ho! Ankaŭ en la konduto de la besto sentiĝis homa naturo! Rigardu al tiu de la vulpa feino Ren, kiel ŝi batalis kontraŭ perforto por gardi sian ĉastecon kaj eĉ oferis sian vivon por la amato. Eĉ inter la nunaj virinoj troviĝas tiuj kiuj kondute malpli indas ol ŝi! Bedaŭrinde Zheng ne estis inteligenta homo. Li ŝatis nur ŝian belecon, sed ne esploris ŝian naturon. Se li estus pli prudenta, li certe konus la leĝon de ŝanĝiĝo, sondus la forton de la supernatura estaĵo kaj per lerta plumo prezentus la esencon de la mistero, anstataŭ nur amuziĝi kun ŝi je amorĝuo! Tio estas ja vere granda bedaŭro!

En la dua jaro (781 p. K.) de Jianzhong-erao, oni ekzilis al sudorientaj provincoj min, kiu oficis kiel Maldekstra Admonisto, Gvardian Generalon Pei Ji, Ĉefurban Vicestron Sun Cheng, buroestron de la Ministerio de Financaj kaj Civilaj Aferoj Cui Xu kaj Dekstran Admoniston Lu Chun. De Shaanxi al Suzhou ni veturis kune per ter- kaj akv-vojoj. Al nia grupo aliĝis ankaŭ la eksa admonisto Zhu Fang, kiu vojaĝis por turismo. Ni veturis per du ŝipoj laŭ la riveroj Yingshui kaj Huaishui, tage bankedis kaj nokte babilis pri diversaj strangaĵoj. Tiuj sinjoroj estis profunde kortuŝitaj kaj forte mirigitaj de mia rakonto pri Ren. Ili petis min registri la strangaĵon. Tial mi, Shen Jiji, verkis la rakonton.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.